Uzanto-Diskuto:ArnoLagrange/arkivo 2005 3

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nia diligenta
kaj afabla
kunlaboranto
ArnoLagrange
meritas la premion
Ora urso
Ora Urso
sen kemiaj aldonaĵoj
pro valoraj kontribuoj
en fidela servo
por nia vikipedio.
subskr. :
Mo
Verdlanco

Tiukaze, kreu redirektilon kaj revertu la movon, sed ŝajnas al mi tre longa titolo en la franca. Vidu ekzemple Grandan Loĝion de Brazilo, se oni rigardus ĝian nomon kiel propran nomon, oni nomu la artikolon "Grande Oriente do Brasil", same la nomoj de Universitatoj, Akademioj, ktp. Sed, faru kion vi volos, mi ne havas fortan opinion pri tio. Roberto 06:24, 6. Sep 2005 (UTC)

Saluton, mi volis traduki la tekston, sed mi ne rajtis kopii, redakti la enhavon ĉe vikimedia. Amike Narvalo 15:25, 6. Sep 2005 (UTC)

Kategorio:Filmaj geopoj - duopoj[redakti fonton]

Saluton Arno, mi turnas min al vi kun unu demando aŭ peto: ĉu teknike eblas krei kategorion, en kiu estus du aŭ pluraj enkategoriitoj unu apud la alia? Legonto tuj ekkomprenu, ke ili apartenas iel unu al la alia, ekz. Lex BARKER (Old Shatterhand) kaj Pierre BRICE (Winnetou), Michele MERCIER (Angeliko) kaj Robert HOSSEIN (Joffrey de Peyrac) ktp. En "normala" kategorio pri aktoroj ili estas vicigataj alfabete kaj laŭ tio leganto ne ekkonos, kiuj aktoroj kreis filmajn geopojn. Petro 10. Sep. 2005 12:47 (UTC)

Mi ne povis forbari adreson, ĉar aperis mesaĝo "Expiry time invalid." Razilklingo 15:31, 12. Sep 2005 (UTC)

Mi sendas al vi dankojn por [1] Petro 13. Sep. 2005 12:56 (UTC)

movita kategorio[redakti fonton]

Se vi movos "modifigita latina" al "modifita latina" movu ankaŭ la kategorio: modifigita angla al kategorio: modifita angla.Roberto 07:56, 15. Sep 2005 (UTC)

Arno, se oni devas sanĝi permane, lasu al mi, mi mem faros tion. Roberto 11:23, 17. Sep 2005 (UTC)

hindia ŝanĝeto[redakti fonton]

Saluton, Arno! Mi ĵus redaktetis vian vikipediistan paĝon hindian, se vi volas kontroli kaj eventuale retroŝanĝi ĝin. Amike, --Haruo 08:56, 17. Sep 2005 (UTC)


Ĉu nova kandidatiĝo?[redakti fonton]

Aperis la artikolo Esperanto-parolanto kun angla teksto. Mi povas ĝin forigi, nur se mi ŝanĝas mian uzulan nomon. Ĉu vi povus doni la administratecon por vikipediisto:narvalo kaj forpreni de vikipediisto:razilklingo. Tiukaze mi tuj povus forigi vandalismojn. Aŭ ĉu mi devas denove kandidatiĝi sub mia nova uzula nomo?Narvalo 06:16, 21. Sep 2005 (UTC)


vikipediisto:razilklingo estas forigebla. Mi ne plu bezonas ĝin. Narvalo 21:39, 21. Sep 2005 (UTC)


Dankon, Narvalo 10:35, 22. Sep 2005 (UTC)

Bonvole, publikigu ŝanĝojn en administrado ankaŭ en babilejo. Roberto 18:40, 22. Sep 2005 (UTC)

Kelkaj artikoloj de Petr Tomasovsky[redakti fonton]

Saluton Arno, eble mi devus skribi kelkajn miajn kontribuojn pli baldaŭ al vi, sed jen estas kelkaj el ili: Ĉeĥio, Ĉeĥoslovakio, Bohemio, Moravio, Silezio, Ĉeĥa Silezio, pri ĉeĥaj ŝtatestroj ekde tempo de Přemyslidoj ĝis Václav HAVEL, Luzacio, Karpata Rutenio, proksimume 120 urboj kaj vilaĝoj de Ĉeĥio (ekz. Tábor, Šilheřovice...), pluraj artikoloj pri rokoj (ekz. Rokburgo Sloup, Rokoj ĉe Adrŝpaĥ-Teplice...), multe da turismaj lokoj de Ĉeĥio, praarbaro Boubín, ĉefan artikolon pri subterejo en Ĉeĥio kaj ĉiujn ties artikolojn (kavernoj...), Amazona Arbaro, ĉeĥaj, francaj geaktoroj kaj multe da aliaj artikoloj kaj kategorioj (ekz. Kategorio:Inventaĵoj kaj malkovroj, pri pluraj neglore famaj personoj (en Kategorio:Diktatoroj, Kategorio:Soldatoj kaj plurajn artikolojn, kiuj nun estas ĉi tie). Artikolo Fortikaĵoj en Eŭropo kreita de mi eble enfalas en historion ol en militon, kvankam ĝi rilatas al milito. Tio estas do kelkaj miaj kontribuopj en Vikipedio. Kiel vi vidas, ne estas ĉi tie nur artikoloj pri milito. Eble mi iam koleriĝis pro kelkaj artikoloj de aliaj vikipediistoj, sed Vikipediisto:Yvesn nomas eĉ en aŭgusto de 2005 Ĉeĥion kiel Tŝetŝenio. Ĉu nekredebla? Sed vera. Vidu artikolon pri Bielsko-Biala (historio de redaktoj). Vikipedie Petro 24. Sep. 2005 18:47 (UTC)

Mi ĝojas, ke mi almenaŭ tiel alproksimiĝis miajn redaktojn. Memkompreneble, ke ĉiujn miajn redaktojn vi trovos en mia vikipediista paĝo alklakinte Kontribuojn de vikipediisto. El francaj aktoroj mi redaktis ekz. Jean MARAIS, Louis de FUNÈS, Pierre BRICE, Michele MERCIER, Robert HOSSEIN ka., eble ankaŭ Dosiero:Spektaklo.jpg. Bonvolu ankaŭ rigardi Vikipedio:Statistiko kaj tie vi povas ankaŭ trovi miajn kontribuojn. Vidu: [2] kaj tie vi trovos tabelon pri la redaktoj de ĉiuj vikipediistoj en Esperanto ekde la unua redakto. Certe vi konas la paĝon. Se ni scias malmulte pri ni, mi do respondis en mia kandidatiĝo tiel, kiel mi respondis. Vikipedie restas Petro 30. Sep. 2005 07:04 (UTC))

Sitenotice[redakti fonton]

Hello Arno. Since you are an admin here, please could you blank MediaWiki:Sitenotice now since the fundraising drive is over? Thanks. Angela 22:02, 29. Sep 2005 (UTC)

Esperantigado[redakti fonton]

Vikipediistoj Slavik, Roberto, Narvalo,Vik Reykja, Bab, Lingvano, Petro kaj Le Hibou, post diskuto, REKOMENDAS:

a) Ne ŝanĝi regulojn pri nomoj de titoloj kiuj aperas en Vikipedio:Nomoj de titoloj, malgraŭ rekomendi ĝian pliprecizigadon, ĉefe pri prononchelpo kaj transalfabetigaj sistemoj; tio signifas, inter alie:

  1. Kiel ĝenerala regulo ne esperantigi proprajn nomojn; ĉiuj nomoj troviĝu je la originala formo, kun alidirektiloj el la eventualaj esperantigoj;
  2. Escepte al antaŭa regulo, esperantigu nomojn de landoj, subŝtatoj, historiaj regionoj kaj metropoloj (grandaj urboj) kiuj kutime estas esperantigataj. Ili troviĝu je la koncernaj titoloj, kun alidirektilo el la originala nomo.
  3. Nepre klopodi klarigi per esperanta alfabeto (aŭ ankaŭ IFA-alfabeto) la prononcon de nomoj kiuj aperas nacilingve;

b) Se iam nomo estis esperantigita, ĉefe en publikaĵoj, dum kongresoj aŭ de especifaj grupoj:

  1. Klarigi tion per noto kiel ekzemple en artikolo pri Braziljo.

Holy cow, that was quick![redakti fonton]

Mi, paul klenk diskutu el urbo New York, donas Babelstelon pro traduko al Arno Lagrange pro traduko de mia uzula paĝo de la angla al esperanto.

Arno, that may have been the quickest translation I've yet seen! Thanks so much for stepping in and doing this. It really looks wonderful. I've now copied the contact section onto my talk page, so that is now complete, too.

I hope this is not the last time we run into each other, and also wish to find a way to return the favor. If there is anything you can think of I may be able to do, including proofreading of final English translations, do please stop by my English page and let me know.

Please enjoy your Barnstar, and thanks again for the kind gesture.

Regards,

paul klenk en:?! 07:46, 7. Okt 2005 (UTC)

Wikimedia paĝoj[redakti fonton]

Saluton, Arno! Mi respondis al via demando en la babilejo, kiun legas pli da homoj, ol mian privatan diskuton. Mi ne vere scias, kiuj paĝoj de Wikimedia plu restas kaj ĉu oni jam finis la monkolektan kompanjon, sed tamen la paĝon mi trovis hazarde, kaj estis mirigita per ĝia miskvalito. Se vi atente legos la paĝon [3] tie oni eksplicite indikas, ke la homoj, kiujn oni rajtigas redakti Wikimedia-paĝojn devas esti administrantoj en sia Vikio. Alaŭdo 10:27, 10. Okt 2005 (UTC)

Saluton denove! Jen estas via traduko de la paĝoj pro monkolekta kampanjo. Mi, se mi havus rajtojn por korekti la paĝon, farus jenajn korektojn:

Imagu la mondon en kiu ĉiu povus libere aliri ĉiajn sciojn ... ...helpu nin kaj donacu tuj hodiaŭ !

Wikimedia Foundation Inc. estas senprofitcela organizaĵo, kiu celas subteni la kreadon kaj la disvastigadon de liberaj scioj, menciinda per la projektoj Vikipedio, Vikivortaro, Vikicitaro, Vikilibroj, Vikifontoj kaj Wikimedia komunejo.


Donacu Perreta donaco

Ĝira donaco

Se vi deziras fari donacon perrete , vi povas fari tion per PayPal aŭ per MoneyBookers. Nia kontonomo por MoneyBookers kaj PayPal estas donation@wikipedia.org. PayPal proponas jenajn pagopciojn: unufoje, monate, jare . PayPal Eŭropaj Eŭroj Unu foje - Monate - Jare PayPal Kanadaj dolaroj Unu foje - Monate - Jare PayPal Usonaj dolaroj Unu foje - Monate - Jare PayPal Britaj pundoj Unu foje - Monate - Jare PayPal Japanaj jenoj Unu foje - Monate - Jare MoneyBookers Ĝenerale kostoj ĉe MoneyBookers estas malpli altaj ol ĉe PayPal. >>Aliaj valutoj

El lando de la Eŭrokomunumo estasz tre facile ĝiri al la konto de la Fondaĵo starigita en Belgio kun la sekvaj koordinatoj; tia ĝiro fakte estas kvazaŭ ekvvilenta al enlanda ĝiro se vi uzas la IBAN kaj BIC kodoj (la kostoj estas malaltaj aŭ ne estas) :

       La posedanto de la konto : Wikimedia Foundation
       IBAN BE43 0689 9999 9501
       BIC (swift code) GKCCBEBB
       Dexia bank - Pachecolaan 44 - 1000 Brŭelles

El Belgio estas pli simple : vi povas rekte ĝiri al la konto de la Fondaĵo kies numero estas : 068-9999995-01

Alaŭdo

Kara Arno,[redakti fonton]

Mi turniĝas ankaŭ al vi, bonvolu do legi [4]. Ĉagrenas min la afero kaj bonvolu pardoni min, se mi ĝenis vin. Vikipedie restas la freŝa avo Petro 12. Okt. 2005 16:10 (UTC)

traduction?[redakti fonton]

Bonjour, je veux bien jouer à apprendre l'Espéranto (cette langue heureusement sans pays et de tous les pays, enfin pour ceux qui veulent si j'ai bien compris), mais le plus simple pour ceŭ qui voient un texte en Espéranto pour la première fois ne serait-il pas d'offrir une possibilité de traduction de ta page utilisateur>accueil? A première vue cela n'est pas proposé dans la page, dommage, à moins que cela soit moi qui soit bigleux.

Merci de me répondre

PS : tiens certains signes, enfin ici seul le « x » (évidemment cela ne passe pas)((bin si, zut alors, donc c'est le x final associé à certaines autres lettres (le jeu de la découverte démarre))) = prononcer « ikss » sont transformés/interprétés, action espérantiste?

Coldom 09:59, 14. Okt 2005 (UTC)

Le logiciel MediaWiki a cette particularité que pour les pages en espéranto l'adjonction du x aux lettres c g h j s u donne les lettres accentuées de l'espéranto (c + x = ĉ, g+x = ĝ, h+x = ĥ, j+x = ĵ, s+x = ŝ, u+x = ŭ). Si tu veux éviter cela il faut redoubler le x : eu + x + x = eux . C'est une commodité qui permet de rédiger avec ces caractères lorsque l'on ne dispose d'outils de rédaction Unicode. Par rapport à ta demande, je ne comprends pas exactement ce que tu souhaites ni ce que tu entends par "offrir une possibilité de traduction de ta page utilisateur>accueil? ". Peux-tu préciser de quoi il s'agit ? Merci. Arno Lagrange  04:28, 15. Okt 2005 (UTC)


Bonjour Arno Lagrange, d'abord merci pour ta réponse.
Ensuite précisément sur la traduction : il y a -t'il actuellement pour un locuteur en français (voire les autres langues) un accès à partir des pages en espéranto dans les divers Wikis, particulièrement de eo/wiki et par exemple tes pages personnelles Wiki, pour en obtenir la traduction, et en complément, par une façon pédagogique/apprentissage de l'espéranto?
J'explique mon approche : un utilisateur arrive par un biais ou par un autre sur cette page d'accueil ou toute autre page de eo/wiki, s'il n'a pas appris l'espéranto il ne comprend pas cette page. Mais dans le cas d'un locuteur français entre autres, il peut percevoir, s'il est un peu attentif, certains mots semblant proches du français, et surtout, s'il sait, au moins, un peu la place de l'espéranto dans l'histoire des langues mondiales/internationales et qu'il a la mentalité encyclopédique donc ouverte aux autres langues, à la question des traductions et à la question de la langue internationale, alors il a envie de faire un effort vers l'espéranto qu'il trouve sympathique.
Maintenant faut-il encore que les wikistes espérantistes, parce que quasiment personne n'a l'espéranto comme langue depuis sa plus petite enfance, tiennent compte du fait que la première de leur tâche est, je le pense mais je peux me tromper, de former leurs « sympathisants » à l'espéranto, à partir de l'usage des pages Wiki. Je pense qu'un instrument comme wikipédia est le plus formidable vecteur pour cela.
Donc les pages Wiki en espéranto devraient posséder je ne sais quel moyen permettant de comprendre assez rapidement leurs contenus tout en apprenant l'espéranto petit à petit. C'est une autre démarche que celle d'aller s'inscrire, à un cours d'espéranto (encore faut-il qu'il y en ait d'accessible là où on vit) et puis pour beaucoup, selon l'état réel de la pratique orale de l'espéranto par chez eŭ, l'écrit peu suffir à l'heure actuelle.
Accès à l'espéranto par le Web : une autre démarche qui permet de toucher n'importe qui n'importe où, du moment qu'il y a une connexion Web facilement disponible et que l'accès à wiki n'est pas empêchée.
Alors quel outil? Moteur de traduction accessible quelque part sur la page consultée (par la barre de menu par exemple - je ne sais pas si Google, Altavista dans leurs divers accès aux traductions proposent l'espéranto), pop-up type barre Yahoo!traduire, page traduite dans diverses langues sous forme de lien ou d'onglet...?
Si vous pouvez faire quelque chose, moi-même serait preneur, mais pour ma part je ne suis qu'un simple utilisateur, ni multilangues (un anglais limité, en lecture), ni informaticien, je peux contribuer, comme je viens de le faire, seulement comme simple demandeur qui exprime des demandes basiques.
Amicalement
Dominique
Coldom 09:16, 15. Okt 2005 (UTC)

Mia roboto estas nu MalafayaBot kaj mia normala konto estas Malafaya. Dankon! Malafaya 23:53, 18. Okt 2005 (UTC)

Vandalismo[redakti fonton]

Kara Arno. Anonimulo 137.224.10.105 faras vandalismon en artikolo Roberto 20:30, 22. Okt 2005 (UTC)

Arno, vi konas min. Tre ofte mi ŝanĝas miajn opiniojn dum diskuto. Sed la anonimulo simple ne volas diskuti. Li simple volas trudi lian vidpunkton movante ripete la artikolon. Mi ne povas eĉ respondi al li, ĉar li ne havas diskutpaĝon. Li simple ne legas la diskutpaĝon de artikolo. Li estas ultra-naciisto kiu faras la samon en portugallingva vikipedio, li ne faras alie ol movi la artikolo pri Petro la unua al Petro la kvara ankaŭ en nacilingva artikolo, malgraŭ la opinio de aliuloj. Pro tio mi nomis lian agon "vandalismo". Vi memoras, ekzemple, diskuto pri "ri", mi kontraŭbatalis la ideon dum semajnoj, sed neniam mi nomis "vandalismon" aŭ petis forigon de diskutantoj, eĉ se mi troigis en miaj argumentoj. Sed mi pensas ke oni ne povas permesi ke iu movos artikolojn laŭ sia fantazio. Se li volas diskuti, mi certe ne nomos "vandalismo". Petro la unua ne estas mia "Maria Teresia", sed la problemo estas pli grava. Ĉu iu rajtos movi Parizon aŭ "Bariŝ" ĉar en sia lingvo tiu oni tiu prononcas, sen interkonsento. Mi pensas ke nur administrantoj povu movi artikolon post interkonsento aŭ antaŭ evidenta mistajpo. Roberto 15:52, 25. Okt 2005 (UTC)

pri kopii de la ReVo[redakti fonton]

Mi Antaŭ sendis restooŝtmesaĝon a Wolfram Diestel, kiu ŝajnas esti la estro de ReVo (http://www.uni-leipzig.de/esperanto/voko/revo/dok/revoserv.html), pri kopii la Revo en la espernata Wiktionary. Ĉi tie estas sia respondo:

Saluton, mia nomo estas Pablo, mi loĝas en Hispanio, mi uzas ofte la reta vortaro, kaj hieraw mi vidis la projekton "wiktionary" kiu similas vikipedio sed vortaro, mi kredas ke estus bona ideo kopii la enhavon de reta vortaro al "wiktionary" ĉar ĉi tiu estas pli vidata de ne esperantistoj. Mi kredas ankaw ke la libereco de reta vortaro permesas por tion fari, sed mi ŝatus scii direkte.

Ĝis!


Mi ne scias ion pri wiktionary, sed se vi ŝatas vi rajtas kopii la enhabon de Revo tien.

amike,

Volframo.

Mi kredas ke devus esti aŭtomata manjero por fari ĝin.

Saluton, Arne! Mi komencis verki robotojn kaj hodiaŭ okazigis la unuajn provojn. Jam la malgranda provo pri ŝanĝo de "uzul-" al "uzant-" en ĉiuj artikoloj en la normala nomspaco produktis eble du dekojn da ŝanĝoj. Ĉar tiuj enskriboj ĝenas en la Lastaj ŝanĝoj, mi informiĝis ke oni kutime kaŝas robotojn de tiu listo per oficiala agnoskado de la uzanto-roboto. Kaj mi ankaŭ lernis, ke povas tiun ŝanĝon fari nur stevardoj, inter kiujn oni dire ankaŭ vi apartenas. Ĉu tio veras? Se jes, ĉu vi bonvolus agnoski la uzanton Vikipediisto:RBT kiel roboton? Mi planas okazigi plurajn aŭtomatajn plibonigojn per tiu roboto - en ĉiu aparta kazo mi klopodos anonci miajn intencojn iom antaŭe, por ke homoj povu diri se iu eble kontraŭus. Antaŭdankon pro via reago. Blahma 14:48, 1. Dec 2005 (UTC)

Arno, multan dankon por la robotigo de Vikipediisto:RBT. Mi baldaŭ, antaŭ ol okazigi plurajn robotlaborojn, starigos pliajn paĝojn informantajn pri la agado de la roboto, kie oni povos ankaŭ i.a. proponi novajn taskojn por ĝi, pridiskuti la proponojn kaj poste ankaŭ la rezultojn de ĝia laboro. Ĉiukaze, ĉiam la priskribo de ajna farita laboro troviĝos ĉe la uzanto-paĝo de la roboto, kune kun listo de ĉiuj artikoloj ŝanĝitaj, por ke oni povu bezonokaze same kiel nun kontroli, kio ŝanĝiĝis. Mi sekvos viajn konsilojn kaj klopodos labori kun la roboto singardeme kaj trafe, al kio tamen espereble helpos al mi ankaŭ la tuta komunumo, ĉar fojfoje eble mi ne plene konscios pri ĉiuj aspektoj de iu problemo. La anstataŭigo de "uzul-" al "uzant-" estis nur la unua provo kaj fakte ne temis ĉe ĝi pri laboro de vera roboto, sed nur pri starigo de SQL-peto al la Vikipedia datumbanko. Poste mi jam okazigis ĉiujn ŝanĝojn propramane, anstataŭigante la vortojn per tekstoredaktilo kaj kontrolante tiel ĉiujn ŝanĝojn. Tamen eble estonte ĉe pli ampleksaj taskoj la plej bona labormaniero estos lasi programon (post kiam mi ekfunciigos iun) fari la ŝanĝojn aŭtomate kaj poste manuale kontroli. Ankaŭ tial mi publikigas la listojn de la artikoloj, por ke aliaj homoj povu poste helpi pri la kontrolado. La kazon de necerta taŭgeco de "uzant-" en la artikolo pri MS-DOS mi notis jam redaktante tiun artikolon, sed tiam ne plene pritaksis ĝian gravecon. Ja ĉi-kaze cetere temas nur pri ambiguaĵo, kiun oni povas kompreni per du diversaj manieroj - tamen mi agnoskas, ke estas pli bone eviti ĝin kaj restrukturigi la frazon - mi jam faris tion, vi povas kontroli ĉu tiel pli bonas. Cetere, dum la sekvaj taskoj mi ĉiam petos la konsenton de la komunumo pri taŭgeco de la ŝanĝo okazigota - la ŝanĝon de "uzul-" al "uzant-" mi elektis ĝuste pro tio, ke jam antaŭe en alia diskuto aperis ĝenerala konsento pri tio, ke "uzul-" estas malĝusta formo. Ankoraŭ kio pritraktas la nomon de la roboto, mi jes konsciis pri tio, ke en pluraj vikipedioj oni nomas robotojn "Bot". Tamen mi volis eviti ĉi tiun anglismon kaj reveni al la kompleta originala radiko (ĉeĥdevena, preterdire), kiu estas "robot", kaj do uzis la ĝustan esperantan esprimon "roboto", kvankam intence en iom "roboteca" mallongigita formo. Aldone, mi ne volis enmeti mian uzanto-nomon en la nomon de la roboto, ĉar mi celis indiki, ke la roboto estas malfermata al ĉies proponoj pri plenumindaj taskoj kaj ke mi kreis ĝin por la komunumo kaj la sola rilato mia kun ĝi estas, ke mi mastrumas ĝin. Dankon pro via agnosko de la roboto eĉ kun ĉi tiu nomo - cetere, ĝi laboros nur ene de la esperantlingva Vikipedio, do ne okazos miskomprenoj de alilingvanoj nescipovantaj esperanton. Konklude do, dankon pro via apogo kaj mi esperas, ke per mia helpo kaj kontribuo de ĉiuj aliaj vikipediistoj, la RBT sukcesos esti profita al la Vikipedio. Blahma 17:12, 2. Dec 2005 (UTC)

Mi petas vin bonvolu fari uzulon Vikipediisto:Maksim-bot roboton. Maksim 10:50, 5. Dec 2005 (UTC)

Interlingvaj ligoj en "Lastaj ŝanĝoj"[redakti fonton]

Kara Arno, laŭ interkonsento inter 4 vikipediistoj mi forigis la ligojn al aliaj lingvoj el la sistema paĝo pri lastaj ŝanĝoj. Kial vi restarigis tion sen ajna averto kaj informo? Kial vi ne demandis nin? Bonvolu kompreni, ke por multaj Vikipediistoj tiu listo estas ja kroma pago (kaj se oni navigas tra poŝtelefono -- sufiĉe granda pago) por la retaliro. Krome, nekompreneblas elekto de la listo, ja ekz. abhaza lingvo havas nur 10 artikolojn kaj jam estas menciita (kaj mi tre dubas, ke iu E-isto parolas tiun lingvon kaj inverse), kvankam la disvolvita oseta Vikipedio ja havas eĉ 1400 artikolojn sed ne estas indikita! Mi laŭ insista peto de la vikipediisto Slavik kaj laŭ nia jam antaŭe atingita interkonsento denove forigas tiujn ligojn, ĉu bone? Alauxdo 00:58, 11. Dec 2005 (UTC)

Vidu [5] kaj [6]

Fidantaro aŭ fidindularo[redakti fonton]

Saluton, Arno! Fakte estas mia eraro tie, mi celis certe "Fidataro" (sen N). Tiu termino estas komprenebla por rusoj, germanoj kaj angloj -- ĉu ankaŭ por aliaj? mi ne certas. Alia bona solvo estus "Komisiitoj". La vorto "administrantaro" ĉi-sence al mi ne plaĉas, ĉar oni ja povas konfuzi ilin kun la administrantoj de Vikipedio (kiuj ne ja ĉiuj apartenas al tiu konsilio). Kion vi preferus? Ne dankinde -- mi ja administrantiĝis por korekti la aspektigon de Vikio kaj miaopinie, okupiĝas pri tio ne sufiĉe diligente pro miaj studaj problemoj. Amike, Alauxdo 13:58, 13. Dec 2005 (UTC)

Fund drive translation[redakti fonton]

Hi there - Thanks for your help translating the fund drive docs! The drive start date has changed to Friday 16 December and the end date has changed to Friday 6 January. The fund drive notice and the bottom of the fund drive letter needs to be changed as a result. Could you make sure your translations are updated at meta:Fund drives/2005/Q4 planning/Translations? Thanks again for your help so far. :) --Daniel Mayer 04:13, 14. Dec 2005 (UTC)

Eraro en MediaWiki:Augusto[redakti fonton]

En MediaWiki:Augusto nun estas skribita jeno:

  1. redirect [ [ Ŝablono:Augusto ] ]

sed verŝajne devas esti jeno:

  1. redirect [ [ Ŝablono:Aŭgusto ] ]

Mi petas vin korekti. Maksim 15:10, 20. Dec 2005 (UTC)

Interesas, por kio estis ŝablono MediaWiki:Augusto? Kaj ankaŭ bonvolu forigi Ŝablono:Augusto 2005 -n, nun estas nova Ŝablono:Aŭgusto 2005. Maksim 06:49, 29. Dec 2005 (UTC)

Feliĉan Novan Jaron[redakti fonton]

Feliĉan Novan Jaron, karulo. Roberto 11:55, 1. Jan 2006 (UTC)

konkurso[redakti fonton]

Gratulon pro la konkursaĵo pri Rimbaud! Vi vere vigligis la konkurson, kaj mi ne dubas, ke vi ricevos la premion, krom se aliaj vikiuloj ekaktivos almenaŭ same kompetente. - Jorge

Ŝablonoj[redakti fonton]

Saluton: Samidean'; mi volas inviti vin uzi la jenajn ŝablonojn {{dataro}}, {{loko|lando|urbo}} Se vi havas admonojn, aŭ ideojn, aŭ kritikojn pri la ŝablonoj [aŭ ne] Skribu min Bonvolu. Kuartaseo  08:23, 3. Jan 2006 (UTC)

Mi volas Danki vin pro via utila variaĵo ĉe la Ŝablono{{Loko}} Kaj pro uzi ĝin Kuartaseo

Saluton, Arno. mi volas demandi al vi ion : La kadro de la Ŝablono loko, ne estas lineata je la Babela kadro. Mi kredas ke la Babel loko ŝablono estas bona ideon. Estonte estu identigata kadro, kun alia aĵoj. sed mi havas tian dubon. --Kuartaseo  09:06, 17. Jan 2006 (UTC)

Nomo-ŝanĝo[redakti fonton]

Saluton, Arno! Mi miras se vi povas ŝanĝi mi nomo al «Jon Harald SØBY», kaŭse de Vikipedio:Nomoj de titoloj? (Kaj, ekskuzu mi esperanto, ĝi estas malbona.) Jon Harald Søby 12:47, 7. Jan 2006 (UTC)

Dankon, tio estis rapida! Jon Harald Søby 12:54, 7. Jan 2006 (UTC)

Kategorio:Naskiĝintoj kaj Mortintoj[redakti fonton]

Ĉu roboto scias trovi ĝustan daton de naskiĝo, eventuale de morto, se en la artikolo oni parolas pri pluraj naskiĝdatoj de pluraj homoj? Ekz. artikolo estas pri patro kaj en ĝi oni indikas naskiĝjarojn de liaj infanoj. Ne ke mi ignorus la proponon de Blahma, sed ankoraŭ mi malrapide alskribos tiujn kategoriojn en la artikolojn, ĝis kiam ne alternigos min roboto. Petro 8. Jan 2006 18:01 (UTC)


Mi petas vian opinion pri afero de [Kategorio:Aktorinoj laŭ landoj]] kaj similaĵoj de vikipediisto:Internaciulo. Ĉe vikipedio:Babilejo/geludo mi jam analizis la temon, sed li plu altrudas sian mislingvaĵon. (laŭ mi, aktoroj ne egalas al viraj aktoroj kaj nur la franca vikipedio apartigas sekse inter homoj, ĉe la kategorioj.) Narvalo 19:25, 11. Jan 2006 (UTC)


Novaj kontoj[redakti fonton]

Arno, kiel eblas, ke Vikipediisto:Wibble kreis je la 22:13 novan konton kun la sama vikipediista nomo. Ĉu li hazarde ne estas la forbarita neensalutinto, kiun mi forbaris je la 21:53? Petro 22:21 (UTC)

En Forbarlibro li estas videbla kaj ankaŭ en Lastaj ŝanĝoj tio estas videbla. Petro 12. Jan 2006 22:51 (UTC)

Mistero pri sankta Roĥo[redakti fonton]

Arno, vi ja estas franclingvano, ĉu vi bonvolus demandi por mi ĉe fr:Saint Roch pri tio, ĉu la aŭtoroj certas pri la tie donitaj naskiĝ- kaj mortojaro de tiu persono? Nome ĉiuj aliaj lingvaj versioj de la sama artikolo (ĉe ni Sankta Roĥo) mencias jarojn 1295 kaj 1327, dum ununure la franca asertas pri 1340 kaj 1378. Mi dubas, ke tio povas esti simple du eblecoj - plej verŝajne laŭ mi foje iu ie faris eraron kaj tiu poste grandgrade disvastiĝis. Tiu ĉi skismo ŝajnas nome esti tre disvastigita eĉ en la tuta interreto - gugla serĉo por "Roch 1340 1378 -site:wikipedia.org" donas 10600 paĝojn, "Roch 1295 1327 -site:wikipedia.org" 10900 paĝojn. Dume eĉ ne povas temi pri du samnomaj personoj, ĉar pluraj fontoj kiuj listas diversajn jarojn mencias tamen saman rakonton eĉ kun sama festotago de tiu sanktulo. La angla havas tamen sufiĉe fortajn argumentojn por siaj asertataj datoj, nome la Katolikan enciklopedion kaj la Enciklopedion Brittanica (jam de 1911). Mi vere estas konfuzigita per ĉio ĉi. Blahma 15:30, 17. Jan 2006 (UTC)

Kara Arno, jen ideo por igi Vikipedion pli amuza[redakti fonton]

Bonjour Arno, je ne sais pas si tu connais fr:Wikipédia:Modèles/Espace Utilisateur/Boîte Utilisateur vu que tu ne l'utilises pas sur ta page d'utilisateur, mais c'est très amusant, en ce que ca permet d'agrémenter simplement des pages d'utilisateurs sans cela un peu ternes.

Je serais prêt à transposer intégralement le système sur Vikipedio, mais avec 6 mois d'Esperant' à mon actif, je ne me sens pas encore assez sûr de moi pour rédiger en espéranto sur sur un support où tout le monde pourra constater facilement mes fautes grossières ;-) (bon c'est peut-être juste un blocage psychologique). Donc si tu trouves le système amusant, je te propose que tu traduises les textes qui suivent plus bas, et les URLs à utiliser (genre Ŝabalono:Uzanta spaco/Principa ou je ne sais pas quoi) ainsi que le nom des modèles à créer {senreligiulo... Je me chargerais (pas forcément tout de suite) de toute la partie technique, c'est à dire : mettre en place les modèles (je sais bien comment ca marche vu que j'y ai participé sur Wikipédia FR), faire les centaines de copier/coller ...

Il n'y a pas tant de texte que cela finalement, juste :

L'idéal serait de mettre le texte traduit brut sur l'interwiki espérantiste de fr:Wikipédia:Modèles/Espace Utilisateur/Boîte Utilisateur, comme cela ce ne sera jamais perdu.

Atchao, et comme je ne suis pas souvent sur Wikipédia en ce moment, tu peux me contacter par email

Jmfayard 16:26, 17. Jan 2006 (UTC)

Jen rigardu al ekzemplo, kiel la afero povas finiĝi, se oni iom troigas pri tiuj uzanto-skatoletoj: en:User:Abwayax; aŭ ĉi tie: en:User:AndrewRT. Marek "Blahma" BLAHUŠ 02:16, 2. Feb 2006 (UTC)

Prave uzado de uzantaj skatoletoj povas fariĝi troa. Ĝustan mezon ni iom post iom atingos. Iuj tre emos uzadi ilin, aliaj nur iom kaj eĉ kelkaj tute ne. Jen kia estas nia bunta mondo. Arno Lagrange  18:42, 3. Feb 2006 (UTC)

La sekvo de la diskuto estas movita al Igi la vikipedion pli amuza

Speciala paĝo Kategorioj[redakti fonton]

Saluton Arno, ĉu estus ebla fari ion kun speciala paĝo Kategorioj kaj meti tien ŝablonon ekz. KompaktaEnhavTabelo aŭ ion alian, por ke ni povu pli facile veni al aliaj literoj? Se iu volus trovi kategoriojn komencantaj per litero R, tio daŭrus tre longan tempon ol li venus al la dezirata litero pri kategorioj. Se mi volus redakti tiajn paĝojn, ĉu mi povus kaj kiel? Petro 18. Jan 2006 08:11 (UTC)

bonvenigo en diskutpaĝoj[redakti fonton]

Kara Arno, dankon pro via atentigo pri mia fuŝa enmeto de la {{bonvenon}}-ŝablono. Mi jam iom post fari tion ekkonsciis pri la miso kaj eksciis, ke vi jam antaŭe bonvenigis lin. Sed estis tiam por mi tio la unua fojo, kiam mi decidis enmeti tian ŝablonon en paĝon de uzanto, kaj, eĉ multe pli grave, mi trovis tiam na Karel Votoček en la Vikipedio tute hazarde laŭ lia kontribuo en unu de la de mi priatentaj artikoloj, kaj ĉar mi persone konas lin kaj tute ne sciis pri lia redaktado ĉi tie, mi hastegis saluti lin kaj dume pro la rapideco faris maltaŭgan elekton de maniero kiel fari tion. Mi promesas, ke sekvontfoje mi jam pli modele kondutos :) Kaj, cetere, dankon ke vi jam petis por mi pri sankta Roĥo - mi hodiaŭ rimarkis tion kaj esperas, ke respondo jes iam venos de ili. Salutas vin Blahma 22:01, 19. Jan 2006 (UTC)

Pri via interveno en la baloto "ge- kaj -in"[redakti fonton]

Saluton! Vian proponon mi ne komprenas. Kiu decidos kiam la uzo de ge- aŭ -in estas sencohava? Mi decidis (sendube tro rapide) inigi la aktorinajn kategoriojn kaj ĝi kreis tiun viglan kaj senfinan diskuton. Tiukaze, utilas krei regulon baze de balota rezulto, ĉu ne? --Internaciulo 10:38, 20. Jan 2006 (UTC)

Serba/Cirila[redakti fonton]

Movita al Vikipedio:Diskutejo#Novaj_redaktiloj

saluton, mi volas paroli pri ŝablonoj[redakti fonton]

Saluton Arno... Al mi ŝajnas bonan ideon, Babelloko-a Ŝablono; sed mi havis alian ideon pro la vikipediista identigado. Estu bona {{Ŝablono:Identigado}} kiu enhavas: Lingvo, Loko; Horo [UTC], IRC-a Nomo. Baze. Provante ĉi tiu aspekto, proksimume. Al vi Kion Ŝainas tio?.

Ah dankegon al vi pro la Traduko de {{Ŝablono:traduko}}. Alia aĵo, la longeco da kelkaj babelaj ŝablonoj estas malegalaj, vi povas vidi tio ĉe vian paĝon aŭ la mia, ĉu vi povas helpi min pro egaligi ĝin?--Kuartaseo  08:11, 21. Jan 2006 (UTC)

Ŝablonoj por ŝablonoj[redakti fonton]

Estimata, mi iom bedaŭras, ke mi restis por la tuta afero sola: Permane forviŝadi la nekonvenajn kategoriojn (Naskoj de xxxx), denove krei novajn kategoriojn pri naskiĝintoj kaj mortintoj kaj kiom da nomoj de personoj mi skribis entute (ĉu pli ol 1000?), krom tio eble 500 subkategoriojn mi devis krei. Mi iom bedaŭras, ke mi restis sola por la tuta laboro, kiam ceteraj eble nur rigardis, kiam mi kiel "maŝino" skribis (dume la vera roboto ne estis preta aŭ antaŭ ol Blahma proponis krei la roboton). Mi bedaŭras, ke mi kreis tiajn ŝablonojn, kiujn povis krei tute iu alia vikipediisto, do ankaŭ vi. Mi bedaŭras, ke mi komencis labori pri la kategorioj mortintoj kaj naskiĝintoj. Se ili ne plaĉas al vi, trankvile relaboru ilin, mi jam tute ignoros ambaŭ kategoriojn, ĉar kial mi klopodu ion fari, se mi kolektos nur kritikon. Petro 21. Jan 2006 13:06 (UTC)

Ankoraŭ unu mia noto: Mi longe pripensis, kiel kaj kiajn krei ŝablonojn por ambaŭ kategorioj. Fine mi uzis tiujn ŝablonojn, kiuj estas videblaj. Mi ne ofendiĝas, sed via mesaĝo sonis kiel kritiko. Ankoraŭ unu "avantaĝon" havis mia redaktado de personoj: Almenaŭ mi vidigis multajn artikolojn, kiuj longe "kuŝis kaŝitaj". Se eblas "foliumi" historion de lastaj ŝanĝoj en konkreta tago de konkreta jaro, tio estus videbla. Se temas pri kreado de ŝablonoj, sufiĉus demandi, kian mi havas planon kaj tiam konsili. Interalie, ĉu vi jam konsilis al kuiristino, kiam ŝi estis kuirinta la manĝaĵon? Ĉu vi provis diri al ŝi, kial vi ne donis en la manĝaĵon tion aŭ tion, ĉar la manĝaĵo ne gustumas al mi? Ŝi certe respondus al vi: Venontfoje kuiru mem. Sincere Petro 21. Jan 2006 13:43 (UTC)

Arno, nun mi turniĝas al vi kun unu demando: Nun mi intencas fari ion kun Kategorio:Bildoj sub GFDL kaj ordigi la bildojn laŭ landoj, naturo, personoj ktp. laŭ la karaktero de la bildoj. Ĉu vi povu konsli al mi nun, kiel mi devas ordigi ilin. En tiu kategorio estas nuntempe tiom da diversaj bildoj, ke ili kreas kaoson. Mi intencas krei kategoriojn ekz. Bildoj de Ĉeĥio, kie estus subkategorioj Bildoj de ĉeĥaj personoj (tiu eblus diferencigi je Bildoj de ĉeĥaj aktoroj, Bildoj de ĉeĥaj verkistoj...), Bildoj de ĉeĥa naturo, Bildoj de ĉeĥaj burgoj, Bildoj de mapoj de Ĉeĥio ktp. La ĉefa kategorio:Bildoj de Ĉeĥio poste estus ligita al Kategorio:Bildoj. Mi demandas vin nun, se vi hazarde ne havos intereson kunlabori kun mi kaj ordigi bildojn de aliaj landoj el la kategorio:Bildoj sub GFDL. Tia aŭ simila diferencigo poste povus ekzisti el ĉiuj bildoj de landoj, kiuj estas en tiu kategorio. Kion vi opinias? Petro 21. Jan 2006 14:19 (UTC)

Mi eliras el alilingvaj vikipedioj, kie estas la bildoj bone ordigitaj kaj ili eĉ ne devas esti en Commons. Se la bildoj estas tie publike kopirajtaj, oni povas facile trovi konkretajn bildojn el diversaj temoj. Sed Eo-Vikipedio? Ĉi tie estas ĥaoso kun la bildoj, kiuj estas vicigataj alfabete unu post la alia sen iaj ajn reguloj. Sed mi timas, ke mi denove restos por tiu ĉi laboro sola kaj kiam mi estos iom fininta, denove iu mesaĝos, kial vi ne faris tion tiel aŭ tiel. Petro 21. Jan 2006 14:48 (UTC)
Pri subskribo:Venontfoje mi faros tion. Petro/(D) 21. Jan 2006 14:54 (UTC)

Konkurso[redakti fonton]

Nu, mi ricevis neniom da voĉdonoj (neniun!) por la konkurso. Tiel, mi nun ne certas pri kion fari pri la konkurso. Ĉu vi havas sugeston? -- Yekrats 18:45, 29. Jan 2006 (UTC)

Ŝablono[redakti fonton]

Dankegon pro vian mesaĝon. Mi ne vidis la ŝablonon {{ŝablono}} sed mi uzos ĝin. Ĉu vi povas fari al ni internaciulo kaj mi favoron? ĉu vi povas meti vian okulo ĉi tie?

Dankegon pro vian kontribuon en {{filma kadro}}...

Fakte! La {{UTC}} estas preta. Mi invitas al vi uzi ĝin. Kuartaseo  07:19, 31. Jan 2006 (UTC)

Kara Arno: La ŝablono {{Uzanto lando}} Ne estas mia Verkado, kaj mi pensis ke la paĝo vikipedio:uzantoskatolo estas iomete malklara, sed tre utila.--Kuartaseo  08:01, 31. Jan 2006 (UTC)

Saluton, Arno mi vidis ke la {{babel kadro 0}} kaj la aliaj babelkadroj estis verkitaj de vi. Mi volas fari kelkajn anstataŭojn en ili. ĉu vi povas permesi al mi tion?. Vidu ĉi tie.--Kuartaseo  10:05, 3. Feb 2006 (UTC)

Saluton Arno, dankon pro vian mesaĝon; mi petis vian permeson, ĉar havis eblecon ke vi havas planojn pri la {{babel kadro 4}} 3, 2 ktp. Mi volas plibeligi kaj plibonigi la ŝabolnojn estantan. Pri la babela lingvaro: mi trovis du kategorion; ŝablonon xx kaj ŝablono xx-D, multaj da fojoj estis egalaj. deda ekzemple; mi volis partoprenigi al ambaŭ. ankaŭ la nivelo xx-p estis trovita de mi, ĝi estis tie. kaj mi skribis mesaĝon por vi, vidu bonvole.--Kuartaseo  10:40, 4. Feb 2006 (UTC)