Uzanto-Diskuto:Goren

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Goren!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Narvalo 15:38, 7. Jun 2008 (UTC)

"direkta" estas io alia ol "rekta"[redakti fonton]

Saluton, Goren. Mi ĵus korektis la vorton "direkta" al "rekta" en la artikoloj Transformo‎ kaj Bakteria konjugiĝo‎. Bonvolu atenti, ke ambaŭ vortoj estas parencaj en la devenaj lingvoj, sed en esperanto estas apartaj vortoj. Kore --Tlustulimu 09:33, 23. Jun 2008 (UTC)

Dankon por via helpo. Bv. kontroli ĉu iuj aliaj korektendoj estas.--Goren 09:35, 23. Jun 2008 (UTC)
Ne dankinde. Ankaŭ mi kiel germano devis lerni ĉi tiun distingon. - Hodiaŭ mi ne havas multe da tempo por kontroli ĉu estas io korektenda en viaj aŭ aliaj artikoloj. Kore --Tlustulimu 09:38, 23. Jun 2008 (UTC)

Majuskloj ĉe familinomoj[redakti fonton]

Estis proponita la regulo skribi majuskle la familinomon por sciigi kiu parto de la nomo estas la familia, ĉar en nia internacia esperanta komunumo ekzistas diversaj kutimoj : hungaroj kaj ĉinoj ekzemple kutimas antaŭenmeti la familinomon dum okcidenteŭropanoj ĝenerale postmetas ĝin. Kaj ĉar ĉe fremdaj nomoj ne estas divenebla kio estas persona kaj familia nomo, tiu rimedo estis enkondukita. Tamen la sistemo estis kritikita kaj ni atingis ke ĉe artikoltitolo kaj en la teksto de artikoloj nomoj estu skribite ne tutmajuskle. Nur ĉe la unua apero en la komenco de la artikolo la familinomo estus majuskle skribita. Tamen postrestas abundo da aperoj de majuskle skribitaj nomoj ekster tiu regulo. Arno Lagrange @ 21:39, 8. Jul 2008 (UTC)

Ĉu tiu regulo estas aktuala? Al mi ŝajnas, ke tiu emo venas de tempoj kiam ne estis iuj aliaj manieroj emfazi la tekston krom majuskloj. Nun, eĉ se vere necesas distingi inter persona kaj familia nomoj (kio estas dubinda) oni povas skribi grase, kursive, graskursive ktp. Majusklaj vortoj, krom sigloj, aspektas kiel iuj antikvaĵoj.--Goren 23:49, 8. Jul 2008 (UTC)
La regulo ne ekzistas nur en Vikipedio (mi trovis ĝin ekzemple ĉe UEA en la listo de aliĝintoj al UK). Vi pravas ke tiu rimedo estas kritikebla. Vi povus lanĉi diskuton pri la temo en la diskutejo AL @ 16:54, 9. Jul 2008 (UTC)
Sal Goren! Same kiel vi, mi ne ŝatas la majusklojn ĉe familinomoj. Verŝajne, ĉar en Nederlando, kie mi loĝas, oni ne uzas majukslojn tielmaniere. En multaj landoj, kiel Belgio, ja estas normale majuskligi familinomojn. Verŝajne belgoj ja ŝatas majuskligi. Kaj ĉi tie en Vikipedio, la reguloj ankaŭ diras ke oni devas majuskligi familinomojn nur en la unua frazo de biografia artikolo. Bonvolu vidi ĉi-artikolon por la reguloj. Do, mi ne ŝatas ĝin, vi ne ŝatas ĝin, sed ni kunlaboras al unu komuna projekto, kaj la reguloj estas demokratiajn. Do se vi volas ŝanĝi tion, bonvolu diri tion en la diskutejo de la menciita paĝo. Kun samideanaj salutoj, Warddekock 22:21, 17 maj. 2018 (UTC).[Respondi]
Saluton! Kiel vi jam povis vidi laŭ tiu ĉi diskuto kaj aliaj, tiu ĉi regulo estas tre polemika kaj kaŭzis efikon kiun mi ne povas nomi alie krom "sankta milito" dum jam pli ol 10 jaroj. Ĝi ne estas demokratia sed tradiciisma, cele ke multaj homoj subtenas ĝin nure pro tio ke ĝi estas malnova, kvazaŭ "tradicio" de nia vikipedio. Mi tamen opiniis en 2008 kaj daŭre opinias ke ĝi estas malhelpa kaj detrua kaj malaltigas kvaliton de la vikipedio. Mia forta kredo estas ke sekvi regulon pro la sola kialo ke ĝi estas regulo estas malbona ideo, ni pensu pri la ĝeneralaj konsekvencoj por la tuta projekto.--Goren (diskuto) 08:18, 18 maj. 2018 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Tradukon[redakti fonton]

Saluton, Goren. Mi ĵus korektis la ŝablonon {{Tradukon}}. Bonvolu estonte skribi <noinclude> kaj </noinclude> ĉirkaŭ la dokumentadan parton. Alikaze aperos erarmesaĝo de la vikia programaro. - Se vi ankoraŭ havas demandojn, vi povas demandi sur la diskuta paĝo de la ŝablona projekto. Sur la projekta paĝo mem vi povas peti kreadon kaj korekton de ŝablonoj. Kore --Tlustulimu 08:58, 13. Jul 2008 (UTC)

Dankon! Ĉu vi ankaŭ scias kiel igi ĝin ĝuste montri la ekzemplojn de sintakso, kiujn mi metis en la ŝablona informo?--Goren 09:12, 13. Jul 2008 (UTC)
Ne dankinde. Mi volonte helpas al vikipediistoj krei ŝablonojn. - Mi ĵus skribis la necesan kodigon en la dokumentadan parton. Temas pri <pre> kaj </pre> ĉirkaŭ la kodo por la ekzemplo. Krome mi scias, ke tiaj informoj ankoraŭ mankas en la ĉitiea helpejo. Kore --Tlustulimu 09:30, 13. Jul 2008 (UTC)

Goren, laŭ la Regularo pri justa uzo, justuzaj bildoj bezonas aldonan ŝablonon: {{Informkesto justa uzo}}. Bonvolu plenumi tiun ŝablonon en la dosiero. Dankon! -- Yekrats 01:18, 26. Jul 2008 (UTC)

Saluton Goren.

Vi klarigis la latinigitan nomon Neon Genesis Evangelion kiel malbona angla.(Animeo#Nomoj de animeoj) Tamen, ĝi estas ne angladevena sed grekadevena nomo: Neon Genesis Evangelion(νέον γένεσις εὐαγγέλιον), ebla traduko en esperanto: Nova Ekiĝa Evangelio; ebla en angla New Beginning Gospel. (Anno-aĵoj estas tre malfacilaj eĉ por japanoj...) Se vi havus demandojn pri animeoj, mangaoj aŭ japanaj kulturoj, bv. demandu min. Amike - Ryoho 08:54, 27. Jul 2008 (UTC)

Dankon por via klarigo, tio vere estas pli logike. Kiam mi finskribos la historian parton de la artikolo, mi korektos la parton pri nomoj. Nun mi celas krei la bazan artikolon pri animeo, do iu helpo, korektoj, komentoj ktp estas bonvenaj. --Goren 10:10, 27. Jul 2008 (UTC)

Gravas legi Regularon pri justa uzo. Justuzaj dosieroj bezonas plenumitan ŝablonon {{Informkesto justa uzo}} por resti ĉi tie. Sen tiu ŝablono, ĉi tiu dosiero estus forigita. Se vi havas demandojn pri ĉi tiu regularo, bonvolu kontakti min. Kore salutas Yekrats 14:15, 31. Jul 2008 (UTC).

Mi ja metis ŝablonon de filmo-ekrankopio, en plimulto de aliaj vikipedioj tio sufiĉas. Ĉu la esperanta vikipedio havas pli rigorajn postulojn por tiaj bildoj? Do, bonvolu priskribi kion plu mi devas mencii en bildo-priskribo. Informkesto de justo uzo estas tre malfacila por uzo pro ĝia freneza sintakso, almenaŭ por mi. Mi ankoraŭ neniam sukcesis meti ĝin ĝuste je unua provo. Aldoni necesajn informojn en plata teskto estus pli facila por mi.--Goren 09:03, 2. Aŭg 2008 (UTC)

La Regularo pri justa uzo estas iomete nova, sed devigaĵo de Wikimedia. Se individua Vikipedio ignoras tion, ĝi perforte forviŝis de la kopirajtan materialon.

Por uzi la ŝablono, kopiu la jenan tekston, kaj engluu ĝin en la bilda enhavo:

{{Informkesto justa uzo
|Priskribo=
|Fonto=
|Artikolo=
|Kvanto=
|Malkvalita_distingivo=
|Kialo=
|Anstataŭeco=
|alia_informo= <!-- nedeviga -->
}}

Post gluado, enmeti la kampojn. Dankon pro via helpo! -- Yekrats 09:49, 2. Aŭg 2008 (UTC)

Ŝajnas ke mi ĉiujn metis, kvankam mi ne scias ĉu mi faris ĉion ĝuste. Pli bone estus asigni specialan fakulon pri leĝaj aferoj, kiu zorgus pri la jura parto de Viki-procedo. Mi tute nenion scias pri tiu fako kaj mi timas ke mi fuŝos ion...--Goren 10:08, 2. Aŭg 2008 (UTC)
Ne timu! Vi faris bone. Dankegon! -- Yekrats 11:23, 2. Aŭg 2008 (UTC)
Mia nur sugesto estus ne enmeti krampojn ĉirkaŭ la kampo "Artikolo". La ŝablono aŭtomate ligos la artikolon sen krampoj. Dankon! -- Yekrats 11:28, 2. Aŭg 2008 (UTC)

Ŝablono:ISBN[redakti fonton]

Saluton, Goren. Mi vidis, ke vi ĵus kreis la ŝablonon {{ISBN}}. Ĉu vi eble tradukis ĝin el alilingva ŝablono? Se jes, bonvolu aldoni la mankanta(j) intervikia(j) ligilo(j)n. Krome estus bona ideo, se la ŝablono ankoraŭ ricevus dokumentadon pri la uzado. Kore --Tlustulimu 14:29, 15. Aŭg 2008 (UTC)

Mi ĵus eltrovis, ke la originalo estas el la franca. Do, mi metis la intervikian ligilon kaj la dokumentadan tekston el la franca versio. Nun estas tasko de iu franclingvano traduki la dokumentadon, ĉar mi ne regas la francan lingvon. Kore --Tlustulimu 15:36, 15. Aŭg 2008 (UTC)

Ŝablono:Documentation kaj Ŝablono:Documentation/docname[redakti fonton]

Saluton, Goren. Mi ĵus vidis, ke vi kreis la du ŝablonojn {{Documentation}} kaj {{Documentation/docname}}. Bedaŭrinde ili estas tute superfluaj, ĉar jam ekzistas la funkcianta kaj ofte uzata ŝablono {{dok}}. Krome unu el la helpaj ŝablonoj de {{dok}} ebligas la kreadon de testaj subpaĝoj por ŝablonoj. Detaloj estas en la koncerna dokumentadoj. Kore --Tlustulimu 10:55, 25. Aŭg 2008 (UTC)

(+) Se vi pensas, ke ekzistanta ŝablono havu iun plian funkcion, vi povas demandi ĉe la ŝablona projekto. Tio evitas pligrandigon de la jama ĥaoso en nia ŝablonaro. Kore --Tlustulimu 11:18, 25. Aŭg 2008 (UTC)

Ŝablono:Cite news[redakti fonton]

Saluton, Goren. La sama problemo validas pri la ŝablono {{Cite news}}, ĉar jam ekzistas la ŝablono {{Citnovaĵo}}. Kore --Tlustulimu 10:58, 25. Aŭg 2008 (UTC)

Vere, mi ne scipovas krei ŝablonojn, mi nur kopias la fontojn el alilingvaj vikioj (plejparte, el la angla) kiam iu ligo bezonas la ŝablonon kiu ne ekzistas en esperanta vikio. Certe, oni povas ŝanĝi ilin al aldirektiloj, kiam tio ne rompos la ligojn. Al mi, tamen, ŝajnas utila havi du arojn de ŝablonoj - la esperanta (ekz. Citnovaĵo kun sintakso en esperanto: titolo, fonto, dato ktp) kaj la anglalingva (ekz. Cite news kun sintakso en la angla kiu ne rompiĝos se oni simple kopios ĝin el la angla vikio).--Goren 06:47, 26. Aŭg 2008 (UTC)

Kiucele vi kreis la ŝablonon {{coord}} ? Ĉu vi oipinias ke {{koord}} ne taŭgas ? Antaŭ ol krei novan ŝblonon elportante iun el alia lingvo bonvolu sekvi interlingvajn ligilojn por kontroli ĉu la ŝablono ne jam ekzistas. Ni ne bezonas havi du malsamajn ŝablonojn kun precize la sama celo, unu kun esperantlingvaj partametroj kaj alia kun parametroj en iu nacilingvo (surprizige en la lingvo de McDonalds, Bill Gates kaj Coca-Cola !) Arno Lagrange @ 18:22, 24. Dec 2008 (UTC)

Pardonon, mi ne sciis ke la ŝablono jam ekzistas. Nun mi ŝanĝigis {{coord}} kaj {{coor dm}} al aldirektiloj al ĝi. Interalie, mi anatŭe ne sciis, ke la rusa estas lingvo de McDonalds, Bill Gates kaj Coca-Cola ;) Goren 20:12, 24. Dec 2008 (UTC)
Ha !? se "display, inline, title, format, region, name, precision, scale, globe,..." estas rusaj vortoj mi fakte pli konas da rusa lingvo ol mi kredis ;-)). El en:Template:coord estas ligilo al {{koord}}. Se vi deiris de la rusa kaj ke tie mankas la interlingvaj ligiloj estas bedaŭrinde ĉar tio kaŭzas ke la sama laboro povas esti farita plurfoje. Cetere vi ne alidirektis al la ŝablono sed al neekzistanta paĝo koord. AL @ 20:36, 24. Dec 2008 (UTC)
el ru:Шаблон:Coord ja estas ligilo al {{koord}}. Venontan fojon antaŭ ol krei novan ŝablonon bonvolu kontroli per interlingvaj ligiloj (kaŭ per ŝablonkategorioj) ĉu jam ekzistas esperntigita formo de la ŝablono AL @ 22:44, 24. Dec 2008 (UTC)

Ŝablono:Side box[redakti fonton]

Saluton, Goren. Mi ĵus alinomis la ŝablonon Side box al {{Flanka kesto}} kaj aldonis la intervikian ligilon. Nun ankoraŭ tradukendas la ŝablonaj parametroj. Krome mi forĵetis la superfluan alidirektilon, kiu eĉ ne estas rekreenda. Kore --Tlustulimu 22:29, 26. Dec 2008 (UTC)

(+) Mi intertempe esperantigis la parametrojn de la ŝablono kaj metis informojn pri ili en la dokumentadon. Krome mi adaptis la ŝablonon {{Aŭskultu}} (malnova nomo Ŝablono:Listen). Sed mi ankaŭ devis ŝanĝi la manieron, laŭ kiu okazas la formatigo de la ŝablono, ĉar ni ne havas la koncernajn CSS-klasojn de la angla vikipedio kaj malpreferas aldoni ilin ĉi tie (Iam okazis diskuto en nia ĉefa diskutejo pri tio). Kore --Tlustulimu 23:26, 26. Dec 2008 (UTC)
Bonege, dankon! Mi metis (fakte, kopiis el la angla) la ŝablonon en Banhuo kaj alŝutis la dosieron. Ĉio funkcias!--Goren 06:14, 27. Dec 2008 (UTC)

Saluton. Mi jam enmetis alilingvajn ligilojn, sed ne forgesu, ke se vi tradukas aŭ povas serĉi alian artikolon en alia vikipedio, bv kopii la ligojn. Ĝis. Dankon.--kani 21:33, 24. Jan 2009 (UTC)

Mi jam kreis eble kelkcent artikolojn en esperanta vikio, kaj ne eĉ unu foje forgesis pri intervikioj. Sed mi preferas meti ilin je la lasta vico, kiam la artikolo estas preta kaj neta. Ĵus nun mi daŭre laboras pri la rtikolo, kaj do ankoraŭ ne metis la intervikiojn.--Goren 21:57, 24. Jan 2009 (UTC)

Kemiaj skatoloj[redakti fonton]

Estimata, ne estas rekomendite simple enporti fremdlingvan ŝablonon, tradukinte nek la parametrojn nek la dokumentadon, ne ordigante en kategoriojn, ne provizante interlingvajn ligilojn, kiel vi faris kun {{Chembox}} . Tia labormaniero konstruas ĥaosan vikipedion en kiu fariĝos neeble orientiĝi. Bonvolu enportante fremdlingvan ŝablonon :

  1. Esperantigi la parametrojn
  2. provizi Esperantlingvan dokumentadon
  3. ordigi ĝin en taŭga(j)n kategorio(j)n
  4. provizi interlingvajn ligilojn.

Se la enportinto ne plenumas tiujn taskojn estas tre malverŝajne ke iu alia tion faros -almenau bonvolu ne kontribui kalkulante ke iu alia plenumos la taskojn kiujn vi ne volas plenumi-. Ĉiu kontribuanto estas petita esti konsekvenca kaj zorgi ke liaj/ŝiaj kontribuoj estu uzeblaj de aliaj uzuloj. Dankas pro la atento --Arno Lagrange @ 10:19, 1. Feb 2009 (UTC)

Nu, mi faris tiom bone kiom mi povis. Ĝi estas vere komplika, multparta ŝablono, kaj tre malfacilas sufiĉe bone kopii/rekrei ĝin. Almenaŭ nun oni povas kopii la skatolon el angla vikio (kaj verŝajne el aliaj vikioj, ĉar la kemiaj ŝablonoj el alilingvaj vikioj estas ŝtelitaj el la angla aŭ tute, aŭ plejparte), kaj ĝi fukcios preskaŭ senerare. Morgaŭ mi prilaboros ĝin iom pli kaj eble skribos la dokumentadon, almenaŭ por la ĉefa parto. La parametrojn, tamen, mi ne esperantigos, ĉar tio rompus la funkciantaj ŝablonoj.--Goren 11:25, 1. Feb 2009 (UTC)
Saluton, Goren. Per la klako sur la jenan ligilon [1] vi povas trovi tutan liston de uzeblaj informkestoj. Eĉ unu por kemiaj elementoj estas en la listo, nome {{Informkesto kemia elemento}}. Kore --Tlustulimu 15:42, 1. Feb 2009 (UTC)
(+) Mi ĵus vidis en la supre menciita listo, ke fakte jam ekzistas esperantoversio {{Informkesto kemia substanco}} de la angla en:Template:Chembox. Do la nova ŝablono estas eĉ forigenda, ĉar ni ne bezonas pliajn duplikatojn. Krome mi tuj okupiĝos pri la mankantaj intervikiaj ligiloj. Kore --Tlustulimu 15:49, 1. Feb 2009 (UTC)

Bonvolu pardoni ke mi tiel senkompate admonis vin, sed vidu iu alia kontribuanto jam Esperantigis la saman ŝablonon sed kvankam tiu provizis dokumentadon, li neglektis enmeti interlingvajn ligilojn, sekve vi ne trovis ĝin. Cetere via ŝablono estas uzata nur en unu artikolo Rutino (kemio), sekve ne estos tro komplike anastataŭigi ĝin per {{Informkesto kemia substanco}} nur tradukante la parametrnomojn. AL @ 17:03, 1. Feb 2009 (UTC)

Nu bone. Mi nun iomete prilaboris na {{Informokesto kemia substanco}}, do nun ĝi inkluzivas ĉiujn parametrojn kiujn mi bezonis. Mi anstatŭigis la ŝablonon en Rutino (kemio) per ĝi, kaj ĝi normale aspektas. Nun oni povas sekure forigi na {{Chembox}} kaj ĉiujn ties komponentojn (kun prefikso Chembox). Interalie, ĉu eblas programi iun roboton, kiu konvertus la skatolojn el angla vikio al la esperanta? Tiu estas sufiĉe simpla, sed iom enua tasko, kiu plej bone estu farita aŭtomate. Ankaŭ tre bonus fari saman pri la germana vikio, kaj tio estus pli simple, ĉar la ŝablono originale estas tradukita de la germana --Goren 21:46, 1. Feb 2009 (UTC)
Saluton, Goren. La ideo pri iu robotilo, kiu konvertus ŝablonojn el alilingvaj vikipedioj ne fareblas, ĉar nia ŝablonaro enhavas ŝablonojn el diversaj fontoj: angla, franca, germana, sorabaj, pola kaj aliaj vikipedioj. Do robotilo ne uzeblas. Kore --Tlustulimu 10:29, 2. Feb 2009 (UTC)
Nu, mi pensis pri kunteksta alinomado. Ekzemple Name=->Nomo=, CASNo=->CAS Numero= ktp. Teorie tio ŝajnas farebla. Mi pensas, cetere, ke ion tian oni faris pri geografiaj ŝablonoj.--Goren 01:38, 3. Feb 2009 (UTC)

Goren, la ligiloj kiujn mi forviŝis estas evidente kreitaj de spamistoj. Ofte ili estis aldonitaj de anglalingvaj spamistoj kiu ne ja ŝanĝis la tekston "External links". Ne ĉiuj ligiloj eksteraj indas. Mi ne estas tre tolerema de spamistoj. -- Yekrats 11:43, 17. Maj 2009 (UTC)

Tute ne "evidente". Mi, ekzemple, povas sekure aserti, ke mi ne estas spamisto. Kiam mi tradukas partojn el angla vikipedio, mi ofte ne tuj tradukas la ligilojn - sed tio ne signifas, ke la ligiloj estas nenecesaj. Bonvolu kontroli kion vi forigas aŭ, se vi ne komprenas la lingvon - eble eblas aldoni iun ŝablonon por ke aliaj povu kontroli, ĉu la ligoj apartenas al temo de la artikolo. Simpla forigo solvos nenion kaj nure malprigrandigos informan valoron de la artikolo.--Goren 12:10, 17. Maj 2009 (UTC)

Saluton Goren, ĉu mi povus peti al vi, kiu uzas la vorton rifo? Mi malkovris ĉi tien, ke la korekta vorto estas Ripetfrazo. Ĉu mi povas alinomigis la artikolon? --→ Airon 08:02, 10. Sep 2009 (UTC)

Nun mi ne memoras, kie mi trovis tiun difinon. Verŝajne en iu rusa vortaro. Kaj jes, 'ripetfrazo' ŝajne estas pli esperanta.Goren 09:48, 10. Sep 2009 (UTC)

Standarda: ĉu markita per standardo ?[redakti fonton]

Ĉu "Standarda modelo" estas markita per flago, por ke ĉiuj esploristoj facile trovu ĝin kar referiĝu al ĝi?

Ekzistas ankaŭ "Standarda modelo pri kosmologio" (fr:Modèle standard de la cosmologie), do povas esti apatigilo "standarda modelo", (kiel en la franca fr: Modèle standard) kiu resendu al "Standarda modelo pri partikla fiziko" kaj "Standarda modelo pri kosmologio".

Ekzistus ankaŭ "standarda modelo pri aritmetiko". Mi ne scias ĉu ekzistas standardaj modeloj pri aliaj sciencaj fakoj ...

--Jean-François Clet 11:26, 23. Okt 2009 (UTC)

Nu, en plimulto de lingvoj (plej noteble en la rusa kaj la angla, kiujn mi regas, sed ankaŭ en aliaj lingvoj, se oni rigardus intervikiojn) ĝi nomiĝas simple "standarda modelo" aŭ eĉ "la standarda modelo", kaj ĉiuj sciencistoj tuj komprenas, pri kiu standarda modelo temas. Ĝi ja ne estas "standarda modelo pri partikla fiziko", sed pli de "standarda modelo de ĉio", ĉar ĝi difinas la plej bazajn leĝojn de materio, kiuj aplikas en ĉiuj niveloj. Tamen, se vi opinias, ke necesas transformigi ĝin en apartigilo, kiel en la franca vikipedio - mi persone ne kontraŭus. Sed mi konsilas antaŭe pridemandi en la diskutejo, ĉar ŝajne nun nur franclingvanoj faris tion, ĉu ne estos francocentrismo? --Goren 12:04, 23. Okt 2009 (UTC)

Goren, standardo estas flago, kaj estas falsa amiko por la anglalingva "standard", kiu estas plursignifa. Tamen, en Esperanto ĝi emas sekvi difinon 5 el la angla viktionary. Revo difinas ĝin, "Flago servanta kiel solena militista, religia, nacia aŭ partia simbolo. Ne konfuzu kun normo." Do, pli bona vorto estus "norma" aŭ "normo". Kore salutas Yekrats 12:37, 23. Okt 2009 (UTC).

Jes, verŝajne "standardo" estas fuŝa vorto. Mi konfuziĝis, ĉar multaj eŭropaj lingvoj uzas ĝin ĉi-sence. --Goren 12:46, 23. Okt 2009 (UTC)

Denta formulo kaj Dentoformulo[redakti fonton]

Ne temas pri forigo. Estas kolizio inter du versioj de la sama temo. Oni devus kunigi ilin, ĉu ne?--Seminario 11:20, 4. Dec 2009 (UTC)

Jes, pli bonus unuigi. Ĉu vi povas fari tion?--Goren 11:57, 4. Dec 2009 (UTC)

Saluton, Goren. Ĉu vi mem fotis la dosieron Dosiero:LNF00414.jpg? Bonvolu indiki kiel vi akiris la foton uzante {{Informo por dosiero}}. Dankon! -- Yekrats 01:51, 22. Dec 2010 (UTC)

Ĝi estas el itala vikio, kie ĝi listiĝas kiel publika havaĵo. Dume mi aldonos la informon, kvankam mi suspektas ke ĝi baldaŭ migros al Commons.

Miksa artikolo pri diversaj aferoj[redakti fonton]

Saluton, Goren. Ĉu vi eble jam legis mian diskuton en Diskuto:Urso? Amike --Tlustulimu 18:52, 8. Feb 2011 (UTC)

Ŝablono:Cite journal[redakti fonton]

Saluton, vi malfaris alidirektilon al la versio en E-o. Ĉu vi estus tiel afabla kaj tradukus ĝin nun? Aŭ malfarus vian redakton. Dankon. Petr Tomasovsky (diskuto) 17:01, 6 Mar. 2012 (UTC)

Honeste, mi ne memoras pri kio vi parolas. Ŝajne pasis jam kelkaj jaroj ekde mi lastfoje tuŝis iujn ajn ŝablonojn. Tamen mi povas diri, ke {{Cite journal}} kaj similaj ŝablonoj ekzistas por pli facila adapto de artikoloj el aliaj vikioj. Kun tiuj oni povas kopii referencojn el angla vikio sen la klopodo de traduko de ĉiu opcio en ŝablono. Bedaŭrinde, en nunaj tempoj, kiam absoluta plimulto de sciencaj kaj popolsciencaj ĵurnaloj estas en la angla, kaj kredindaj fontoj en Esperanto estas preskaŭ netroveblaj, tio ĉi estas nepro.--Goren (diskuto) 21:29, 7 Mar. 2012 (UTC)
Jen estas via rekreo. Petr Tomasovsky (diskuto) 05:03, 8 Mar. 2012 (UTC)
Jes, tio ĉi estis antaŭ 4 jaroj, do kompreneble mi ne memoras. Nu, kiel mi jam klarigas: {{Cite journal}} havas anglajn parametrojn, dum {{Citgazeto}} havas nur esperantajn parametrojn. Se oni forigos na {{Cite journal}}, ĉiuj instancoj de ĝi ĉesos funkcii. Tiel multaj referencoj estos perditaj kaj oni ne plu povos kopii referencojn el angla vikio sen troa aldona laboro. Por nia vikipedio malhavo de referencoj jam estas granda problemo, pli aldoni al ĝi estas tute neakcepteble.
Se vi sukcesos unuigi la ŝablonojn por ke {{Citgazeto}} akceptu kaj anglajn, kaj esperantajn parametrojn, kaj poste aldirektos {{Cite journal}} al ĝi, tion ĉi mi ne kontraŭos. Sed stulta forigo de la angla ŝablono estos katastrofo.--Goren (diskuto) 23:33, 8 Mar. 2012 (UTC)
Tio ne estis mi, kiu stulte aldonis la kompletan anglan ŝablonon kaj poste ploras pro la forigo. Katastrofo estas, ke oni ne uzas ŝablonojn en Eo, ĉar dum tio oni devus iom pripensi kaj pli oportune estas simple kopii nacilingvajn ŝablonojn. Vi povas komenci korektadi ilin. Petr Tomasovsky (diskuto) 06:27, 10 Mar. 2012 (UTC)
Nu, kompreneble, homoj emas uzi tion, kio estas pli oportuna, kio helpas eviti troan laboron kaj atingi necesan rezulton kontraŭ malpliaj elspezoj. Kial vi diras pri tio tiel, kvazaŭ estas io malbona? Tio ĉi estas saĝa kaj natura maniero fari diversajn aferojn kaj ĝuste ĝi instigas progreson de nia civilizo. Por mi, en nunaj kondiĉoj en nuna historia epoko, ne ŝajnas tro grava ĉu ŝablonoj en nia vikio havas pure esperantajn nomojn de opcioj. Laŭ mi, traduko de opcioj en ŝablonoj estas pli-malpli same sentaŭga afero kiel esperantigi programlingvojn, HTML aŭ komandojn de bash en mia Linukso. Eble iam post la Fina Venko oni zorgos pri tiaj aferoj. Nun, tamen, mi volas, ke kiam (multe pli malofte ol mi volus) mi havas tempon kaj forton kontribui al nia vikipedio, miaj limigitaj risurcoj estu utiligitaj en kiel eblas plej produkta maniero por aldoni informon, kiun uzantoj kaj legantoj povos trovi utila aŭ almenaŭ amuza. Do, mi ne volas "pripensi" kaj traduki opciojn en ŝablono, kiu uziĝas por krei referencon. Se vi pensas ke tio ĉi estas nepre necesa, vi ja povas permane anstataŭigi ĉiujn instancojn en {{Cite journal}} kaj aliaj anglalingvaj ŝablonoj per esperantaj analogoj, aŭ, pli bone, krei roboton kiu faros tion. Mi, tamen, daŭre kopios referencojn el angla vikio, ĉar tio ĉi estas pli oportuna investo de mia tempo, kaj mi ne volas ke ili rompiĝu.--210.54.148.202 12:29, 10 Mar. 2012 (UTC)

Ŝablono:Ĉu artikolo[redakti fonton]

Saluton, Goren. Mi ĵus alinomigis de vi kreitan ŝablonon al {{Ĉu artikolo}}. Krome mi iomete ŝanĝis ĝian fontotekston, tiel ke ĝi nun komprenas ne nur anglajn valorojn kaj parametrojn, sed ankaŭ esperantajn. La malnova titolo "main other" fariĝis alidirektilo. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 21:08, 16 Feb. 2013 (UTC)

Jes, tio ĉi rompis nenion kaj do estas bone. Dankon por vi helpo!--Goren (diskuto) 23:12, 16 Feb. 2013 (UTC)

Kara antaŭ iom da tempo unuopulo kreis en nia vikipedio portalon pri pedofilio. Tiu portalo fakte ne estas vere necesa kaj evidente estas apologio pri la pedofilia movado, kaj ĝia ununura celo estas bele prezenti amason da diversaj kontribuoj pri pedofiliaj temoj ekzemple kun amaso da citaĵoj de famuloj el antikva tempo, kiuj glorigas la misuzon de infanoj. La ekzisto de tia portalo en Esperanto-vikipedio, kiu en alilingvaj vikiepdioj evidente ne ekzistas aŭ jam estis forigita, povas fakte nur kaŭzi damaĝon al la reputacio de Esperanto-vikipedio, dum ĝia utilo por plibonigo de Esperanto-vikipedio ne estas videbla. Mi tial lanĉis la diksuton kaj postulas en la lanĉita voĉdono la forigon de la portalo. Nature estas komprenebla, se oni hezitas pri kvazaŭa cenzurado de certaj kontribuoj, aliflanke evidente vikipedio ne estas loko por propagando por mondkoncepto ĝenerale kaj eĉ malpli por mondkoncepto, kiun mense sana homo povas nur kondamni. Teorie oni povus konsideri komplete reverki kaj poste rigore kontroli tiun portalon. Unue tamen ja ankaŭ tio estus cenzuro kaj la laborforto bezonata por temo, kiu ja ankaŭ el praktika vidpunkto ne rajtigus la ekziston de portalo, ne estus racia kaj farebla per niaj malmultaj fortoj en Esperanto-vikipedio. Se ni ne forigos tiun portalon, ni verŝajene devus eterne en niaj diskutoj okupiĝi pri ĝi. Tial mi forte pledas, ke vi subtenu mian proponon. Mi invitas vin sekvi en la ĝenerala diksutejo tiun diskuton kaj esprimi vian opionon per partopreno en la baloto. Por subteni la porponon vi simple povas meti en la rubriko por de la Baloto pri forigo de Portalo Pedofilio la indikon {{por}}~~~~~. La kvar tildoj poste transformiĝas al via subkribo kaj dato. Mi dankas al vi por via partopreno en tiu diskuto kaj voĉdono. Por esti klare, la voĉdono temas pri forigo de la portalo, ne pri la forigo de la artikoloj pri la temo. Tiujn artikolojn oni simple devas kontroli kaj revizii laŭ la principoj de objektiveco kaj neŭtraleco. Amike DidiWeidmann (diskuto) 20:54, 30 Dec. 2013 (UTC)

Kara Goren - vian vidpunkton ke [mem]cenzuro estas problema kaj malfacila afero, mi ja tre respektas, kaj male al la lingvaĵo de Pangea vi ankaŭ honeste kaj ĝentile vin esprimis. Mi tamen atentigas, ke mia alvoko al partopreno en voĉdono ne estas spamo, vi ja ĝuste dank al mia alvoko povis ankaŭ esprimi vian kontraŭan voĉon! - Mi mem ne estas amiko de cenzuro, tamen mi ja konsilas al vi zorge kontroli la diversajn kontribuojn de Pangea, kaj tiam vi ja tuj vidas ruzan manipuladon - ekzempe la ĉapitron de seksa vivo de Mark Twain, en kiu li asertas, ke Mark Twain estas pedofilulo, kvankam tiu aserto nur baziĝas sur hermeneŭtika interpreto de teksto de Twain, kiu ankaŭ estus interpreteble tute kontraŭsence. Aŭ ekzempe la enmeto de la aserto, ke la Bibilo kaj la Korano ne kondamnas pedofilion (sen mencio de fonto, kiu pruvas tiun aserton!). Kiam mi reage al tiu aserto menciis citaĵojn el Korano kaj Biblio, kiuj ĝuste montras eksplicite la kondamnojn de tiaj agoj, Pangea ne hezitis riproĉi al mi manipuladon de Biblio kaj Korano (kvazaŭ iu, kiu ne produktas la librojn povus manipuli ilin ... vere stranga konduto kaj ridinda, tamen montras, per kiaj metodoj tiu persono laboras). Por ke vi ankaŭ komprenu: Komence mi volis nur lanĉi en la ĝenerala diskutopaĝo kaj diskutopaĝo de la koncernitaj artikoloj diskuton pri la manipulado de Pangea. --> Al tiuj diskutoproponoj li tamen reagis per vigla atako kontraŭ mia persono, per insultoj [mi neniam insultis lian personon] kaj fivortoj (tio estintus ja eĉ kialo por fobari lin - la insultoj al aliaj uzantoj ne la kontribuoj pri pedofilio - ni ja povas havi malsaman opinion sen insulti unu la alian - tion vi pruvas per la tono de via mesaĝo, kiu povas esti en korekta tono sen insulti)! Nur post tiu insultado kaj la fakto, ke Pangea nuligis mian redakton, kiam mi atentigis ĉe lia pretendo, ke Biblio kaj Korano ne kondamnas pedofilion, ke tio malveras kaj tion pruvis per la citaĵoj el Biblio kaj Korano - tiu nuligo de mia redakto fakte estis redaktomilita ago kaj efektiva cenzuro fare de li - mi ja ĝuste ĝis nun ne cenzuris Pangean, sed nur metis al diskuto liajn asertojn - do post tiuj eventoj mi fakte venis al la konkludo, ke efektive vere necesas speco de cenzuro kontraŭ Pangea. Tian decidon mi tamen ne volas arbitre preni sole, kaj tial ĝuste mi lanĉis ĉi-tiun diskuton kaj debaton. Memkompreneble mi kiel lanĉinto de la iniciativo havas vidpunkton poran al mia propono. Ĉiu alia persono kiel vi estas tamen libera, esprimi sian kontraŭan vidpunkton. Estas nun la komunumo, kiu voĉdononos. Mi alskribis preskaŭ ĉiujn aktivajn vikipediistojn, ĉar tia diskuto nur estas demokrata, se ĉiuj ĝin povas partopreni. Cetere por eviti miskomprenon: Mi ne estas kristano kaj al mi libroj kiel Biblio kaj Koranoj havas nur literatursciencan valoron. Sed se en vikipedio oni asertas fakton pri tiuj libroj, tiam tiuj faktoj devas esti veraj! Mi supozas, ke en tiu punkto vi tute samopinias kun mi. La tuta diskuto fariĝis emocia kaj politika, ĉar Pangea miajn unuajn pure enhavajn diskutoproponojn konsideris kiel persona atako kaj ofendo kaj nuligis mian indikon de fontoj, kiuj pruvis, ke Biblio kaj Korano kondamnas pedofilion, ke do lia senfonta aserto estas pretendo malvera. Estas fakto, ke la portalo Pedofilio en la nuna formo estas apologio por pedofilia movado. Mi ja ne postulis forigon de la artikoloj "pedofilio" sed de la portalo. Portaloj ne devas esti propogandiloj por iu ajn filozofio sed laboriloj por vikipediistoj simile kiel la diskutopaĝo. Fakte ilia ĉefa celo estas senŝarĝi la ĝeneralan disktuopaĝon kaj komunuman portalon en maniero, ke apartaj specialj fakoj havu apartan portalon. Celo de portaloj do evidente estas kanaligi certan laborkampon, pri kiu devas okupiĝi aparte speciala publiko. Tial portalon oni kutime devas krei nur por tre ampleksaj temoj, kiuj celas certan publikon, kiu tamen estas sufiĉa vasta, ke indas havi apartan portalon. Estus do bone havi unu portalon kun titilo "Socia Politiko" aŭ simila (titolo povas esti disktutita) en kiu diversaj tiaj ja emociaj temoj povas esti kune traktataj. Se vi cetere konsideras la staton de la diversaj aliaj portaloj en nia vikipdio, vi vidas, ke entute ni devas diskuti ĉiujn niajn portalojn. Forigo aŭ alinomigo de certaj portaloj por si mem do entute ne estas agado de cenzuro, ĉar ja la portaloj estas laborejoj kaj laboriloj. Kaj mi pensas, ke eĉ se vi, kiel vi evidente faras, favoras la konservadon de la portalo pedofilio, tiam vi supozeble certe ne favorus, ke tia portalo estus propogandilo por pedofilismo. Kaj mi tre dubas, ke vi subtenas, ke ekzemple en la bibliografio de Mark Twan aperu frazoj kiel tiu-ĉi: Alia pruvo pri lia pedofilio reflektiĝas en sia verkaĵo Averto al la etaj knabinoj, aperinta en 1865, kie la aŭtoro konsilas la knabinojn bone konduti kun la plenkreskaj viroj por ne detrui ilian infanecon. Tiu enhavas personan opinion de ĝia aŭtoro, tamen ĝi estas prezentita kiel objektiva fakto (oni povas eventuale konkludi el tia teksto, ke Twain povus esti pedofilia, sed oni same povus el ĝi konkludi, ke li avertas per ĝi kanbinojn de pedofilio - aserto, ke tiu teksto estas pruvo pri pedofilio de Twain do estas erara kaj en tia formo evidente ne akceptebla en vikipdio - oni maksimume rajtus skrbi, ke tia eldiro de Twain povus esti konsiderata kiel indiko pri eventuala pedofilio respektive de certa aŭtoro estas tiel konsiderata!). Kun afablaj salutoj DidiWeidmann (diskuto) 16:06, 31 Dec. 2013 (UTC)
Kara, mi celas neniun malrespekton, sed mi vere ne volas engaĝiĝi en iuj ajn "religiaj militoj" inter membroj de nia vikipedio. Se vi opinias ke iu el niaj redaktantoj ĝenas vikipedion por pruvi vidpukton, insiste uzas nekredeblajn fontojn, uzas portalojn kaj aliajn ilojn de vikipedio kiel propagandilojn aŭ je iu alia maniero kondutas malnoble kaj rompas la regularon de vikipedio, bonvolu uzi respondajn mekanismojn de konfliktsolvo. Forigo de la portalo estus forĵeto de infano kune kun akvo, kaj entute ne helpus vian celon. Vikipedio havas ja tre prilaboritan kaj demokratian regularon kaj sistemon de decidumo ĝuste por tiu ĉi celo, kaj, kontraŭe al mia ĝenerala malamiketo kontraŭ ĉiuj aŭtoritatoj, eĉ mi devas agnoski ke la administrantoj ĉi tie estas sufiĉe kapablaj. Sed se via malkonsento estas nur kun aparta persono, bonvolu militi nur kontraŭ tiu ĉi persono, sed ne kontraŭ artikoloj, portaloj kaj aliaj ŝliaj kreaĵoj en la vikipedio. Kaj pedofilio per si mem estas sufiĉe grava, plurfaktora kaj polemika temo por deservi apartan portalon — fakte, tiu ĉi diskuto per si mem pruvas, ke ĝi estas sufiĉe polemika. Ni, cetere, havas portalon pri GLAT, kiu estas problemo de sama tipo, nur pli socie akceptita en la lastaj jaroj (tamen, mi, ne estante tro maljuna, ankoraŭ memoras tempon kiam samaj aferoj estis dirataj pri samseksamo kiel nun pri infanamo: ke tio ĉi estas krimo, mensa malsano, misuzo kaj perforto kaj ke oni savu gejojn de siaj propraj deziroj kontraŭ ilia volo por ilia propra bono). T.e. mia opinio estas ke io povas ŝanĝiĝi pri kiu kaj kion skribos en la portalo kaj rilataj artikoloj, sed la portalo mem indas resti.--Goren (diskuto) 15:57, 1 Jan. 2014 (UTC)

Kion vi pretus fari por portalo pedofilio?[redakti fonton]

La baloto pri eventuala forigo de la Portalo:Pedofilio alvenos morgaŭ al ĝia limdato. Eĉ se oni ne nombras kelkajn malvalidajn voĉojn, grandega plimulto favoras nuntempe forigon, kaj tiu rezulto supozeble ne multe ŝanĝiĝos ĝis morgaŭ. Tamen antaŭ procedi al simpla forigo mi emas serĉi alian vojon, kiu eble permesus interkonsenton inter la poruloj kaj la kontraŭuloj de la portalo. Antaŭ ol malfermi novan diskuton, mi tamen deziras informiĝi pri ĝia utilo. Tial jen mia konkreta demando, kiun mi faras al vi, ĉar vi ja voĉdonis kontraŭ la forigo do por la konservado: Se oni konservus la portalon aŭ ĝin enmetus (kiel estis kompromisa propono mia) en kadron de pli vasta ol pure pedofilia portalo: ĉu vi persone promesus aktive kunlabori por la flegado de tiu-ĉi portalo? (Aktive signifas regule kontribui kaj kunredakti – ne nur unu foje per redakteto en duona jaro, sed almenaŭ unufoje semajne.) Se vi pretas al tio, tiam mi petas respondi al tiu demando per jes. (Cetere: Mankanta aŭ malklara respondo signifas simple „ne“.) DidiWeidmann (diskuto) 19:02, 11 Jan. 2014 (UTC)

Kara, mi jam diris kaj rediros ade, ke vikipedia demokratio ne estas rego de plimulto (fakte, en la angla versio de "kio vikipedio ne estas" oni rekte diras ke vikipedio ne estas demokratio), kaj do pura nombro de voĉoj ne estas sufiĉa bazo por procedi ion ajn kontraŭ voloj de aliaj kunredaktantoj — des pli kiam temas pri forigo de iu uzata kaj necesa strukturo, kaj des pli kiam iuj el voĉdonantoj eĉ ne povis/volis/havis sufiĉan respekton por kunredaktantoj klarigi, kial ili voĉdonas tiumaniere. Kaj vi mem bonege montris, kial simpla rego de plimulto ne taŭgas por vikipedio, demonstrinte kiom facile iuj el niaj kunredaktantoj voĉdonas tial, kial oni ilin instruas. Mi subtenas konservon de portalo ne pro tio, ke la temo de pedofilio estas iel aparte interesa por mi (mi rigardas pedofilulojn samkiel ĉiuj aliaj malplimultoj, reprezaliantaj surbaze de siaj kulturaj aŭ seksaj preferoj, sed nenion pli), sed ĝuste pro tio, ke mi trovas tiun ĉi situacion grava precedento pri vikipedia modelo de demokratio, povo de nia komunumo konservi pluralismon kaj kontraŭbati cenzuron. Do, regarde vian demandon: ne, mi ne promesas skribi artikolon po semajno pri pedofilio (aŭ, fakte, pri io ajn alia — mi nun apenaŭ havas tempon por kontribui eĉ pri temoj, kiujn mi trovas multe pli persone interesaj kaj pri kiuj mi estas pli-malpli sperta). Mia subteno de travivo de ĉi-portalo baziĝas sur mia kompreno de vikipedia koncepto de libero de opinioj kaj interkonsento, sed ne sur aparta intereso de ĝia temo. --Goren (diskuto) 00:25, 12 Jan. 2014 (UTC)

Saluton. Mi vidas, ke en sia kampanjo kontraŭ Portalo:Pedofilio, la uzanto-administranto DidiWeidmann nun estas sendanta novan serion da mesaĝoj al uzantoj, ĉi-foje al tiuj, kiuj voĉdonis kontraŭ la forigon de la portalo. En tiuj mesaĝoj li demandas se vi ĉiuj estas pretaj regule kunlabori kaj kunredakti en la portalo ("ne nur unu foje per redakteto en duona jaro, sed almenaŭ unufoje semajne" unufoje semajne! -!!!-), kiel speco de ĉantaĝo aŭ kondiĉo altrudita de li mem por ne forigi la portalon, kiu ĉiuokaze li klopodus manipuli kaj cenzuri laŭ sia fajfilo. Nu, antaŭ tio mi devas averti, ke: UNUE: Ekde la komenco, la portalo estas farita tiamaniere, ke ĝi tute ne bezonas ian flegadon. Ĝi ne entenas, kiel oni povas konstati, sekciojn kiaj "Novaĵoj" aŭ "Aktualaĵoj", sed nuraj artikoloj, biografioj, historiaj eventoj, naskiĝoj, kiuj rotacias ĉiumonate. Tiaj enhavoj, memkompreneble, ne bezonas ian ĝisdatigon... des pli plurfoje po semajno! La propono flegi ĝin konstante, plurfoje po semajno, estas do sensenca kaj absurda. DUE: DidiWeidmann ja scias ke neniu pretos regule flegi la portalon. Sciante tion, li esperas atingi ekskuzon, kiu permesu al li libere cenzuri, forigi aŭ manipuli la portalon. Pardonu la ĝenon, sed mi ne povis resti silenta antaŭ tiu nova manipulado. Amike.--Pangea (diskuto) 09:13, 13 Jan. 2014 (UTC)

Slauton. Jes, ŝajne komentoj de Didi estas aŭtomate dissendataj, kaj mi eĉ ne scias, ĉu ŝli eĉ legas la respondojn, kiujn mi tiom diligente verkas, ofernate tempon pli konstrukte uzeblan. Tamen, via komento evidente ankaŭ estas aŭtomata, ĉar alie vi vidus, ke mi respondis ĉi-supre al Didi klarigante mian pozicion pri la portalo kaj ĝenerale pri vikipedia demokratio. Do, mi petas vin ambaŭ ĉesi dissendon de aŭtomataj mesaĝoj. Tio ĉi nur ĝenas aliajn uzantojn sen iu fruktodono. Mi volonte diskutus kun iu ajn viva persono, sed ne kun unudirekta spam-roboto. Dankon por via kompreno.--Goren (diskuto) 09:01, 15 Jan. 2014 (UTC)

Restarigo de Portalo:Pedofilio[redakti fonton]

Kara Goren, laŭ viaj peto kaj promeso mi restarigis Portalo:Pedofilio (vidu ankaŭ en Diskkutejo). Bonvolu memori, ke multaj personoj kontraŭis nuntempan staton de la portalo (do ne (nur?) temon), do se ĝi ne pliboniĝos al neŭtrala ambaŭflankeca portalo ĝi riskas esti denove forigita. Amike. --KuboF (diskuto) 18:20, 21 Jan. 2014 (UTC)

Kara Goren, ĉar vi estis ĉefa subtenanto de plibonigo de Portalo:Pedofilio, bonvolu respondi al Portala diskuto:Pedofilio#Kontrolo kaj forigo. Antaŭdankon! --KuboF (diskuto) 16:34, 22 Apr. 2014 (UTC)

Saluton Goren! Mi ĵus vidis ke vi redaktis stacion (Ploŝĉad Muĵestva) de Metroo de Sankt-Peterburgo. Gratulon! Mi volus scii ĉu vi intencas redakti aliajn, por ke mi ne faru senutilan duoblan laboron. Ĉion bonan! --Dominik (diskuto) 10:51, 29 Dec. 2015 (UTC)

Mi jes intencas skribi pri iom da pluaj stacioj, sed mi ne povas promesi ion. Pli bone estus krei paĝon kun informokesto pri ĉiu stacio per roboto aŭ io tia, kaj poste ni povus aldoni al la artikoloj kiom ni volus.--Goren (diskuto) 12:21, 29 Dec. 2015 (UTC)
Jen kion mi proponas: vi dediĉu vin al stacioj de 1-a linio (1), kaj mi dediĉu min al stacioj de 2-a linio (2), tiel ne povos okazi redakta konflikto. Mi pretigis modelon sub eo:Uzanto:Dominik/provejo por faciligi la laboron. Multan dankon pro la kunlaboro. --Dominik (diskuto) 16:38, 29 Dec. 2015 (UTC)
Do vi enrespondecigas min? Nu bone. Mi ĝenerale pro mia stilo de l' vivo timas preni respondecon pri vikipediaj aferoj, sed kial ne provi kion mi povos fari.--Goren (diskuto) 16:36, 30 Dec. 2015 (UTC)

Ŝablono:TPL[redakti fonton]

Saluton, Goren :-) Dankon pro la nova ŝablono {{TPL}}. Sed mi ne trovis intervikiojn tie. Ĉar ni kutime eĉ metas intervikiajn ligilojn al ŝablonojn, precipe por eviti kreon de duplikato, mi ĵus metis ilin. --Tlustulimu (diskuto) 14:35, 24 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Dankon, kara, mi tute forgesis pri tio ĉi. Ĝis nun mi neniam forgesis pri intervikioj, sed, ve, mi ne juniĝas…--Goren (diskuto) 10:59, 25 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Administra baloto[redakti fonton]

Saluton kara! Eble vi rimarkis Uzanto:LiMr, kiu permane kaj pere de sia roboto faras grandan pliordigan kaj unuecigan laboron. Nun li kandidatis kiel administranto por labori pli efike. Se vi deziras subteni lin aŭ esprimi vian opinion, bonvenon al la respektiva paĝo.RG72 (diskuto) 08:58, 3 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton. Mi dum jaroj faris aŭ plibonigis artikolojn pri birdoj. Poste mi ŝanĝis taskojn lasante multajn truojn, ekzemple en papagedoj. Nun mi vidas, ke vi zorgas pri tio kaj vere mi sentas kontentigon prie. Dankon. Iam mi revenos al la birdaro. Dume mi pasigas tempon spionante ilin nature en kamparo kaj parko. Ĉiuokaze ni povas fieri ke estas esperantlingvaj artikoloj pri ĉiuj aŭ preskaŭ ĉiuj eŭropaj (kio estas tio por birdoj?) kaj ankaŭ pri ĉiuj specioj (foje genroj) de multaj familioj. Birdamike.--kani (diskuto) 13:20, 14 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Dankon por via afabla komento. Mi antaŭ multaj jaroj estis studento pri biologio kaj ĝis nun mi admiras vivajn estaĵojn, aparte birdojn. Nun la papagaro estas mia projekto en vikipedio, mi poiome kreos kaj plitradukos artikolojn pri diversaj papagoj el la anglaj kaj/aŭ la rusa. Mi ne povas promesi ke mi kreos artikolon pri ĉiu papaga specio aŭ ke ankaŭ mi ne ŝanĝos taskojn pro iu kialo, sed mi provos fari kion mi povos.--Goren (diskuto) 00:04, 15 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Bonege. Mi ĝojas.--kani (diskuto) 00:44, 15 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Dankon pro la forigo. Vi tute pravas. Mi eraris inter Papagedoj kaj Papagoformaj. Fakte mi trairis "vian teritorion" aldonante ion en Keo (birdo).--kani (diskuto) 13:45, 4 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Kara, mi ne zorgas pri "teritorio", kaj viaj aldonaĵoj estas plej ofte tre utilaj kaj bonvenaj. Nur bv. atenti pri ĝusta (aŭ almenaŭ la plej freŝa) taksonomio!--Goren (diskuto) 10:23, 5 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Saluton. Mi komprenas, ke vi vere faras bonegan laboron kaj kiam mi vidas en la listo de novaj artikoloj pliajn papagojn, mi eje ĝojas. Mi deziirus iom kunlabori almenaŭ per sugestoj, dum mi taskas aliterene. En tiu genro Anodorhynchus, de tiom belaj koloroj, mi vidas du farotajn speciojn, pri kies nomoj oni povas iom mediti. Unue violeta hiacintulo povus esti eble pli simple viola hiacintulo ĉar viola koloro aperas en PIV kaj violeta ne; sed se oni celas iomete viola, tio estas et-viola, tiel estus violeta. Krome Griza-blua hiacintulo povus esti ankaŭ pli simple Grizblua hiacintulo, se temas pri nur unu ĝenerala koloro, dum Griza-blua se oni volas emfazi ke temas pri du koloroj, sed mi vidas ja du kolorojn sed ne grizan, sed unu grizbluan kaj alian pli bluan; neniu parto griza. Krome en Esperanto ekzistas ankaŭ la vorto glaŭka en PIV, kiel Bluverda. Pri tiu verdeco mi ne povas klare nuancigi ĉar foje diversaj personoj enkotiĝas en tiuj nuancoj, sed estas pripensinda ankaŭ Glaŭka hiacintulo kongrue kun la latina scienca nomo. Tio estas nur ideoj kiuj venas al mia kapo kaj kiuj eble povas esti utilaj por via taskaro. Dankon. Amike, --kani (diskuto) 17:47, 16 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Saluton. Dankon por viaj konsiloj, ili estas tre utilaj. Pli la vorto *violeta mi tute konsentas, devas esti simple viola aŭ violkolora, ĉar temas pri koloro de la floro violo. Mi korektos tion. Pri la griza-blua mi ne tiom certas. Mi ne scias ĉu ekzistas iu formala regulo, sed tradicia lingvouzo ŝajne estas skribi kolorojn kunmetaĵe kiam temas pri unu media koloro kaj kun dividstreko kiam temas pri du distingaj koloroj, kiel, ekzemple, en okazo de blua-flava arao. Pri la griza-bluo hiacintulo mi, kompreneble, ne vidis la birdon per miaj propraj okuloj, samkiel jam dum jarcentoj neniu vidis ĝin, sed la priskribo estas "turkiskolora plumaro kaj griza kapo", do ŝajnas ke temas pri du koloroj, ĉu ne? Saman impreson donas la video de remburita speciano trovebla en la komunejo. Pri la vorto "glaŭka" mi ne sciis, dankon por la sugesto. Mi certe mencios tiun ĉi varianton kiam mi skribos artikolon pri la papago. Amike, --Goren (diskuto) 22:03, 17 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Saluton. Ankaŭ mi, kiam faris birdartikolojn, uzis la vorton bredi anstataŭ tro longa reproduktiĝi. Sed se vi rigardas en PIV, vi vidos, ke bredi estas nur por homa agado de reproduktigo kaj zorgado de bestoj. Iu atentigis min pri tio kaj ekde tiam, mi ŝanĝis tiun eraran bredi. Tiukadre mi jam faris la ŝanĝojn en la bela Rozbrusta papageto (belaj kaj la birdo kaj la artikolo). Sed se vi ne konsentas, malfaru. Amike.--kani (diskuto) 11:34, 30 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Pli sube ekzemple "brediĝas en kapteco" estas tute ĝusta. Tio ne korektendas.--kani (diskuto) 11:37, 30 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Ankaŭ en Birdobredada kulturo de Herbaj papagetoj "bredi" tute ĝustas, senprobleme.--kani (diskuto) 13:47, 30 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Krome, en Kakarikoj mi supozas, ke arbara planko estu arbara grundo. Same kiel ĉe "bredi", "planko" estas homfarita. Eble eĉ jam ekzistanta Subarbaraĵo. Eble indas alidirekti arbara grundo al Subarbaraĵo, sed tute ne uzi netaŭgan arbara planko.--kani (diskuto) 15:51, 30 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Mi konsentas kun la uzo de vorto "bredo", mi ekde nun ne uzos ĝin por okazoj kiam ne temas pri homa agado. La afero pri "arbara planko" estas pli komplika. Mi uzas tian terminon kiel paŭson de la angla forest floor aŭ de la rusa лесная подстилка; ĝi estas malsama afero or subarbaraĵo, ĉar temas ja pri ekologia niĉo anstataŭ planta komplekso. Kvankam mi konsentas ke la termino "arbara planko" estas fuŝa, ŝajne nek "arbara grundo" estas pli bona, ĉar ja entute ne temas pri grundo. Mi nur esperas ke iu spertulo pri ekologio eventuale helpos al mi kaj klarigos la aferon.--Goren (diskuto) 23:39, 30 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Estimata Goren! Vi malfaris (sen komento) mian redakton en Carl Orff. Eble vi ne legis en la referencita Vikipedio:Gvidilo por biografioj, kiu klarigas ke la enkonduka frazo de biografia artikolo menciu la nomon de la persono (en grasa litertipo) kun la familia nomo en MAJUSKLAJ LITEROJ. La artikolo antaŭe ne estis konforma al la Gvidilo por biografioj. Mia redakto korektis tion por igi ĝin konforma. Via malfaro do ree igis ĝin malkonforma. Bonvolu respekti mian korekton, kaj respekti la Gvidilon por biografioj. Dankon! Sincere salutas Moldur (diskuto) 14:26, 21 maj. 2020 (UTC)[Respondi]

Saluton.
La problemo kiun vi referencas estas pli profunda kaj malnova ol vi ŝajne kredas kaj ne solviĝas simple per iu gvidilo (kaj gvidiloj ĝenerale estas nur gvidiloj kaj ne sanktaj tekstoj). Polemiko pri tiu ĉi afero estis daŭranta ankoraŭ en 2010. Mi estis tiam kaj restas nun de la tiu frakcio, kiu kredas ke skribo per majusklaj literoj de iu ajn vorto kiu ne estas siglo estas malbona kaj malesperanta emo. Do kie mi vidos tiajn aferojn, mi ĉiam korektos ilin. Bonvolu respekti mian pozicion. Dankon. --Goren (diskuto) 04:50, 22 maj. 2020 (UTC)[Respondi]
Estimata!
Mi komprenas ke al vi ne plaĉas la decido komune prenita antaŭ dek jaroj. Ankaŭ mi ne ŝatas ĉiujn komunajn regulojn en Vikipedio. Kompreneble vi rajtas relanĉi diskuton kaj provi atingi alian decidon. Komuna kunlabora projekto, kia Vikipedio estas, nur povas funkcii se oni respektas la komunajn decidojn, eĉ se oni mem preferus alian decidon. Via t.n. "korekto" de mia korekto, kontraŭe al la nun valida interkonsento, estas nenio pli bona ol vandalismo. Vi eble ne volas mem skribi familinomojn majuskle, sed almenaŭ lasu tiujn en paco kiujn aliaj vikipedianoj majuskligas laŭregule.
Sincere, Moldur (diskuto) 14:21, 23 maj. 2020 (UTC)[Respondi]
Unue, la decido ne estas "komune prenita", ĉar estas membroj de la komunumo kiu neniam konsentis al ĝi. Pro la sama kialo estas malĝuste kaj manipulacie nomi ĝin "interkonsento". Due, mi ne povas "relanĉi" la diskuton, ĉar ĝi neniam vere finiĝis. Trie, mi jam diris, ke gvidilo ne estas regulo, gvidilo estas nur gvidilo kiun iu aparta vikipediisto povas krei kiel koncilon por aliaj vikipediistoj. Gvidiloj ne havas potencon de regulo, iu ajn povas verki gvidilon. Mi fakte vidas neniun kialon pro kiu vidpunkto de aŭtoro de iu gvidilo valoru pli ol tiu de iu alia vikipediisto, ekzemple la mia. Kaj mian vidpunkton mi jam diris: uzo de majuskloj kiel emfazilo de tiparo estas abomenaĵo el erao de tajpmaŝinoj, kiu havu neniun lokon en modernaj tempoj krom eble en citaĵoj de tre malnovaj tekstoj. Mi laŭlitere naŭzas kiam mi vidas tion ĉi, kaj mi korektos ĝin ĉie kie mi vidos.--Goren (diskuto) 16:02, 23 maj. 2020 (UTC)[Respondi]
Estimata!
Okazis ne nur iu "diskuto" kaj "polemiko" pri la demando, sed okazis fakte formala voĉdono laŭ la reguloj de Vikipedio por konkludi tiun diskuton. Detaloj certe troveblas ie en la arkivoj. La alternativo kiun vi preferas ne gajnis sufiĉajn voĉojn, nek la alternativo kiun vi ege malpreferas (plenmajusklaj familiaj nomoj ĉiam ĉie). Rezulto de la voĉdono estis la nuna kompromisa solvo. Plenrajte mi do nomas tion "komuna decido" kaj "komuna interkonsento". Kaj tio ja konkludis la diskuton. Kompreneble vi rajtas remalfermi ĝin kaj starigi novan voĉdonon kaj provi renversi la nun validan decidon. La gvidilo reflektas tiun komunan decidon, kaj do ne estas nur la persona opinio de iu.
Sincere, Moldur (diskuto) 19:35, 24 maj. 2020 (UTC)[Respondi]
Mi tutcerte ne partoprenis en iu ajn voĉdono pri tiu ĉi temo kaj mi ne povas trovi evidentaĵojn pri ĝi en arkivoj. Mi nur partoprenis diskuton en teknikejo kiun preskaŭ ĉiuj ignoris. Iuokaze, voĉdono, eĉ se ĝi vere okazis, ne povas esti decidilo en vikipedio, ĉar vikipedio ne estas demokratio. En vikipedio decidoj estas faritaj ne laŭ plimultoj, sed laŭ argumentoj. La sola argumento por la fimajuskligo estas "iu nekonatulo skribis la gvidilon antaŭ 20 jaroj kaj do nun ĝi estas nia sankta biblio". Tio ĉi ne estas valida argumento. Kontraŭaj argumentoj — ke tiu ĉi afero estas malbela, eksmoda, ke ĝi povas konfuzi komencantojn alkutimiĝintaj ke en esperanto majuskliĝas nur sigloj, ke ĝi rompas familinomojn kun nekutimaj majuskligoj kiel DiBlasio aŭ kiSwatini, ke nun ni vivas en la 21-a jarcento kiam jam ekzistas multaj manieroj emfazi vortojn (grase, kursive, graskursive, substreke, eĉ tiaj ekzotaj manieroj kiel Malgrandaj Majuskloj) kaj do ne necesas uzi la manieron el erao de tajpmaŝinoj — estas pli multnombraj kaj certe pli validaj. Do, ne temas pri valida decido, nur iu tradicio kiun homoj sekvas pro manko de zorgo. Nomi ĝin "komuna decido" aŭ "interkonsento" estas simple malrespekto al ĉiuj, kiuj ne konsentas kaj ne konsentis al ĝi. Vi adresas min "estimata", sed samtempe ree kaj ree komprenigas ke mi ne gravas kaj kvazaŭ ne ekzistas.--Goren (diskuto) 05:47, 25 maj. 2020 (UTC)[Respondi]
Estimata Goren!
Pri la okazinta baloto vi povas legi ĉi tie: Vikipedio:Baloto/Majuskligo de familiaj nomoj. En la diskuto kaj baloto partoprenis granda nombro da tiam aktivaj vikipedianoj. Ne nur unu sed multaj argumentoj estis prezentitaj por ĉiu el la diskutataj alternativoj. Same ankaŭ vi povas relanĉi la diskuton kaj okazigi novan baloton kaj prezenti viajn argumentojn. Vi estas same grava kiel aliaj vikipedianoj.
Se vi sentas vin malgravigita de miaj respondoj, mi vin pardonpetas. Tio nepre ne estas mia intenco.
Sincere, Moldur (diskuto) 13:16, 25 maj. 2020 (UTC)[Respondi]
Dankon, mi legis la paĝon de la baloto. Mi ne povas ne rimarki, ke eĉ tiam en 2006 ne temis pri "interkonsento", nur pri "rego de plimulto" (kio kompreneble ne estas valida decidprocedo en tia projekto kiel vikipedio, kie en la baloto partoprenas kelkdek el tuta kelkdek mil uzantoj kaj kunlaborantoj). Tamen, tiu ĉi diskuto kaj la argumentoj tie prezentitaj ne estas fakte relevantaj al ĉi-problemo. La diskuto en 2006 temis pri alia afero: ĉu oni devas emfazi la parton de ies nomo kiu estas familinomo. Tiu ĉi estas interesa demando, aparte se oni konsideru kion vere kulture signifas "familinomo" en diversaj kulturoj, sed mia protesto estas tute ne pri ĝi. Oni probable povus konvinki min ke almenaŭ en iuj okazoj indas iel emfazi familinomon, sed majuskligo ja ne estas valida maniero de emfazo! SE MI KOMENCOS SKRIBI ION PER MAJUSKLOJ oni ne pensos ke mi celas emfazi ion, oni pensos ke mi havas iujn teknikajn malfacilaĵojn aŭ ke mi iĝis freneza idioto kiu nur povas paroli politere. La baloto de 2006, do, tute ne rilatas al ĉi-diskuto.
Mi vere ne scias kiel adresi la vikipedian komunumon pri tio ĉi. Mi kreis kelkajn diskutojn dum jaroj, sed ili estis plejparte ignoritaj. Iuokaze mi kredas ke pli aŭ malpli baldaŭ la progreso venkos. Jam nun plejmulto de novaj kunlaborantoj ne legas malnovajn figvidilojn kaj preferas uzi sian propran cerbon. Eble post kelkaj pli jaroj tiuj ĉi fiaj aferoj estos tute forgesitaj. Dumtempe, ĉiufoje kiam mi vidos majuskligon de iu ajn esperanta vorto kiu ne estas siglo, mi korektos ĝin kaj skribos ĝin normale. Jen ĉio kion mi povas diri pri ĉi-tiu temo.--Goren (diskuto) 15:07, 26 maj. 2020 (UTC)[Respondi]
Saluton al ambaŭ. Goren, ankaŭ mi malkonsentas kun la "regulo" majuskligi familinomon, sed konsentas ankaŭ kun Moldur, ke ekzistas la regulo decidita demokratie. La baloto laŭ mi estis tute falsa aŭ fuŝa: se mi bone komprenas, oni faris du balotojn; en la unua oni elektis inter majuskligi multe kaj majuskligi nur unufoje kaj la diferenco estis minimuma 19-21. Poste oni ripetis kun du aliaj ebloj (ne majuskligi) sed tio jam estis venkita de antaŭe. Certe la voĉdonintoj ne havis tiam la sperton kiun mi (kaj aliaj) havas nun. Mi kreis centojn da biografioj kaj trafis multajn personojn en kiuj estas malfacile scii kio estas la familinomo: antikvaj nomoj, arabaj, hispanaj, pseŭdonimoj ktp. Sed dume, mi obeis la demokratian decidon eĉ se fuŝan. Se vi, kiel sugestas Moldur, iniciatas baloton, mi apogos vin. Kvankam mi vidas, ke estos malfacile korekti tiom miloj da artikoloj. Mi ja korektas majuskligon ekster la komenco de la artikolo. Dume, mi petas, kiel Moldur, ne malmajuskligi artikol-ekojn dum restas multo farenda krom tio.--kani (diskuto) 00:38, 31 maj. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento al kani: Se mi bone legis, la unua baloto estis inter kvar eblecoj (1- majuskligi multe, 2- majuskligi unufoje, 3- neniu marko de familia nomo, 4- marko per nomordo). Eblecoj 1 kaj 2 ricevis multege pli da voĉoj ol 3 kaj 4, sed neniu la absolutan plimulton. Sekve la dua baloto estis inter nur la eblecoj 1 kaj 2.
Sincere, Moldur (diskuto) 19:17, 31 maj. 2020 (UTC)[Respondi]
Mi ne plu volis diskuti pri tiu ĉi temo, sed mi ne povas ne respondi. Endas tuŝi du aspektojn, jam far mi menciitajn sed, ŝajne, malbone argumentitajn aŭ miskomprenitajn. Mi provos skribi tiel klare kiom mi povas.
Unue, kiel mi jam diris, vikipedio ne estas demokratio, decidoj pri vikipedio neniam estu farataj per baloto. Pri tio ĉi eĉ ekzistas aparta regulo en unu el kvin bazaj principoj de vikipedio. Kaj tio ĉi ne estas iu arbitra hazardaĵo sed konscia elekto de la fondintoj de vikipedia projekto. Oni antaŭsciis ke vikipedio estos granda kaj disa projekto kun nestabila membraro, kaj do universala baloto en ĝi estos neebla, kaj okazis ĝuste tiel. Pro tio se oni balotas, la decidon faras hazarda kaj nereprezenta grupo de uloj kiuj trovis sin en ĝusta loko en ĝusta tempo. Tiu ĉi baloto pri fimajuskligo estas bonega ekzemplo pri tio ĉi: la ideo ke 20 homoj en 2006, plimulto el kiuj eĉ ne plu aktivas en vikipedio, povas fari decidon kiun dekoj kaj centoj de miloj de vikipediistoj sklavece sekvu dum sekvaj jardekoj estas, rekte diri, idiotaĵo. Nomi tion ĉi demokratio estas primoko de demokratio. Estas do nepre grave ke ĉiuj komprenu: vikipedio ne estas demokratio kaj ne povas funkcii kiel demokratio, balotoj ne havas potencon, la sola ebla decidilo en vikipedio estas mekanismo de interkonsento. Se necesas, oni skribu tion ĉi sur siaj muroj kaj rigardu al tiu ĉi skribaĵo ĉiun fojon kiam oni dormiĝas aŭ vekiĝas, ĝis oni cerbos ĝin tutplene kaj ĝi iĝos parto de onia naturo. Temas ja pri la plej baza kaj plej grava principo sen kompreno de kiu neniu konstruktiva pridiskuto eblas.
Due, kiel mi ankaŭ jam diris, mi jam kelkfoje komencis diskuton pri fimajuskligo en diskutejoj de vikipedio. Mi menciis ke mi trovas tion ĉi aĉa kaj eksdata maniero de emfazo kaj mi proponis aliajn argumentojn. La reago kiun mi renkontis estis tuta senzorgo kaj ignoro. Do mi ne scias kiel mi "relanĉu" aŭ "iniciatu" ion ajn pri tiu ĉi temo. Sed persone mi decidis ke ĉar oni ignoras miajn plendoj, mi ankaŭ ignoru ilin kaj agu tiel kvazaŭ dezerto jam iĝis paradiso. Kiam mi vidas majuskligon de iu nomo aŭ ĝenerale de iu ajn vorto kiu ne estas siglo, mi korektas ĝin. Mi tie ĉi solemne promesas ke mi ankaŭ daŭre faros nur kaj ĝuste tiel.--Goren (diskuto) 01:42, 2 jun. 2020 (UTC)[Respondi]

Saluton. Mi kreis artikolon Psittacula por bluigi ruĝan ligilon de alia artikolo. Mi lasis malplenaj preskaŭ ĉiujn specinomojn. Mi supozas, ke plaĉos al vi uzi la artikolĝermon.--kani (diskuto) 00:45, 31 maj. 2020 (UTC)[Respondi]

Naskiĝintoj en Bratislavo[redakti fonton]

Saluton! Gratulon al via aldono al la diskuto, ĉar estas vi sola, kiu kontrolis mian kategorian serion. La aliaj ne kontrolis ĝin. Tio estas farenda, sed estas problemo (kaj estas ankaŭ aliaj solvoj), ke ĝi amasiĝas kaj amasiĝos. Tiun grandan laboron la inicianto LIMR devus fari robote kaj restos problemo, ke post jaroj iu ajn faros ĝin denove. Laŭ via opinio la kategorio estas tralaborinda (forigo de kategorioj), tial via voĉo POR necesas, se ne, tiam restos netuŝita. Mi ĝustatempe haltis la laboron, sed en Slovakio estus resume pli ol mil lokoj kun naskiĝintoj. Tial mi petas, voĉdonu POR!--Crosstor (diskuto) 13:40, 12 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

We sent you an e-mail[redakti fonton]

Hello Goren,

Really sorry for the inconvenience. This is a gentle note to request that you check your email. We sent you a message titled "The Community Insights survey is coming!". If you have questions, email surveys@wikimedia.org.

You can see my explanation here.

MediaWiki message delivery (diskuto) 18:48, 25 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

Aratingoj[redakti fonton]

Saluton. Rebonvenon al birdoj. Vi mankis al papagoj. Je via dispono.--kani (diskuto) 11:43, 18 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton kaj gratulon pro tiu necesega kaj interesa artikolo. Mi iomete korektetis tajperaretojn kaj eĉ prenis liberecon iomete mallongigi kelkajn nomospeciojn, nome ĉe kunmetitaj unuaj vortoj, kiam eblis, mi forigis la finaĵon -a por faciligi prononcadon kaj mallongigi po unu silabon tiom longajn vortojn. Eĉ Ruĝavostaj konuroj povus iĝi Ruĝvostaj konuroj, sed ĉar tio estas titolo de la artikolo tiukaze mi nenion ŝanĝis. Per la historiopaĝo vi povas kontroli la ŝanĝetojn kaj se dezirate reverti ion ajn. Dankon.--kani (diskuto) 12:44, 1 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

Dankon por via helpo, tamen se vi ŝanĝas speciajn nomojn bonvolu ankaŭ ŝanĝi ilin en Arini (tribo) kaj aliaj artikoloj kie ili eble estas menciataj (mi ne memoras precize kie krome mi uzis ilin, plej ofte mi simple kopiis ilin el unu artikolo al la alia). Aliokaze kiam mi komencos verki artikolojn pri apartaj specioj iuj ligiloj povas rompiĝi. Goren (diskuto) 14:42, 1 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

Malaltigo de tonoj[redakti fonton]

Kara viki-kolego, bonan vesperon. Mi skribas al vi, ĉar mi legis la duan parton de ĉi tiu mesaĝo (alklaku), kaj mi nenion tie trovis rilate al skribado de VP, sed nur personaj komentoj kun retorikaj demandoj al alia uzanto kiun vi deklare entute ne ŝatas. VP ne estas socia retejo, sed estas enciklopedio; ni estas ĉi tie nur por skribi enciklopedion, ne por barakti senfine en la servaj paĝoj. Mi petas personan favoron al vi, ke vi bv malaltigi la tonojn kaj enigi komentojn nur se la komentoj utilas al la skribado de la enciklopedio. Inter-personaj problemoj diskutendas en la uzanto-diskutoj, se tio necesas, kaj neniam en la servaj paĝoj, ĉar tio interesas nur al du/tri uzantoj kaj ne interesas al la enciklopedio.

Krome, se mi ankoraŭ rajtas sugesti ion al vi, mi opinias, ke «malhavo de fontoj» ne estas valida kialo por forigi sekciojn, precipe se ne ekzistas konsento de la komunumo pri tio; vidu ĉi tie: Speciala:diff/8477259. Se sekcio ne havas fontojn, bv enigi fontojn aŭ enigi la ŝablonon {{mankas fonto}} por ke iu alia trovu fontojn por la sekcio. Se, anstataŭe, vi trovas erarojn en sekcio, bv ĝustigi la erarojn anstataŭ amase forigi informojn. Ekzemple, se vi legas «La Tero estas plata» (t.e., malveran informon), ne forigu tion, sed klopodu korekti kaj skribu «La Tero estas sfera», enigante fonton pri sfereco de la Tero. Ĉu bone? Dankon pro via helpo. Ĝis, kaj bonan verkadon. —Supernabla🪰 16:37, 29 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Unue, se vi legis la tutan "diskuton", vi vidas, ke ne estas mi kiu unue atakis alian uzanton kulpigante ŝlin je nescio de "abocaj" aferoj, kaj, krome, ke mi estis dekomence diranta ke tiu ĉi "diskuto" entute ne devas okazi en VP, ĉar ĝi temas pri tute aparta alia vikiprojekto. Ĉio kion mi faris estas esprimi miron pri persona atako kontraŭ mi, kiu estas tute neprofita kaj okazis en tute netaŭga loko. Mia reago estis tute adekvata. Ĝi estis necesa, ĉar tute ne reagi al persona insulto kontraŭ mi signifus krei impreson ke mi akceptas ĝin, kio ne estas mia celo, kaj ĝi estas sufiĉa, tio estas, mi ne planas plu daŭrigi tiun ĉi temon.
Pri la dua parto de via komento, mi ja referencis regulon VP:BVH. Ĝi estas unu el la plej malnovaj kaj fundamentaj reguloj de Vikipedio, proponita far Jimbo Wales kiam Vikipedio ankoraŭ estis en embria stato, kaj dum jardekoj de ĝia ekzisto aperis neniuj precedentoj laŭ kiuj oni pridubu ĝian neceson kaj utilecon. La esenco de la principo estas: kiam temas pri biografioj de vivantaj homoj (t.e. ne pri plateco de Tero aŭ iuj aliaj aferoj) ĉiuj asertoj, kiuj estas nekontroleblaj kaj ne estas subtenataj per fidindaj fontoj, estu tuj kaj sendiskute forigitaj. Pri aliaj aferoj, ekzemple, kiam temas pri scienco aŭ filozofio, aŭ eĉ pri biografioj de historiaj personoj, kiuj jam estas mortintaj, ioma toleremo al senfontaj asertoj estas akceptebla, sed pri vivantaj homoj tute ne. Goren (diskuto) 17:50, 29 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Vi povis ankaŭ respondi al akuzo rekte en la uzanto-diskuto de la akuzinto. Tamen, mi pozitive konstatas, ke vi ne plu intencas daŭrigi tiun diskuton. Por la dua parto: dankon pro la klarigo; mi certas, ke vi bone agis. —Supernabla🪰 19:17, 29 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi krome diras, ke vi en la paĝo intervenis 7 fojojn, okaze eĉ kun maltaŭgaj vortoj kiel «agrese forigitaj» (dum la malfermo. Tamen en VP ne estas spaco por agresemo, ĉar ni havas kondutkodon), «ĉikani/o» (2-foje, ankaŭ tio ne-neŭtrala esprimo, kiu nur utilas al kolerigi anstataŭ konstrui debaton), kaj diris ree kaj ree la samajn aĵojn. Ekzemple, se mi ne eraras, vi paroli 4-foje pri «politika vidpunkto», almenaŭ du-fojojn diris vi ke «maladministriĝo ne sufiĉas», kaj vi intervenis sub ĉiuj la kontraŭaj komentoj. Tio ne estas la maniero konduti debaton, kaj se ĉiuj agadus kiel vi oni nenion komprenus en la paĝo. VP estas kunlabora projekto, ne estas nur via: lasu spacon por ke ankaŭ aliuloj intervenu. Dankon. —Supernabla🪰 22:55, 29 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Vi pravas, mi jam mem bedaŭras ke mi enmiksiĝis tiom aktive. Mi esperas nur ke oni komprenos kaj pardonos mian troan fervoron, konsiderante gravecon de la problemo. Goren (diskuto) 00:49, 30 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi avizas pri ĉi tiu diskuto. —Supernabla🪰 15:42, 3 dec. 2023 (UTC)[Respondi]