Uzanto-Diskuto:Jorge Pavón

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Jorge Pavón!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi DidiWeidmann 22:30, 7. Sep 2009 (UTC)

Saluton, kara Jorge. Mi ĵus korektis kelkajn tajperarojn en via ĵusa artikolo, kiel mi faras kutime por multaj aliaj. Krom tio mi starigas dubon pri taŭgeco de la nomo Haredio. Mi ne havas multan konon (fakte nenian) pri hebrea lingvo kaj mi ankaŭ ne scias pri viaj konoj tiurilate. Sed laŭ mia memoro eble la litero i estas parto de la plurala finaĵo, do, se mi pravas, ĝi ne devus esti uzata por la esperanta radiko. Ĉiukaze mi morgaŭ povos demandi al kolego kiu ja scias hebrean. Krome la finaĵo -io en Esperanto (sen eniri en la akrapolemiko) fakte funkcias kiel finaĵo de ŝtatoj, landoj, regionoj ktp. Se mi pravus, ebel oni devus alinomigi la artikolon al Haredo aŭ Haredoj. Mi priserĉos kaj eble ankaŭ vi povas fari same. Krome mi pretas helpi vin se necese por vikipediaj taskoj. Ĝis.--kani 22:23, 15. Sep 2009 (UTC)

Mi pravis, i estas parto de la plurala finaĵo; se aliaj lingvoj ne faris bone sian taskon, malpli bone por ili. En Esperanto estu Haredoj. Pri la h aŭ ĥ, vi pravas, eĉ se la hebrea radiko estus ĥ por internacieco (kaj facileco, ĉar ĥ estas tiom malmulte uzata en Esperanto kaj nenecesa, dum ne estas kolizio, kio okazus se estus hararo aŭ simile) oni lasu la hon. Mi faros la unuajn ŝanĝojn kaj kontrolu ĉu vi akceptas ilin.--kani 19:54, 16. Sep 2009 (UTC)