Uzanto-Diskuto:Amika Babilfrenzo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Amika Babilfrenzo!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Thomas Guibal 07:05, 11. Apr 2008 (UTC)

"Reformismo"[redakti fonton]

Kara, mi gratulas vin, ke post kelkaj monatoj de neaktiveco vi finfine trovis fortojn kaj tempon kontribui al nia kara vikipedio. Kial do ne fari ion utilan? Estas multaj kreendaj artikoloj, bluigendaj ruĝaj ligiloj, aldonendaj kategorioj, ankaŭ ortografio ofte bezonas atenton. Tiuj aferoj estas utilaj por nia vikipedio kaj por ĉiuj ties legantoj. Kaj via "lukto kontraŭ reformismo" kaŭzos nenion krom incito. Dankon por kompreno.--Goren 04:28, 13. Jul 2010 (UTC)

Dankon pro la gratulo! Tamen, mi plibonigas la lingvaĵon ĉe Vikipedio, ĉar mi pensas tio ja estas utila. Ĉu mi faru novajn artikolojn, se la nunaj artikoloj estas difekthavaj? Por mi kvalito estas pli grava ol kvanto. Krome, Vikipedio:Lingvaĵo pli-malpli subtenas miajn agojn. Iĉismo, naismo, farismo, ŝliismo, riismo, ktp. estas taŭgaj por babilado, sed ne por enciklopedio. -Amika Babilfrenzo 15:41, 13. Jul 2010 (UTC)
Mi bedaŭras pro via malkomprenemo. Esperanto estas viva, moderna lingvo kaj vikipedio estas viva, moderna enciklopedio, do, kompreneble, ĝi uzu modernan lingvon kaj ne lingvaĵon de antaŭlasta jarcento. Vikipedio:Lingvaĵo parte subtenas tiun vidpunkton: "Tiucele, en Vikipedio ni sekvas kaj sekvu la lingvan stilon (lingvaĵon) (prefere plej) ĝenerale kutiman kaj akceptatan en la ekster-Vikipedia Esperantujo." Ĉio, kion vi nomas "reformismo", estas ĝenerale akceptata en "ekster-Vikipedia Esperantujo" kaj la anstataŭigoj por tiuj "reformaj" formoj estas maloftaj kaj arĥaaj. Fakte, tio, kion vi faras, ne havas ion komunan kun "plibonigo" de la artikoloj. Kion pli bonan vi faris, ekzemple, per anstataŭigo de "iĉo" per "masklo"? Mi konfesas, mi eĉ ne sciis kio estas masklo, mi devis konsulti kun ReVo, kie ĝi estas markita "malofta"! Do, mi ree petas, bonvolu ĉesi tion. Estas multaj ege pli difektaj artikoloj kaj multaj pli severaj kaj urĝaj problemoj. --Goren 03:44, 14. Jul 2010 (UTC)
Vikipedio:Lingvaĵo ja subtenas modernan vortprovizon. Ĝi tute ne subtenas reformojn. Legu: "Oni uzu la Esperantan gramatikon tiel, kiel ĝi kutime estas uzata kaj akceptata. (Do ekzemple, evitu riismon, naismon.)" Kion proponas riismo? Nu, krom la uzo de la pronomo "ri", laŭ la unua propono de riismo: "La sufikso -iĉ- estas uzata simetrie kun la sufikso -in-." Do, se oni evitu riismon, oni evitu ankaŭ iĉismon. Pri "masklo", kion Google montras?
iĉo OR iĉoj OR iĉon OR iĉojn kaj estas - 213 000 rezultoj
masklo OR maskloj OR masklon OR masklojn kaj estas - 115 000 rezultoj
virseksulo OR virseksuloj OR virseksulon OR virseksulojn kaj estas - 14 600 rezultoj
"Masklo" estas la plej ofta ne-kontraŭfundamenta solvo. Se vi preferu "virseksulo", ŝanĝu ĝin. Ĉu vi dubas, ke Iĉismo estas reformo? Legu la manieron, laŭ kiu novaj vortoj eniru la lingvon:
"15. La tiel nomataj vortoj “fremdaj”, t.e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fremda fonto, estas uzataj en la lingvo internacia sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion kaj la gramatikajn finiĝojn de tiu ĉi lingvo. Tia estas la regulo koncerne la bazajn vortojn, sed ĉe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur la vorton bazan kaj formi la ceterajn derivaĵojn el tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo internacia. Ekz. tragedi|o, sed tragedi|a; teatr|o, sed teatr|a (ne: teatrical|a), k.t.p." - Traduko de la 15a Regulo de la Fundamento
Montru al mi el kiuj lingvoj "iĉo" estis prenita! Eĉ relegu vian citaĵon: "Tiucele, en Vikipedio ni sekvas kaj sekvu la lingvan stilon (lingvaĵon) (prefere plej) ĝenerale kutiman kaj akceptatan en la ekster-Vikipedia Esperantujo." Mi neniam diris, ke oni ne iĉumu. Mi nur diris, diras kaj diros, ke vikipedie oni uzu la plej kutiman kaj akceptatan lingvostilon. Multaj malakceptas Iĉismon, neniu malakceptas fundamentajn regulojn kaj radikojn. Do, la uzo de "masklo" (laŭregula) aŭ "virseksulo"(laŭradika) estas pli inda ol la uzo de la disputataĵo "iĉo." (Kaj -iĉ estas malkutima; komparu 1 kaj 2) -Amika Babilfrenzo 07:02, 14. Jul 2010 (UTC)

Tri saĝa simio[redakti fonton]

Laŭ via paĝo vi estas komencanto. Kial vi ne legas kaj lernas? Mi ne volus malkuraĝigi vin, sed per neniu lingvo iu komencanto jam verkas kaj havigas tekstojn. Tri saĝa simio devus esti Tri saĝaj simioj aŭ Saĝa trisimiaro.--kani 00:05, 29. Aŭg 2008 (UTC)

Bonvenon revizianto[redakti fonton]


Saluton. Mi ĵus vidis viajn novajn artikolojn Sudoriento, Sudokcidento, Nordokcidento, kaj Nordoriento kaj krome kontrolis, ke jam ekzistis Suda okcidento, sed feliĉe ne la aliaj tri similaj. Laŭ mia estas prefereble ununura vorto kiel ĉe vi. Sed ĉiukaze oni devas unuigi tiujn ĝermetojn de Suda okcidento kaj Sudokcidento, farante el tiu alidirektilon. Se vi scias kiel fari kaj volas, faru ĝin. Se ne, mi pretas helpi. Tio nepras ĉefe pro la alilingvaj direktiloj, ĉar kolizios ambaŭ artikoloj. Krome mi pliampleksetigis kelkajn el la artikoloj, ĉar se estas malpli da tri frazoj kaj ne estas ligoj, ili estos forigitaj el la Vikipedio.--kani 00:57, 18. Jan 2009 (UTC)

Pokemona traduko[redakti fonton]

Saluton, mi permesis ŝanĝi tiun paĝon kaj krei ŝablonon por ordigi ĝin. Ĉu mi povas helpi vin traduki la nomojn? Al mi ŝatas ideon krei pokemona ludo en esperanto (por ludi ĝin sur GNU/Linukso)... --→ Airon 12:34, 11. Jul 2009 (UTC)

Saluton, Airon. Bone, mi ŝatus helpon kaj helpi. -Amika Babilfrenzo 18:44, 15. Jul 2009 (UTC)

Aplaŭdi-gi-ist-ino[redakti fonton]

Saluton, vi alinomis paĝon pri aplaŭdigistinoj je huraistoj. Kio estis malĝusta en la antaŭa titolo? La vorto huraisto ne estas ĝusta, ĉar se estus ia hurai (mi huraas), oni devus igi iun huraa, do huraigi iun (mi huraigis vin), se la vorto havas sufikson por sportistoj (profesio ĝenerale), devus sekvi huraigisto kaj se tie estas nur virinoj (mi nenie vidis virojn por tiu agado), devas esti huraigistinoj. Ĉu mi malpravas? Zuazua 05:34, 16. Nov 2009 (UTC)

Laŭ mia kompreno la plej uzataj vortoj por tiu ĉi koncepto estas aklamist(in)o kaj huraist(in)o. Aplaŭdigistino ne estas malprava aŭ malĝusta, sed mi pensas ke Vikipedio spegulu la normalan lingvo-uzon. Se vi volus reŝanĝi ĝin, mi ne kontraŭus. -Amika Babilfrenzo 05:14, 17. Nov 2009 (UTC)

Kapo (folkloro)[redakti fonton]

Bonan saluton,

Mi vidis vian artikolo pri Kapo (folkloro). Mi estis en ipernity kaj vidis pseŭdonimo de homo : kapao ; li klarigis, ke tiu devenas de folklora besto. Mi trovis francan artikolon ĉe vikipedio : kappa, kiu ligas al via esperanta artikolo : kapo.

Do mi ne scias se oni devus diri kapao aŭ kapo. Kie vi trovis tiun nomon ?

Amike, NicoRay 15:44, 7. Dec 2009 (UTC)

Mi ne trovis la vorton. Mi mem esperantigis ĝin. Mi ŝangis la artikolan nomon. Dankon! -Amika Babilfrenzo 22:57, 7. Dec 2009 (UTC)

--→ Airon 16:17, 31. Dec 2009 (UTC)