Uusimaa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la blazono de Suda Karelio
la blazono de Suda Karelio

Novlando (finne Uusimaa [ˈuːsimɑː], svede Nyland [ˈnyːland]) estas unu el 20 provincoj de Finnlando. Ĝi apartenas al la gubernio Suda Finnlando. La areo de Novlando estas 6.794 km² kaj fine de la jaro 2008 ĝi havis 1.408.020 loĝantojn. La ĉefurbo estas Helsinko. Ekde la 1-a de Januaro 2011 la najbara provinco Orienta Uusimaa estis malfondita kaj estas nun parto de Uusimaa. Ĉi tiu artikolo ankoraŭ priskribas la situacon antaŭ la jaro 2011.

aro da apudmarbordaj insuletoj ĉe Raasepori, viditaj el aviadilo

En la 9-a jarcento, en la epoko de la Vikingoj, komerca vojo de okcidento al oriento pasis la teritorion. Ĝis la 12-a jarcento la areo estis nur malmulte loĝata de estonoj kaj iuj parencoj de la finnoj el la pli norda teritorio Kanta-Häme, kiuj regule pasis tra la areo por atingi la maron kaj reveni hejmen. Post la 12-a jarcento la teritorio estis parto de Svedio kaj la loĝado rapide plimultiĝis. La kompare al la regiono Varsinais-Suomi, la historia kerno de Finnlando, pli malfrua setlado kaŭzis la nomon "Novlando" (Uusimaa / Nyland).

Post la jaro 1809, kiam la svedoj devis cedi Finnlandon al la Rusia Imperio, la ĉefurbo de Finnlando estis translokigita de Turku (Åbo) al Helsinko kaj la procentaĵo de finnlingvanoj en la regiono tre plifortiĝis.

La bordoj de la lago Tuusula (inter la komunumoj Tuusula kaj Järvenpää) fine de la 19-a jarcento altiris multajn artistojn, kiuj por la ekesto de finna nacia konscio havis grandan signifon: inter ili estis la komponisto Jean Sibelius, la verkisto Juhani Aho kun sia edzino, la pentristino Venny Soldan-Brofeldt, kaj la pentristo Pekka Halonen. Ankaŭ la verkisto Aleksis Kivi pasigis siajn lastajn jarojn tie.

Komunumoj

Al la provinco apartenas 21 komunumoj, el kiuj 11 (en pli dika literaro) estas urboj. La nomo estas indikita en la lingvo de la urba plimulto, en la kazo de dulingvaj komunumoj la urbonomo en la malplimulta lingvo estas aldonata inter krampoj. La nombroj de loĝantoj estas laŭ la stato de la fino de la jaro 2008.

  1. Espoo (Esbo) (241.565)
  2. Hanko (Hangö) (9.657)
  3. Helsinki (Helsingfors) (576.632)
  4. Hyvinkää (44.987)
  5. Ingå (Inkoo) (5.575)
  6. Järvenpää (38.288)
  7. Karkkila (9.076)
  8. Kauniainen (Grankulla) (8.545)
  9. Kerava (33.546)
  10. Kirkkonummi (Kyrkslätt) (35.981)
  1. Lohja (Lojo) (39.133)
  2. Mäntsälä (19.432)
  3. Nurmijärvi (39.018)
  4. Pornainen (4.975)
  5. Raseborg (Raasepori) (28.834)
  6. Siuntio (Sjundeå) (5.871)
  7. Tuusula (36.386)
  8. Vantaa (Vanda) (195.397)
  9. Vihti (27.628)
la komunumoj de la provinco





Iamaj komunumoj