Uwe Grüning

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Uwe Grüning
Persona informo
Uwe Grüning
Naskiĝo 16-an de januaro 1942 (1942-01-16) (82-jaraĝa)
en Pabianice
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco GermanioGermana Demokratia Respubliko vd
Partio Kristandemokrata Unio de Germanio vd
Profesio
Okupo politikistoverkistotradukisto • poeto • literaturkritikisto vd
Laborkampo germanlingva literaturo • translation from French vd
Aktiva en Dresdeno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Uwe GRÜNING (naskiĝinta la 16-an de januaro 1942 en Pabianice) estas germana verkisto kaj politikisto.

Vivo kaj studoj[redakti | redakti fonton]

Grüning pasigis sian junaĝon en Glauchau. De 1960 ĝis 1966 li studis produktadinĝenierikon ĉe la universitato de Ilmenau. Poste li deĵoris samloke kiel asistanto kaj ĉefasistanto; en 1970 li doktoriĝis. De 1975-1982 li estis faklerneja profesoro en Jena. Ekde 1993 li vivas en Neumark (Vogtland).

Kiel verkisto[redakti | redakti fonton]

Ekde 1966 li publikigis poemojn, eseojn kaj rekontojn en antologioj kaj gazetoj. Alia lia literatura kampo estas la rerakontado de verkoj de francaj kaj rusoj poetoj (i.a. Arthur Rimbaud, Valerij Brjusov, Anna Aĥmatova). De 1992 li laboras kiel liberprofesia verkisto.

Kiel politikisto[redakti | redakti fonton]

De post la Turniĝo li engaĝiĝis en la saksia landa politiko. Estinte membro de la lasta GDR-parlamento en 1990, li fariĝis samjare, post la plena politika reunuiĝo, deputito de la CDU en la saksia landa parlamento. Al ĝi li apartenis ĝis 2004 kaj estis ankaŭ sciencpolitika porparolanto de la kristandemokratoj.

Krome li estis fondomembro de la Saksia Akademio de la Artoj. Ekde 2004 li aniĝas al la konsilantaro de la Saksia Amaskomunikil-societo (Sächsische Landesmedienanstalt). Ties prezidento li iĝis en 2010.

Publikigitaĵoj[redakti | redakti fonton]

Propraj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Fahrtmorgen im Dezember. Poemoj. Berlin 1977.
  • Auf der Wyborger Seite. Berlin 1978.
  • Hinter Gomorrha. Rakontoj. Berlin 1981.
  • Spiegelungen. Poemoj. Berlin 1981.
  • Laubgehölz im November. Miniaturoj. Berlin 1983.
  • Im Umkreis der Feuer. Poemoj. Berlin 1984.
  • Moorrauch. Essays. Berlin 1985.
  • Das Vierstromland hinter Eden. Romano. Berlin 1986.
  • Innehaltend an einem Morgen. Poemoj. Berlin 1988.
  • Der Weg nach Leiningen. Rakontoj. Berlin 1989.
  • Goethes Garten am Stern. Berlin 1989.
  • Raum seiner Gnade. Teksto por la bildlibro. Leipzig 1992.
  • Elly-Viola Nahmacher. Biografio. Leipzig 1992.
  • Jena vor uns im lieblichen Tale. Teksto por la bildlibro. Jena 1992.
  • Landschafts- kaj Kulturbilder um Jena. Teksto por la bildlibro. Jena 1993.
  • Befreundet mit diesem romantischen Tal (kunaŭtoro). Kontribuoj pri la romantikista rondo de Jena. Jena 1993.
  • Vom Leben des Geistes. Eseo. en: Vorträge aus dem Hanna-Arendt-Institut, Heft 7. Dresden 1996.
  • Grundlose Wanderschaft. Poemoj. Berlin kaj Chemnitz 1996.
  • Kloster Paulinzella. Eseo por la bildlibro. Spröda 1999.
  • Abschied kaj Willkommen. Goethe-bildoj. Spröda 1999.
  • Goethes Haus am Frauenplan. Teksto por la bildlibro.. Spröda 1999.
  • Goethes Gartenhaus. Teksto por la bildlibro.. Spröda 1999.
  • Kloster Jerichow. Eseo por la bildlibro. Spröda 2001.
  • Doppelkapelle St. Crucis Landsberg. Eseo por la bildlibro. Spröda 2002.
  • Unzeitige Heimkehr: Vignetten und Lebenslandschaften. Stuttgart 2004.
  • Schillers Wohnhaus in Weimar. Teksto por la bildlibro. Spröda 2005.
  • Poesiealbum 280, Märkischer Verlag Wilhelmshorst 2008, EAN 978 3 931329 80 8

Tradukoj kaj rerakontoj[redakti | redakti fonton]

  • Ossip Mandelstam: Der Hufeisenfinder. Leipzig 1975.
  • Jean Artur Rimbaud: Poemoj. Eld. Karlheinz Barck. Leipzig 1976.
  • Valeri Brjussow: Ich ahne voraus die stolzen Schatten. Eld. Klaus Städtke. Berlin 1978.
  • Anna Achmatowa: Poem ohne Held. Poeme kaj Poemoj. Eld. Fritz Mierau. Leipzig 1979.
  • Altfranzösische Liebeslyrik. Eld. Elisabeth Lea. Leipzig 1979.
  • Guillaume de Machaut: Lob der Frauen. Leipzig 1987.
  • Fjodor Tjutschew: Poesiealbum 249. Poemoj. Berlin 1988.
  • Afanassi Fet: Poemoj. Leipzig 1990.
  • Milan Rufus: Strenges Brot. Blieskastel 1998.
  • Peja Jaworow: Den Schatten der Wolken nach. Leverkusen 1999.

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • Andreas-Gryphius-premio fare de Künstlergilde (1997)
  • Eichendorff-literaturpremio (2005)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]