Uzanto-Diskuto:BWesterhoff

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
   Bonvenon al la Vikipedio en Esperanto, BWesterhoff!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj vikipediistoj. Vi ankaŭ disponas pri via vikipediista paĝo, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas, nomi la landon de kie vi venas, ktp. Vi povas fari tion tre elegante enmetante en vian personan paĝon la ŝablonon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la vikipediistojn laŭ lingvokapablo kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}. Kaj se vi volas sciigi viajn interesojn, eluzu la Uzanto-skatolojn.

Se vi havas demandojn rigardu :
- la redaktan subportalon;
- helpon;
- tekston : "Kiel krei paĝon".
- Vikipedio:Nomoj de titoloj

Antaŭ ol ekredakti, nepre legu la apartan artikolon la perfekta ĝermo de artikolo.

En Vikipedio ekzistas diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj estas eble ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante ~~~~ aŭ uzante la butonon .

Helpalvoko por germana vikipedio[redakti fonton]

Estas grava la kunlaboro de germanlingvaj Esprantistoj ankau en la germanlingva Vikipedio, por eviti, ke malamikoj de Esperanto estingu artikolojn pri Esperanto. Jen eblaj kontribuoj: Longigu kaj Kompletigu esperanto-relevantajn artikolojn en la germanlingva enkciklopedio. Pripensu, en kiuj germanlingvaj artikoloj eblas aldoni informon pri Esperanto. Grava: Kiam oni scias pri personeco, kiu aperas en la vikipedio, ke temas pri Esprantisto, chiam aldoni chi-tiun informon. Aldoni ligojn al Esperanto-relevantaj paghoj. Precipe Iu Weissbier faras kvazau krucadon kontrau Esperanto-artikoloj en la vikipedio germana - helpu bremsi tiun personon kaj similajn! Amike -DidiWeidmann 02:46, 21. Nov 2007 (UTC) Agrablan kunlaboradon deziras al vi  -- Yekrats 05:01, 22. Dec 2006 (UTC)

Portalo Esperanto en germana VP[redakti fonton]

Saluton, ĉu vi eble volas subteni eventualan Portalon Esperanto en la germana Vikipedio? vidu ĉi tie. Kore --Ziko 14:44, 29. Maj 2008 (UTC)

Bahaaj nomoj[redakti fonton]

Estimata BWesterhoff! Antaŭ ol alinomi kaj ŝanĝi bahaajn nomojn, bonvolu unue provi legi per alia retumilo (Firefox, Chrome, Safari, MS Explorer, MS Edge) kaj/aŭ uzi alian komputilon. Se vi vidas rektangulojn anstataŭ verajn signojn, tio estas problemo de via retumilo, ne problemo de la artikoloj. La nomoj Baháʼu'lláh, ʻAbdu'l-Bahá ktp. estas bonaj tiel, ne "korektu" ilin! Anstataŭe aktualigu vian retumilon. La signo antaŭ u en Baháʼu'lláh ne estas apostrofo. Por detaloj vidu: Vikipedio:Alinomendaj artikoloj/Arkivo#Bahaaj nomoj. Sincere salutas Moldur (diskuto) 06:10, 7 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

Bahaaj nomoj[redakti fonton]

Saluton, estimata BWesterhoff! Mi klopodas ligi viajn bahaismajn artikolojn al aliaj lingvoj, sed ne ĉiam sukcesas trovi korespondantojn. Ekzemple gardanteco restos orfa, ĉar mi ne scias pri kio temas. Ĉiuokaze estos utila, ke vi lernu kiel fari tion ekde la maldekstra marĝeno kie legeblas Aldoni ligilojn. Se vi ne sukcesas, mi helpos.--kani (diskuto) 18:01, 8 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

Legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. Lastatempe mi klopodis plialtigi kvantan kaj kvalitan nivelojn de kelkaj el la mil havendaj artikoloj. Kelkaj el ili restas neatentitaj en listo de proponoj por estis akceptitaj en la listo de legindaj artikoloj, kiuj estas ne la unua, sed la dua kategorio post Elstaraj artikoloj. Por ĝisdatigi tion mi proponas vizitojn al almenaŭ kelkaj el tiuj ses artikoloj kaj partoprenu en la balotoj anoncitaj komence de la artikoloj. Temas pri Jane Austen, Lenin, Abraham Lincoln, Karolo Lineo, Fernão de Magalhães kaj Mekko. Jen varieco, por ke vi elektu vian preferatan temon, kaj ne forgesu, ke temas pri elekto de gravaj artikoloj, sendepende ĉu vi konsentas ideologie kun la temo. Dankon.--kani (diskuto) 12:24, 18 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]