Uzanto-Diskuto:NoychoH

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, NoychoH!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Thomas Guibal 09:58, 22. Feb 2009 (UTC)


Dankegon. Tamen, bonvolu, prefere uzu mian pollingvan diskutopaĝon] por kontakti min. Mi laboras samtempe en plurajegaj lingvoj do eĉ ne ĉiumonate mi vizitas la E-Vikipedion.

pl:Dyskusja_wikipedysty:NoychoH

Saluton, kara. Mi hazarde rimarkis, ke vi faris ĉi tion redakton. Estontece, bonvole uzu la {{forigu}}-ŝablonon anstataŭe, pro ke oni tuj vidu la forigendan artikolon. Dankon! ~nmaia d 04:48, 28 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]

Karl-Olof Sandgren‎‎[redakti fonton]

Saluton, NoychoH. Mi ĵus vidis, ke vi ŝanĝis la manieron pri difino de datoj en la informkesto de la artikolo Karl-Olof Sandgren‎‎. Subite malaperis la aŭtomata kalkulado de la aĝo. Ĉu vi eble havus ideon pri kialo? Se ne, mi rekomendas al vi denove legi la ĵus de mi iomete ŝanĝitan dokumentadon de la informkesto. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 13:04, 9 maj. 2022 (UTC)[Respondi]

La kialo estas simpla, mi sekvis la [1], mi preparis la tutan informkeston eksterrete, por engluigi ĝin, kaj nur poste mi rimarkis ke via jam ĝin iomete refaris, kaj mi ne sciis pri la kialoj. Mi ne kontraŭas, sd mi pensis ke la maniero montrita en la helpdosiero ebligas indeksadon laŭ tag-datoj. Tamen mi ne kontraŭas vian manieron. Sed mi ne vidas iun ajn ŝanĝon faritan de vi en la dokumentado pri la informkesto. Faru kiel vi preferas, ja la informo restos la sama! NoychoH (diskuto) 13:43, 9 maj. 2022 (UTC)[Respondi]