Utilŝarĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Utilŝarĝo estas ŝarĝo, kiun povas transporti veturilo (aviadilo, kosmoŝipo, aŭtomobilo, ŝarĝaŭto, ktp.), ĝis ĝi atingas la maksimume permesitan tutmason. Ĝi estas la fizike kaj jure transportebla pezo de la ŝarĝo.

En la kosmoveturo, utilŝarĝo estas tiu maso, kiun raketo povas transporti, krom la fuelo. Tiu estas ĉirkaŭ 2% de la lanĉa maso.