Stettlen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Utzlenberg)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Stettlen (stacidomo).
Stettlen
Blazono de Stettlen
Blazono de Stettlen
Blazono de Stettlen
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Berno
Koordinatoj  46° 57′ 35″ N 7° 31′ 25″ O / 46.95972 °N, 7.52361 °O / 46.95972; 7.52361 (mapo)Koordinatoj: 46° 57′ 35″ N 7° 31′ 25″ O / 46.95972 °N, 7.52361 °O / 46.95972; 7.52361 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2908
Areo 3,52 km²
Alteco 570 m super marnivelo
Poŝtkodo 3066
Komunumkodo 0358
Mapo de Stettlen
Mapo de Stettlen
Mapo de Stettlen
vdr


Stettlen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Berno kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 2908 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Stettlen situas en la Svisa Mezlando kvin kilometroj oriente de la federacia urbo Berno. La komunumo Stettlen konsistas el la vilaĝoj Stettlen, Deisswil kaj Utzlenberg. La setlejoj komplete kunkreskis kun la setlejoj de la najbaraj komunumoj kaj la federacia urbo kaj estas parto de ties aglomeraĵo.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,52 km², de kiuj 26,7% estas kovritaj de arbaro, 51,0% servas por agrikulturo kaj 22,3% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Stettlen limas en nordo al Bolligen, en oriento kaj sudo al Vechigen, en sudokcidento al Muri ĉe Berno, kaj en okcidento al Ostermundigen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Stettlen pasas ĉefvojo de Worb al Berno. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas en distanco de 4 kilometroj okcidente apud Berno kaj al la svisa aŭtovojo A6 kvar kilometrojn sude apud Muri ĉe Berno. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la etspura trama fervojo de la entrepreno Regiona Trafiko Berno-Soloturno de Worb tra Bolligen al la ĉefa stacidomo de Berno.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Stettlen datiĝas el la jaro 1146 kiel Stetelon. En Stettlen oni trovis skeletotombojn el la La-Tène-epoko, romiaj setlejoŝpuroj, kaj restaĵojn de dokumente menciita altmezepoka burgo en la arbaro Schwandiholz. Kiel la plej malgranda de la kvar bernaj paroĥoj Stettlen apartenis ek de la jaro 1300 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 al la urba tribunalo de Berno. Post la fino de la Helveta Respubliko ĝi en la jaro 1803 estis atribuita al la distrikto Berno, kiu en la jaro 2010 estis integrita al la administra distrikto Berno-Mezlando.[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]