Uzanto-Diskuto:ArnoLagrange/arkivo 2005

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi respondis denove al vi tie ĉi. --Bill 05:05, 13. Okt 2004 (UTC)

Mi respondis denove al vi tie ĉi. --Bill 04:49, 1. Nov 2004 (UTC)

Mi dankas pro via interveno pri Furukavo[redakti fonton]

Arno, mi dankas al vi pro via interveno. Sed mi pensas ke oni kreu regulon por Esperantigo en Vikipedio, al mi ŝajnas havi redirektilo etnlingve kaj ĉefa artikolo aperis sub Esperantiga formo. Do je afero Furukavo, oni havus FURUKAWA redirect Furukavo, aŭ Furukaŭo, kaj kiom da redirektiloj estas bezonaj, kiel pri Parizo, Braziljo, San-Paŭlo, ktp.

Saluton Arno! Ĉu vi konas la ĉenon ast:Category:Llistes, ca:Categoria:Llistats, de:Kategorie:Liste, en:Category:Lists, es:Categoría:Listas, fr:Catégorie:Liste, is:Flokkur:Listar, it:Categoria:Liste, no:Kategori:Lister, pl:Kategoria:Tablice, pt:Categoria:Listas, sv:Kategori:Listor? Amike salutas en:User:Gangleri Gangleri 23:28, 20. Okt 2004 (UTC)


Dankon Arno pro la respondo! Mi rimarkis, ke alilingvaj Vikipedioj uzas la listojn por laŭsisteme ellabori la artikolojn pri iu temo. Tiamaniere oni ne bezonas longtempe serĉadi kaj povas tuj vidi mankantajn artikolojn. Krome eblas facile kompari kun alilingvaj Vikipedioj kaj interligi la erojn: artikoloj, kategorioj, listoj ktp. Amike salutas Gangleri 07:00, 21. Okt 2004 (UTC)

Kategorio en fr.wikipedia[redakti fonton]

Saluton Arno! Mi bezonas vian helpon. Ĉe en:Wikipedia talk:WikiProject Dog breeds/Categories#Overview to Dog Categories vi povas vidi, ke jam ekzistas ligitaj kategorioj al en:Category:Dog breeds / Kategorio:Hundaj rasoj por jenaj lingvoj: de:, es:, fi:, pl:, pt:, ru:, sv:. Mankas la franca. Ĉu Vi povas krei ĝin kaj sciigi al mi la nomon? Poste mi mem povas enmeti la artikolojn en la kategorion. Antaŭdankon! Salutas Gangleri 03:26, 22. Okt 2004 (UTC)

Dankegon por fr:Catégorie:Races de chien. Satutas Gangleri 12:36, 22. Okt 2004 (UTC)
Dankegon denove en:Wikipedia:WikiProject Dog breeds#Credits Gangleri

Konsileto[redakti fonton]

Kara Arno

Mi havas kelkajn spiritismajn preĝojn en Esperanto, ĉu vi konsilas min meti ilin en Vikipediio? Mi dubas pri enciklopedieco, sed aliflanke, ŝajnas al mi utilaj por kompreno de religio. Kiel ŝajnas al vi?

Roberto

Dankon Arno

Mi metas en citaron, eble, post mi verkos artikolon. Sed kiel mi faras por ligi al artikolo spiritismo, estas interna ligilo al citaro?

Roberto

Nova administranto por Ido-Wikipedio[redakti fonton]

Saluti Arno, me bezonas nove vua helpo. Me ne havas suficanta libera tempo por facar ito quan me devus. Existas altra uzanto (Artomo) qua esus bona sysop ed il konsentas divenar ito kun me. Ilua adportado e savo pri Wikipedio esas granda. Ma, me ne povas konvertar uzanto a sysop. Ka vu povus helpar a me ? Saluti amikala. Albonio --80.26.158.248 19:55, 27. Okt 2004 (UTC)

  • Kar Arno. Pardonez a me pro ke me male komprenis vua antea sendajo. Yen la informeto pri Artomo quan vu demandas:
  • Me pensas ke Arto esas la maxim apta persono por administror la idala wikipedio. Il konocas ol depos la unesma dio e inkluze, il sugestis olua kreado. Anke, il esas la maxim aktiva wikipedisto, nam il esas la persono qua plu multa artikli skribis til nun.
  • Ultre, il skribis ula helpanta dokumenti por la Wikipedio, ed introduktis a plura novici a la uzado dil sistemo. Exemple, il kreis la kategorii en la idala wikipedio e la dokumenti por explikar olua uzado.
  • Anke Arto esas persono qua singladie eniras che Wikipedio e povas kontrolar la bona stando. Exemple, hodie matine, me ipsa remarkis la chanjo dil frontispico da ula mal-intencoza uzanto e riestablisis e protektis lu kontre altra ataki. Me pensas ke esus tre bona se adminime altra administranto povus facar to. Nia modesta wikipedio pokope ja kelke kreskis e bezonas plusa sekureso.
  • Me pensas a ilua posibla administrigo pro ica motivi. Tamen, se vu bezonas plusa informo, sendubite vu povas questionar to quan vu deziras a me od ad il direte.

Dankon por via bonveno kaj viaj korektadoj. Mi ne estas Esperantoparolanta (kiel vi), por ke mi faras multajn erarojn. Nun mi faras kvazaŭ nenion ĉi, tiel vi ne devas timi ke mi faros erarojn ĉie en tiu ĉi Vikipedio. Nun mi estas laborema nur en la Nederlanda kaj Vietnama Vikipedioj. Speciale en la Vietnama multa laboro estas atendanta. Multan bonŝancon! [[Vikipediisto:David|David Da Vit]] 11:27, 6. Nov 2004 (UTC)

ĉenponto[redakti fonton]

Saluton,

mi vidis, ke vi donis al bildo pri la budapeŝta ĉen-ponto novan nomon "Budapest chen ponto.jpeg". Ĉu vi intence skribis "ĉen" kaj "ponto" en du vortoj, sen ligo aŭ ligo-streko? Eble vi diras, ke en dosiernomo tiaj eraretoj ne gravas, sed mi rimarkas, ke lastatempe multaj komencantoj faras ĝuste tiajn erarojn, kaj spertaj esperantistoj ne donu malbonan ekzemplon.

Ĉu ne "Budapeshta_chenponto.jpeg" estus multe pli bela, ĉar gramatike ĝusta nomo?

Sincere, --ismo 09:41, 26. Nov 2004 (UTC)

Denove saluton,

mi rimarkas, ke vi (tre laŭdinde) listigas/kategoriigas la mondan kulturheredaĵon. Ĉe tio vi envicigis ankaŭ la parkon "Iguaçu" (Argentino); mi trovis en alilingvaj Vikipedioj, ke ĝi estas nur NATURheredaĵo (en tiun kategorion mi jam enmetis ĝin). Ĉu vi havas informon, ke ĝi estas ankaŭ kulturheredaĵo?

Sincere, --ismo 08:32, 2. Dec 2004 (UTC)

-- Jes, kelkaj "monumentoj" estas kaj kulturaj kaj naturaj (kiel mi skribis sub "kulturheredaĵo"). Tamen laŭ la listoj, kiujn mi trovis, Iguaçu ne apartenas al ili. -- Pretere, sentu vin libera forigi miajn rimarketojn de via diskuto-paĝo, kiam vi legis ilin. --ismo 08:58, 2. Dec 2004 (UTC)

Ĉu ŝangoj estas malpermesata de "Lastaj ŝanĝoj"?[redakti fonton]

Saluton, Arno. La "Lastaj ŝanĝoj" paĝo estis lastatempe barita kontraŭ ŝangoj. Ĉu vi scias, kio faris, kaj kial? (Eble tia ŝanĝo aperu ĉe la babilejo.) Mi volas aldoni mian novan ŝablonon pri stumpoj, Ŝablono:Pleninda, apud la sukcesa "Dezirata" ŝablono. Ĉu vi helpos min? Dankon! --Yekrats 15:52, 2. Dec 2004 (UTC)

Eble la paĝo estas redaktebla al vi pro via administranteco. Al mi kaj aliaj, ne ekzistas "Redaktu la paĝon" ligilo. Ankaŭ "Malnovaj versioj" ne ekzistas ĉe "Lastaj ŝanĝoj". Kiam mi mane tajpas la HTML-adreson por redakti ĝin, "Lastaj ŝanĝoj" estas remontrata, sed neniu redaktejo. Dankon pro via helpo! --Yekrats 11:31, 3. Dec 2004 (UTC)

Ho... Oni povas redakti "Vikipedio:Recentchanges", ne "Speciala:Recentchanges". Mi pardonpetas! --Yekrats 12:02, 3. Dec 2004 (UTC)

Wikisource[redakti fonton]

Hi Arno, I found you're admin on 'source. Please, could you delete Una donna? It's a Sibilla Aleramo novel, but Aleramo died in 1960 so it isn't in public domain. It was written on 'source by Paola before asking about copyright laws (then she asked me about deleting..). Thanks in advance for your help!
Bye,

Frieda

Thanks! Frieda

Pardonu por movigo de sro G., estis misfaraĵo, tuj kiam mi perceptis mian eraron mi intencis malfaris ĝin, sed mi ne sciis kiel. Mi esperas ne plu fari tion, mi tre bedaŭras. Mi esperas ke ne estas malfacile por malfari tion. Roberto

Dankon pro via kompreno. Alie, kiu vi pensas pri la uzo de ge- en titoloj. Laŭ mi argumento de kunteksto ne validas ĉar en titolo la vorto estas izolita. (Roberto)

1movedto2redir[redakti fonton]

Saluton, mi vidis, ke vi tradukis la mesaĝon "1movedto2redir" al "$1 movita al $2 trans redirekto". Mi komprenis la esprimon "over redirect" tiel, ke sub la cel-nomo ($2) antaŭe estis transdirektilo, kaj la alinomita artikolo ($1) simple anstataŭis tiun transdirektilon. Tion mi tradukus eble per "$1 movita al $2, anstataŭante/forigante transdirektilon" (aŭ "redirekton", se vi preferas).

Pretere, mi jam ofte rimarkis en la avertoteksto pri redaktado la esprimon 'alklaku la "reen" butonon', kiu miaopinie estas gramatike malbona. Pli bone 'alklaku la butonon "reen"' aŭ "alklaku la retro-butonon", ĉu ne? Sed mi ne scias, kie ŝanĝi tion, kaj verŝajne ankaŭ ne havas la rajton fari tion. Ĉu vi havas kaj volas?

Salutas Umberto 15:08, 7. Jan 2005 (UTC)

Dankon pro la ŝanĝoj! Umberto 17:01, 8. Jan 2005 (UTC)

Kiel rapide kompari artikolaron de pluraj Vikipedioj[redakti fonton]

  • Saluton Arno! Kelkfoje Vikipedio estas tre malrapida. Por priatendi artikolaron pri iu temo vi bezonas alklaki amason da ligoj.
  • Ankaŭ en ro: mankas la kategorioj en artikoloj kaj la interlingvaj ligoj. Ĉar mi devis ŝanĝi la nomon de kategorio mi eluzis unu el miaj teknikoj por rapide fari tion.
  • Vidu la e-ajn klarigojn fine de ro:Wikipedia:Corectări/Categorie Oraşe în Olanda (rilatas al la artikoloj pri urboj en Nederlando) kaj fine de ro:Wikipedia:Caterogizare/Categorie Oraşe în Slovacia (rilatas al la artikoloj pri urboj en Slovakio). Tie oni tuj povas redakti kaj la esperantlingvan artikolon kaj la rumanan, alrigardi historion ktp.
  • Se vin interesas la tekniko mi povas fari similajn ŝablonojn en eo: .
  • Amike salutas Gangleri | Dh | D 03:20, 19. Jan 2005 (UTC)

P.S. Bv. respondi al ro: ĉar mi momente estas plejparte tie.


  • Saluton Arno! Mi laboris tutan tagon rilate Vikipedio:Trukoj/Plurnivela uzado de ŝablonoj. Espereble vo trovos ion utilan tie. Oni gajnas almenaŭ la tempon por unu klako po artikolo / objekto. La metodo estas io inter normala uzanto kaj bot uzanto. Cetere uni uzas ankaŭ diversajn aliajn teknikojn, pri kiuj oni normale ne konscias. Brion aŭ alia spertulo povis helpi nin rilate la plibonigojn. Amike Gangleri | Dh | D 22:43, 19. Jan 2005 (UTC)

Aldono de la pronocmaniero[redakti fonton]

  • Saluton Arno! Jen simpla(j) demando(j):
    • Kiuj Vikipediistoj (ĉe eo:) estas spertuloj por la aldono de la pronocmaniero en e-lingva Vikipediio? Jen ekzemploj: Munkeno München [minĥn], Meißen Meißen [Majsn], Franz KAFKA [Franc KAFka], Mohandas Karamchand GANDHI [mohandas karamĉand gandi] ktp.
    • Kiel nomiĝas la sistemo uzata en eo:?
    • Kiuj Vikipediistoj (ĉe eo: au ajna Vikipediio) estas spertuloj por la aldono de IPA pronocmaniero, uzata ekzemple ĉe de:New York [nu: jɔ:rk], de:Chicago [tʃiˈkaːgoː], ktp. ?
  • Antaŭdankon por la respondo! Dankon! Amike salutas Gangleri | Dh | D 11:30, 26. Jan 2005 (UTC)

diversaj[redakti fonton]

Pri la vorto disegno - dezajno[redakti fonton]

pardonu la prokrasto partopreni tiun ĉi diskuton: sed mi aldonas voĉon favoran al dizajno anstatau dezajno, pro prononca kialo. Dezajno. --Harshmellow 23:22, 29. Jan 2005 (UTC)

uzi la komunan terminon "distrikto"[redakti fonton]

  • Saluton Arno, mi ĵus rimarkis diferencon inter Vikipedio:Ambasadorejo kaj ro:Wikipedia:Ambasadă. Ĉe la lasta aperas listo da lingvoj en kiu oni povas alskribii Vikipediistojn se oni bezonas helpon. Se oni uzus tiun sistemon eo: verŝajne havos unu el la plej longaj listoj. Amike Gangleri | Dh | D 13:42, 5. Feb 2005 (UTC)


Wikisource 2[redakti fonton]

Hi Arno, I need again your admin-help on 'source. Please, could you delete wikisource:Cantico delle creature (San Francesco) and wikisource:Autore:Cantico delle creature? They're two bad name pages (right one is wikisource:Cantico di Frate Sole, with tons of redirect..). Thanks in advance for your help!
Bye,

Frieda

Thanks!

Frieda

mesaĝo pri Vikivortaro[redakti fonton]

Amasvandalado[redakti fonton]

PRI AMASVANDALADO FARE DE Willy on Wheels (komparu kun: en:Wikipedia:Banned users) Dankon pro la forbaro! Ĉu eblas aŭtomate reŝanĝi tion ?

Vidu http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Speciala:Contributions&target=Willy_on_Wheels

Amike salutas Montanesko 08:30, 15. Feb 2005 (UTC)

Vidu sekvon je 1

Wikimania[redakti fonton]

Saluton. Mi ĝojas, ke vi enmetis vian prelegon en la programon de Wikimania: Lingva demokrateco en la Wikimedia projekto. La rolo de Esperanto. Ĉu vi jam scias, pri kio ekzakte vi parolos? Mi pensas ke Vikipedio kaj Esperanto perfekte kovnenas unu al alia. Mi volonte helpos, kvankam mi estas komencanto en Esperantujo. Mi loĝas en Germanio, sed mia gepatra lingvo estas la rusa. Amike, Marvin 12:43, 20. Feb 2005 (UTC)

Ĉu ekzistas iu Vikipedia konto ĉe UEA, kie oni povus kontribui por la monkolektado? Mirek

Malaperitaj Artikoloj[redakti fonton]

Arno, malaperis kelkaj artikoloj de vikipedio. Antaŭe mi pensis ilin stumpoj, sed mi vidas ke malaperis artikoloj

Brazilo: Frua Esperanto-Movado (antaŭ la Dua Mondmilito); Brazilo: Nuna Esperanto-Movado (post la Dua Mondmilito).

Kaj eĉ apartigilo Brazilo: Esperanto-Movado. Mi tre laboris en tiuj artikoloj! Ili forigiĝis sen diskuto! Kio okazis? Roberto 10:32, 1. Mar 2005 (UTC)

Ne Arno, mi verkis la artikolojn en novembro-decembro 2004! Unue malaperis la apartigilo antaŭ la 20 000-a artikolo, sed mi pensis ke oni eliris ĝin por ke oni ne atigu la 20 000 antaŭ la komemora artikolo esti preta. Sed hodiaŭ mi vidis ke krom apartigilo malaperis ankaŭ la artikoloj! Roberto 21:34, 1. Mar 2005 (UTC)

Pardonu! oni klarigu ĉion en babilejo. Simple oni sanĝis Movado al movado, eble malaperis nur redirektiloj. Roberto 22:29, 1. Mar 2005 (UTC)

La paĝo Vikipedio:La_perfekta_stumpa_artikolo konsilas uzi {{msg:stumpo}}, tamen {{stumpo}} funkcias ankaŭ. Kiun ni prefereble uzu? Dankon.--Greguar 14:05, 1. Mar 2005 (UTC)

La formo {{msg:stumpo}} estas malnova sed tamen daŭre funkcias. Nun sufiĉas uzi {{stumpo}}. Jen simpligo kiun ni povas danki al evoluo de MediaWiki --Arno Lagrange  20:00, 1. Mar 2005 (UTC)
Dankon. Mi ĵus ŝanĝis la paĝon. Poste, mi trovis tiun-ĉi : Vikipedio:Trovi_aŭ_ripari_stumpon, kiu havas ligon al Vikipedio:La_plej_serĉataj_stumpoj, malplena paĝo (kiel administranto, mi supozas ke vi povas forigi ĝin?).--Greguar 09:26, 2. Mar 2005 (UTC)

ebla kopirajt-atenco en la angla "Propedeutic value of Esperanto"[redakti fonton]

Mi komentas ankaŭ ĉi tie ĉar vi ŝajne redaktas en la angla vikipedio malofte.

Ŝajnas, ke vi kopiis en:Propedeutic value of Esperanto el dokumento de iu itala ministrio. Ĉu vi povas certigi nin, ke ni rajtas tion fari? Se ne, ni verŝajne devos forviŝi kaj reverki la artikolon. --Jim Henry

Mi retpoŝtis al la retejestro de internacialingvo.org, petante informon. --Jim Henry 22:32, 4. Mar 2005 (UTC)


Kategorioj[redakti fonton]

Senkulpigu min: se mi ja ne estas freŝbakita Esperantisto, mi estas nur malsperta novulo en Vikipedio. Tial mi ankoraŭ ne konas la tuton de la subtilaĵoj. Venantfoje (laŭ la dirmaniero de Ivo Lapenna) mi scios, kiel agu bona kontribuanto.

Mi esperas, ke tre baldaŭ vi povos ŝanĝi la gramatikan ekzemplon «Mia domo estas konstruata» al «Mia domo estas konstruita»; nur Teo Jung estis sufiĉe kuraĝa por vojaĝi en riparata veturilo kaj loĝi en konstruata domo.Keskastel 15:42, 11. Mar 2005 (UTC)

Wikimania[redakti fonton]

Saluton (and sorry in English), have you heard Wikimania 2005? We are planning to open the site at the April, and would like to have esperanto as one of official languages. French is another Wikimania language. Would you like to care for those translation? Now we have some translators but we need a person who is responsible for the translation in general; keeping deadline, calling for translators, seeking a proofreader or proofrading by himself and so on. If you could care for those two languages, French and esperanto, you will be very appliciated by us. The conference itself is cared for by Elian, and she said it was a good idea to ask you a help. I will ask others like Ryo or Gangleri, if they could take part in translation.

We are now working on a separate wiki, Wikimania official site. If you could join translation (and hopefully care for those two languages' translation), please let me know your mail address where I will send your password. Cheers, --Aphaia 19:11, 21. Mar 2005 (UTC)

Saluton kai dankon. It is my delight to let you know the site will be soon opened - at 22 CSET today. I listed you as Esperanto coordinator on staff list]. Hopefully your team keeps up a good job as same as now. As the Translation Coordinator of the conference, I would like to express thanks like as such. Would you ask the other two, Vikipediisto:Gangleri and Vikipediisto:Marvin, how they want to name (only with user names or with their real names) and edit the list as they like? I am not sure how you would like to refer, so leave your name only with your account. Please feel free to change it as you like. --Aphaia 15:26, 4. Apr 2005 (UTC)

meta:Translation requests/Wikimania/Template:Intro/Eo: pretas. Mi respondis retpoŝte al Aphaia. Amike Gangleri | Dh | D 22:42, 5. Apr 2005 (UTC)

Franca vikiprojekto[redakti fonton]

Saluton!

La 19-an de majo en la franca vikipedio estis kreita "vikiprojekto, esperanto". Ĉuij vikipedistoj estas invititaj (vokitaj) por partopreni. :-) vikiprojekto-esperanto Ĝis baldaŭ Corinne Daudier 08:36, 20. Maj 2005 (UTC)

Ĉu vi povas helpi min kun la "Kunlaborado de la Semajno"?[redakti fonton]

Mi kreis ĉi tiu paĝon: Vikipedio:Kunlaborado de la Semajno. Mi bezonas helpon kun la traduko, kiu mi tradukas el la angla. Se vi volas helpi min igu tiun ĉi okazi, bonvolu aldonu mesaĝon al mi. Dankon. Verda Stelo 04:01, 21. Maj 2005 (UTC)

meta, steward[redakti fonton]