Utaha Mormona Milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Utaha Milito, ankaŭ konata kiel la Utaha Ekspedicio aŭ la Mormona Ribelo estis armita konfrontado intermormonoj de la Utaha Teritorio kaj la armeo de la usona registaro. La konfrontado daŭris de majo 1857 ĝis julio 1858. Kvankam ekzistis viktimoj, plejparte ne-mormonaj civiluloj, la "milito" havis neniujn batalojn, kaj estis solvita per intertraktado.