Uzanto-Diskuto:ArnoLagrange/arkivo 2012 2

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Informkesto/Geografia lokigo multobla[redakti fonton]

Saluton, Arno. Antaŭ kelkaj semajnoj Petr demandis min pri {{Informkesto/Geografia lokigo multobla}} kaj alĝustigo al {{geokesto}}. Sed nun la afero ŝajne denove stagnas. Mi jam evoluis uzeblan kodon en {{geokesto2}} kaj testojn en miaj provejo. Kion vi pensas pri la ideo ŝanĝi {{geokesto}}n tiel, ke ĝi povas uzi la laŭlandajn dosierojn de {{situo sur mapo}} kaj ne plu bezonas proprajn? Mi ne ŝatas la emon ĉiam imiti la anglan vikipedion, kiu havas du seriojn por tio, kvankam tio tutcerte ne necesas. Amike --Tlustulimu (diskuto) 19:11, 5 Apr. 2012 (UTC)

Sur paĝo de komarko respondis neniu, tiel mi turnis sin al la aktiva uzanto. Narvalo (diskuto) 20:31, 14 Apr. 2012 (UTC)

Whenaxis[redakti fonton]

Can someone change my username? Unexpectedly, I created an account. Ezin norbait nire erabiltzaile izena aldatzeko? Ustekabean, kontu bat sortu dut. Whenaxis (diskuto) 14:28, 21 Apr. 2012 (UTC)

Saluton Arno! Jes, vi pravas, uzanto Whenaxis skribis en la eŭska. Sed facilas kontroli pere de Google Translate... --Dominik (diskuto) 06:11, 22 Apr. 2012 (UTC)
Bertan behera utzi nire kontu, mesedez. Edo, nire izena aldatu "VanishedUser". / Cancel my account, please. Or, change my name to "VanishedUser". Whenaxis (diskuto) 14:02, 22 Apr. 2012 (UTC)

Bonvolu helpi ĉe , kiel ŝanĝi en la ŝablono, por ke en la artikoloj aperu "Kategorio:Mondaj heredaĵoj en ..." Nun aperas en singularo. Narvalo (diskuto) 10:45, 24 Apr. 2012 (UTC)

Saluton. Ĉu ankaŭ "Kategorio:Monda Heredaĵo de UNESKO" estu pluraligata al "Kategorio:Mondaj heredaĵoj de UNESKO"? Mi trovis la helpan ŝablonon, kiu aranĝas tion. --Tlustulimu (diskuto) 10:56, 24 Apr. 2012 (UTC)
Saluton. Ĉar ŝajne la diskuto disiĝis, mi jam ŝanĝis la kategoriojn. Ili troviĝas en {{Heredaĵo de UNESKO}}. --Tlustulimu (diskuto) 15:37, 24 Apr. 2012 (UTC)

Pri ĵusa forbaro (Kopio el la ĉefa diskutejo)[redakti fonton]

Vidpunkto de forbarito
 

Malĝusta akuzo pri manipulado de diskutero

Mi emus atentigi ke mi ne manipulis diskuteron de aliulo.

Mi kopiis — ne movis — mesaĝon de Petr de unua por ĉiuj mondvaste videbla plene publika diskutejo al alia por ĉiuj mondvaste videbla plene publika diskutejo. La mesaĝo restis neŝanĝita, do mi manipulis absolute nenion, mi nur duobligis ĝin. Mi faris tion, ĉar la min forbaronta administranto ne obeis al la Vikipediaj reguloj pri forbarado. Li nek metis sian averton al mi en la forbaradan diskutejon, nek ligis tien al ĝi. Jen la regulo pri tio:

 Mencion de la kazo kun ligilo al la diskutpaĝo la proponanto devas meti sur ĉi tiun paĝon ĉe Diskutoj

Tion Petr ne faris, do mi vidis min devigata iel elturniĝi.

Fakte mia agado tie ĉi neniam ajn estis urĝa kazo en la senco de la Vikipedia regularo pri forbarado kaj oni devus, antaŭ ol forbari iun regulan kontribuinton, publike okazigi baloton pri tio kaj doni al tiu ŝancon defendi sin. Do jen agado de Petr plenkonscie kontraŭ la reguloj pri forbarado. Mi simple tuj silentu. Li kvazaŭ aplikis al mi buŝegumon.

Simile kontraŭregule statis pri la alto de la puno, kiun li atribuis al mi, kaj pri la fakte malveraj kialoj, kiujn li prezentis.

Cetere, iuj ŝajnas kredi, ke estas malpermesata kopii afiŝon el unua publika diskutejo en alian publikan diskutejon ene de la Vikipedia paĝaro. Oni bonvolu montri al mi precize kiu regulo de Vikipedio malpermesas tion.

Tute certe ne temas pri manipulado de la enhavo de diskutero. Petr fakte pruvis tion al ni ĉiuj, afiŝinta komparon de du versioj de la diskutejo. Evidente neniu sufiĉe atente studis tiun.

Fakta manipulado de diskutero

Kontraste, la administranto Petr faris ĝuste tion, pri kio li akuzis min, al mesaĝo de mi ĉi-diskuteje. Jen la pruvo pri tio:

 http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Vikipedio%3ADiskutejo&diff=4233161&oldid=4233140 

Tio estas evidenta manipulado de la enhavo de mia mesaĝo. Petr aldonis frazojn, kiujn mi ne skribis kaj aldone tute ne signis tiujn. Do li agis surface plene anonime kaj konscie ŝajnigis, ke mi skribis tion.

Oficiala peto pri puno de la administranto

Se oni konsideras jam mian kopiadon malĝusta, des pli malĝustega estas la anonima falsado de mia afiŝo ĉi-diskuteje. Do mi proponas — fakte postulas — ke pune oni forbaru la farinton dum periodo de precize unu tago de ĉiu ajn redaktado. Alivorte li ricevu la punon, kiun li nejuste donis al mi.

Pri insultoj kaj atakoj

Kiel mi jam atentigis, mi nek insultis nek atakis Petr-on. Mi fakte forte kritikis lian konduton. Ke mi ne atakas lin persone, estas klare videble per tio, ke

  1. Mi proponis lian Historio de matematiko kiel Artikolo de la semajno
  2. Mi beligis ĝuste tiun lian artikolon
  3. Mi korektis kelkajn novdatajn miskorektojn de alia en lia artikolo

Kion mi faris, estas fortege kritiki lian miskonduton kiel administranto pro la blokado de paĝo nur por venki en lingvaĵa disputo. Pro tio mi klarvorte konstatis, ke li per sia konduto malkvalifikis sin kiel administranton.

Vulgarismoj

Antaŭ ol akuzi iun ajn pri vulgarismoj oni unue konsultu Pivon pri tio, kion la vorto vulgara fakte signifas.

Cetere, la Zamenhofan radikon furz- Petr enkondukis en la diskuton, mi ne.

Insultoj

Mi neniam ajn insultis Petr-on. Li des pli klopodis ŝajnigi insultadon fare de mi per tordado de tio, kion mi fakte skribis. Do mi atentigas, ke

  1. Mi ne skribis, ke li estas idioto
  2. Mi ne skribis, ke li estas kakeca
  3. Mi ne skribis, ke li estas damninda
  4. Mi ne skribis, ke li estas prifurzinda aŭ simile

Kion mi skribis, tio estas tie ĉi ĉi-disukteje klare por ĉiuj videbla.

Miro pri inerto

Kvankam tute evidente mia forbaro ne akordis kun la Vikipediaj reguloj pri forbarado, nek kiale, nek urĝkaze, nek sendiskute, nek punlonge, nur unu administranto entute ekagis iel ajn pri tio. Pro tio mi dankas al la bona feino, kiu reduktis mian punon de du semajnoj al nur unu tago.

Kio min tamen plej multe ŝokas, estas, ke neniu el la aliaj administrantoj entreprenis nur la plej malgrandan penon precize kontroli tion, kion Petr misasertis. Alflanke, neniu administranto atentas pri mia akuzo pri la aŭtenta enhava manipulado de afiŝo fare de Petr. Oni ŝajnigis sin — almenaŭ en la ĉefa diskutejo — kiel la famaj tri simioj — blinda, surda kaj muta.

Ankaŭ la atentigo de Dominik pri ŝerca afiŝo de la Angla teksto de Super Trouper (kanto) de ABBA restis sen iu ajn reago flanke de la administrantoj.

Fronte al la ekstrema agresemo de la advokatoj komisiitaj de la aŭtorrajtaj organizaĵoj de la Eŭropa kaj Usona muzikindustrioj, mi ne taksas tion bona ideo ŝerce afiŝi kantotekston de ABBA originallingve en tiu ĉi Vikipedio. Ĝi fortege endanĝerigas la Vikipedion, ĉar tuta aro de advokatoj senĉese Guglas pri titoloj de kopirajtprotektitaj kantoj. Pro tio mi provizore solvis la problemon per tio, ke mi kvazaŭ forkomentis la de Petr afiŝitan fremdlingvan tekston, sed li rimarkis tion kaj reaktivigis sian Anglan tekston. Cetere, jen nova ago de Petr kontraŭ du reguloj de Vikipedio — nome afiŝi fremdlingvan tekston sen traduko kaj afiŝi kopirajte protektatan tekston. Jen mispaŝo apenaŭ nominda ŝerco.

Ne povas esti, ke estas unua regularo por administrantoj kaj dua tute alia regularo por simplaj Vikipediistoj. Se ne eblas haltigi iun rabiiĝintan administranton de misuzo de liaj administraj rajtoj, io ne estas en ordo pri la Vikipedia sistemo. Fakte mi konsideras tiun inerton kaj ŝajnan nevolon sufiĉe okupiĝi pri iuj detaloj de misagoj vere skandalaj.

Oficiala peto pri aldona puno de la administranto

Kvankam la misagoj de Petr estas eble ankoraŭ sub la rabiiĝinta nivelo, mi postulas, ke oni baru lin dum tri tagoj de administrado. Por citi lin mem — dum tiu ĉi periodo li povu trankvile pripensi pri siaj faroj.

Kopirajtoj

Kiel lasta komento mi atentigas, ke la kopirajta problemo tie ĉi ne estas ĉiam nur morala aŭ leĝa afero. La problemo estas, ke la organizaĵo Vikipedio ne estas neprofitcela organizaĵo. Jen eltiraĵo el la uzkondiĉoj:

Please note that these licenses do allow commercial uses of your contributions, as long as such uses are compliant with the terms.

Do kopirajtulo ne inklinas permesi afiŝi sian kopirajtaĵon senkoste tie ĉi por posta vendado fare de Vikipedio. Jen definitiva tekseraro de Vikipedio. Cetere, ĝuste pro tio Monato ne permesas afisi tutajn artikolojn tie ĉi. (Se ne afiŝitaj de la aŭtoro mem, kiu fakte havas pli povan kopirajton.)

Konkludo

Mi esperas povi legi iujn senchavajn reagojn pri tiu ĉi afero plume de iu kaj iu administranto. Miaopinie, ne sufiĉas allasi la mispunadon de kontribuinto kaj — krom iomete bedaŭri — fari absolute nenion pri misaginta administranto. Se neniuj reagoj alvenos, aŭ Petr vere denove forbaros min, mia reago estos memevidenta.



--  PEJNO Simono  Diskuto  16:51, 27 Apr. 2012 (UTC)

--  PEJNO Simono  Diskuto  12:30, 27 Apr. 2012 (UTC)

Mi petas diri al mi precize kie kaj kiel oni povas afiŝi peton pri eksadmintrantigo. Aldone mi petas vin fari tion en la ĉefa diskutejo, tiel ke ĉiuj povas doni opinion pri tio.
Ne estas bone, ke neniu ajn, ankaŭ ne vi, pretas entute okupiĝi —
  1. pri maljusta baro de uzanto
  2. pri kontraŭregulaj agoj de administranto.
Aldone mi petas vin pri reagoj sur la ĉefa paĝo, tiel ke ĉiuj povas vidi tion, kion vi skribas pri tio. Mi kopiis mian peton en vian diskutejon nur pro tio, ke Petr eble tuj denove forbaros min kaj denove ĉiuj administrantoj, same kiel vi, pfajfos pri tio. Do mi plene pravas per mia analizo — jen la tri simioj — blinda, surda, muta. Vi ĵus envicigas vin mem. --  PEJNO Simono  Diskuto  07:02, 29 Apr. 2012 (UTC)

--  PEJNO Simono  Diskuto  07:02, 29 Apr. 2012 (UTC)

Sed Arno, tute honeste, vi mutas plu. Kiaj estas la reguloj? Kie oni afiŝu precize kion?
Aldone, se la afero estus nur konflikto, ne estus iu problemo.
Mia plendo estas, ke iu nejuste kaj kontraŭregule punis min. Aldone, li punis min pro io, kion mi ne faris, kaj eĉ nekredeble, la punanto faris ĝuste tion ja mem, pri kio li akuzis! Pli harstariga misago de administranto estas apenaŭ imagebla.
Aldone videbliĝas aliaj tiaj kazoj de misago.
Evidente, Petr lernis precize nenion de sia antaŭa forbaro.
Ne povas esti, ke homoj laboru tie ĉi en medio, kie povas regi malgranda Napoleono, kiu tute laŭplaĉe povas puni aŭ ne puni kunlaborantojn, eĉ plene kontraŭregule kaj nejustu puni kunlaborantojn, kaj neniu povas aŭ eĉ nur pretas haltigi lin. Eĉ pli malgaje estas, ke tia punito ne povas ricevi la informaĵon necesan por okazigi baloton pri la forigo de tia administranto.
Kaj kun mia analizo pri la tri simioj, mi plene pravas. Neniu administranto okupiĝas pri la kazo kaj neniu diras klare kiel progresigi la procedon. Evidente, se mi ĝuste komprenas vin, vi ne pretas eĉ nur finlegi mian plendon.
Do mi petas al vi, Arno, precize diri, kio ĉi-kaze farendas.
La sola alia solvo estus, ke Petr publike en la ĉefa diskutejo pardonpetus pri lia ĵusa misagado. Eble tio instruus al li ion. --  PEJNO Simono  Diskuto  08:26, 29 Apr. 2012 (UTC)
Nu, mi ne diris, ke vi estas muta simio. Ne troigu. Mi diris, ke la ĉi-tieaj administrantoj agas tiel.
Kaj la informo supre prezentas pli da enigmoj ol solvoj. Jen la problemo. Intertempe mi kontaktis stevardon pri la afero. Kaj tute honeste, oni ne povas veli tra la vivo sen iam ajn preni starpunkton. Kiom mi kompatas kun vi, tiom mi malĝajiĝas, ke, eĉ se vi nun nur mutetas, vi ne vere entrepenas ion. Aldone, tute ne estis klare, ke oni aldonu sekcion en ĝuste tio ĉi paĝo, kiun vi menciis.
Se mi diras, ke vi agas kiel unu el la tri simioj — blinda, surda, muta, tio ne estas insulto. Mi simple kritikas vian konduton — fakte ne-konduto.
Se mi dirus, ke vi estas muta simio, jen insulto. Do nun vi komencas samkiel Petr redifini kritikon pri konduto al insulto. Tute aparte de tio, ke la tri simioj estas internacie eĉ mondvaste bone konata alegorio.
Aldone ĉi-tiu speco de komunikado sur du apartaj paĝoj vere ne helpas sekvi la diskuton. La diskuteroj ne plu estas kunaj.
Cetere, ĉu vi rimarkis, ke Petr eĉ retpoŝte blokis min? Mi ne plu havis iun ajn ŝancon eĉ nur pepi.
Aldone, kion iu diras estas unu afero. Kion oni reale faras estas tute alia.
Mi pardonpetos, se la legado de miaj afiŝoj tro laborigas.
--  PEJNO Simono  Diskuto  12:04, 29 Apr. 2012 (UTC)
Por ke la diskuto okazu sampaĝe mi ĉi tie respondas. Jes vi sufiĉe lerte agas por ne esti rekte ofenda. Mi do ne ofendiĝos ĉar vi nerekte atakis min, nur spronetis. Vi riproĉas mian malagemon: mi klarigis ke mi jam dediĉis multe da tempo kaj de energio por vikipedio kaj nuntempe nek povas nek emas des pli se temas pri senfina konflikto. Mi partoprenas en vikipedio por partopreni en konstruo de valora projekto, ne por senrezulte forperdi energion por solvi konfliktojn inter homoj kiuj malvolas solvi mem la konfliktojn kiujn ili kreis. Refoje mi konsideras vin ambaŭ Petron kaj vin Simonon kiel valoraj kontribuantoj kiuj riĉigis Vikipedion per kvalitaj kontribuoj kaj bedaŭras ke vi nun kolizias. Jes mi malemas entrepreni arbitracion ĉar tio kostos al mi multajn horojn da studo de la historio de la disputo sen ke mi havas garantion ke mia enmiksiĝo helpos por kvietigi la etoson. Tial mi preferus ke vi, maturaj plenkreskuloj, mem reprudentiĝu. Mi fakte nun havas longan liston da privataj farendaĵoj kiujn mi apenaŭ sukcesas plenumi: enmiksiĝi en la nunan disputon estas por mi superflua kroma tasko.
Estas klare dirite en Vikipedio:Administrantoj#Maladministrantigo : «Se administranto plurfoje misuzas siajn rajtojn, iu ajn vikipediisto rajtas proponi lian maladministrantigon. La plendanto iniciatu baloton sur la koncerna paĝo kaj prezentu klarajn argumentojn. Li cetere kaj devige anoncu la baloton en la Diskutejo kaj en la diskutpaĝo de la koncernita administranto. Post du semajnoj, la administranto estu eksigita se estas pli ol 50% da malfavoraj voĉdonoj.» Vi tion leginte povis do aldoni sekcion al Vikipedio:Administrantoj/forigo_de_rajtoj por tie eki proceson. Rekta kontakto kun stevardo antaŭ tiu laŭregula proceso estas malkongrua kun nia regularo. Stevardo plenumos agon laŭ interkonsento en vikia komunumo ne laŭ peto de unu individuo -des pli se temas pri konfliktanta uzanto-. Mi supozas ke vi bone komprenas ke en tiaj kazoj ni funkcias iom formale; se ne, povus esti ia ĥaoso. Eĉ estas en meta: iu paĝo «petoj al stevardoj» («Request to stewards» aŭ io tia) kie estas precizigite ke kun peto estu menciita ligilo al la diskutpaĝo en la vikio kie estis atingita interkonsento pri stevarda tasko. Sen tia ligilo malvalidas la peto. -Tiujn klarigojn ni ankaŭ devus aldoni al niaj paĝoj-. Ni iom post iom provas starigi regulojn kaj respektigi ilin kongrue kun la vikimedia projektaro en kiu vikipedio enestas, sed temas pri konstanta konstruado kaj certe estas grandaj mankoj. Ilin kompensas iom da prudento kaj emo harmonie kunlabori. --Arno Lagrange @ 20:38, 29 Apr. 2012 (UTC)

Ĉiuĵaŭda leciono {{{1}}}[redakti fonton]

La problemo estas, ke Ĉiuĵaŭde okupiĝas pri komplikaj tekstoj. Do mi estis praktike devigata enkonduki la predikativon. Mi rimarkis tion, korektante liajn entuziazmajn miskorektaĵojn. Aldone li havas problemegon pri transireco de Esperantaj verboj. Pro tio ĝuste tiu specifa miksaĵo. Mi klopodis celi rekte al liaj malfortoj.

Sed eble miaj klarigoj estis tro komplikaj.

La ideo veni unue de "Parizon" nur poste al la rekta objekto de verbo ne estas malbona. Speco de direkta objekto! --  PEJNO Simono  Diskuto  17:26, 29 Apr. 2012 (UTC)

Pri trejnado kaj trijaraĝuloj ktp.
La homoj estas malsamaj. Iuj pli bone sukcesas lerni kaj poste skribi sian Esperanton helpe de poŝkalkulilo, aliaj helpe de papago. --  PEJNO Simono  Diskuto  17:33, 29 Apr. 2012 (UTC)

Forigitaj artikoloj[redakti fonton]

Uzantnomo:	Crosstor
Uzantgrupoj:	editor
Unua redakto:	Jun 13, 2007 19:08:11
Sole redaktitaj artikoloj:	12,351
Averaĝaj redaktoj por paĝo:	3.22
Antaŭaj redaktoj:	39,629
Forigitaj redaktoj:	108
Ĉiuj redaktoj:	39,737

Jen, mia centra statistiko. La forigitaj artikoloj estas mia honto. Tiun devas halti. Simpla solvo estus, se PT ne estus administranto, kaj kiel mi, redaktos artikolojn, sed ne rajtas forigi. Pri tiu hontomakulo devas fari ion.

Ne timu, ankaŭ nuntempe mi kreas tage po 5 artikolojn (spite la diskutojn). Se PT restos, ankaŭ tiam mi redaktos, tamen tiu problemo solvendas.--Crosstor (diskuto) 05:13, 30 Apr. 2012 (UTC)

Kontrolante viajn forigitajn redaktojn, mi konstatas ke se temas pri 108 redaktoj, ne temas pri 108 apartaj paĝoj, ke parto da ili estas dosieroj kiuj estis forigitaj pro diversaj kialoj (manko de kopirajto, neuzita dosiero, ka), ke iuj forigitaj paĝoj plu ekzistas (do estis restarigitaj), ke iuj estis fuŝe titolitaj, ke iujn vi mem petis forigi, ke ili estis forigitaj de diversaj administrantoj. Do via subkomprenigo ke Petro forigis 100-on de viaj artikoloj estas multflanke falsaĵo. --Arno Lagrange @ 23:00, 30 Apr. 2012 (UTC)

Laŭ Analizo de viaj forigitaj redaktoj entute forigitaj estas

16 artikoloj 
39 dosieroj 
2 kategorioj 
2 diskutpaĝoj 
1 ŝablono

Bonvolu sekvi ligilojn FP (ForigProtokolo) por retrovi kial paĝo estis forigita kaj de kiu. Konklude Petro ne forigis centon da viaj artikoloj sed estis forigitaj 16 artikolaj paĝoj kiujn vi kreis, plej ofte pro prava kaŭzo (mistitolita) de iu aŭ alia administranto kaj ne nepre de Petro. --Arno Lagrange @ 23:00, 30 Apr. 2012 (UTC)

Mi nun konstatis, ke temas pri forigitaj redaktoj kaj ne forigitaj artikoloj, mi nun eraris. Tamen eĉ unu art. estas multo. Mia listo troveblas sub Crosstor kaj uzu ankaŭ la arkivojn.--Crosstor (diskuto) 10:53, 1 Maj. 2012 (UTC)

Saluton Arno, dankon por via subteno kaj tempo. Petro@diskkont 14:18, 1 Maj. 2012 (UTC)


Komentado de voĉdonoj estas en aliaj balotoj ne malofta. Mi kopias simple sintenon balote jam viditan. Vidu: Vikipedio:Artikolo de la semajno#Historio de matekmatiko fare de la administranto Andy.

Ja vi pravigas vin. Koncerne min mi trovas ĝena ke alia homo ol la balotinto komentas post baloto. Jam la disputo flamas tra diversaj paĝoj kaj sekcioj kaj skatoloj duonkaŝitaj. Estas jam ege malfacile orientiĝi. En la balota sekcio estu klare apartigitaj la "por" la "kontraŭ" la "sindetenas". Eĉ jam tie ankaŭ estas komenta subsekcio. Krome tio simple fuŝas la aŭtomatan nombradon per "#". Ĉio tio ne partoprenas en paciĝon. AL @

Cetere, ĉu oni entute rajtas voĉdoni por si mem en tia kazo? En normala jura medio ege ne. Se tie ĉi tio estus permesata, oni tuj post tiu ĉi baloto modifu la regularon. --  PEJNO Simono  Diskuto  14:20, 3 Maj. 2012 (UTC)

Mi ne studis la demandon: fakte mi komprenas ke kutime la koncernulo sindetenas, sed ĉikaze li esprimas sin, li klare komprenigas ke li kontraŭstaras la proponon kaj ne pasive atendas ke plimulto decidu pri propra sorto -li ankaŭ povus voĉdoni por propra eksiĝo, tio jam okazis-. La demando metas min en embarasan pozicion. Estas delikata punkto diskuti pri reguloj de baloto dum la baloto jam komenciĝis. --Arno Lagrange @ 17:58, 3 Maj. 2012 (UTC)

Ŝablono:Lingv/lingvoflago[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus aldonis la sorabajn flagojn al {{Lingv/lingvoflago}}. Sed bedaŭrinde ili ne aperas sur mia uzantopaĝo. Kial? --Tlustulimu (diskuto) 20:44, 1 Maj. 2012 (UTC)

(+) Ĉu eble {{#ifexist: en {{Lingv/flago}} ne trovas ilin, ĉar ili troviĝas sur la Komunejo? Se jes, eble ja helpus ŝanĝi la nomspacan indikon al File:. --Tlustulimu (diskuto) 20:52, 1 Maj. 2012 (UTC)
Dankon pro la truko kun la kategorio. Mi ĵus kreis Dosiero:Dolnoserbski.svg, ĉar antaŭe nur funkciis la suprasoraba flago. Fakte ambaŭ kun la blazono de la koncerna federacia lando estas neoficialaj. Nur la varianto sen la blazono estas oficiala. Sed ĝi ne distingas la du lingvojn. --Tlustulimu (diskuto) 21:12, 1 Maj. 2012 (UTC)