Uverturo 1812

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Uverturo 1812 estas orkestra uverturo de Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij kiu omaĝas la venkon de Rusio en la Napoleonaj militoj de 1812.

La verko estas ĉefe konata pro intrumentaj pafoj de kanonoj kiuj estas iufoje ludataj ĉe subĉielaj festivaloj, uzante verajn kanonoj. Kvankam la komponaĵo ne havas ian ajn historian ligon al la Milito de 1812 inter Usono kaj Britio, ĝi ofte estas ludata en Usono kun alia patriotisma muziko.

La orkestro konsistas el du flutetoj, du flutoj, du hobojoj, unu alda hobojo (« angla korno »), du klarnetoj, du fagotoj, kvar valvhavaj kornoj, du kornetoj, du trumpetoj, tri trombonoj, unu tubjo, timbaloj, triangulo, tamburino, milita tamburo, cimbaloj, tamburego, sonoriloj, kanono, kaj kord-instrumentoj.

Ĝi komencas per la rusa milita kanto « Dio, elsavu cian popolon », kiel indiko de ekmilito de Rusio kontraŭ Francio. Sekvas solenaj kantoj alpreĝante venkon por Rusio. Poste, kornoj ludas la temon de la marŝantaj armeoj. Francan venkon en la Moskva batalo kaj kaptadon de Moskvo signas la franca himno: La Marseljezo. Temoj el popolaj rusaj kantoj antaŭvidigas la ontajn malvenkojn de Napoleono. Per diminuendo la muziko bildigas la retreto de Napoleono el Moskvo (en oktobro 1812). Alvenas fine la kanonaj pafoj bildigante la rusan antaŭeniron tra la francaj pozicioj. Poste, sonoriloj kaj kanon-pafadoj glorigas la rusan venkon. « Dio savu la caron », la imperia rusa himno, ekaŭdiĝas, kiel respondo al la antaŭe aŭdita Marseljezo. (Dum la soveta periodo, la fina ĥoro de Ivan Soussanine de Glinka anstataŭis la caran himnon…)

Unuafoje ludita en Moskvo en 1882 (20a de aŭgusto). Estris Ippolit Altani

Ĝi daŭras ĉirkaŭ dek kvin minutojn.