Uzanto-Diskuto:Miroslav MALOVEC/Subpaĝo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio



Jen subpaĝo por Mirek. Ĝi estas nur elmontraĵo ; mi forigos ĝin laŭ via peto. Arno Lagrange  04:47, 10. Feb 2006 (UTC)



Vasko - Vaŝti - Vazo - Vazelino - Vazistaso - Vazopresino - Vedanto - Vefto - Vego - Vegetalo - Vehiklo - Vejno - Veksilo


Saluton Miroslav. Mi petas, kiam vi faras ŝanĝojn aŭ kreas artikolon, bonvolu tajpi komenton por ke aliaj Vikipediistoj havas ĝeneralan ideon pri kion vi faris. Alie oni devas rigardi la "malsamojn" por vidi la ŝanĝon, kaj tio ne estas bona maniero de atenti ŝanĝojn. Estas Vikipedia kutimo meti komentojn. Dankon! Kriĉjo 16:28, 17. Mar 2003 (UTC)


Bone, mi provos ne forgesi. Mi malmulte uzas "antaŭrigardu", ĉar al mi jam trifoje okazis, ke la teksto tute malaperis kaj mi devis ĝin verki denove. Tial mi donas unue "konservu" kaj se mi tamen trovas eraron, mi redaktas duan fojon. Tial ĉe mi aperas ofte la sama artikolo plurfoje redaktita. Miroslav


Mirek, kial vi skribas la artikolojn el EdE kun nenecesaj strekiloj dividantaj vortoj ??? Eĉ malfacile estas legi tiun ĉi tekston. (Ankaŭ ofte mankas la unua litero, ekz. ejka anstataŭ Ĉejka en dua akapito) Vitred


Mi skanis la tekstojn kaj tiuj streketoj tie aperis kiel nevideblaj (Soft Hypen), tial mi ne rimarkis ilin, ĉar en mia komputilo ili ne estas videblaj. Oni atentigis min pri tio kaj en la litero B, kiun mi nun prilaboras, mi jam sukcesis tiun Soft Hypen elsarki. La litero A estis eksperimenta, por kapti cimojn kaj trovi ĝustan manieron kiel procedi. La tekstoj el EdE estas nur bazoj por plua redaktado, ĉar ekde 1933 okazis multo nova, tial ili ne estas definitivaj, sed male estas dezirinde ilin kompletigi kaj redakte perfektigi.

Mirek


Estimata Mirek ! Ĉu vi povas atenti kiam vi ligas al [[Zamenhof]], uzi tian ligon : [[Ludoviko ZAMENHOF|Zamenhof]] aŭ [[Ludoviko ZAMENHOF]], ĉar la artikolo "Zamenhof" nun estas apartigilo al la diversaj Zamenhofoj. Dankas ArnoLagrange 14:42, 4. Apr 2003 (UTC)


Bone, sed mi ĉiam hezitas, kiel li estas registrita en Vikipedio, ĉar li estis Lazaro Markoviĉ Zamenhof, poste L. L. Zamenhof, sed neniam Ludoviko Zamenhof. Kial estis elektita varianto, kiun li neniam uzis?


 Mirek

Mirek kaj Arno, ĉu vi konsentas pri la elekto de L. L. ZAMENHOF kiel Bertilo kaj mi konsentis ĉe Diskuto:Ludoviko ZAMENHOF? --Chuck SMITH


Miroslav, bonvolu prizorgi formatadon en viaj artikoloj. Mi vidas jam dum kelkaj monatoj ke vi rapidegemas krei novajn artikolojn, sed neniam finformatigas tiujn kiujn vi jam enmetis. Tio signifas ke aliaj Vikipediistoj devas ĉiam sekvi viajn spurojn kaj enordigi aferojn pro via neglekto. Bona ekzemplo estas la artikolo pri Eli Urbanova. La dua duono de la artikolo estas cito de alia homo. Tio klare ne taŭgas por Vikipedio, kaj bezonos enordigon. Mi vere ŝatus ke vi enordigu aferojn je la artikolokreo, ĉar ne estas juste ĉiam devigi viajn kolegojn trakti tiajn nekoheraĵojn, kiuj eĉ ne ekzistus se vi je la tempo de unua redaktado pli atentus stilajn konformojn. Kriĉjo 08:47, 22. Jun 2003 (UTC)


De kie venas la teksto de viaj artikoloj pri ĉeĥaj komponistoj. Ŝajnas profesie verkitaj, do oni devas atenti ke ili ne venas de kopirajtaj fontoj.

Ankaŭ, bv. legi kaj sekvi la Vikipedio:Gvidilo por biografioj. Viaj lastatempaj redaktoj de ĉeĥ-temaj artikoloj ne rezultis en konformaĵoj, do mi petas al vi pli atenti stilajn konformojn, kiel mi petis al vi supre antaŭ pli ol du monatoj. Antaŭdankon! Kriĉjo 23:40, 5. Sep 2003 (UTC)


Kara Mirek, ĉu vi planis meti EdE-on en iu aparta loko de la interreto, kie ĝi restos en sia originala formo? Tio ja estus tre bone, por ekscii kio estis skribita en EdE, sed la Vikipedio ne estas la ĝusta loko por tio, ĉar ĉi tie oni povas libere ŝanĝi artikolojn (kial ja ankaŭ jam okazas kun la artikoloj de EdE). Kion vi pensas? Marcos 15:29, 6. Maj 2004 (UTC)

Bonvolu rigardi mian provizoran paĝon http://members.chello.cz/malovec/ENCIKL.htm Mi preferus, se la tekston transprenus UEA aŭ Akademio. Mirek

Eble Vikifontoj estus taŭga loko por la originala teksto.


Estimata Miroslav:

Via iniciato vikipediigi la originalan Enciklopedion estis tre laŭde komentata en la retforumo E-hist, kie ni ankaŭ diskutis la problemon menciitan en la antaŭa komento, nome ke la artikoloj estos modifataj kaj post iom da tempo ne plu restos la fonto. Estas bone ke vi konservas la originalon aliloke.

Gratulon, ĉiukaze, Tonyo

Komenteto pri via artikolserio "x-a esperantisto": Se estas pli ol unu esperantisto en la listo, la rubriko devas esti "x-aj esperantistoj", plurale; mi movas ilin tien, kiam mi trovas ilin. (Bonvolu noti ankaŭ ke la landnomo Ĉilio ne konsistas el Ĉil-i-o, sed el Ĉili-o; la unua radiko estas "ĉili", ne "ĉil".) Gunnar Gällmo 18:16, 9. Nov 2004 (UTC)


Mi havas demando:[redakti fonton]

Saluton! Mi ne estas ankoraŭ tre lerta pri Vikipedia Ĉu mi rajtas ŝanĝi aŭ plibonigi tekston kiu estas el "EdE-C Gravaj esperantistoj>>Franca esperantisto" Aŭ ĉu mi devas verki alian tekston por aldoni aliajn informojn

Ĝis Kore Korin' Corinne

Vi povas kompletigi la ekzistantan artikolon. Ankaŭ mi tion faras. Malovec

Sed oni ne plu povos diri ke la teksto estas el EdE! Ĉu? Corinne


Saluton,

Ĉu vi havas la gazeton Esperanto? Tie sur unu el la lastaj paĝoj aperas informoj pri mortoj de Esperantistoj. Mi jam entajpis unu (ĉe Islando) Eble vi havas pli malnovajn ekzemplerojn por aldoni plian bibliografion de gravaj E-istoj. Mi certas, ke UEA apogus tion aŭ ili povus prunti la tekstojn elektronike (kompreneble nur el la lastaj jaroj. Kion vi pensas? Amike RK

--- 8.10.2004

Jes, kiel kluba bibliotekisto mi havas hejme multajn gazetojn, ankaŭ numerojn de la revuo Esperanto, sed mi nun vidas mian ĉefan taskon en enkomputiligo de la restantaj literoj de la malnova enciklopedio. Poste mi komencos kompletigi la artikolojn per novaj informoj. Mi esperas, ke la ceteraj vikipediistoj helpos. Miroslav


Artikolojn pri Betono donacis al Vikipedio ing. Jan Werner el Brno (Ĉeĥio) el sia Terminaro de betono kaj de betonistaj laboroj


Saluton Miroslav. Bonvolu atenti pri stilo en viaj novaj artikoloj. Mi rimarkas ke vi ne konformas al la kutima stilo ĉar mankas "esti" en la unua frazo. Ekz., vi skribus:

Konformigo al unu stilo. Tre grava fenomeno por Vikipedioj.

Sed la preferata stilo estas:

Konformigo al unu stilo estas tre grava fenomeno por Vikipedioj.

Kutimaj enciklopedioj ja uzis vian stilon, sed en Vikipedioj mi jam vidis nur la duan. Mi devas pasigi ĉiam iom da tempo por konformigi viajn artikolojn, kaj preferus ne devi ĉiam fari tion por havi tempon por aliaj projektoj. Dankon! - Kriĉjo 09:35, 15. Mar 2003 (UTC)

Sed vere, se la plejmulto da enciklopedio ne uzas "estas", kial ni uzas tion? Mi proponas ke ni ŝanĝu al la dua stilo. --Chuck SMITH

Bone, mi enmetas "estas". Mirek


Bv ne zorgi pri maloportuna pasvorto kun Y kaj Z. Simple ŝanĝu ĝin al iu kiun vi povas facile memori kaj tajpi en la paĝo preferoj . Lastan fojon vi bezonos tie entajpi la malŝatatan pasvorton kaj vi tie kreos por vi novan.

Cetere mi dankas pri la informoj pri mamuloj. Estas rimarkinda laboro. Jes mi interesiĝas pri la dokumento en Word formato. Mi scivolas ĉu mi povus fari ion bonan el tiu. Bv retesendi ĝin al mi. Arno Lagrange 09:50, 22. Jan 2004 (UTC)


Saluton Arno, la maŝino surprizis min, ĉar hodiaŭ ĝi memoris mian pasvorton kaj mi ne bezonis ensaluti. Sed ĝi ne konservis mian hieraŭan respondon al vi. Mi volonte sendos al vi la tekston de Středa, sed donu al mi ret-adreson, kien mi povos sendi ĝin. malovec@volny.cz

La surprizoj daŭras. Kvankam mi ne forlasis Vikipedion, ĝi mem elsalutis min, tial miaj kontribuoj pri Omelka-Omelková kaj ĉi tiu aldono estas sen mia salutnomo. Mirek

Pardonu, ke anstataŭ Arno mi respondas al vi. Pri la elsaluto: Fakte tio ankaŭ al mi foje okazas; kutime mi reensalutas aŭ - se la servilo lamas - mi finredaktas anonime kaj metas noton en la resumo, ke mi estas la redaktanto.
Se vi volas sendi retleteron al vikipediisto, vi povas tion rekte el la Vikipedio (funkcias tamen nur, se vi estas ensalutinta kaj se la koncerna persono permesis vikipedian retpoŝton). Simple alklaku la vikipediiston, kaj sub la persona paĝo, tute sube, vi trovas butonon Retpoŝtu. Amike, --Unukorno 02:44, 24. Jan 2004 (PST)

Enciklopedio de Esperanto[redakti fonton]

Mi deziras nur danki vin pro via laboro pri Enciklopedio de Esperanto. -- :) 03:50, 20. Mar 2004 (UTC)

Kategorioj[redakti fonton]

Estimata Miroslav ! Mi sugestas ke por la estontaj enŝutoj de la EdE, vi eluzu la novan eblecon uzi [http:eo.wikipedia.org/w/wiki.phtml?titleSpeciala:Categories&article=Enciklopedio_de_Esperanto_-_B kategoriojn]. Vi nur zorgu enmeti la ligojn en la novkreitan paĝon kaj ili aŭtomate estos listigitaj en la kategoriaj paĝoj. Vidu ekzemple : Cornelis Jacob BAART de la Faille kaj Enciklopedio de Esperanto - B. Estos al vi mlapli da peno kaj la tuto fariĝos pli facile uzebla. Arno Lagrange  13:03, 16. Jun 2004 (UTC)

Kara Arno, mi trarigardis la paĝojn de vi menciitajn, sed mi ne komprenas, kiel ĝi povus faciligi mian laboron. Male, mi devus ĉien enmeti la kategoriojn. Unu litero de EdE havas ĉirkaŭ 80 artikolojn, do mi 80-foje devos enmeti la kategoriojn? Krome mi ne komprenas, kia estas diferenco inter referencoj (ekzemple Biologio - Zoologio - Mamulo - Homoido - Homo) kaj la novaj kategorioj. Kaj kial sub la vorto kategorio estas nur tio, kie troviĝas la vorto "Esperanto", kial ne ekzemple referncoj ĉe Biologio kaj suborditaj paĝoj?

Miroslav MALOVEC

Kara Miroslav ! Mi ne petis ke vi enmetu la ligojn al katagerio:EdE en la jam enŝutitajn artikolojn sed nur en la estontaj. Vi jam multe kontribuas per tiu enŝutado kaj la laboron aliaj povas ankaŭ disdividi. Mia peto koncernas nur la estontajn enŝutaĵojn : kiam vi denove enŝutos artikolojn el EdE, bonvolu en la sama tempo aldoni tiun linion kiel mi faris por Cornelis Jacob BAART de la Faille : [[Kategorio:Esperanto|BAART de la Faille]] [[Kategorio:Esperanto-kulturo|BAART de la Faille]] [[Kategorio:Esperanto-movado|BAART de la Faille]] [[Kategorio:Enciklopedio de Esperanto|BAART de la Faille]] [[Kategorio:Enciklopedio de Esperanto B|AART de la Faille]]. Tiu linio kaj aperigas strion kie estas listigitaj la kategorioj al kiu la artikolo apartenas, kaj estigas ke la menciita artikolo aŭtomate aperas en la paĝoj de la menciitaj kategorioj. Bonvolu rimarki ke en la kategoriaj paĝoj la artikoloj estas ordigitaj laŭ la vorto kiu aperas post " | " : Tiel vi povas regi ke Cornelis BAART de la Faille aperos je la litero B kaj ne je la litero C kaj eĉ ke ĝi aperos sub la litero A (dua litero) en la paĝo pri Kategorio:EdE_B. La diferenco kun la antaŭa sistemo de referencoj estas tiu aŭtomata kreo de indeksoj alfabete ordigitaj kaj la ebleco krei hierarirkian ordigon de kategorioj kaj subkategorioj. La ordigo laŭ kategorioj kiam ĝi estos kompleta tute anstataŭos la sistemon de la referencoj. Ni nun nur ekkonstruas ĝin, sed bonvolu viziti alilingvajn vikipediojn (en, fr, de, nl, da, ...) kie la sistemo jam multe disvolviĝis. Arno Lagrange  07:55, 17. Jun 2004 (UTC)




Kardinalo VLK kaj episkopo OTČENÁŠEK - esperantistoj[redakti fonton]

Mirek, saluton, mi petas helpu min. Bone, kiam vi mencias en la artikolo IKUE (far mi tradukota al cs.wiki), ke vi menciis kard. VLK. Antauneloge mi skribis pri li artikolon (farinte longan liston de cehaj teologoj) kaj mi menciis, ke Vlk apartenas al la kategorio esperantistoj. Iu forstrekis tiun mencion. Mi volus, ke la samo ne okazu kun esperanto-mencio ce episk.Otčenášek, kiu aktive kunlaboras kun IKUE, cu ne? - cu li ne estas rekte patrono de IKUE? Se mi povos montri (dum mia cehigo de eo:IKUE) ke signifaj hierarĥuloj ekzistas, estus bone. --Jan 13:45, 7. Dec 2004 (UTC)


Saluton Jan, certe al vi povus helpi IKUE-sekcio http://mujweb.cz/Spolecnost/Svacek/ Mi kredas, ke ie en la numeroj de Dio Benu estas mencioj pri la kardinalo Vlk kaj episkopo Otčenášek. Ĵus mi trovis retejon http://www.ikue.org/historio/indekso.htm, kie al Miloslav Šváček gratulas kardinalo Vlk, episkopoj Otčenášek, Hrdlička kaj Graubner. Mirek

Saluton,[redakti fonton]

Mi volas demandi vin: ĉu vi uzis skanilon por surekranigi tekstojn aŭ mem entajpis (pensante pri EdE kaj tekstoj el Esperanto-gazeto)? Mi ankaŭ havas multajn tekstojn pri diversaj aferoj, sed mi ne havas tempon kaj energion entajpi ilin. Amike Vikipediisto:Razilklingo

Jes, mi uzas skanilon por EdE kaj por la revuo Esperanto kaj por diversaj libroj. Sed poste necesas tralegi la skanaĵo kaj korekti, kion la maŝino deĉifris malĝuste.

Miroslav

Ĉu vi povas aldoni la tipon de via skanilo? Mi tiel scias, ke la skaniloj, kapablaj literigi tekstojn kostas tre multe? Kiom kostis via (aŭ temas pri laboreja skanilo?) Razilklingo 09:40, 20. Feb 2005 (UTC)

uzi la komunan terminon "distrikto"[redakti fonton]

Nova mesaĝo[redakti fonton]

Kara ! Vikipediistoj povas mesaĝi al vi uzante la + signon kiu aperas en la supra strio de la paĝo. (tion mi malice faris) Aŭtomate aperas kampeto por enmeti temon kiu fariĝos subtitolo de la kontribuo ... kaj ĝi estas aŭtomate ordigita je la fino de via paĝo. Cetere por scii kiuj estas la lastaj mesaĝoj esploru la historion de via diskutpaĝo kaj de tie vi povas kontroli ĉiun unuopan ŝanĝon kaj kontroli kiu kiam kion aldonis aŭ ŝanĝis. --Arno Lagrange  12:59, 23. Feb 2005 (UTC)

UEA-konto[redakti fonton]

Por ke estu UEA-konto necesus ke "Vikipedio" kiel morala persono aliĝu al UEA. Do necesus unue ke Vikipeduio fariĝu morala persono. Mi fakte ekhavis la projekton krei asocion ESTU. La projekto iom dormas ĉar mi havis intertempe multajn aliajn taskojn. Sed mi nun reekzorgas pri ties fondiĝo kaj lanĉo. Ek de kiam ĝi ekzistos ĝi povos aliĝi al UEA kaj peri rilatojn inter UEA kaj Wikimedia-projektoj. --Arno Lagrange  10:36, 25. Feb 2005 (UTC)

Nova mesaĝo[redakti fonton]

Ĉu ne estas LU Jianbo, ne Lu JIANBO? (Mi ne certas....)

Bonvolou iom atenti ne rekrei duoblajn artikolojn!!![redakti fonton]

Estimata, via historia laboro estas tre dankinda, sed ĉu vi povus de tempo al tempo kontroli, antaŭ ol fulmrapide krei novajn artikolojn, ke ili ne jam ekzistas sub iom malsama formo? Ekzemple, inter la lastatempaj duoblaĵoj:

... Estas iom lacige ĉiam devi rekorekti viajn neglektaĵojn. Dankas --Vinkomarkov 20:36, 7. Jun 2005 (UTC)

Nia diligenta
kaj afabla
kunlaboranto
Miroslav MALOVEC
meritas la premion
Ora urso
Ora Urso
sen kemiaj aldonaĵoj
pro valoraj kontribuoj
en fidela servo
por nia vikipedio.
subskr. Mo

Ĉu vi povas aldoni la tipon de via skanilo? Mi tiel scias, ke la skaniloj, kapablaj literigi tekstojn kostas tre multe? Kiom kostis via (aŭ temas pri laboreja skanilo?) Razilklingo 09:40, 20. Feb 2005 (UTC)

Mi uzas skanilon, kiun aĉetis al mi la asocio antaŭ 10 jaroj (tipo Genius) por redaktado de nia Starto. Per ĝi mi skanas tekstojn en formo "line art" (nigra-blanka, neniaj ombroj) en denseco 270 dpi kaj konservas ilin kiel bildojn en formato TIF. En nia laborejo ni havas programon Recognita Plus 2.0 (ĉeĥan version), kiu havas ankaŭ Esperantajn signojn, kaj tie mi povas la skanaĵon deĉifri (literigi) kaj poste hejme tralegi kaj korekti la mistajpojn de la maŝino. Nia versio estas malnova ankaŭ 10 jarojn, sed sufiĉa, ĉar ni uzas ĝin nur escepte. 24. Feb. 2005 Miroslav

Fina Venko[redakti fonton]

Saluton Miroslav! Mi legis la artikolon Fina Venko kaj mi konstatis ke vi redaktis la lastan paragrafon. Ĝi certe estas opinio interesa, sed ĉu ĝi estas tute neŭtrala? Mi pensas ke vi devus aldoni titolon al tiu paragrafo, ekzemple Kritiko de finvenkismo, aŭ alia. Dankon.--Greguar 10:27, 24. Mar 2005 (UTC)

Saluton Greguar, mi ne scias, ĉu mia teksto estas kritiko de finvenkismo, sed certe ĝi ne estas ia nova ideologio. Mi opinias, ke ne ekzisto de fina venko estas objektiva fakto, sendependa de la homa volo, same kiel ne povas atingi finan venkon bela vetero nek la malbela. Mi nur atentigis tiujn, kiuj tion forgesis. Miroslav. 24.3.2005

Dankon pro la Ora Urso. Mirosdlav (22.4.2005)


Gottwald[redakti fonton]

Mi legis en la germana, hungara vikio, ke Klement GOTTWALD estis alkoholisto kaj suferis je sifiliso. Ĉu tio estas vera? Antaŭdankon. Narvalo 18:50, 29. Apr 2005 (UTC)

Jes, almenaŭ en la ĉeĥa KIU ESTAS KIU (http://www.hrad.cz/cz/prezident_cr/gottwald.shtml) oni skribas, ke "la landon kaj fine ankaŭ la pro la alkoholo kaj kronika seks-malsano demoraligitan Gottwald obsedis timo (= antaŭ Stalino). Ĉeĥe: Zemi, a nakonec i alkoholem a chronickou pohlavní nemocí zdemoralizovaného Gottwalda, zachvátil strach. Kompreneble, tion oni povis skribi nur post 1989. Ankaŭ mi ne povas alimaniere informiĝi pri tiu afero, ol kredi, ke ĝi ne estas kalumnio. Fakto estas, ke li mortis reveninte el Mosko de la entombigo de Stalin, preskaŭ samtempe kiel Dimitrov. En la menciita artikolo oni skribas, ke inter la ekzekutitoj estis 17 komunistaj ĉefuloj, kiuj malvenkis en batalo pri la potenco, ke 100 000 homoj finiĝis en malliberejo kaj 80 000 en kazernoj por labortaĉmentoj (sen armilo), kio estis pli malpli ankaŭ malliberejo por "nefidindaj personoj", sed ne necesis tribunalo, ĉar oficiale ili estis alvokitaj servi en la armeo. En la realo regis en la landoj sovetiaj komisaroj. Pri la morto de Gottwald oni skribas, ke krevis lia aorto.

Miroslav (29.4.2004)


Mi vidas, ke vi finis la alŝuton de ĉiu UEA-ano, mortinta en la lastaj 30 jaroj. Eble vi devas atentigi pri tio vian samlandanon, ke en la gazeto Esperanto aperu sciigo kaj instigo por aldonoj de Biografioj. Amike Razilklingo 08:00, 13. Jun 2005 (UTC)


Ankoraŭ mi ne finis (mi devis iri al la laboro kaj nun mi daŭrigos), sed la ideo atentigi Stano Marček estas bona. Mi provos.

Mirek

Estimataj Administrantoj, saluton![redakti fonton]

Kial mi skribas al vi ĉi tiun amasan leteron? Fakte ĝi estas plendo.

Ĉu vi povus, mi petas vin ĉiujn, rigardi al la Vikipedista_diskuto:Petr_Tomasovsky kaj Vikipedista_diskuto:Jan??? Ankaŭ Diskuto:Maria_Teresia.

Mi opinias, ke tiu ĉi Vikipedisto AROGAS (en plena senco de la nocio difinita en PIV) ĉiujn regulojn kaj kutimajn procedojn en Vikipedio.

Almenaŭ en alilingvaj Vikipedioj la administrantoj klopodas pri kunordigo de ĉiuj trovitaj informoj al koncerna artikolo.

Ja la vero, kvankam estas iu aŭ io kontroversa, devas esti en la enciklopedio priskribita el ĉiuj eblaj vidpunktoj. Ja NEŬTRALECO de la enciklopediaj artikoloj estas unu el la bazaj principoj de Vikipedio. Per tia neŭtrala sinteno ni ja proksimiĝas al la VERO pri la artikolaj temoj kaj krome montras al la neesperantista mondo, ke ni ne estas ĉiuj nur fanatikaj verduloj, sed ke ni uzas nian lingvon sammaniere objektive kaj praktike kiel ĉiuj aliaj lingvo-uzantoj de ajn lingvo.

Ĉu oni toleru krome VULGARAN traktadon inter la Vikipedistoj?

Kio koncernas la komunikadon inter Jan kaj Petro, la neŭtralan vidpunkton montris unusola plia diskutanto Vikipediisto:Narvalo - jen lia lasta vorto Ŝajnas, ke ŝi rajtis iĝi imperiestrino..ktp. Lia racia aliro, mi pensas, fontas el scio de aliaj lingvoj, nur de Esperanto.

Krome Petro ne skribas enciklopediajn artikolojn (kiujn li nomas „detala biografio“), sed simplajn listoj de amasigitaj datoj kaj eventoj.

Mi havas tiun ĉi labor-planon: Diskuto: Maria Tereza (Aŭstria)

Mi scivolas pri viaj reagoj. Jan --Jan 17:41, 17. Jun 2005 (UTC)


Mi esploris niajn cheĥajn enciklopediojn. La plej malnova de Otto (ĉirkaŭ la jaro 1900, do ankoraŭ en la aŭstria epoko) skribas:

M. Terezie, císařovna římsko-něm., královna česká a uher. - chorv. (= imperiestrino romia-germana, reĝino bohema kaj hungara - kroat.)

La plej novava enciklopedio Universum 2003 skribas:

Marie Terezie, římskoněm. císařovna, česká a uherská královna, rak. arcivévodkině (= romgermana imperiestrino, bohema kaj hungara reĝino, aŭstra arkidukino)

Tamen ambaŭ skribas, ke en 1745 ŝia edzo estis elektita imperiestro kaj nur de tio estas derivita ŝia imperiestra titolo.

Mi konkludas, ke ambaŭ tiuj prestiĝaj enciklopedioj opiniis, ke por la bezono de la laika publiko eblas karakterizi ŝin kiel rom-germanan imperiestrinon, kvankam el vidpunkto faka (historia-jura) ne estis precize tiel.

La artikolo de Petro prezentas ŝiajn vivdatojn, la artikolo de Jan klarigas tiun juran problemon. Ambaŭ artikoloj povas kunekzisti, sufiĉas fari reciprokajn ligojn. Aŭ sufiĉus skribi: En enciklopedioj ŝi estas kutime nomata "rom-germana imperiestrino", sed necesas scii, ke kiel imperiestro estis elektita ŝia edzo, ŝi do portis la titolon kiel edzino. Reala potencon en Aŭstrio portis ŝi kiel heresantino de Karolo la 6-a .... (aŭ iel simile).


Granda problemo en Vikipedio estas skribado de propraj nomoj. Ekzemple en kelkaj artikoloj estas skribite Pragmata sankcio, en aliaj Pragmata Sankcio, kion la aŭtomato komprenas kiel alian aferon. Sed la serĉanto en Vikipedio ne scias, kiel precize oni enmetis la aferon - tial estus pli bone havi ambaŭ variantojn. Oni povas skribi unu varianton kaj poste "movi la paĝon" aŭ en la alian varianton enmeti Redirect al la unua varianto. Poste la serĉanto povas uzi ambaŭ variantojn, sed ambaŭ lin kondukos al la sama artikolo.

La nomo de nia imperiestrino havas ankaŭ plurajn variantojn en Esperanto (Maria Teresia, Maria Terezia, Maria Tereza, laŭ nova PIV eĉ Mario Terezo), ĉiu serĉanto certe serĉos laŭ kutimoj de sia gepatra lingvo. Tial ni bezonus ĉiujn variantojn, sed redirektantajn al la sama artikolo.


Ĉe historiaj personoj, nobeloj, estas problemo kiel skribi la epiteton. En kelkaj lingvoj oni uzas adjektivon, en aliaj prepozitivon (Johano Luksemburga - Johano de Luksemburgio). Kiun manieron elekti?

Salutas Mirek


Dobrý den,
vážený kolego, v současné době na české wikipedii probíhá diskuse o odebírání práv neaktivním správcovským účtům (cs:Wikipedie:Odebrání práv správce a diskuse této stránky). Protože jste na české wiki již dlouho ničím nepřispěl, diskutuje se problém právě na Vašem případě. Velmi bych uvítal, kdybyste si našel trochu času a zkusil se k případu nějak vyjádřit, Váš vlastní názor by měl pravděpodobně rozhodující význam. Děkuji. --213.194.213.59 10:04, 16. Jul 2005 (UTC)

Akuzativaj paĝoj pri tagoj de la jaro?[redakti fonton]

Kara kolego, mi rimarkas, ke vi komencas krei transdirektiloj pri jar-tagaj paĝoj en la akuzativa formo (ekz. 4-an de marto). Ĉu vi ne opinias, ke io tia estas diskutinda? Mi ne diras, ke ĝi estas malbona, sed oni ne hastu pri ĝi. Sincere, Umberto 18:59, 3. Aŭg 2005 (UTC)

Kara Umberto, se M. M. eklaboras por faciligi al ni la vivon, tio estas nepre laŭdinda afero. (Mi konfesas, ke iam ankaŭ mi komencis tion. Kiam mi atingis finon de januaro, iu alia kara kolego ekforigis, post kio mi iomete perdis la emon daŭrigi.) Kompreneble estas dezirinde, ke tio okazu sisteme, laŭeble kun labordisdivido inter pluraj, kaj vi pravas, Umberto, ke ni prefere unue atingu konsenton por eviti novan forigon. Amike Montanesko 19:22, 3. Aŭg 2005 (UTC)

Por eviti akuzativo-problemojn ĉe datoj, mi kutimis enkonduki ilin tiel: "blablibla okazis je la x-a de XXX". Ne plu akuzativo! Kial ne utiligi la kapablecojn ofertitajn de Esperanto? Vikipediisto:Eliott

Pri tio okazis jam multaj diskutoj (longe antaŭ mia alveno ĉi tie) lige al la demando de normo por biografioj. Se mi ĝuste memoras, kion mi legis, oni insistis tie, ke oni nepre uzu la akuzativan formon por atingi unuecan, profesian aspekton (!) Miaopinie estas bone havi normojn, sed dekreti gramatikajn detaloj estas iom tro da rigoro. Cetere "je ..." estas tute bona formo, sed ankaŭ la akuzativa variaĵo estu uzebla, prefere sen skribi duoblan ligon, kiel necesas ĝis nun. --Montanesko 20:10, 3. Aŭg 2005 (UTC)



Ni jam havas milojn da biografioj kun unueca formo "naskiĝis la X-an de ... ktp", do mi ne volas tion ŝanĝi, tamen la neceso duobligi ĉion tre ĝenas kaj malrapidigas la laboron. Nin ankoraŭ atendas dekmiloj da novaj biografioj kaj tiuj 366 "redirektoj" tre helpus. Se eblus pli taŭga teknika solvo, mi ĝojus. Do mi lasos la datojn ruĝaj kaj atendos, kion vi elpensos.

Salutas Mirek

Saluton Mirek, mi preparis por vi (ĉar vi ofte "bezonas" akuzativajn formojn de tagoj) kaj por ceteraj ĉiujn tagojn de la jaro en la akuzativa formo. Vi povas nun trakvile ligi ilin en tiu ĉi formo. La duobliga laboro skribi ilin en ambaŭ formojn ĝenis ankaŭ min. Do mi preparis tion. Petro :-) 5. Aŭg. 2005 17:28 (UTC)

ne jam – ankoraŭ ne[redakti fonton]

Mi salutas vin kaj petas, rigardu ĉi tien Vikipedio diskuto:Administrantoj#ne jam – ankoraŭ ne, :-)(ĉiam ridetu) --Jan 08:10, 26. Aŭg 2005 (UTC)

Ĉeĥaj urboj kaj vilaĝoj[redakti fonton]

Saluton Mirek, kiam vi estos redaktanta ĉeĥajn urbojn kaj ĉeĥajn vilaĝojn, ĉu ne estus avantaĝe uzi ŝablonojn de ĉeĥaj distriktoj? La ŝablonojn vi trovos en Distriktoj de Ĉeĥio. Ĉiu distrikto havas sian ŝablonon. Krom Kategorio:Urboj de Ĉeĥio ekzistas ankaŭ Kategorio:Vilaĝoj de Ĉeĥio. Petro 26. Aŭg. 2005 20:14 (UTC)

Sed mi ne ĉiam scias, al kiu distrikto la urbo aŭ vilaĝo apartenas. Hieraŭ telefonis al mi s-ro Viktor Dvořák el Moravské Budějovice, ke ili havas Esperantlingvajn urbajn paĝojn, do mi volis tiun informon meti en Vikipedion, sed mi estis tute konfuzita de la sistemo. Se mi elektis malĝustan lokon, bonvolu tion korekti. Mirek

Vi reskribas artikolojn de PIV. Kio pri la kopirajto? Maksim 11:30, 6. Sep 2005 (UTC)

Detlev Blanke certigis min, ke kiam mi mencias fonton, mi povas citi ĉion ajn. Cetere temas ĉiam pri unu sola frazo kaj PIV-aj difinoj estas citataj ofte en diversaj dokumentoj. Mi povus elekti alian vortumon, sed la vortumo de PIV pri la prilaborata temo estas ĉiam interesa kaj devus esti parto de ĉiu artikolo. Poste ni povas libere disvolvi la temon kaj alporti detalojn, por kiuj en PIV ne estas loko. Mirek, 6. Sep 2005

Kara Mirek,[redakti fonton]

Mi trovis vian paĝon (ne volu scii kiel) pri Ĉefverkoj De La Ĉeĥa Literaturo - [1]. Ĉu vi estus tie afabla kaj ligus ceterajn informojn, kiuj estas ligeblaj? Mi ne havas nervojn por tio. Mi ne scias,se vi legos tiun ĉi mesaĝon kiel Miroslav Malovec aŭ kiel alia Vikipediisto, tio ne gravas, se vi volas esti sinjoro XY aŭ sinjoro WQ. Ankaŭ aliaj viaj paĝoj estas korektendaj. Bonvolu ankaŭ legi Vikipedio:Administrantoj - Petr Tomasovsky - Pardonu al mi. Petro 12. Okt 2005 16:45 (UTC)

Bone, mi faros tion, sed estu iom pacienca, mi nun havas multe da laboro pri la asocia kongreso en Vyškov venontsemajne. Mirek

Mi ĝojas vidi vin redakti. Petro 13. Nov. 2005 19:41 (UTC)


Jes, mi estis unu monaton entuziasmigita per la paĝo de BioLib, en kiun mi enmetis preskaŭ 4 mil esprimojn de plantoj kaj bestoj (vidu http://www.biolib.cz/)

Mirek

Portaloj[redakti fonton]

Mirek, mi kreis Portalon pri Ĉeĥio, ĉu vi ne intencas aldoni ian "rubrikon" aŭ informojn? Petro 8: Dec 2005 19:47 (UTC)

Ĉu vi ne aldonus ekz. Esperanto en Ĉeĥio aŭ Ĉeĥio kaj Esperanto? Mi helpos vin. Petro 8. Dec 2005 20:00 (UTC)


Mi ne scias, kia estas diferenco inter Ĉeĥio kaj Portalo Ĉeĥio. Mirek


vi poponas la vorton kipo por ŝutamaso. Sed kio pri Kippa (juda kapvesto). Ĉu mi povas ankaŭ uzi la voron kipo por tio? Narvalo 23:12, 11. Dec 2005 (UTC)

Memstara artikolo[redakti fonton]

Saluton Mirek, ĉu vi ne intencas krei memstaran paĝon pri vi kaj tiel aperi en Kategorio:Naskiĝintoj kaj ankaŭ kun viaj samjaraj naskiĝintoj? Petro 11. Jan 2006 20:34 (UTC)

Pri birdoj[redakti fonton]

Saluton s. Malovec. Mi interesas pri naturo, kaj vi ankaŭ. Tio ŝatas min. Vi estas sperta esperantisto. Mi ne. Mi volas prepari artikolon pri - birdprotektado - birdobservado (en: birdwatching aŭ birding) kio estas taŭga esperanta nocio?

kaj -birda krimo

Ĉu vi povas helpi al mi kun tio? Erinaceto

Promeso ĉe PledgeBank[redakti fonton]

Saluton. Bonvolu atenti la paĝon Vikipedio:Promeso verki po 3 artikolojn tage, kiu donas instrukciojn pri kiel eki plenumadon de la promeso, kiun vi subskribis antaŭ iom da tempo ĉe PledgeBank. Dankon pro via kunlaboremo! Marek "Blahma" BLAHUŠ 20:05, 30. Jan 2006 (UTC)

Saluton kaj gratulon pro viaj kontribuoj al la Promeso verki po 3 artikolojn tage! Estas ĝojige vidi, kiel pro tiu promeso ĉiutage aperas en la Vikipedio novaj artikoloj pri interesaj temoj. Mi atentigas vin, ke ekde kelkaj tagoj ekzistas aparta paĝo, en kiu oni povas sekvi (ofte ĝisdatigatajn) statistikojn pri la promesa projekto kaj pri la rezulto kiun ĝi alportadas al la Vikipedio. Vi povas kontroli, kiom multe da novaj artikoloj jam ekestis, kaj ankaŭ vi povas utiligi tiun paĝon por sekvi vian propran plenumadon de la promeso - la paĝo ĉiam diras, kiom multe da artikoloj estis promesitaj kaj kiom multe da tio vere estis kreita. Do ek, mi deziras al vi bonan amuziĝon verkante, kuraĝon kaj multe da tempo, ideoj kaj motivigo por la laboro. Dankon pro via ĝisnuna helpo! Marek "Blahma" BLAHUŠ 01:35, 9. Feb 2006 (UTC)

Mohl by jste prosim pridat zdroj tohoto obrazku na jeho stranku? Ja bych ho pak pripadne dal do Commons. en:User:Pavel Vozenilek 85.70.83.93

Kresbu vytvořil v roce 1842 J. P. Novopacký, otištěno v Odenonu 1986 v "Domácí kuchařce, kde jsou i ukázky z jejího literárního díla, vzpomínky apod. Malovec