Utiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Utiko en la Armena reĝlando en 150 p.K

Utiko (armene Ուտիք, Utik) estas historia armena regiono de Kaŭkazio ĉe la dekstra bordo de la rivero Kura, en nuna Azerbajĝano, kaj ĝi ankaŭ troviĝas en parto de la armena provinco Tavuŝo. La geografio de Anania Ŝirakaci mencias ĝin kiel la 12-a provinco de la Armena reĝlando.

Ekde la 13-a jarcento, parto de Utiko troviĝas en teritorio de Arcaĥo sub la nomo «Karabaĥo».