Utilismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Utilismo estas etika doktrino deklaranta, ke bono kaj utilo identas. Sekve ĝi konsideras strebon al utileco morale valora agado. Laŭ utilismo la unusola principo kiu motivas la farojn de homoj estas intereso. Tiu povas esti individuakomuna intereso. Do eblas paroli pri du diversaj specoj de utilismo; individueca kaj socia. Filozofian sistemon pri la dua fondis Jeremy Bentham (1748-1832). Li asertis, ke la celo kaj senco de la homa agado devas esti la maksimumo de produktebla feliĉo. Vortvorte li skribis: "la plej granda feliĉo de la plej granda nombro." Ankaŭ aliaj gravaj anoj de tiu ĉi doktrino estis angloj. Inter ili estis plej influa John Stuart Mill. En 1863 li difinas utilismon tiel: "la kredo, kiu akceptas iel principon de moralo utilecon aŭ la principon de la plej granda feliĉo, apogas konvinkon, ke agoj estas tiom bonaj, kiom ili tendencas pliigi feliĉon, malbonaj kiom ili tendencas produkti la malon de feliĉo. Per feliĉo estas komprenata plezuro kaj foresto de doloro."

Utilismo kiel Morala sistemo, sendepende de ĝia intrinseka ebleco, estas ege kritikata de la kristana humanismo ĉar la supozata aŭtomatismo (por la feliĉo de ĉiuj) fakte ne realiĝas pro manko de atento al la proksimularo kiu envojaĝigas el senkontrola kapitalismo kaj super ĉio pro manko de raciaj pruvoj. Oni vidu Katolika sociala doktrino/n

Esploristoj pri la formiĝo de la ideoj tiel vidas la socian kaj kulturan transformiĝon en edukaj proponoj laŭ la jarcentoj. La antikva edukado celadis antaŭ ĉio al kielo de la aferoj prefere ol al kio, edukadis antaŭ ĉio ne al la akiro de rezultoj sed al vivstilo: ĝi montradis kiel celon de la vivo la intrinsekan dignecon de la homa agado. Certe, ĝi ne ekskludis la rezultojn, sed ili restis fone preskaŭ kiel spontanaj eventoj. Kulturitaj personoj scias, ke jam por Sokrato la vera heroo ne estas la batalanto, sed kiu regas sin mem kaj, kiel nune diras Søren Kierkegaard: «Por ke iu estu deklarita heroo oni ne konsideru kion li faris, sed la kielon per kiu li faris».

Sed alvenis la multefaceta krizo de la lastaj jarcentoj: la moderna pensmaniero obstaklas tiun klasikan atributon de la edukado-instruado. Fakte, ekde la priscienca revolucio (kiu alportis tiom da bonaj rezultoj per siaj nediskuteblal meritoj), la rigardo kontempla kaj ĉioampleksa de la plej granda parto de la klasikuloj estis, iom post iom, anstataŭigita per rigardo kalkula kaj domina. Laŭ Francisko Bakono scio estas povo: «scio kaj homa povo koincidas, ĉar la nescio pri la kaŭzo baras la efikon, kaj al la naturo oni komandas nur al ĝi obeante»; laŭ Thomas Hobbes, «la celo de la scienco estas la povo»; laŭ Karl Marks: «La filozofoj ĝisnun intereptis la mondon nun la tasko estas ĝin ŝanĝi». Certe, en tiuj sentencoj estas entenata multe da vero, sed disigita el aliaj valoroj de la scio-scienco.

La rigardo ekskluziva sur la flanko de la efikeco favoras la inklinon al utilismo kiel supera kaj unika morala normo de la homa agado ĉar ne konsiderigas, aŭ tute eliminas, la altruismajn instinktojn al al racia inklino, kutime intensigita de la religioj, kaj subpremas ankaŭ la kontemplademon kaj gustademon pri la vero kaj estetiko.


Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Emmanuele Samek Lodovici. Occore uno scopo al nostro sapere.

Rpbert Spaemann, Ars longa, vita brevis, en Analekta Philosophica.

Giacomo Samek Lodovici, L’utilità del bene, Jeremy Bentham, l’utilitarismo e il comsequenzialismo, Vita e Pensiero, 2002.