Utahraptor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Utahraptoro
Troveblo de fosilioj: Suba Kretaceo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Reptilioj Sauropsida
Superordo: Dinosaŭroj Dinosauria
Ordo: Saŭriskioj Saurischia
Subordo: Teropodoj Theropoda
Familio: Dromeosaŭredoj Dromaeosauridae
Genro: Utahraptoro Utahraptor
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝia nomo signifas en latina lingvo "utaha ŝtelisto"-n. Ĝi estas genro de teropodaj dinosaŭroj, kiu vivis en suba Kretaceo. Ĝi estis 1,8 metron alte kaj 6 metrojn ĝis 7 metroj longe.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis coelurosaŭro, kiel aliaj malgrandaj ferocaj teropodoj, kiel Koelofiziso kaj Ornitolesteso. Utahraptoro apartenis la dromeosaŭredan familion, kun malpeza skeleto, evoluaj sensoj kaj dotita de la terura falĉileta ungego. Utahraptoro estis la plej granda genro de tiu familio, ĉiuj kruelaj kaj facilmovaj. Sed ĝi, dank' al sia staturo, posedis pli grandan forton.

Loko, epoko kaj vivmaniero[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas malkaŝita en Utaho, en Usono (de kie ĝia nomo). Ĝi certe vivis inter 130 kaj 120 milionoj de jaroj antaŭ nia epoko. Tio daŭradis de la komenco de la Barremio ĝis la mezo de la Aptio.

Ĝi atakare ĉasis kaj reatakis solan beston, ĝis ke ĝi sensange mortas. Oni scias tion danke al malkovro de fosiliaj dromeosaŭredoj ĉirkaŭ unu grandan herbomanĝan dinosaŭron.

Manĝostrategio[redakti | redakti fonton]

Kiel ĉe ĉiuj dromeosaŭredoj, Utahraptoro posedis vice al la dua fingro de ĉiu malantaŭa piedo grandegan kurbigitan ungegon. Tiuj du ungegoj estis ĉe Utahraptoro 20 centimetrojn longe kaj povis larĝe pivoti.

La besto estis murdista maŝino kreita por la ĉaso kaj aliancis fortecon kaj suplecon. Ĝi estis rapida kaj teruriginta. Ĝia longa rigida vosto donis al ĝi bonegan ekvilibron, kaj ĝi povis efektivigi akrobatajn prodaĵojn (salti, ekvilibre resti sur unu piedo). Por ataki dikan dinosaŭron, ĝi impetis al ĝi, malantaŭaj piedoj antaŭe, por enigi ĝian ungegon en la karnoj de la viktimo kaj ŝiri ilin. Ĝi konservis la vunditan beston sur la grundo kun ĝiaj malgrandaj antaŭaj piedoj por pli bone disŝiri ilin. Tiel ĝi finfaris ĝian kaptaĵon.

En La Ĵurasa Parko[redakti | redakti fonton]

La velociraptoroj de "Ĵurasa Parko" (Jurassic Park angle) estas ekscese grandaj, ĉar Utahraptoro ĵus estas malkrovita. La velociraptoroj de la filmo erare paŭsis sian staturon sur la staturo de la Utahraptoro nove elterigita.

Ĉe la televido[redakti | redakti fonton]

Utahraptoro estas prezentata en spektinda restarigo en la dokumenta televidserio Walking with Dinosaurs de la BBC.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Plejmulto el la informoj de tiu artikolo devenas de la libro Préhistoire, des dinosaures au'x premiers hommes (franca titolo, kiun oni povas traduki je "Prahistorio, de la dinosaŭroj ĝis la unuaj homoj), de Tim Haines kaj Paul Chambers kaj de alia libro Dinosaures (Dinosaŭroj) de Steve Brusatte.