Ustka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ustka panorama.jpg
La kolekto de la fotoj pri Ustka: lumturo, plaĝo, sireno (mitologio) /marvirineto (blazono de la urbo), la fiŝistaj kutroj en la haveno, la enirejo al la haveno, la haveno en Ustka, la urbo Ustka vidata el la aviadilo
Ustka
Blazono
Ustka (Pollando)
DMS
Red pog.svg
Mapo
Genitivo de la nomo Ustki
Provinco Pomerio (provinco de Pollando)
Distrikto Distrikto Słupski
Komunumo Komunumo Ustka
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Fondita en 13-a jarcento
Urborajtoj 1935
Koordinatoj 54° 35′ N, 16° 51′ O54.58333333333316.85Koordinatoj: 54° 35′ N, 16° 51′ O
Alto super la marnivelo 3 m
Areo 10,14 km2
Loĝantaro 16308 (en 2004)
Loĝdenso 1608,3/km2
Poŝtkodo 76-270
Telefona antaŭkodo 59
Aŭtokodo GSL
TERYT 6222812011
Estro Jacek Graczyk
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Dunina 24
Poŝtkodo de estraro 76-270
Telefono de estraro 59 814-60-41
Fakso de estraro 59 814-43-78
Poŝto de estraro um@um.ustka.pl
Ĝemelaj urboj (Pollando) Bielsko-Biała
(Nederlando) Enkhuizen
(Germanio) Kappeln
(Pollando) Słupsk
Komunuma retejo http://www.ustka.pl
v  d  r
Information icon.svg
La simbolo de Ustka - Sireno (mitologio) / La Marvirineto, foto el la jaro 2011
La vizaĝ-cindrournoj el la kulturo de Pomerio, ofte en la ĉirkaŭaĵo de Ustka
Etruska urno por kolekto de la cindro de mortinto, el Chiusi, 6-a jarcento a.K. (muzeo Reiss Engelhorn en Mannheim, similajn en formojn de vizaĝo aŭ tuta korpo oni trovis en ĉirkaŭaĵo de Ustka
Disvastiĝo de la Wielbark-kulturo en la 3-a jc p.K. /la nomo Wielbark-kulturo estas de la kvartalo Wielbark en Malborko / Malbork; Sur la mapo la verda koloro: gotoj en suda Svedio, la viola koloro: Gotlando, la ruĝa koloro: Wielbark-kulturo, la bruna: ostrogotoj en norda parto de la Nigra Maro, blua koloro: Romia Imperio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La historio de la ĉirkaŭaĵo de Ustka en la antikva epoko[redakti | redakti fonton]

La gotaj kromleĥoj de Wielbark-kulturo en vilaĝo Węsiory (prononcu: vensjori) en Kaŝubio (la nomo Wielbark-kulturo estas de la kvartalo Wielbark en Malborko)

Ustka estas urbo en Pomerio (provinco de Pollando) en Pollando. Ĝi apartenas al komunumo Ustka en distrikto Słupski. La arkeologiaj trovaĵoj montras, ke homoj vivis ĉe la elfluejo de rivero Słupia jam en la bronza epoko. La rivero abunda je salmoj allogis fiŝistojn. En la antikva epoko malantaŭ de dunoj, en la sekaj, ŝirmitaj de la vento lokoj, aperis primitivaj kabanoj de setlanoj okupiĝantaj pri fiŝkaptado kaj ĉasado je fokoj abundaj tiam en la senhomaj strandoj.

Oni supozas, ke iom poste aperis la setlejo, ĉe la hodiaŭa kvartalloĝo Przewłoka (prononcu: pĵevŭoka). En la sesdekaj jaroj de la 20a jc oni makovris la tombejon kun kolumbarioj de la Pomeria Kulturo, el la 5a jc a.K.. La homaro de tiu kulturo havis la karakterizan funebran ceremonion, la cindrojn de la mortintojn ili metis en la cindrujojn en la formo la homvizaĝoj aŭ de la tuta korpo (vidu la suban foton). La similajn ceremonioj okazadis ĉe Etruskoj en Italio. La multaj postaj arkeologiaj trovaĵoj atestas pri la maraj kontaktoj kun la loĝantoj de Skandinavio. Meritas atenton du ŝtonegoj je formo de sonoriloj, kiuj troviĝas en arbaro ĉirkaŭ Poddąbie (prononcu: poddombje), preskaŭ 10 km orienten de Ustka. Tio estas restaĵoj de la tombo el la Wielbark-kulturo (prononcu: vjelbark) ligita kun la ĉeesto de Gotoj en Pomerio (la nomo Wielbark-kulturo estas de la kvartalo Wielbark en Malborko) (vidu la suban mapon), ili estis la skandinaviaj batalantoj, kiuj tra Balta Maro venis, reestis tie dum 1 aŭ 2 jarcentoj kaj poste ili migris suden kaj ĉirkaŭ 400 jaroj poste konkeris Romon. En la ĉirkauaĵo de Ustka troviĝas ankaŭ aliaj tombejoj de gotoj, i.a. en Grzybnica (prononcu: gĵibnjica) kaj en Węsiory (prononcu: vensjori) (vidu la suban foton).

(la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, doktoriĝ-kandidato el Pomeria Akademio en Słupsk)

Historio de Ustka en Mezepoko[redakti | redakti fonton]

La urbo aperis en la skribita historio en la komenco de la 14-a jc, kiam pola reĝo el dinastio Piastoj Ladislao la 1-a, nomata MalgrandaUlnulo strebis unuiĝi Polan Reĝlandon post la feŭda fragmentigo. Tamen la 17an de julio 1307 la pomeriaj magnatoj de la familio Święce (prononcu: ŝvjence), al kiuj apartenis Ustka subskribis en Lędźwie (prononcu: lendzjvje) traktaton kun margrafoj el Margraflando Brandenburgio. Interŝanĝe la familio povis daŭre havi siajn posedaĵojn tamen donis la Orientan Pomerion t.e. Słupsk kaj Gdansko, pro tio Pollando por multaj jaroj perdis tiun provincon. En la ĉirkaŭaĵo de Ustka vivis ankaŭ kaŝuboj kiuj pro la veno de multaj fermanaj koloniistoj iom post iom spertis germaniigon. Tamen ĉe la lago Gardno kaj Łebsko (prononcu: ŭebsko), t.e. ĉ. 14 km de Ustka ili savis sian lingvon kaj etnian sendependecon ĝis la komenco de 20-a jc. La familio Święce, la 2-an de februaro 1337, vendis urbon Ustka al la germanaj urbanoj de Słupsk. Lige kun tiu transakcio Ustka estis la unuan fojon menciita en skribita dokumento kiel haveno Stolpesmunde, do la elfuejo de la rivero Słupia (germane: Stolp). Tiu nomo estis ĝis la jaro 1945.

La Hansa Ligo ĉirkaŭ la jaro 1400
  • ██ nederlanda zono
  • ██ vestfalia zono
  • ██ saksia zono
  • ██ vendia zono
  • ██ brandenburgia zono
  • ██ pomeria zpono
  • ██ prusia zono
  • ██ livonia zono
  • ██ svedia zono

La urbo Słupsk aĉetis la havenon Ustka por pligrandigi ĝin kiel la maran komerchavenon kaj kune tiuj du urboj estis la anoj e Hansa Ligo (vidu la apudan mapon). La mara komerco donadis la grandajn profitojn ĉefe por la urbanoj de Słupsk, nur malgrandparte al urbanoj de Ustka. La velŝipoj de la komercisto de Słupsk, kiuj startis de Ustka atingadis la havenojn de Svedio, Danlando, Nederlando, Anglio kaj ankaŭ navigadis al pola Gdansko, reciproke la ŝipoj de tiuj havenoj atingadis ankaŭ la havenon en Ustka. En la 14-a jc estis pligrandigo de la haveno. Oni plifortigis la orientan bordon de la havena kanalo, oni plilongigis la kajon kaj moleon. La ŝipoj transportis al Ustka la saligitajn haringojn el Skandinavio, la francan vinon, salon el Kołobrzeg, kzj de Ustka oni eksportis la fumigitajn salmojn, lignon, grenon kaj aliajn arikulturajn produktojn, bieron de Słupsk kaj sukcenelfaraĵoj.

(la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, doktoriĝ-kandidato el Pomeria Akademio en Słupsk)

La vido el moleo al lumturo kaj haveno
La orienta plaĝo en Ustka
La aspekto de la plaĝo post la ŝtormo
La monumento "Omaĝe al la Homoj de la Maro"
Ustka – la okcidenta plaĝo
Ustka – la orienta plaĝo, aviadila foto
La haveno en Ustka, aviadila foto
La preĝejo de la Plej Sankta Savanto
La lumturo en Ustka
Ustka de la aviadilo
"Willa Red", la vilao de Otto von Bismarck en Ustka
La mortanta batalanto, de germana skulptisto Josef Thorak, omaĝe al la mortintoj el Ustka en la Unua Mondmilito
Ustka de aviadilo
La urbodomo en Ustka
La Tutpollanda Festivalo de Piroteknikaĵoj en Ustka en la jaro 2010
La Tutpollanda Festivalo de Piroteknikaĵoj en Ustka en la jaro 2010
La stacidomo en Ustka
Haveno en Ustka
La ŝovebla ponto por piedirantoj en Ustka - funkcianta
La ŝovebla ponto por piedirantoj en Ustka - fermita
La urbo vidata de la aviadilo

Historio de Ustka de la 16-a ĝis 19-a jc.[redakti | redakti fonton]

La unua grava evento de tiu periodo, ligita kun Reformacio estis publikigo de la dokumentoj kiu nuligis la potencon de katolijaj episkopoj. Al la haveno de Ustka, la 2-an de novembro 1626, eniris la sveda armeo. La Tridekjara milito malgrandigis la komercadon. La pligrandigo de la impostoj rezultis la fuĝon de la loĝantoj de Ustka ĉefe al pola Gdansko. La Vestfalia Paco aŭ jure pli precize la Vestfalia Pac-Traktato, estis packontrakto subskribita je la 24-a de oktobro 1648 kaj la sekvaj decidoj en la jaro 1653 subiĝis Ustka al Brandenburgio. De tiu tempo vigligis la komerco en la haveno. La 60-dekaj jaroj de la 18-a jc donmis la novaj eblecojn por disvolviĝo. Tiam ekfunkciis la ŝipfarejo, kiu produktis pli grandajn ŝipojn. La ĉiutaga vivo de la loĝantoj de Ustka ne pliriĉiĝis kaj ne mildiĝis, ofte estis epidemioj kaj incendioj. La sekvonta grava por la urbo dato estas la tago 22-a de decembro 1831. Tiam Słupsk redonis al Prusio la aĉetitan antaŭ la 500 jaroj. La urbo Słupsk faris tion ĉar ne povis mem pliprofundigi la havenon, ĉiam ŝlimatan de la rivero Słupia kaj flanke de la mar-fluo alportata sablo. De tiu tempo la investadon en la haveno transprenis la buĝeto de Prusio. Komence de la 60-aj jaroj de la 19-a jc. Prusio donacis 250 mil da talaroj por modernigi la moleon, de tiam ĝi estas ŝtona, anstataŭ pli fruaj lignaj kajoj. La sekvonta granda modernigo okazis en la jaroj 18991903. Tiam la du moleoj stis modernmigitaj kaj ĝis nun same aspektas. Profundeco en la haveno atingis 6 metrojn, danke al tio povis navigadi tien pli grandaj vaporŝipoj. Velŝipoj aperadis en Ustka eĉ ĝis fino de la kvardekaj jaroj de la 20-a jc.

(la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, doktoriĝ-kandidato el Pomeria Akademio en Słupsk)

Historio de Ustka dum la Dua Mondmilito kaj post ĝia fino[redakti | redakti fonton]

(la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, doktoriĝ-kandidato el Pomeria Akademio en Słupsk)

Historio de Ustka kiel kuracloko[redakti | redakti fonton]

(la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, doktoriĝ-kandidato el Pomeria Akademio en Słupsk)

BIBLIOGRAFIO: 1. Dolata Bolesław (1966): Wyzwolenie Polski 1944-1945 (La liberigo de Pollando 1944-1945), Wydawnictwo MON, Varsovio.

2. Gąssowska Eligia (1979): Bizancjum a ziemie północno-zachodnio-słowiańskie we wczesnym średniowieczu. Studium archeologiczne (La Bizanco kaj la nord-okcidentaj slavaj teroj en la frua Mezepoko. Arkeologiaj studoj), Ossolineum, Vroclavo.

3. Gąssowski Jerzy (1964): Dzieje i kultura dawnych Słowian (La historio kaj kulturo de antikvaj slavoj), Państwowe Zakłady Wydawnictw Szkolnych, Varsovio.

4. Lachowicz Franciszek, Olczak Jerzy, Siuchniński Kazimierz (1977): Osadnictwo wczesnośredniowieczne na Pobrzeżu i Pojezierzu Wschodniopomorskim. Wybrane obszary próbne (La frumezepoka setlado ĉe la bordo de la Balta Maro kaj Okcident-Pomeria Lagoregiono), Wydawnictwo Naukowe UAM, Poznano.

5. Leciejewicz Lech, Z badań nad początkami osad miejskich nad Bałtykiem we wczesnym średniowieczu (La esploroj pri la komenco de la urb-setlejoj ĉe la Balta Maro dum la frua Mezepoko), „Archeologia Polski”, tom VIII, z. 2, Vroclavo 1963.

6. Lindmajer Józef, Machura Teresa, Szultka Zygmunt (1985): Dzieje Ustki (La historio de Ustka), Polskie Towarzystwo Historyczne. Oddział w Słupsku, Słupsk.

7. Olczak Jerzy, W sprawie grodów kultury łużyckiej na Pomorzu (Pri la burgoj de Luzacia kulturo en Pomerio), „Slavia Antiqua”, tom 18, Varsovio 1971.

8. Strzelczyk Jerzy (1984): Goci. Rzeczywistość i legenda (Gotoj. La realo (faktoj) kaj legendoj (mitoj)), PIW, Varsovio.

9. Świechowski Zygmunt, Mertka Józef (1958): Z dziejów Słupska i Ustki (El la historio de Słupsk kaj Ustka), Wydawnictwo Poznańskie, Poznano.

10. Wikarjak Jan (1979): Pomorze Zachodnie w żywotach Ottona (La Okcidenta Pomerio en la vivo de Otto (la episkopo el Bamberg), PWN, Varsovio.


Internacia kunlaboro[redakti | redakti fonton]

kaj partner-urboj:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]