Uvs Nuur
El Vikipedio
Uvs Nuur estas senforfluiga lago en nordokcidento de Mongolio, kiu per nordokcidenta lagolango trafas en Tuvian Respublikon en Rusio. Ĝi plenigas fundon de Uvsunura kaldrono. Ĝi havas areon 3350 km² kaj tiel ĝi estas plej granda lago en Mongolio. Ĝi atingas maksimuman profundon 15 metroj.
Ĝi situas en la Baseno Lago Uvs, kiu havas la areon de 70.000 km².

