Uzanto-Diskuto:Michael.Kramer

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Uzanto-Diskuto:Mich.kramer)
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Michael.Kramer!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi --RG72 (diskuto) 15:52, 26 Aŭg. 2014 (UTC)

Salutas RG72, Dankon. Mi estas lernanta Esperaton. Bonvolu esti pacienca. --Michael Kramer (diskuto) 08:12, 27 Aŭg. 2014 (UTC)
Ni ĉiuj iam lernis kaj ĉiuj lernas plu. Do ne hezitu kontakti min kaze de iu dubo aŭ bezono. ;)--RG72 (diskuto) 14:30, 27 Aŭg. 2014 (UTC)

Agrablegan kunlaboradon kaj gratulon por la unuaj artikoloj! --pino (diskuto) 06:39, 28 Aŭg. 2014 (UTC)

Bonvolu uzi la butonon "Antaŭrigardo" sub la redakta kesto[redakti fonton]

Bonan tagon, Michael.Kramer! Ni dankas por viaj kontribuoj al Vikipedio. Sed samtempe ni petas vin pli ofte uzi butonon Antaŭrigardo. Tio montros al vi, kiel aspektos la artikolo post viaj reguligoj, sed nenio registriĝas en historio de la artikolo eĉ ne en liston de lastaj ŝanĝoj. La paĝo de la lastaj ŝanĝoj estas por vikipediistoj tre grava, ĉar montriĝas en ĝi ĉiuj ŝanĝoj en Vikipedio. Dum ofta konservado de unu artikolo fare de unu persono la lastaj ŝanĝoj kaj la historio de artikolo senbezone tropleniĝas kaj fariĝas senrigardebla.

Kiam vi sentos, ke viaj reguligoj estas pretaj, enskribu en kampon Resumo koncizan priskribon de vi faritaj ŝanĝoj kaj konservu la ŝanĝojn. Per la konservo vi samtempe montrigas, ke pluajn ŝanĝojn en la plej proksimaj momentoj vi ne planas kaj ke aliaj vikipediistoj povas ekredakti la artikolon, korekti mistajpojn aŭ plenigi ĝin. Okaze de la ofta konservado minacas risko, ke okazos redaktokonflikto, do stato, kiam du vikipediistoj redaktas la saman artikolon samtempe. Dankon por la kompreno.

--Salatonbv (diskuto) 12:14, 1 Sep. 2014 (UTC)

Mi helpas al plibonigado de viaj artikoloj, ekzemple mi konvertas vortojn en bluaj ligiloj. Tamen foje mi trovas kelkajn malfacile kompreneblajn frazojn. Ekzemple en Lutz Seiler "Por esti eldonitaj en septembro 2014 debut romano kruso estis premiita la germana Book Prize." estas en ne tre bona Esperanto, do mi petas, ke vi ne tro kuru kaj ĉiukaze klopodu pli facilajn frazojn. Mi ŝanĝos tion laŭ mia imagopovo, sed se mi eraris, bonvolu refari ĝin.--kani (diskuto) 18:01, 8 Okt. 2014 (UTC)

Koran dankon kani. Mia Esperanto estas ankoraŭ en lia infaneco kaj mi bezonas multan helpon kaj paciencon.
Lutz Seiler Lutz estis premiita la germana Book Prize por lia nova romano. la romano estas nomita "kruso".
belegaj laborante kune --Michael Kramer (diskuto) 19:32, 8 Okt. 2014 (UTC)