Uzanto-Diskuto:Andrew Woods

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Andrew Woods!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi Narvalo 20:54, 25. Mar 2010 (UTC)

Sentu vin libera progresigi ĉi ŝablonon kiu ne jam estas uzata en iu ajn artikolo. AL @ 18:58, 28 Okt. 2011 (UTC)

Paskalo la 2-a[redakti fonton]

Tute plaĉas al mi via artikolo pri la papo Paskalo la 2-a, pri kiu aperis ruĝa ligilo en la aktuala vikipedia ĉefpaĝo, antaŭ ol vi plenigis la artikolan truon. Mi faris kelkajn tre malgrandajn korektojn, kiujn vi mem povas sekvi en la artikolo. Eble vi volus konsideri skribi ion pri via persono en via "vikipediista paĝo"... --ThomasPusch (diskuto) 10:49, 18 Feb. 2013 (UTC)

Dankon pro viaj artikoloj pri Hamadi Ĝibali kaj Ŝokri Belaid. Mi mem devis skribi ilin anstataŭ lasi la ruĝajn ligilojn. Andrew Woods (diskuto) 18:10, 20 Feb. 2013 (UTC)

Intervikioj kaj Vikidatumoj[redakti fonton]

Saluton, Andrew. Mi ĝojas, ke vi helpas rearanĝi la intervikioj laŭ Vikidatumoj. Sed via komento "movataj al wikidata.org" ne enhavas ligilon al la koncerna paĝo ĉe Vikidatumoj. Tio iomete malfaciligas la kontrolon. Bonvolu rigardi mian komento ĉe Glaŭko. Mi uzis la kodon [[:d:Q385397]] por la ligilo. La stranga kodo kun komenca Q troveblas en la adreslinio ĉe Vikidatumoj kaj varias laŭ la koncernata paĝo. --Tlustulimu (diskuto) 11:17, 12 Mar. 2013 (UTC)

Iu erare realdonis la ligilojn, do mi rapide forigis ilin. Mi memoros tiun kodon. Dankon. Andrew Woods (diskuto) 12:43, 12 Mar. 2013 (UTC)

OctraBot[redakti fonton]

Mi respondis ĉe via demando. – Umbert' (diskuto) 14:53, 16 Mar. 2013 (UTC)

Indonezia Esperanto-movado[redakti fonton]

Saluton Andrew, vi en la vikipedia ĉefpaĝo antaŭ malmultaj tagoj aldonis informon ke la 1-a Indonezia Esperanto-kongreso komenciĝis en Bogor. Ĉu vi havas informfonton rilate al tiu novaĵo? Sed jes, ĉu eble per tiu fonto ankaŭ eblus spuri iom pli da informoj pri Indonezia Esperanto-Societo? Pri ĝi mi ĉi-semajnfine provis trovi retajn informojn sed trovis apenaŭ ion ajn... Sincere, Aidas (diskuto) 10:24, 7 Apr. 2013 (UTC)

Mi ekvidis la informon per Twitter.com, mi ne memoras kie. Mi kredas ke la societo nomis sin Esperanto en Indonezio ĉar mi trovis retejon ĉi tie. La paĝo pri la Kongreso estas ĉi tie, kaj fotoj aperis ĉe El Popola Ĉinio. Andrew Woods (diskuto) 06:10, 8 Apr. 2013 (UTC)

Kiun ŝanĝon al la ŝablono por ĉefpaĝo-bildoj vi proponas?[redakti fonton]

Mi legis vian rimarkon sur la diskutpaĝo de la ĉefpaĝo. Kiu(j)n ŝanĝo(j)n vi volas fari al la ŝablono pri bildoj? Alaŭdo ۩ 14:18, 18 Apr. 2013 (UTC)

Saluton! Ne gravas tre. La problemo estis ke la ĉefpaĝa sinsekvo retropaŝis kiam mi aldonis novajn bildojn, tial ke la ŝablono uzas la nombron da tagoj ekde fiksa dato module je la nombro da bildojn (por ke la sinsekvo ripetu se nova bildo mankus). Do, por eviti ĉi tion, la kalkulo devus anstataŭe baziĝi sur nova, malpli fora pasinta dato. Tamen, ni bezonus aldoni multajn novajn bildojn por ke la ŝanĝo valoru la klopodon, kaj mi ne certas ke aliaj redaktantoj samopinius ke ĝi tiom valoras. Ĉu mi eksplikas bone? Andrew Woods (diskuto) 23:07, 18 Apr. 2013 (UTC)
Jes, mi komprenas la ideon. Mi iel opiniis, ke vi volis ke kelkaj bildoj aperu sur la ĉefpaĝo samtempe. Do, mi evidente eraris. Alaŭdo ۩ 09:25, 19 Apr. 2013 (UTC)