Uvira

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Uvira estas grandurbo kaj diocezo en Demokratia Respubliko Kongo (eksa Zairio).

Loko de Uvira en la lando

Bazaj informoj

Geografio

Uvira situas inter montoj kaj nordokcidenta bordo de Tanganjiko proksime de Burundo en la orienta parto (eĉ rando) de la lando. Bukavu troviĝas 105 (voje 120), Goma 192, Butembo 396, Lubumbashi 937, Kinŝaso 1540, Boma 1805 km.

Panoramo de Uvira

Historio

Uvira estis la antaŭa provinca ĉefurbo, sed tiu estis transdonita al Bukavu.

Trafiko

Uvira havas gravan lagan havenon nomitan Kalundu. Ŝipoj trafikas al Kalemie, Kigoma (en Tanzanio) kaj Buĵumburo (ĉefurbo de Burundo). Ĉefvojoj kuras al Bukavu kaj Buĵumburo, krome estas malpli grava (kaj bona) vojo suden.

Klimato

Uvira situas en subtropika klimato. La temperaturo varias inter 19 kaj 22 °C. Jare pluvas ĉ. 1400 mm. La pluvo kulminas en marto kaj novembro, malkulminas en julio.

Diagramo pri liverado de la lando, kie Uvira estas trovebla oriente

Fontoj