Uzanto-Diskuto:Marek Mazurkiewicz

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Arkivoj
Arkivoj

Ĝi rezultis de tajperaro kiam mi renomis 1372 Haremarion. Danko por esti avertinta min, mi forgesis peri la forigon.

--Jean-François Clet (diskuto) 18:32, 8 Jan. 2015 (UTC)

Metroo de Varsovio[redakti fonton]

Saluton Marek! Koncerne artikolojn rilatajn al Metroo de Varsovio, ĉu vi bonvolas, ke mi aldonu {{Varsovia metroo|Met}} al ili, kiel ekzemple en artikolo Pole Mokotowskie (metrostacio) - tio faciligus aliron al la ĉefa artikolo? Ĉiuokaze, mi gratulas vin pro via laboro pri metroo. --Dominik (diskuto) 06:58, 18 Jan. 2015 (UTC)

  • @Dominik:. Saluton. Dankon. Mi ne povas malpermesi Vin. Sed mi pensas ke Ŝablono:Varsovia metroo ne estas bona ideo. Ĉar multaj bildoj estas bona ideo en libro por infanoj, ne en encyklopedio. Kaj mi planas, ke en artikoloj pri metrostacioj ciam estos ligilo al Metroo de Varsovio (do ne estas bezonata dufoje ligili). Sed eble Vi tre volas aldoni Ŝablono:Varsovia metroo mi proponas tiel:

A-10 Pole Mokotowskie estas unu el la varsoviaj metrostacidomoj. Ĝi nomiĝas pro la parko Pole Mokotowskie, kiu estas super la stacidomo. Ĝi troviĝas proksime al la Varsovia Lernejo de Ekonomiko.

ne tiel:

A-10 Pole Mokotowskie estas unu el la varsoviaj metrostacidomoj. Ĝi nomiĝas pro la parko Pole Mokotowskie, kiu estas super la stacidomo. Ĝi troviĝas proksime al la Varsovia Lernejo de Ekonomiko.

Kio Vi pensas? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 14:14, 18 Jan. 2015 (UTC)

Dankon, Marek, pro via rapida respondo. Post iom da pripenso, mi pensas, ke oni ne ŝanĝu ion en la artikoloj pri stacioj. Ekde la unua frazo, oni tuj ekscias, ke temas pri stacio el tia aŭ alia linio, kaj ĝuste el la Metroo de Varsovio. Tio estas esencaj aferoj por fremdulo kiel mi. La de mi proponita ŝablono, sub formo de logoo, havas 2 celojn: vide unuecigi artikolojn rilatajn al metroo kaj provizi rapidegan aliron al la ĉefpaĝo de tiu metroo, tralegado de la tuta artikolo eĉ ne bezonatas. Vi povas kompari kun Metroo de Amsterdamo, Metroo de Parizo, ktp. - ĉion bonan! --Dominik (diskuto) 15:01, 19 Jan. 2015 (UTC)
@Dominik: Ho. Mi vidas ke bildo en aparta verso (mi ne scias ĉu mi uzis bona vorto - mi pensas pri unu linio de teksto) estas normo. Tio sufiĉas min. Dankon ke Vi faras Ŝablono:Linioj de la metroo de Varsovio - tio estas laŭ mi tre utila. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 18:48, 19 Jan. 2015 (UTC)

Saluton, kara amiko. Barlando (Nederlando), estas nomo de la urbo kie li naskiĝis, kaj lia nomo estas Adriaan. Kelkaj naciaj nomoj estas malfacile tradukeblaj sed aliaj estas facile esperantigitaj. Bedaŭrinde facile tradukeblaj nomoj restas el la nacia formo samkiel Aleksandr Puŝkin, kiu en Vikipedio devas esti Aleksandro Puŝkin per la alidirektilo, krom aliaj. En la latina li nomatas Adrianus Barlandus, Esperanto estas 60% latina lingvo. Dankon pro via rimarko kaj elkorajn salutojn. Claudio Pistilli (diskuto) 10:49, 13 Feb. 2015 (UTC)

Fortan ĉirkaŭbrakon, mia scivolema biologo Mareko Mazurkieviĉo (ĉu vi bezonas bibliografion ankaŭ?), kaj amiko, persekutanto de la vero, kaj insista amanto de la Esperanta Literaturo. En miaj ĝermoj pri biografioj mi mencias amason da bibliografioj, sed la afero ne finiĝas. Vikipedio estas enciklopedio por ĉiuj kaj ĉiuj estas invitataj kontribui, kaj ne nur pridemandi. Kiomjara vi estas? (bonvolu almeti bibliografion). Claudio Pistilli (diskuto) 13:24, 13 Feb. 2015 (UTC)
Saluton, Mareko (bela nomo cetere, esperantigita el la pola) aŭ Marko (esperantigita el la latina). Mi preferas ĉiam la latinan formon, sed Esperante oni ĉiam devas pensi ĝenerale. Claudio Pistilli (diskuto) 14:33, 13 Feb. 2015 (UTC)

Kara, vi subtenis la malŝalton de la x-sistemo. Laŭ mia kompreno tamen tio postulus, ke por estonte tajpi supersignojn, necesus instali novan programon. Mi tial kontraŭas la proponon, ĝis oni povas kontentige respondi miajn demanojn. Ĝis nun neniu el la dek, kiuj subtenis la proponon de KuboF donis al mi kontentigan respondon. Bonvolu legi miajn komentojn, kaj aŭ respondi al miaj demandoj kontentige, aŭ tiam pripensi vian subtenon. Ke vi mem persone kun la nova sistemo dank al la softvaro, kiun vi posedas, ne havas problemon, fakte tute ne estas tolerebla argumento por tiuj, kiuj ne posedas tiun softvaron kaj tiam simple ne plu scias, kiel ili povos tajpi la supersignojn. Do bonvolu reiri al la diskutopaĝo, legi miajn demandojn kaj argumentojn, kaj aŭ respondi, aŭ tiam klarigi, kial vi tamen ne ŝanĝas vian subtenan opinion aŭ ĝuste retiri vian subtenon. Dankon por via kompreno! DidiWeidmann (diskuto) 13:15, 22 Feb. 2015 (UTC)

Sal Marek. Post malsimpla parto de la diskuto venis pluraj respondoj kaj klarigoj ankaŭ de Aisano kaj Blahma. Ekz. montriĝis, ke la supozo de Didi estis tute malvera. Ĉu vi daŭre opinias ĝin komplika? --KuboF (diskuto) 15:03, 28 Feb. 2015 (UTC)
@KuboF: pardonu sed mi daŭre pensas ke mi ne estas sufiĉe kompetenta por diskuti pri tio. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 12:01, 1 Mar. 2015 (UTC)
Tute enorde ;) Amike. --KuboF (diskuto) 12:05, 1 Mar. 2015 (UTC)

Hidrokarbido[redakti fonton]

Saluton, Marek, vi denove ĉiam plendante kaj kritikante tiujn kiuj laboras. Tamen, mi plezure klarigos al vi la kialon, kvankam vi ne estas kemiisto, mi penos esti klara kaj konciza. En PIV ekzistas ankaŭ la nomo hidrokarbido kiel sinonimo de hidrokarbono (tute neadekvata vorto). La hidrokarbidoj aŭ karbidoj de hidrogeno estas komponaĵoj havantaj nur atomojn de karbono kaj hidrogeno. Kvankam la atomo estas karbono, la komponaĵo NENIEL devas havi la nomon de la elementa atomo (karbono) sed iun derivitan de ĝi. Ĝi ne plu estas la karbona elemento, sed komponaĵo (karbido) de hidrogeno aŭ alia jono. La karbidoj de hidrogeno estas la ĉefaj komponantoj de la petrolo. Aliflanke, en kemio ekzistas ankaŭ la sukeroj aŭ Karbo(n)hidratoj kaj kelkaj esperantistoj povus pensi ke karbonhidratoj estas la samo ol hidrokarbono. Aliflanke en kemio ekzistas grupoj da substancoj kiel Klorido(Cl-, Fluorido-, Sulfido- kaj Karbido-4 estas tute adekvataj ĉar ili prezentas nur atomojn de CL, F, S kaj C. Se tiuj elementoj havus alian elementojn kunmetitajn ili devas ricevi alian nomigon kiel CLO, FO, SO2, CO2, kies nomoj estus Klora Oksido, Fluora Oksido, Sulfura Duoksido, Karbona Duoksido, ktp. Ĉu vi komprenas, kombinaĵoj kun oksigeno apartenas al unu familio (oksa familio), komponaĵo unuopaj sed kombinitaj kun alia jono apartenas al alia familio (ida familio). Pardonu min, se mi ne sukcesis klarigi al vi, kaj en Vikipedio multe ni bezonas klopodi nin por fari bonan laboron. Mi kelkfoje hontas kiam mi vidas nomigojn kiel formikacido, pomacido kaj aliaj. Kvankam tiuj substancoj ekzistas tiuj nomoj ne estas kemie oficialaj sed vulgaraj. Ni eĉ povas uzi ilin, sed la ĉefa teksto devas obei la oficialan nomigon de IUPAC kaj aliaj kemiaj institucioj. Dankon pro via reago, Claudio Pistilli (diskuto) 22:30, 7 Mar. 2015 (UTC)
Saluton, kara amiko, vi tute pravas. Ni, vikipediistoj, devas fari tion kio estas je nia kapablo. Mi estas kemiisto emerita, kaj tute ne volas esti la normo de Vikipedio. Se mi eraras, mi plene akceptos la ĝustan formon. Cetere, vi povas rimarki ke multaj esperantistoj, plibonigis tie kaj tie en miaj kunlaboraĵjoj. Tamen, ĉiu fakulo devas kontribui en sia fako. Eble vi ne komprenis mian klarigon pro tio ke oni devas kompreni pri kemio por prijuĝi kemian aferon. La vorto Hidrokarbido estas indikata en la English Esperanto Chemical Dictionary far D. R. Duncan. Tamen, kion mi volas ke vi komprenu estas nur la jeno: Karbido estas familio de substancoj kaj Karbono estas la elemento el kie li devenas. Pro tio mi preferas la formon Hidrokarbidon kaj ne Hidrokarbonon. Cetere, se mi eraras mi plenos konsentos kun fakuloj. Sed en Vikipedio, estas homoj kiuj nur pridemandas kaj ne kontribuas. Ni bezonas instruiĝi por plene kontribui. Dankon Claudio Pistilli (diskuto) 10:31, 9 Mar. 2015 (UTC)
Vi menciis la vorton Karbonidon. Eble alia adevkvata vorto estus Hidrokarbonido. Mi studos pli antaŭ ol decidi. Claudio Pistilli (diskuto) 10:35, 9 Mar. 2015 (UTC)

Via aprobo[redakti fonton]

Dankon pro via kompreno, sed ankaŭ ne forgesu aprobi miajn kunlaboraĵojn kiuj estas plenaj je rimarkoj, referencoj, klarigoj por la ne faka legantaro, kvankam ne ĉiam eblas, kaj en ĉiu artikilo kiun mi verkas, mi almetas dekojn da bibliografioj. Miaj artikoloj NENIAM baziĝas sur mia nura sperto kaj propraj vortoj, sed mi penas spertule paroli pri ĉiaj temoj de mi pritraktitaj. Do, ne forgesu oferi vian komprenon al niaj senpretendaj kunlaboraĵoj. Serĉu la feliĉon kaj la feliĉo ĉiam estos apud vi. DankEGEGEGon. Claudio Pistilli (diskuto) 13:49, 9 Mar. 2015 (UTC)

Saluton, kara amiko. Estu senĝena, via propono estas bona. Claudio Pistilli (diskuto) 16:48, 13 Mar. 2015 (UTC)

Saluton, Marek. Rilate al via dubo, PIV ne estas teknika vorta, kaj en la epoko kiam ĝi estis kompilita la kemiistoj ne havis la necesan aŭtoritatecon por normigo la kemian nomenklaturon. La acidoj kun finaĵoj -ata estas necesaj por estigo de ties saloj -atoj (nikotinata acido produktas nikotinaton, kiu estas la salo de la nikotinata acido). Rimarku ke en PIV ni trovas: nuklea acido, nukleata acido, ribonuklea acido, ribonukleata acido. En tiu epoko ili ne kuraĝis normigi la terminaron. Bonajn kontribuojn. Claudio Pistilli (diskuto) 13:41, 3 Jul. 2015 (UTC)

@Claudio Pistilli: Mi komprenas se PIV ne sufiĉas. Sed mi pensas ke ni (Vikipedistoj) ne povas mam krei vortojn. Ni (laŭ regulo Vikipedio:Ne faru originalan esploradon) nur povas kolekti vortojn el referencojn. Do en kiu referenco estas "nikotinata acido"? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 15:30, 3 Jul. 2015 (UTC)
Bonvolu konsulti pri PIV kie aperas nikotin(at)a acido. Ĉu tio sufiĉas? Claudio Pistilli (diskuto) 15:41, 3 Jul. 2015 (UTC)
Ho, pardonu, mi malbone kontrolis en PIV. Mi vidas ke ni havis erarojn ĉar estas tri ideoj: vitamino PP kaj nikotinata acido kaj nikotinata amido. Dankon. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 16:24, 3 Jul. 2015 (UTC)

Saluton, kara amiko. Ŝablono estos perfekta. Sed la artikolo estas tiom malplena, estu pacienca kaj donu al mi iom da tempo por plibonigi ĝin. Claudio Pistilli (diskuto) 08:55, 4 Jul. 2015 (UTC)

Cetere, ĉu vi scias meti bildon en ŝablono? Mi bezonas helpon. DankEGon! Claudio Pistilli (diskuto) 09:15, 4 Jul. 2015 (UTC)
@Claudio Pistilli: Mi pensas ke senprobleme metos bildon en ŝablono. Morgaŭ mi testos. Sed mi ne folas farii tro komplika ŝablono ĉar mi pensas ke minimumismo estas bona ideo. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 14:23, 4 Jul. 2015 (UTC)
Simple, kiam oni estas kemiisto, oni scias ke la saloj de la sulfata acido estas sulfatoj, nitrata acido: nitratoj, klorida acido: kloridoj, acetata acido: acetatoj, ktp Tiu vortoj estas en PIV. Do, ni povas havi la derivaĵojn: natria acetato, kalia acetato, baria acetato, amonia acetato, ktp. Tiu nomoj estas internaciaj kaj akceptitaj de IUPAK. Kontrolu [acetato]. Claudio Pistilli (diskuto) 12:01, 5 Jul. 2015 (UTC)
@Claudio Pistilli: Pardonu eble mi malbone serĉas: http://vortaro.net/#sulfatoj - ne estas; http://vortaro.net/#sulfata%20acido ne estas; http://vortaro.net/#nitratoj - ne estas; en http://vortaro.net/#nitrato estas - "nitrato. Salo de nitrata acido, HNO3: kalia nitrato, KNO3 (Sin. salpetro)." - do ni povas aldoni al enciklopedio nur kalia nitrato, nur laŭ http://vortaro.net/#nitrato ni ne povas aldoni nek vorto amonia nitrato, nek natria nitrato (mi supozas ke tio estus nomo de NaNO3) ktp Ĉu mi ne klare skribis ĉu Vi ne konsentas kun mi? ankaŭ en http://www.eventoj.hu/steb/kemio/kemiaj_afiksoj/kemiaj3.htm#natria mi ne vidas "amonia acetato" - ĉu mi malbone kontrolas? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 12:26, 5 Jul. 2015 (UTC)
La vortaroj montras http://vortaro.net/#nitrato, http://vortaro.net/#sulfato, http://vortaro.net/#acetato. La vortaro montras natrion, amonion, kalion. Ĝi ne montras natrian acetaton (sed montras natrion kaj acetaton), natria acetato (sed montras natrion kaj acetaton), pro tio ke PIV ne estas kemia vortaro. Ni devas kunigi la jonojn kaj kationojn por formi la salon. Ekzemple: PIV montras festo kaj geedziĝo, sed ne montras geedziĝofesto. Do, geedzigofesto ne ekzistas? Claudio Pistilli (diskuto) 12:50, 5 Jul. 2015 (UTC)
"Do, geedzigofesto ne ekzistas?" - ne, tio signifas ke ni ne havas referencon ke vorto "geedzigofesto" ekzistas en Esperanto do ni (kiel vikipedistoj) ne povas aldoni la vorton al vikipedio. En biologio ni povas uzi latina nomo, en kemio eble ni povas uzi kemia formulo aŭ angla nomo (bedaŭre), eble Vi (kiel kemisto) povas skribi artikolon al Esperanta-gazeto eble povas peti Akademio de Esperanto pri nova Oficialaj Informo [1], eble ... mi ne scias. Mi scias nur ke laŭ nia reguloj (Vikipedio:Kontrolebleco, Vikipedio:Ne faru originalan esploradon) Vikipedio ne estas bona loko por uzi nomon unuafoje. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 13:16, 5 Jul. 2015 (UTC)

Prawobrzeże[redakti fonton]

Witaj.

Jeśli chodzi o nazwę Prawobrzeże przetłumaczoną na esperanto, nie mogłem zastosować dosłownego tłumaczenia, gdyż takie nie istnieje. Postanowiłem więc umieścić po prostu wyrażenie "dekstra bordo". Na tej stronie jest przykład jego użycia: dekstra bordo

Szczecinolog (diskuto) 12:40, 14 Jul. 2015 (UTC)

Genro Homo[redakti fonton]

Jen Homo naledi. --Haruo (diskuto) 06:35, 16 Sep. 2015 (UTC) @Haruo: dankon ke Vi skribis. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 07:54, 16 Sep. 2015 (UTC)

Prave : 5858 Borovickio estus esperantigo de 5858 Borovitskia. Verŝajne io fuŝis kiam mi alinomis ĝin en 5858 Borovitskia, kaj mi estu farinta la alinomon per la fingroj. Mi opinias, ke oni povas gardi ĝin kiel "alias"... aŭ tute simple malaperigi ĝin.

--Jean-François Clet (diskuto) 17:44, 24 Okt. 2015 (UTC)

Saluton Marek! Dankon pro via interesiĝo. Ŝablono {{Varmet}} estas granda helpo por verki artikolojn kun nomo de metrostacio de la Metroo de Varsovio. Jam ekzistas similaj ŝablonoj por aliaj metrosistemoj, kiaj ekz. {{Parmet}} por la Metroo de Parizo kaj {{Amsmet}} por la Metroo de Amsterdamo. Mi preferis uzi facile memoreblan nomon "Var(sovia)met(roo)" anstataŭ la pli komplika angla "Warsaw Metro stations" kiu estas ĝia anglalingva ekvivalento. La avantaĝo de {{Varmet}} estas, ke ĝi tute ne estas deviga. Oni povas daŭre skribi:

Kara Marek! Vikipedio estas kiel glacimonto: estas videbla parto, kiu ŝajnas evidenta al ĉiuj kaj estas ankaŭ kaŝita parto en kiu troviĝas ŝablonoj, moduloj, dosieroj, ĉiuj tiuj aferoj dank' al kiuj Vikipedio funkcias. Mi ankaŭ multon atendas de Vikidatumoj. Mi eble ne sukcesos konvinki vin pri la utilo de {{Varmet}} - nu, atendu ke la metroo de Varsovio disvolviĝu kiel tiu de Parizo. Kiam oni devas zorgi pri dek ses linioj kaj tricent stacioj, tiam la utilo de tia ŝablono fariĝas evidenta. Ĉion bonan al vi! --Dominik (diskuto) 03:49, 15 Dec. 2015 (UTC)

Starigo de Esperanta Vikivojaĝo[redakti fonton]

Marek, vi interesiĝis pri starigo de Esperanta Vikivojaĝo kaj nun ni havas bonan ŝancon! Nuntempe okazas "kampanjo" por aktivigo de Vikivojaĝa komunumo tiel, ke la Esperanta Vikivojaĝo ricevu sian propran subdomajnon. Kaj por tio tre indus ĝuste vi!

Ni bezonas havi kelkajn personojn (almenaŭ 3, lastmonate estis 6), kiuj dum kelkaj monatoj almenaŭ iom redaktos Vikivojaĝon (almenaŭ 10 redaktojn monate, sed prefere pli). Ĉar somere okazos IJK en Vroclavo, ni povus uzi Vikivojaĝon kiel brilan ekzemplon de utilo al ĝeneralaj esperantistoj kaj tiel fokuse allogi homojn al niaj projektoj. Mi faras tiel por UK en Slovakio ;)

Por IJK plej necesas jenaj 3 paĝoj:

Ĉu vi aliĝas al nia teamo? Aŭ ĉu vi eventuale povus kapti alian polon, kiu povus helpi? Ja multon eblas traduki kaj poste nur iomete adapti (mi tiel faras pri Slovakio).

Amike. --KuboF (diskuto) 17:26, 5 Jan. 2016 (UTC)

@KuboF:. dankon ke vi informis min. Mi klopodos helpi sed mi ne povas permesi ke mi faros sufiĉe multe redaktojn. Dadnkon ke vi klopodas pri tio. Mi demendos alian polon. —La komenton aldonis, sen subskribo, Marek Mazurkiewicz (diskuto • kontribuoj)
Bone! Dankon pro helpo kaj disvastigado de helpanto-reto! --KuboF (diskuto) 20:51, 5 Jan. 2016 (UTC)

Nova administranto[redakti fonton]

Saluton amiko, estas utila se multajn uzantoj partoprenas kaj opinias al la baloto. Tiam nia vikipedio vivas vere. Kore. --pino (diskuto) 10:18, 12 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Jes. Mi scias. La problemo estas ke ĉiuj grupoj de animaloj kiaj Birdoj, Kanisedoj, Amfibioj estas pluralaj titoloj kaj ĉar tiu ĉi estas en la listo de havendaj artikoloj kaj mi nun prilaboras ĝin, mi komprenis ke devas esti tute en ordo. Jam okazis diskuto en ties diskutpaĝo kaj oni komprenis ke oni devas alinomigi, sed fakte oni ne faris, do nun estis la momento. Ĉiuokaze se vi iras al la historio de Anuro (ne de Anuroj), aperas ties historilisto. Do, nenio perdiĝis. Kaj en Diskuto:Anuroj mi lasis indikita la daton de la alinomigo. Mi ne vidas ĉu mi povas fari ion kroman.--Seminario (diskuto) 11:52, 8 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

AMO-Seminario[redakti fonton]

Saluton. Mi prelegos iom propagande kaj eble montros kiel oni redaktas kaj kiaj laborkampoj estas. Se eblos, oni faros etan atelieron por montri kiel Vikipedio funkcias. Mi ne scias ĉu ĝi estos filmita. Konsiderante ke plej versaxjne oni montros ekranon per projekciilo, estos malfacilaĵoj por filmado. Se ĝi estos registrita, certe ĝi aperos en Jutubo.--kani (diskuto) 21:14, 21 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Esperantaj nomoj kiel paĝaj nomoj[redakti fonton]

Saluton! Ĉu ni povas bonfarigi paĝojn? Ekz. https://eo.wikipedia.org/wiki/Apure nomiĝas Apure sed esperanta nomo estas "Apuro". (https://eo.wikipedia.org/wiki/Venezuelo) En tiu ĉi paĝo estas Apure. Mi trovis multajn similajn nomojn. Dotevo (diskuto) 12:02, 7 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

@Dotevo: saluton. Dankon, ke vi volas redakti. Laŭ kiu referenco nomo de ĝi estas Apuro? En PIV ne ekzistas: http://vortaro.net/#apuro Se vi trovos referencojn, mi proponas, diskutu pri tio [Vikipedio:Alinomendaj artikoloj tien] Ĉu mi helpos? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 12:11, 7 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
@Marek Mazurkiewicz: Do kial en la paĝo estas "Apure (aŭ Apuro en Esperanto)"? Mi povas provi trovi. Dotevo (diskuto) 12:25, 7 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
@Marek Mazurkiewicz: ĉi tie estas "Apuro" :-/ https://eo.wikipedia.org/wiki/Teritoria_organizado_de_Venezuelo unu paĝo havas "Apure", unu havas "Apuro". Ni povus uzi unu nomon. Sed mi pensas ke esperanta nomo estas pli bona. Dotevo (diskuto) 12:30, 7 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
@Dotevo: ĉar ne ĉiuj uzantoj respektis (kaj respektas: Vikipedio:Ne faru originalan esploradon kaj Vikipedio:Kontrolebleco. Mi pensas ke tiuj reguloj estas tre gravaj. Vikipedio ne estas referenco. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 12:34, 7 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

Saluton Marek, Mi prenis la difinon el la artikolo pri tineedoj kiu jam estas de 2009 en Vikipedio. Kompreneble tio povas esti malĝusta kaj korektenda. Eble pli bona vorto estas domtineo.

Kiel registrite je 18:57, 7 sep. 2009 (redakti)

Amika Babilfrenzo (diskuto | kontribuoj)

(Nova paĝo: La tineo (dommoteo aŭ latine Tinea) estas noktpapilio. Tineedojaŭ moteo (Tineola bisselliella) *Lana tineoaŭ limatrio (Lymantria disp...) --Verdulo (diskuto) 10:50, 31 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

Sufikso -edoj[redakti fonton]

Saluton, Marek. Vi scias, ke la sufikso -ed-oj estas agnoskita en PIV. Ĉu vi scias kio estas PIV? En ĝi oni diras Suf., per kiu oni formas la nomon de fam., almetante ĝin al la nomo de ties tipa g.; ekz. al la fam. de cervedoj apartenas la genroj cervo, alko, rangifero, kapreolo ks. Tiele cervedoj egalas al la latina Cervidae. Ĉu vi volas pli fakan fonton? Tiele bonvolu ne tuŝi "miajn" artikolojn per impertinentaj avertoj mankas fonto. Tio supre estas fonto. Ekzemple mi ĵus metis artikolon Hiledoj, absolute ĝusta transkribo por Hylidae, nome latina scienca nomo kiu ĉiam aperas en tiuj miaj artikoloj. Ĉu vi estas ĵaluza de mia laboro kaj estas tro pena por vi akcepti la laboron faritan de aliulo aŭ kiel mi jam diris vi perdis oportunon iĝi policano kaj volas plenumi vian ŝaton pere de impertinentaj vundetoj anstataŭ fari pozitivajn plibonigojn? Se vi volas fontojn, serĉu ilin kaj aldoni. Aŭ pli facile vi povas kopii la fonton kiun mi ĵus metis en Hiledoj, nome el PIV, kaj aldoni al la lokoj kie laŭ vi mankus tiu aŭtoritata fonto. Mi absolute bonvenigas plibonigojn de miaj artikoloj, sed ne bombardadon.--kani (diskuto) 23:44, 10 feb. 2017 (UTC)[Respondi]

@Kani: Mi petas pri referenco en kiu estas rekte skribita ke "Hylidae" = "Hiledoj" Mi komprenas ke vi konstruis vorton laŭ reguloj de Esperanto. Mi pensas ke tio estas orginala esplorado Vikipedio:Ne faru originalan esploradon. Ĉu mi klare skribis? Ĉu vi ne konsentas ke tio estas orginala esplorado aŭ ĉu vi ne konsentas ke orginala esplorado ne rajtas ekzisti en Vikipedio? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 09:25, 16 feb. 2017 (UTC)[Respondi]
Mi komprenas ke konstrui vorton laŭ la reguloj de Esperanto tute ne estas originala esplorado. Se ne, lernolibro, kongresurbo, lernejo ktp., estus originala esplorado. Ĉu mi klare skribis? Vi estas klera homo kiu povas kontribui al Vikipedio pli pozitive ol negative. Vi jam seniluziigis kelkajn homojn; mi male klopodas helpi aliulojn. Se vi trovas tiun petitan referencon, kiu eble ekzistas, mi absolute ne ĵaluzos, tute dankos kaj dankas ĉiujn plibonigojn kiujn oni faris al artikoloj kie mi same laboris aŭ ne.--kani (diskuto) 19:10, 16 feb. 2017 (UTC)[Respondi]

Diskuto rilate al {{EL}}[redakti fonton]

Mi komencis diskuton rilate al {{EL}}. Mi vidas, ke vi volis proponi similan aferon, do eble vi ŝatus partopreni en la nuna diskuto. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 12:33, 15 feb. 2017 (UTC)[Respondi]

Metroo de Varsovio[redakti fonton]

Saluton Marek! Tial ke vi ne ŝatis la ŝablonon "Varmet", mi anstataŭigis ĝin per la pli universala {{Metrostacio}} en artikoloj pri Metroo de Varsovio. --Dominik (diskuto) 07:28, 23 mar. 2017 (UTC)[Respondi]

Saluton Marek! Se antaŭe estus artikolo pri azolo (planto) mi nomus la artikolon jam ekzistanta pri nitrogena derivaĵo kiel azolo (kemio). Kiel oni povas konstati, vi povas verki la azolo (planto) por briligi nian enciklopedion. Claudio Pistilli (diskuto) 21:13, 5 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Yes, bonvolu kontroli English-Esperanto Chemical Dictionary, Dr. D. R. Duncan, Brita Esperanto AsocioClaudio Pistilli (diskuto) 21:32, 5 feb. 2019 (UTC)[Respondi]
Estas plezuro helpi vinClaudio Pistilli (diskuto) 21:54, 5 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Administranta baloto[redakti fonton]

Saluton kara! Eble vi rimarkis Uzanto:LiMr, kiu permane kaj pere de sia roboto faras grandan pliordigan kaj unuecigan laboron. Nun li kandidatis kiel administranto por labori pli efike. Se vi deziras subteni lin aŭ esprimi vian opinion, bonvenon al la respektiva paĝo.RG72 (diskuto) 10:28, 6 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Pollando[redakti fonton]

Saluton. Mi venis al tiu artikolo Pollando laŭ alfabeta ordo en plej altkategorie havendaj artikoloj kaj dum la lastaj tagoj iom plibonigis ĝin, bluigis kaj bluigos ligilojn ktp. Nun mi vidas, ke en ĉapitro Literaturo estas multaj ruĝaj ligiloj de verkistoj, kiujn mi ne konas. Mi kontaktas la tri laŭnome polajn vikipediistojn kiujn mi konas (Sliwinski, Wierzbowski kaj Mazurkiewicz) por demandi ĉu iu bonvolos bluigi almenaŭ iun aŭ kelkajn el tiuj aŭ resendi la peton al iu alia vikipediisto kiu povus fari tion. Ĉiuokaze, kiam mi alvenos al tiu ĉapitro, ankaŭ mi bluigos, sed aprezos helpon. Tamen bv ne redakti la artikolon Pollando mem, ĉar mi multe prilaboras ĝin kaj pro tio lasis la averton "redaktata". Kiam mi ne plu laboros tie, mi forigos la averton kaj estos via vico korekti, ampleksigi, ktp. Dankon. Amike.--kani (diskuto) 11:40, 26 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]