Uzanto-Diskuto:Mutichou

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol fari (iom grandan) redakton, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru: se viaj redaktoj kontraŭas al la reguloj, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion. Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto!

Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj estas eble ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante --~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampoVia subskribo kun tempstampo

Vi disponas ankaŭ pri uzantopaĝo, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas ktp. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la ŝablonon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la vikipediistojn laŭ lingvokapablo kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablan kunlaboradon deziras al vi 
Bienvenue à toi, Mutichou ! N'hésite pas à me contacter pour toute question que tu te poserais. Et merci d'avoir crée Montigny-le-Bretonneux : ça fait une ville en moins à faire sur la longue liste que j'ai établie. :=) Thomas Guibal 11:52, 10. Jun 2007 (UTC)

De rien. :p Et justement, j'ai une question : y a-t-il des recommandation typographiques ? Par exemple, j'ai écrit les nombres comme je le ferais en français, mais est-ce conseillé ? Mutichou 13:24, 10. Jun 2007 (UTC)
En espéranto, et pour autant que je sache, une typo à la française du genre "3 500,23" est préférable à la typo anglo-saxonne du genre "3,500.23", donc tu as fait le bon choix. Pour le reste tu découvriras les (peu nombreuses) conventions au fur et à mesure car je ne crois pas qu'il existe une page pour ça. En revanche tu pourras utilement consulter les pages proposées en lien ci-dessus, par exemple pour le titrage des articles et autres subtilités. Thomas Guibal 15:24, 10. Jun 2007 (UTC)

Bonvolu ne nuligi forigendajn artikolojn[redakti fonton]

Saluton! En la estonteco, bonvolu ne nuligi artikolojn kiu estas forigenda. Anstataŭ, enmetu la ŝablonon {{forigu}} kaj aldoni la informo al Forigendaj artikoloj. Tiel administranto povas vidi ĝin kaj forigi ĝin. Dankon pro via helpo! Amike salutas Yekrats 10:54, 23. Jun 2007 (UTC).

Hi! In the future, please don't wipe out articles which are needing to be deleted. Instead, enter the template {{forigu}} and add information to Forigendaj artikoloj. That way an administrator can see it and delete it. Thanks for your help! Friendly greetings from Yekrats 10:57, 23. Jun 2007 (UTC).

Bone, mi faros tiel. Mutichou 12:09, 23. Jun 2007 (UTC)

bonvolu helpi ! ĉe {{Chefpagho/skatolo}} vi faris iun aspektan ŝanĝon, tamen la celata funkciado ne jam funkcias. Mi provis kopii el fr:Modèle:Accueil/cadres kaj enmetis en Mediawiki:common.js la funkcion LigilojSkatolChefpagho sed ĝi ne jam funkcias. Mi esploras kial. Se vi havas ideon bonvolu sciigi al mi. Dankas Arno Lagrange @ 21:24, 15. Jun 2008 (UTC)

Prave ! dankon ! mankis ankaŭ la funkcio getCookieVal. Nun la paĝo funkcias vidu Vikipediisto:ArnoLagrange/Ĉefpaĝo : ĝi estas tute la sama paĝo kiun vi kreis + aldono de la ebleco kaŝi unuope la skatolojn. AL @ 22:06, 15. Jun 2008 (UTC)
Mi duonmalprotektis {{Chefpagho/skatolo}} (nun redaktebla de ensalutintoj). Vi do povas nun plibonigi ĝin. AL @ 19:49, 16. Jun 2008 (UTC)

Dankon pro la atentigoj. Mi korektis laŭ viaj sugestoj. Arno Lagrange @ 18:57, 22. Sep 2008 (UTC)


 Jaro mankas!  Saluton, ĉu estas korekte por vi ke mi alidirektilu {{Chefpagho/skatolo}} al {{Ĉefpaĝo/skatolo}}, por la bona ortografio ? Mi korektos la korektendajn aĵojn poste. (Noto: Tu peux me répondre en français, c'est ma langue maternelle) Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 22:00, 28 Jun. 2012 (UTC)

Privata demando[redakti fonton]

Saluton, mi havas familianojn-esperantistojn en Montinio. Ĉu interesus vin ekkontakti kun ili? Se jes bonvolu mesaĝi al vinkomarkov ĉe yahoo punkto fr. --Vinkomarkov 11:24, 27. Nov 2008 (UTC)

Vikipediisto:Mutichou/Informkesto lingvo[redakti fonton]

Saluton, Mutichou. Via varianto de la ŝablono {{Informkesto lingvo}} sur Vikipediisto:Mutichou/Informkesto lingvo vere pli bone aspektas. Vi ja povas proponi aspektan ŝanĝon sur la ŝablona diskutopaĝo. Kore --Tlustulimu 18:52, 25. Dec 2008 (UTC)

Saluton, Mutichou. Mi ĵus finfine rearanĝis la ŝablonon {{Informkesto lingvo}} laŭ via propono. Sed mi uzis la CSS-klason "infobox" por la tuta informkesto kaj formatigis ĝian larĝecon en alia unuo, nome 21em, ĉar tio estas pli bona por Interretaj Esploriloj. Tia stulta foliumilo ne povas pligrandigi la tabelon, se oni uzas pikselan larĝodifinon. - Ĉu vi hazarde konas konvenon bildeton, kiu taŭgus kiel fona bildeto en la ĉefa kaplinio por informkestoj pri lingvoj? Kore --Tlustulimu 17:54, 25. Feb 2009 (UTC)

Vikipedia konkurso: Lastaj du tagoj[redakti fonton]

Saluton! Mi ĝojas pro via partopreno en la vikipedia konkurso "Monato de Vikipedio". Bonvolu atenti, ke la konkurso finiĝas la 30-an de aprilo 2010 je 24:00 laŭ UTC. Tio signifas, ke vi ankoraŭ dum preskaŭ du tagoj povas redaktadi la konkursajn artikolojn kaj tiel plialtigi vian ŝancon gajni premiojn. Bonvolu tamen nepre definitivigu ĉiujn viajn deziratajn redaktojn antaŭ la supre menciita limdato, ĉar ni bedaŭrinde ne povos akcepti ajnajn redaktojn faritajn poste. Ankaŭ rimarku bone, ke nur artikoloj kiujn vi listigis apud via nomo en la konkursa paĝo kalkuliĝos kiel via kontribuo (ĉu eble vi dum aprilo redakt(et)is ankaŭ aliajn artikolojn kiuj estas en la listo, sed ne sciis pri tio kaj tial ankoraŭ ne indikis ilin?). En majo, post analizo de ĉiuj ricevitaj kontribuoj fare de la ĵurio, mi denove kontaktos vin. Marek "Blahma" BLAHUŠ 08:25, 29. Apr 2010 (UTC)

Banks insularo[redakti fonton]

Saluton Mutichou, Vi eble jam vidis ke mi aldonis demandon en la diskutpaĝo de Banks-insularo. (à moi tu px répondre en français, car ça fait longtemps que je n'ai pas pratiqué l'esp.!) Ĝis, Womtelo 22:46, 4. Dec 2010 (UTC)

Ŝablono:Situo sur mapo Vanuatuo[redakti fonton]

Saluton, Mutichou. Mi ĵus korektis la parametron "reliefo" en {{Situo sur mapo Vanuatuo}}. Se vi volas, ke defaŭlte aperu la reliefo, tio devus esti aranĝata en la vokanta ŝablono (ĉefe informkestoj), ne en la laŭlanda. Alikaze perdiĝus la unueco kaj la simileco al la germana, sorabaj kaj parte franca vikipedioj. Amike --Tlustulimu 17:49, 10 Sep. 2011 (UTC)

Dankon pri la korekto, mi ne rimarkis, ke mi interŝanĝis la bildojn. Mutichou 17:58, 10 Sep. 2011 (UTC)

Ŝablono:Informkesto franca departemento ‎[redakti fonton]

Saluton, Muticou. Mi ĵus vidis, ke vi ŝanĝis la ŝablonon {{Informkesto franca departemento}}. Sed post tio malaperis la malsupraj ligiloj de la informkesto. Tial mi ĵus denove aldonis tie la helpan ŝablonon {{ŝanĝu ŝablonon}}, kiu ne havas ekvivalenton en la franca vikipedio, sed en la sorabaj. Ĝi devas rekte stari antaŭ {{informkesto/Fino}}. --Tlustulimu (diskuto) 17:41, 29 Sep. 2012 (UTC)

Ĉu eblu diska punkto?[redakti fonton]

Saluton, Mutichou. Mi ĵus vidis en la franca artikolo pri islandaj glaĉeroj, ke tie eblas varianto de {{punkto sur mapo}} (per fr:Modèle:G/Disque) kun "diska" punkto. Ĉu mi aranĝu la necesajn ŝablonojn por tio? Amike --Tlustulimu (diskuto) 11:24, 22 Nov. 2012 (UTC)

Vi povas krei tiun ŝablono se vi volas, sed mi nuntempe ne bezonas ĝin.
Fakte, pli utila (sed pli komplika) estus maniero afiŝi plurajn mapojn; vidu ekzemple en fr:Paris, kie eblas montri la punkton sur pluraj mapoj kaj ŝanĝi la mapojn per ligilo, doninte al ŝablono simple Paris/Île-de-France/France. Ĉu vi pensas, ke vi povus fari tion? Mi tute ne scias, kie komenci. Mutichou (diskuto) 11:53, 22 Nov. 2012 (UTC)
Saluton, Mutichou. Mi nun evoluas novan version de {{geokesto}}, kiu ebligu ŝalteblajn mapojn. Bedaŭrinde jam efikas vikia limo en {{geokesto3}}. Tamen la rezulto jam bone aspektas en Ŝablono:Geokesto3/testoj. Sed mi ankoraŭ emas solvi kelkajn problemojn. --Tlustulimu (diskuto) 15:47, 22 Nov. 2012 (UTC)
(+) Alternative mi kreis ŝablono:Geokesto2/testoj, kie aperas Parizo en la dua testo. Kiun varianton vi preferus? La nova ŝablono {{geokesto3}} aperas en la kategorio Paĝoj en kiuj la ekpansiprofundo estas preterpasita. Sed {{geokesto2}} ne aperas tie. Do, momente {{geokesto2}} estas pli taŭga, kvankam ĝi havas por ŝanĝeblaj mapoj apartajn parametrojn. --Tlustulimu (diskuto) 17:22, 22 Nov. 2012 (UTC)

Ŝablono:Informkesto ponto‎‎[redakti fonton]

Saluton, Mutichou. Mi ĵus malfaris vian fuŝigan rekodigon de la ŝablono {{Informkesto ponto‎‎}}. Bonvolu uzi por viaj provoj la provejan subpaĝon Ŝablono:Informkesto/provejo. Alikaze la artikoloj estus fuŝaj. Mi krome petas vin, ke vi ne tute rearanĝu la kodon, nur aldonu kion vi celas. Nur se vi sukcesas, la nova kodo povos esti kopiata en la ŝablonon. Se vi ne komprenas la uzadon de {{informkesto}}, bonvolu demandi min. --Tlustulimu (diskuto) 13:11, 12 Mar. 2013 (UTC)

Kial vi rekogis la ŝablonon, tiel ke la parserilo nun certe bezonas pli da risurso? Ĉu vi ne komprenas la uzadon de {{informkesto}}? Krome mi vidis, ke vi ne uzis Ŝablono:Informkesto ponto/provejo. --Tlustulimu (diskuto) 13:14, 12 Mar. 2013 (UTC)
Por aldonoj reverkado kutime ne necesas. Do, mi povus reaperigi la antaŭan kodigon kun via aldono. Krome mi vidis, ke vi fakte ne nur aldonis parametrojn, sed eĉ ŝanĝis ion. Tio tutcerte fuŝos artikolojn. Ĉu vi bone testis tion? Se ne, mi rearanĝos kun alternativaj paramtroj. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 13:28, 12 Mar. 2013 (UTC)
(+) Via rekodigo havas plian kromefikon. La ŝablono nun aperas en la kaŝita kategorio kategorio:Paĝoj en kiuj la ekpansiprofundo estas preterpasita. Tio montras, ke la eraj ŝablonoj ne estas bone pripensitaj por krei informkestojn. Do, jen plia kialo por denove uzi {{informkesto}}n kial bazon, ĉar tiam la aŭtomata aldono de la nomita kategorio ne okazis. --Tlustulimu (diskuto) 13:35, 12 Mar. 2013 (UTC)

Resaluton, Mutichou. Mi ĵus rekodigis la ŝablonon per {{informkesto}} kaj ĉio funkcias plu, almenaŭ en la dokumentado. Krome mi aldonis la fonan koloron ankaŭ al la fina parto de la informkesto, kiu enhavas tri mezajn ligilojn. Kaj la parametro koordinatoj ankoraŭ devus funkcii. Sed mi metis ĝin kiel nedevigan parametron. Post ŝanĝo de la artikoloj ni povos forigi ĝin.

Mi nur eraris pri la menciita kategorio kategorio:Paĝoj en kiuj la ekpansiprofundo estas preterpasita. La ŝablono restas en ĝi. Do, eble tio baldaŭ ŝanĝiĝos, ĉar baldaŭ estos aktivigata Lua por "programi" ion en la ŝablonoj, tiel ke certaj parserilaj limoj ne plu tiel rapide estos atingataj. Sed mi pripensos tion poste. --Tlustulimu (diskuto) 14:36, 12 Mar. 2013 (UTC)

Francaj komunumoj[redakti fonton]

Mi dankas vin pro via sistema kreado de artikoloj pri komunumoj. Mi provas fari same pri vilaĝoj de Ĵuraso, sed la tasko estas granda. Pino ankaŭ verkas pri "Cote-d'Or" kaj aliaj departementoj. kunlaborante edesbrieres

Ŝablono:Informkesto Pariza metrostacio[redakti fonton]

Saluton, Mutichou. Mi ĵus korektis parametron de {{Informkesto Pariza metrostacio}} de peronoj al kajoj. La ŝablonan dokumentadon mi jam korektis, same kiel kelkajn artikolojn. --Tlustulimu (diskuto) 15:58, 16 Jun. 2013 (UTC)

Burokratoj[redakti fonton]

Saluton, Mutichou. Ni bezonas kelkajn burokratojn. Ĉu vi vidas tie ? Amike. --pino (diskuto) 10:36, 26 Jun. 2013 (UTC)

Eperon barré[redakti fonton]

Saluton Mutichou! Pour Crozon je cherce à traduire : "L'éperon barré de Lostmarc'h, véritable camp retranché, date de l'âge du fer (des environs de 500 avant J-C) et servit de refuge à des populations celtes et gauloises par la suite." Aurais tu une idée pour éperon barré ? Antaŭdankon!--pino (diskuto) 10:29, 26 Aŭg. 2013 (UTC)

Saluton Mutichou!

Unue mi volas aliĝi al la antaŭe skribita danko pro via sistema kreado de artikoloj pri komunumoj de Francio, ĉar ili vere tre mankas en Vikipedio (kompare al najbaraj landoj kiel Germanio, Svislando kaj Italio, pri kies preskaŭ ĉiuj komunumoj ekzistas artikoloj, eĉ se foje iom tro aŭtomate kreitaj kaj ne persone prilaboritaj ... tamen pli bone ol nenio). Mi antaŭ tri semajnoj decidis ke mi farus miajn unuajn vikipediajn redaktojn pri la feriejoj CHM Montalivet kaj Euronat, kaj tiam ankoraŭ ne ekzistis artikoloj pri la komunumoj Vendays-Montalivet kaj Grayan-et-l'Hôpital, sed nun kiam mi metis miajn pretajn artikolojn, la artikoloj pri la du komunumoj mirinde aperis, kaj aĝas nur malmultajn tagojn. Tio tre pozitive surprizis min!

Tamen vi en la artikolo CHM Montalivet ĵus faris iujn ŝanĝetojn, pri kies senco mi dubas. Unua temo: Vi ŝanĝis ĉiujn referencojn de frazo aŭ alineo, ke estas unue la referenco kaj poste estas la frazofina punkto (fina aspekto "tekstotekstoteksto[1]." anstataŭ antaŭe "tekstotekstoteksto.[1]"). Ĉu vi vere certas ke nepre la referenco devas esti antaŭ la punkto??? Al mi aspektas ke referenco rekte ĉe iu vorto referencas nur pri tiu vorto, kaj referenco post frazo, do post la punkto, referencas pri la tuta frazo aŭ eĉ la tuta alineo (se metita fine de la alineo). Kaj krome en via redakto aspektas ke la referenca nombro iel "disŝiras" la punkton for de la frazo, al kiu apartenas la punkto. Ĉu estas vikipedia redaktoregulo, ke referenco nepre devas esti antaŭ punkto (duobla punkto, komo, demandosigno ktp.)??? Dua temo: Vi formetis la centrigon de bildopriskriboj kaj nepre majuskligis la unuan literon, kvankam la bildopriskribo ne estas plena frazo, nur iuj vortoj: Mi persone ŝatas la centrigon, kaj pensas ke majuskla unua litero necesas nur tiam kiam temas pri tuta frazo. Kaj mi jam vidis multajn milojn da vikipediaj artikoloj (mi jam longe pasive observas...), en kiuj la bildopriskriboj estis centrigitaj kaj komenciĝis per minusklo, se nur estis unuopaj vortoj, ne frazo (konsentite ke mi vidis ankaŭ multajn aliajn kie estis kiel vi faris). Ŝajnas al mi ke estas ia libereco de redaktanto havi bildopriskribon de novkreata teksto maldekstre aŭ centrigite. Ĉu estas vikipedia redaktoregulo, ke priskribo nepre ne rajtas esti centrigita, kaj ke priskribo ne-fraza nepre devas esti majuskla? Kaj fine ankoraŭ tria temo: Vi ŝangis naĝejo "akvoparko" simple al akvoparko. Supozeble la vortumo naĝejo "akvoparko" ŝajnas al vi duoble la sama vorto (kiel "helhara blondulo"). Sed al mi ne aspektas ke "akvoparko" estas universale komprenebla Esperanto-vorto (eble por franclingvano konanta la vorton parc aquatique aspektas tute klare). Mi ofte vidas, ke en pejzaĝa parko estas multaj fontanoj, riveretoj kaj lagetoj - ĉu la Anglaj Ĝardenoj de Wörlitz, la parko Sofijivski en Ukrainio aŭ la Luiza Parko Mannheim ne estas akvoparkoj? Aparte se estas "parka akvoludejo" kun multaj fontanetoj en ebena areo, kiuj ŝprucas akvon supren kaj en varmaj tagoj infanoj kuras tra la areo en la iom riska ludo laŭeble ne malsekiĝi... parko kun tiaj fontanetoj en mia kompreno klare ankaŭ nomeblas akvo-parko, sed ne estas naĝejo. Tial laŭ mi naĝejo kun nomo "akvoparko" ne estas duobla informo, kaj tial mi skribis, metante la vorton akvoparko inter citilojn.

Jen "granda" reago de mi al "malgrandaj" redaktoj de vi. Mi volas ke vi komprenas, ke mi intence skribis kiel mi skribis. Tre franciemajn salutojn sendas Alexander von Tempelfeld (diskuto) 10:57, 28 Aŭg. 2013 (UTC)

A ton avis qu'est ce qui serait mieux "Ĝia ĉefurbo estas la subprefektujo Montbard" ou "Sia ĉefurbo estas la subprefektujo Montbard" ? Antaŭdankon ! --pino (diskuto) 18:23, 31 Aŭg. 2013 (UTC)

Ĝia. Si (et sia) ne peut pas être sujet (cf. PMEG). Mutichou (diskuto) 18:44, 31 Aŭg. 2013 (UTC)
Dankon!--pino (diskuto) 06:48, 1 Sep. 2013 (UTC)

Mi ŝovis tiun-ĉi tutan diskuton al la ĝenerala [diskutejo], bonvolu respondi nur tie, por eviti, ke la diskuto disfalas en erojn, kiuj troviĝas en multaj lokoj, kaj ne ĉiuj povas sekvi - dankon. Respondon mia al via lasta kontribuo vi ankaŭ trovas tie.DidiWeidmann (diskuto) 12:49, 1 Sep. 2013 (UTC)

Kara antaŭ iom da tempo unuopulo kreis en nia vikipedio portalon pri pedofilio. Tiu portalo fakte ne estas vere necesa kaj evidente estas apologio pri la pedofilia movado, kaj ĝia ununura celo estas bele prezenti amason da diversaj kontribuoj pri pedofiliaj temoj ekzemple kun amaso da citaĵoj de famuloj el antikva tempo, kiuj glorigas la misuzon de infanoj. La ekzisto de tia portalo en Esperanto-vikipedio, kiu en alilingvaj vikiepdioj evidente ne ekzistas aŭ jam estis forigita, povas fakte nur kaŭzi damaĝon al la reputacio de Esperanto-vikipedio, dum ĝia utilo por plibonigo de Esperanto-vikipedio ne estas videbla. Mi tial lanĉis la diksuton kaj postulas en la lanĉita voĉdono la forigon de la portalo. Nature estas komprenebla, se oni hezitas pri kvazaŭa cenzurado de certaj kontribuoj, aliflanke evidente vikipedio ne estas loko por propagando por mondkoncepto ĝenerale kaj eĉ malpli por mondkoncepto, kiun mense sana homo povas nur kondamni. Teorie oni povus konsideri komplete reverki kaj poste rigore kontroli tiun portalon. Unue tamen ja ankaŭ tio estus cenzuro kaj la laborforto bezonata por temo, kiu ja ankaŭ el praktika vidpunkto ne rajtigus la ekziston de portalo, ne estus racia kaj farebla per niaj malmultaj fortoj en Esperanto-vikipedio. Se ni ne forigos tiun portalon, ni verŝajene devus eterne en niaj diskutoj okupiĝi pri ĝi. Tial mi forte pledas, ke vi subtenu mian proponon. Mi invitas vin sekvi en la ĝenerala diksutejo tiun diskuton kaj esprimi vian opionon per partopreno en la baloto. Por subteni la porponon vi simple povas meti en la rubriko por de la Baloto pri forigo de Portalo Pedofilio la indikon {{por}}~~~~~. La kvar tildoj poste transformiĝas al via subkribo kaj dato. Mi dankas al vi por via partopreno en tiu diskuto kaj voĉdono. Por esti klare, la voĉdono temas pri forigo de la portalo, ne pri la forigo de la artikoloj pri la temo. Tiujn artikolojn oni simple devas kontroli kaj revizii laŭ la principoj de objektiveco kaj neŭtraleco. Amike DidiWeidmann (diskuto) 21:36, 30 Dec. 2013 (UTC)

Komunumoj de Charente-Maritime[redakti fonton]

Brave! Kiel vi faras la ĝisdatigon de loĝantaro ? Ĉu estas malfacila ? Ĉu vi povas fari same por Komunumoj de Côte-d'Or ? Antaŭdankon. --pino (diskuto) 18:28, 25 Jan. 2014 (UTC)

Saluton kaj ankaŭ gratulon por 2012 ! Ĉu vi uzas ilojn? Ĉu vi povas helpi por Komunumoj de Côte-d'Or ? Amike. --pino (diskuto) 10:15, 13 Jan. 2015 (UTC)
Saluton, jes, mi havas propran programeton, per kiu mi anstataŭigas la datumojn en la tabelo. Mi ĵus ĝisdatigis Komunumoj de Côte-d'Or. Mutichou (diskuto) 10:56, 13 Jan. 2015 (UTC)
Multe dankon, por mi la sama laboro daŭrus horojn. --pino (diskuto) 12:38, 13 Jan. 2015 (UTC)

kanto de glacio kaj fajro[redakti fonton]

Saluton
vi ŝajnas al mi kiel fano de Kanto de Glacio kaj Fajro, mi ankaŭ.
mi ekverkis artikolon pri la unua libro Uzanto:MEuliĉo/provejo/A Game of Thrones.
bonvolu helpi min finigi ĝin, kaj verki aliajn artikolojn pri ĉi tiu subjekto.
amike, MEuliĉo

Hello! Could you translate an article about boycott of Russian goods in Ukraine for the Esperanto Wikipedia? Thanks for the help. --Trydence (diskuto) 00:24, 11 Okt. 2014 (UTC)

Pri "francaj" komunumoj[redakti fonton]

Saluton. Vi kreis artikolojn pri komunumoj de Francio (ekzemple, Péronne (Somme)) kaj nomis ilin "francaj". Estas evidente, ke la adjektivo "franca" devenas de etnonomo "francoj". Se temas pri objektoj de lando Francio, bonvolu aldoni veran adjektivon francia, sed ne franca. Se vi opinias, ke iu francia objekto apartenas al la sola etno/lingvo (franca), bonvolu skribi pri tio aparte en la artikolo kun pruvo per fidinda fonto. --Dima41 (diskuto) 16:27, 26 Okt. 2014 (UTC)

Helpopeto pri taksado de maŝina tradukado[redakti fonton]

Saluton Mutichou! Ĉu vi bonvolus helpi pri taksado de maŝina tradukado por Vikipedio? Ĉiuj bezonataj aferoj estas klarigitaj en Uzanto:KuboF/Tradukado. Indas testi plurajn lingvojn, inkluzive la francan. Bonvolu diskonigi tiun ĉi informon al aliaj franclingvaj esperantistoj. Dankon! --KuboF (diskuto) 00:34, 28 Nov. 2014 (UTC)

Vikipedia traduka konkurso[redakti fonton]

Saluton Mutichou!

Ni tre dankas vian partoprenon en la Vikipedia traduka konkurso 2015! La konkurso finiĝos tre baldaŭ, do ni vin konsilas kontroli viajn artikolojn kreitajn kadre de la konkurso. Memoru ke la kvalito de la traduko estas tre grava por la tuta kvalito de artikolo. Ne hezitu kontroli kaj poluri se necese viajn artikolojn. Tiel vi havos pli da ŝancoj gajni!

Se vi pensas ke iu el viaj artikoloj plenumas la kondiĉojn por esti ElstaraLeginda, proponu ĝin! Atingi kiel eble plej multe da tiaj artikoloj estas unu el la ĉefaj celoj de la konkurso.

La konkurso finiĝos la 30-an de novembro 2015 je 23:59 UTC. Tiam la ĵurio havos 1 monaton por decidi kiujn estas la gajnantoj de la konkurso. Antaŭen kaj bonŝancon! -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis al la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 22:47, 28 Nov. 2015 (UTC)

Rekompenco por vi![redakti fonton]

Rekompenco de Azia Monato
Dankon por kontribui en Azia Monato 2015! Ochilov (diskuto) 04:26, 2 Dec. 2015 (UTC)

Komununoj de Côte-d'Or[redakti fonton]

Feliĉan novan jaron 2016 ! Ĉu vi povus ankaŭ por ĉi tiu jaro uzi vian propran programeton por ĝisdatigi la tabelon (loĝantaro kaj denso) ? Antaŭdankon. --pino (diskuto) 14:20, 4 Jan. 2016 (UTC)

Saluton, j'ai essayé de voir comment je pouvais bricoler moi même à partir du fichier dep21.xls, Mais j'ai du mal à trouver une solution simple, pourriez vous me donner un coup de main ou me cofier votre, outil. Merci par avance. --pino (diskuto) 14:27, 27 Jan. 2016 (UTC)

Numeroj de francaj departementoj[redakti fonton]

Saluton Mutichou! Mi bedaŭras, ke la aldono de numero de departemento fuŝis ion. Mi malfaros miajn redaktojn, kvankam mi ne scias kie precize estiĝas problemo. Dankon pro la atentigo. --Dominik (diskuto) 10:01, 27 Jan. 2016 (UTC)

Stacidomo La Rochelle-Ville[redakti fonton]

Saluton Mutichou! Ĉar vi estas la unua redaktinto de artikolo "Stacidomo La Rochelle-Ville", mi deziras scii, ĉu vi bonvolas ke mi alinomu ĝin "La Rochelle-Ville (stacidomo)", laŭ la nom-skemo de aliaj stacidomoj en Francio? Tiu eta ŝanĝo ebligus la uzon de ŝablono {{stacidomo}} ĉiufoje kiam oni referencus al stacidomo "La Rochelle-Ville". --Dominik (diskuto) 04:35, 11 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Saluton! Kompreneble, se aliaj stacidomaj artikoloj tiel nomiĝas, tiam estos pli bone. Mutichou (diskuto) 08:23, 11 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
✔ Farite - multan dankon. --Dominik (diskuto) 08:38, 11 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Konkurso VikiPrintempo 2020 - partoprenu ĝis fino de Aprilo[redakti fonton]

Saluton Mutichou! En antaŭa(j) jaro(j) vi jam partoprenis la konkurson VikiPrintempo, do mi pensas, ke vi povas interesiĝi pri remalfermo de la konkurso! Kompare al antaŭaj jaroj, nun la konkurso daŭros nur ĝis fino de Aprilo - je 1 monato malpli. Do, neniu hasto, sed la horloĝo tamen tiktakas.

La antaŭan jaron vi ne povis partopreni per temo pri via propra lando - tio nun ŝanĝiĝis! Kaj eĉ se vi pensus, ke Vikipedio jam enhavas ĉiun eblan artikolon pri lando de via intereso, legu plie, tiel vi pli bone povas partopreni en Vikivojaĝo.

Mi vin ankaŭ speciale atentigas kaj invitas partopreni la konkurson en Vikivojaĝo! Vikivojaĝo estas relative nova frato de Vikipedio, kiu celas helpi al esperantistoj pli agrable vojaĝi danke al buntaj turismaj informoj pri ĉiuj turismaj cellokoj (ankaŭ ne tre kutimaj). Vikivojaĝo daŭre estas en la Vikimedia Kovilo kaj serĉas sian aktivan komunumon. Kun la komunumo (ĉu ankaŭ vi estos parto de tio?), Vikivojaĝo maturiĝos kaj havos memstaran subdomajnon, tiel pli bone provizante la informojn.

Mi konscias, ke redaktado en Kovilo estas iom malsama ol en Vikipedio. Tial por plifaciligi viajn unuajn paŝojn kaj instigi vin provi Vikivojaĝon vi ricevos 2-oble pli multajn poentojn en Vikivojaĝo ol en Vikipedio! Nur pro tio, ke vi provis. Krome, estas speciala premio por la plej granda kontribuo ĝuste al Vikivojaĝo - kaj tiun vi povas ricevi aldone al la kutimaj premioj! Ni kredas, ke Vikivojaĝo havas multon por provizi al Esperantujo kaj Vikimedianoj - tial tiuj specialaj ofertoj. Kaj, eble vi ekŝatos Vikivojaĝon kaj decidos redakti ĝin ankaŭ post VikiPrintempo.

Por partopreni la konkurson venu al jenaj paĝoj kaj listiĝu en la listo:

Nomo de la organizanto, Uzanto:KuboF Hromoslav (diskuto) 21:49, 27 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Mallokaj ŝablonoj - urĝa helpo bezonata nun![redakti fonton]

Kara Mutichou, antaŭ 3 monatoj vi subtenis la proponon pri mallokaj ŝablonoj. Danke al tio nia komunumo havis pli grandan pezon en decidado! Denove dankon! Sed daŭre ne klaras, ĉu mallokaj ŝablonoj estos kreitaj baldaŭ.

Tamen ni havas plian ŝancon!

Jam la 28-an de Julio 2021 je 15:00 UTK, do post malpli ol 1 tago, okazos konversacio pri la Jara plano 2021-2022 de la Fondaĵo Vikimedio (kiun ni petis pri prizorgo de kreo de mallokaj ŝablonoj). Tie ni povas montri, ke nia komunumo ja volas mallokajn ŝablonojn.

Nun via subteno esta aparte grava! (mi esperas, ke tio ĉi estas la lasta fojo antaŭ kreo de la sistemo, sed ni vidos) Por helpi al kreo de mallokaj ŝablonoj, bonvolu:

  1. retpoŝte demandi pri inkludo de mallokaj ŝablonoj en la Jara plano 2021-2022 (movementcomms(ĉe)wikimedia.org)
  2. laŭeble aliĝi kaj partopreni en la morgaŭa komunuma konversacio kaj tie subteni mallokajn ŝablonoj
    1. la diskutoj estos en la angla, sed vi eventuale povos peti parolon en Esperanto kaj tradukanton (mi partoprenos kaj povos traduki vin!)
    2. se vi ne volas prezenti voĉe, vi povos skribi en babilejo, precipe menciu la esprimon "Global templates", por ke homoj klare vidu

Se tio ĉi sukcesos, jam sekvan jaron ni havos trezoron da altkvalitaj ŝablonoj rekte ĉe niaj manoj! Sed tio nuntempe bezonas nian etan helpon ;-) --KuboF Hromoslav (diskuto) 16:11, 27 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Vikivojaĝa konkurso speciale por Esperantaj renkontiĝoj[redakti fonton]

Kara, Mutichou, ĉar vi pasintece partoprenis artikol-redaktan konkurson, vi povus interesiĝi ankaŭ pri la nuna konkurso okaziĝanta en Vikivojaĝo partnere kun organizantoj de Esperantaj renkontiĝoj - Eventejo 2022!

Dum Vikivojaĝo estas ĝenerala vojaĝa gvidilo, unu el plej gravaj uzokazoj por esperantistoj estas ĝuste veturado al Esperantaj renkontiĝoj. Tial ni partneriĝis kun pluraj organizantoj - ni verkas vojaĝan gvidilon pri ilia renkontiĝo kaj ili provizas premiojn. Unuflanke ni volas krei detalajn gvidilojn por pluraj landoj, urboj kaj lingvoj, kiuj estos utilaj por multaj jaroj ankaŭ en estoneco. Duaflanke ni volas instigi ankaŭ aliajn organizantojn de Esperantaj renkontiĝoj al uzado de Vikivojaĝo por helpi al siaj partoprenontoj. Tiel ni povas krei virtan cirklon, kiu helpos krei la plej gravajn partojn de Vikivojaĝo kaj helpos al multaj esperantistoj ;-)

Amike, --KuboF Hromoslav 19:23, 8 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Tute nevikipedia noto[redakti fonton]

Mi tre aprezas viajn filmraportojn pri via bicikla aventuro al la baltaj landoj. Salutojn ThomasPusch (diskuto) 09:22, 2 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Dankon! Mi ĝojas, ke vi ŝatis. Mutichou (diskuto) 10:26, 2 apr. 2023 (UTC)[Respondi]