Uzanto-Diskuto:Pejno Simono

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio



Sagetoj al Enhavo[redakti fonton]

  • En la franca Vikipedio oni povas agordi ke apud sekci-titoloj estu sagetoj kondukantaj al supro. Mi ne observis kiu Aldonaĵo tion faras (mi ne komprenas la francan). Al mi ŝajnas ke ne tre malfacilus tion agordi tiel kiel vi uzas Sagetoj al Enhavo. --KuboF (diskuto) 10:46, 6 Sep. 2012 (UTC)


 Mi esploros. Sed ĉion, kion la uzulo mem devus agordi, oni povas ja forgesi.

Sed ĉi-momente mi fajnagordas Informkeston universalan. La problemo estas, ke por iksnombraj HTML-elementoj estas iuj ĝeneralaj CSS-difinoj, kaj tiuj iomete ĝenas. La hierarkio ne plu ĝuste funkcias. -- PEJNO Simono Diskuto  10:55, 6 Sep. 2012 (UTC)

  • Se mi bone memoras vi mem tion proponis en Diskutejo dum estis proponoj pri aldonaĵoj. Ĉiuokaze tio estus pli universala.
  • PS: En la supro de mia diskuto estas sub granda atentigo skribita: "Se mi demandis vin en via Diskuto, vi respondu tie!". Amike. --KuboF (diskuto) 11:00, 6 Sep. 2012 (UTC)2
 Jes, memkomprenreble, estus pli bona solvo, se la sistemo metus sagetojn aŭ kion ajn aŭtomate. Kaj fakte oni povus resalti al la ĝusta linio ene de la Enhava tabelo kaj ne nur al ties komenco. Sed NUR se la uzulo mem NE devas okupiĝi pri tio. Alivorte, ne estus bona ideo, se necesus, ke uzulo iel agordu ion. Nur-legantoj agordas ja nenion. Ili supozeble eĉ ne registras sin. -- PEJNO Simono Diskuto  11:06, 6 Sep. 2012 (UTC)

 Mi ne trovas iujn sagetojn ĉe la Francoj. Mi trovas nur:

Citaĵo
 AncreTitres : Ajouter, à côté de chaque titre de section, un lien affichant, par le biais d'un formulaire, l'URL ou le code wiki permettant d'accéder directement à la section concernée. 

Sed tio enmetas nur alklakeblaĵojn apud la sekciajn titolojn por havigi al si la tekston necesan por fabriki urlon aŭ internan ligilon por de aliloke salti al la sekcio.

Sub gadgets (maŝinetoj) same ne estas io.

Do kie vi vidis ion sagetecan? -- PEJNO Simono Diskuto  12:43, 6 Sep. 2012 (UTC)

  • Mi ŝaltis ĉiujn eblajn Aldonaĵojn (gadgets), jen rezulto. La sagetoj kondukas al supro, sed ŝajne ne malfacile oni povus ilin agordi alimaniere. --KuboF (diskuto) 14:15, 6 Sep. 2012 (UTC)

Sal. Denove estas en Diskutejo propono rilata al sagetoj kaj Butonoj al enhavo, vidu ĉe Vikipedio:Diskutejo/Teknikejo#Butonoj_kaj_sagetoj_al_enhavo-tabelo. --KuboF (diskuto) 22:37, 18 Dec. 2012 (UTC)

Traleginte la artikolon Koloroj por TTT, mi ne trovis kiel estas difinitaj la primaraj koloroj (RVB). Ĉu per preciza difinita ondlongo? Ĉu per ondlonga intervalo (blua estas ĉiuj koloroj inter tia kaj jena ondlongoj) ? Kiel tiuj primaraj koloroj rilatas al la kolorsentaj ĉeloj en homa okulo ? Kiel teĥnike oni sukcesas ke vidigilo montru la kolorojn: ĉu ili uzas tri apartajn koloremisiilojn kiuj havas precize la saman longondon kiel la homokulaj perceptiloj - aŭ proksimume ? (Mi atente legis la sekcion Koloraj laŭ valoroj, sed ne vere trovis la respndojn al miaj supraj demandoj). Eble la temo staras iom flanke de la artikolo. Tamen mi scivolas kiel ĉio tio funkcias. --Arno Lagrange @ 12:09, 8 Sep. 2012 (UTC)

Dankon pro viaj klarigoj. Fakte la temo estas multe pli komplika ol oni povus supozi. Indus ĝisfunde redakti la artikolon Koloro por detale pritrakti la temon. --Arno Lagrange @ 15:29, 8 Sep. 2012 (UTC)

Estimata, mi petas vian pardonon. Mi nur intencis redakti detaletoj en la artikolo pri Goethe, sed ŝajnas ke mi dume akcidente forprenis grandan parton de via laboro tie. (Mi ankoraŭ ne komprenas kiel tio povis okazi - ĉu estis mi kiu fuŝis aŭ ĉu la vikipedia redakto-sistemo kiu prezentis al mi iun historian version anstataŭ la plu aktualan.) Ĉiuokaze, mi kredas ke mi sukcesis restarigi al la lasta versio farita de vi, kaj ke do nun ree estas en ordo. Sincere, - Moldur (diskuto) 20:08, 10 Sep. 2012 (UTC)

Estimata, mi tute ne rekonas la redaktojn kiujn vi nomas miaj. Ilin absolute certe ne faris mi. Mi suspektas ke iel ial la vikipedia softvaro konfuziĝis kaj donis al mi tute malnovan version de la paĝo, tiel ke malnovaj, jam korektitaj eraroj subite reaperis. - Pri mia fakta lingvonivelo, se tio vin interesas, vi povas facile konvinkiĝi legante miajn aliajn kontribuojn ĉi-vikipedie. Sincere, - Moldur (diskuto) 20:41, 11 Sep. 2012 (UTC)
Nun, post iom plia studado de la afero, mi pli bone komprenas. Ne estis ia softvaro kiu eraris, estis ja mi - tamen ne lingve sed teknike. Mi scivoleme rigardis malnovan version de la paĝo (redakto de mi mem de la 6-a de majo 2012) kaj akcidente aktivigis la "redaktu"-butonon por tiu versio, tiel efektive forviŝante jarojn da pe(j)na polurado, plibonigado kaj perfektigado. Mea culpa, efektive. Bonŝance la misklavo ripareblis, kaj mi forte esperas tiel nun ankaŭ esti restariginta vin al via kutima stato kunkonsila, kunkonsola. Esperanta Vikipedio ne estus la sama kun PEJNO Simono senkonsila senkonsola. Ĉu sufiĉa malfuŝiĝaĵo? Sincere, - Moldur (diskuto) 20:59, 11 Sep. 2012 (UTC)

Du mesaĝoj[redakti fonton]

Saluton, jen por vi estas du mesaĝoj:

English please![redakti fonton]

Estas pli persone, sed kio estas la pasivo (past tense) de la verbo "to can"? HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 21:28, 20 Sep. 2012 (UTC)

Thanks for your answer, Sir Simon. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 10:00, 21 Sep. 2012 (UTC)

Pri Sainte Modeste[redakti fonton]

Mi vidis en la biblioteko de mia lernejo vortaron de malnovfranca lingvo kaj serĉis "modeste". Sen rezulto. Do mi prenis la vortaron latine-france kaj trovis la latinlingvan vorton "modeste". Ĝi signifas "avec modestie" aŭ "avec discipline". HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 21:28, 20 Sep. 2012 (UTC)

Du artikoloj[redakti fonton]

Salut'!

Mi dediĉas al vi kaj adsl du artikolojn: Pécs kaj Petőfi. Nekonatulo faris tradukaĵon pri Pécs, kiun ankaŭ mi traredaktis al vikipedia formo. Tio ne estas perfekta, rigardu, kia, eble konvenos por adsl aŭ leginda. Se eble vi ne komprenos ian hungaraĵon, mi helpus, sed mi ne volas voĉdoni, meti ŝablonon, ktp. Petőfi estis mizera artikolo, mi aldonis ofte partojn kaj estiĝis post la hungara la plej longa. Ankaŭ ĝi ne estas perfekta, rigardu, kia, eble konvenos por adsl aŭ leginda. Se eble vi ne komprenos ian hungaraĵon, mi helpus, sed mi ne volas voĉdoni, meti ŝablonon, ktp. --Crosstor (diskuto) 14:52, 21 Sep. 2012 (UTC)

Viaj ADLS-proponoj nun proponitaj kiel elstaraj[redakti fonton]

Saluton. Viaj iamaj proponoj por ADLS estas nun proponitaj kiel elstaraj. Detalojn vidu en VP:PEA. --KuboF (diskuto) 04:39, 22 Sep. 2012 (UTC)

Les Télétubbies[redakti fonton]

Saluton, nur por plibonigi la artikolon Teletubbies, ĉu vi scias la germanlingvan nomon de "Teletubbies"? Les Télétubbies disent bonjour (et merci). HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 11:56, 22 Sep. 2012 (UTC)

Kvankam mi ne estas Pejno Simono, ankaŭ en la germana oni diras Teletubbies (teleTAbis). darkweasel94 (diskuto) 12:22, 22 Sep. 2012 (UTC)
Danke schön. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 12:29, 22 Sep. 2012 (UTC)

I read your comments and I was wondering if you would be kind to help me bring the article to PEA status? I don't no much of Esperanto but I helped out by adding sources from the enWP article which is featured over there. Best, AJona1992 (diskuto) 16:27, 23 Sep. 2012 (UTC)

Saluton Simono! En artikolo Nicolas Boileau, kiun mi reviziis sen fari ŝanĝojn en poemoj, tamen ekzistas tradukeraro en L'Art poétique — Versarto: ĉi tie "vers" signifas "verso" kaj ne "vermo". Via traduko estas tro fora de la originalo por ke mi povu korekti ĝin. Mi ne sukcesis trovi tradukon en la angla por konfirmi mian diron. --Dominik (diskuto) 19:03, 24 Sep. 2012 (UTC)

Jen kruda traduko:
Ho vi do, kiu brulanta pro ardo danĝera,
Kuras de la belspritulo karieron dornan,
Ne iru al versoj sen frukto vin konsumi,
Nek prenu kiel genion amon al rimado.
--Dominik (diskuto) 12:40, 25 Sep. 2012 (UTC)

Tradukkontrolo[redakti fonton]

  Ĉu vi bonvolos provlegi mian tradukon de la alvoko de Jimmy Wales. Mi precipe dubas pri "We’ve worked hard over the years to keep it lean and tight." Ligilo por korekti. Dankas --Arno Lagrange @ 21:10, 27 Sep. 2012 (UTC)

Mi dankas vin, ke vi proponis pli taŭgan tradukon. Tamen vi preteratentis ke la paĝo kiun vi redaktis estas iaspeca tradukŝablono kaj ke viaj komentoj aperis en la paĝo kie ĉiuj tradukitaj frazoj kolektiĝas, nome 2012-jara monkolekto/Traduko/Alvoko de Jimmy. Mi ŝovis vian komenton al diskutpaĝo, anstataŭigis mian mizeran tradukaĵon per via, kaj nun ĉio en ordo. --Arno Lagrange @ 16:17, 2 Okt. 2012 (UTC)

Ŝablono:Taksonomio[redakti fonton]

Estimata kolego, vi skribis iam ke la esperantaj nomoj de parametroj estas fuŝaj. Eble ĉu vi povus helpi por korekti? Antaŭdankon! --pino (diskuto) 20:33, 4 Okt. 2012 (UTC)

Mia poemo[redakti fonton]

Mi faris poemeton:

Voyage du son
 

Je bruite
Comme une truite,
Je bruis
Le bruit,
Je bruisse
Comme je puisse.
Le voyage du son
De moi,
Le franc-maçon.

Kion vi pensas? HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 23:47, 3 Nov. 2012 (UTC)

Top Gear[redakti fonton]

Estimata, mi volas memorigi vin ke en aŭgusto 2012 vi promesis okupiĝi pri la polurinda/enda artikolo Top Gear, por savi ĝin de minaco pri forigo. Supozeble vi simple forgesis pri la promeso, sed la artikolokomence metita anonco ankoraŭ rememorigas pri ĝi... Jen do eta konsciigo. ThomasPusch (diskuto) 02:32, 9 Feb. 2013 (UTC)

Ĉar nenio okazis pri la artikolo ekde mia noto de antaŭ 10 monatoj, Simono ne plu redaktis en vikipedio ekde marto 2013 kaj ankaŭ neniu alia kompatis pri la artikolo, mi nun rapide forigas tion kio tro strangas kaj lasas la reston je ŝablono "ĝermo". ThomasPusch (diskuto) 22:15, 18 Dec. 2013 (UTC)

Ŝablono:Rulfenestro kaŝas enhavon dum presado[redakti fonton]

Sal. Mi laŭ via peto raportas cimon en via ŝablono, vidu Ŝablono-Diskuto:Rulfenestro#Ka.C5.9Dado_de_enhavo_dum_presado. --KuboF (diskuto) 13:52, 3 Mar. 2013 (UTC)

Voĉdono pri forigo de la Portalo Pedofilio[redakti fonton]

Kara mi lanĉis ĉi-tie voĉdonon pri la forigo de tiu protalo: Baloto pri forigo de la Portalo Peofilio.

Kara Simono nur unu rimarko --> ke pedofilio estas malsano, pri tio regas interkonsento interne de la Monda Sana Organizaĵo [Vidu ĉi-rilate: http://www.innocenceindanger.de/tipps-hilfe/fuer-eltern-lehrer/haeufige-fragen/exkurs-paedophilie/; kaj nature: http://www.who.int/reproductivehealth/topics/sexual_health/issues/en/ ]. Ke io ne estas kuracebla, ne estas eco por difini malsanon. Fakte la alternativo al malsano estus konsideri la sintenon "krima": La problemo ja ne estas la inklino de la pedofilulo, sed la problemo estiĝas, kiam pedofilulo vivas sian inklinon. La viktimoj, la infanoj estas ja praktike ĉiam en situo de dependeco de tiu plenkreskulo kaj evidente eĉ eksplicite esprimita konsento devas esti konsiderata sub tiu perspektivo: Nome la infano bezonas ja pro sia disvolviĝo la atenton, helpon kaj amon de la plenkreskulo, kaj se la infano alimaniere ne povas ricevi tiun-ĉi vivobezonan atenton, tiam ĝi por tio ankaŭ kvazaŭ "pagas" per konsento al seksaj rilatoj. Ĉar la realigo de tia pedofila inklino ĉiam kaŭzas viktimojn inter infanoj, ĝi neniel povas esti tolerita, kaj se vi jam mencias tiun voĉojn en Germana politika partio, tiam - la temo ja estas tute aktuala - ja fakte ne temas pri la partio kiel tuto, sed pri la aktivismo de certaj individuoj interne de la partio, kiu hodiaŭ en la partio ludas gravan rolon kaj eĉ distanciĝis de sia tiama aktiveco - tamen la publikĝo de tiu aktiveco ja kaŭzis, ke ili perdis la lastan elekton kaj ke tiuj personoj nun devis demisi de siaj oficoj en la partio kaj la parlamento! Rilate al la peto pri la forigo de la portalo (almenaŭ en la momento, kiam mi lanĉis tiun peton), tiu portalo donis almenaŭ al mi la impreson, ke ĝuste temas pri glorigo de tiu pedofilia aktivismo. Tiun impreson donis unuflanke kelkaj malveraj asertoj en la rubriko "ĉu vi scias ke" - kiel ekzemple la aserto, ke la biblio ne kondamnas pedofilion aŭ tiam la rubriko "citaĵoj", kiuj senescepte citis frazojn, kiuj defendis pedofilismon, kaj finfine la rubriko "naskiĝo de la monato", krome estis prezentitaj artikoloj kiel elstaraj aŭ ekscelentaj, kiuj tiun krieterion laŭ nia vikipedio ne plenumigas, do kiu ne aŭ ne ankoraŭ ricevis tiun kvalifikon. La problemo de tiu-ĉi portalo estas tiu de ĉiuj niaj portaloj, nome, ke la nombro da kunlaborantoj en nia Vikipedio estas tre malgranda kaj tial estas malfacile vivteni bonajn portalojn. Dum en la angla aŭ germana vikipedio oni kun plurmil aktivaj kontribuantoj facile povas flegi centon da portaloj, en nia kazo la laborforto apenaŭ sufiĉas por tri aŭ kvar tiaj portaloj. Se ne almenaŭ tri homoj deklaras sian konstantan kunlaboron, tiam portalo fakte ne estas flegebla. Kaj nur por trovi la artikolojn, kiuj rilatas al la temo, la kategorio kaj la navigilo absolute sufiĉas.DidiWeidmann (diskuto) 15:11, 6 Jan. 2014 (UTC)

Kion vi pretus fari por portalo pedofilio?[redakti fonton]

La baloto pri eventuala forigo de la Portalo:Pedofilio alvenos morgaŭ al ĝia limdato. Eĉ se oni ne nombras kelkajn malvalidajn voĉojn, grandega plimulto favoras nuntempe forigon, kaj tiu rezulto supozeble ne multe ŝanĝiĝos ĝis morgaŭ. Tamen antaŭ procedi al simpla forigo mi emas serĉi alian vojon, kiu eble permesus interkonsenton inter la poruloj kaj la kontraŭuloj de la portalo. Antaŭ ol malfermi novan diskuton, mi tamen deziras informiĝi pri ĝia utilo. Tial jen mia konkreta demando, kiun mi faras al vi, ĉar vi ja voĉdonis kontraŭ la forigo do por la konservado: Se oni konservus la portalon aŭ ĝin enmetus (kiel estis kompromisa propono mia) en kadron de pli vasta ol pure pedofilia portalo: ĉu vi persone promesus aktive kunlabori por la flegado de tiu-ĉi portalo? (Aktive signifas regule kontribui kaj kunredakti – ne nur unu foje per redakteto en duona jaro, sed almenaŭ unufoje semajne.) Se vi pretas al tio, tiam mi petas respondi al tiu demando per jes. (Cetere: Mankanta aŭ malklara respondo signifas simple „ne“.) DidiWeidmann (diskuto) 19:02, 11 Jan. 2014 (UTC)

Saluton. Mi vidas, ke en sia kampanjo kontraŭ Portalo:Pedofilio, la uzanto-administranto DidiWeidmann nun estas sendanta novan serion da mesaĝoj al uzantoj, ĉi-foje al tiuj, kiuj voĉdonis kontraŭ la forigon de la portalo. En tiuj mesaĝoj li demandas se vi ĉiuj estas pretaj regule kunlabori kaj kunredakti en la portalo ("ne nur unu foje per redakteto en duona jaro, sed almenaŭ unufoje semajne" unufoje semajne! -!!!-), kiel speco de ĉantaĝo aŭ kondiĉo altrudita de li mem por ne forigi la portalon, kiu ĉiuokaze li klopodus manipuli kaj cenzuri laŭ sia fajfilo. Nu, antaŭ tio mi devas averti, ke: UNUE: Ekde la komenco, la portalo estas farita tiamaniere, ke ĝi tute ne bezonas ian flegadon. Ĝi ne entenas, kiel oni povas konstati, sekciojn kiaj "Novaĵoj" aŭ "Aktualaĵoj", sed nuraj artikoloj, biografioj, historiaj eventoj, naskiĝoj, kiuj rotacias ĉiumonate. Tiaj enhavoj, memkompreneble, ne bezonas ian ĝisdatigon... des pli plurfoje po semajno! La propono flegi ĝin konstante, plurfoje po semajno, estas do sensenca kaj absurda. DUE: DidiWeidmann ja scias ke neniu pretos regule flegi la portalon. Sciante tion, li esperas atingi ekskuzon, kiu permesu al li libere cenzuri, forigi aŭ manipuli la portalon. Pardonu la ĝenon, sed mi ne povis resti silenta antaŭ tiu nova manipulado. Amike.--Pangea (diskuto) 09:13, 13 Jan. 2014 (UTC)

Propono por forigo de proverboj[redakti fonton]

Forigo
Saluton Pejno Simono, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, KuboF (diskuto kontribuoj) petis, ke la jenaj paĝoj verkitaj de vi estu forigitaj: "Proverboj", "Ŝablono:Proverboj" kaj "Kategorio:Zamenhofaj proverboj".
La komentoj pri la forigoj troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.

Propono por forigo de tuta proverba listigo estas en Vikipedio:Forigendaj_artikoloj. --KuboF (diskuto) 19:15, 17 Apr. 2014 (UTC)

Se vi volas konservi la paĝon Proverboj vi estas bonvena verki enciklopediecan artikolon pri la temo (kompreneble, la temo devas esti alia ol en Proverbaro Esperanta kaj Proverbo). Se vi sukcesos tion, la paĝo restos (mi vere ŝatus scii pri kiu temo ĝi estus). Se vi konsideras jam la forigitan paĝon enciklopedieca, vi estas bonvena tion klarigi en Diskuto:Proverboj. Aliokaze la paĝo restos forigita kiel neenciklopedieca. --KuboF (diskuto) 14:57, 29 Apr. 2014 (UTC)

Maladministrantigo de KuboF[redakti fonton]

Sal Pejno. Estas de vi iom strange, ke vi proponas unue atendi al reago de KuboF kaj samtempe jam reagas per komenco de maladministrantigo (des pli ne atendante opiniojn de aliuloj). Due, mi aprezus se vi aldonus al via propono ankaŭ argumentojn - ja senargumenta propono estas sufiĉe maltaŭga ;) --KuboF (diskuto) 13:09, 29 Apr. 2014 (UTC)

Mi difinis provizore nur la ĝermon. Aŭ ĉu iu jam voĉdonis? -- PEJNO Simono Diskuto  13:15, 29 Apr. 2014 (UTC)
Mi nur atentigas, ke publike starigi ĝermon pri maladministrantigo estas sufiĉe nekutima kaj stranga afero. --KuboF (diskuto) 13:17, 29 Apr. 2014 (UTC)

Pejno, ĉar vi klarigis, ke la paĝo Proverboj estis "uzinstruilo" kaj ne vera enciklopedia artikolo (kaj do neeciklopedieca kaj ne akceptebla en artikola nomspaco), eble bonus ke vi tion mencius ankaŭ en la propono por forigo de administraj rajtoj. Se vi antaŭe ne sciis, ke neenciklopediecaj uzinstruilon ne estas akceptataj mi rekomendas al vi agi laŭe (eble retiri la proponon) - la komunumo certe bonvenigos viajn provojn rebonigi ĉiuj aferojn. --KuboF (diskuto) 20:50, 29 Apr. 2014 (UTC)

Alia voĉdono[redakti fonton]

Estas alia voĉdono:[1]--Crosstor (diskuto) 08:35, 30 Apr. 2014 (UTC)

Forigpropono pri via ŝablono[redakti fonton]

Saluton, Pejno Simono. Mi proponas forigi la ŝablonon {{Nova!}} ĉi tie. Dankon,--Salatonbv (diskuto) 10:16, 1 Maj. 2014 (UTC)

Ŝablono por via subskribo[redakti fonton]

Mi ĵus alinomigis Ŝablono:Pejno al Uzanto:Pejno Simono/Ŝablono:Pejno. Personaj ŝablonoj pli taŭgas por uzanto-nomspaco. --KuboF (diskuto) 14:33, 6 Jul. 2014 (UTC)

Mankantaj informoj pri via dosieroj[redakti fonton]

Saluton. Mi trovis dosieron Dosiero:Sat finder.jpg kiun vi alŝutis, sed ne provizis informojn pri aŭtoro, fonto aŭ permesilo. bonvolu aldoni la mankantajn informojn per la ŝablono {{Informo por dosiero}}. Kaze de problemoj min kontaktu en mia diskuto. Se vi ne aldonos la bezonatajn informojn, la dosiero estos forigita post la 6-a de Septembro 2014. Amike --KuboF (diskuto) 14:35, 30 Aŭg. 2014 (UTC)

Kiel oni plej efike detrui Vikipedion?[redakti fonton]

Simple per tia mesaĝo meze de la feria tempo:

==+ Mankantaj informoj pri via dosieroj ==+
Saluton. Mi trovis dosieron Dosiero:Sat finder.jpg kiun vi alŝutis, sed ne provizis informojn pri aŭtoro, fonto aŭ permesilo. bonvolu aldoni la mankantajn informojn per la ŝablono {{Informo por dosiero}}. Kaze de problemoj min kontaktu en mia diskuto. Se vi ne aldonos la bezonatajn informojn, la dosiero estos forigita post la 6-a de Septembro 2014. Amike --KuboF (diskuto) 14:35, 30 Aŭg. 2014 (UTC)

--{{ANSTAT:Pejno}} 14:07, 1 Sep. 2014 (UTC)

Kiel supre videble, tre evidente oni jam antaŭe fuŝis mian funkciantan ŝablonon por mia subskribo. Sed ĉar mi ne planas rekontribui tie ĉi, tio estas al mi plene egale - Germane oni dirus "feke egale".

--{{ANSTAT:Pejno}} 14:07, 1 Sep. 2014 (UTC)

Bonus diskuti iom pli konstruige, per simplaj emociaj elverŝoj oni ne atingas multon en Vikipedio. --KuboF (diskuto) 13:48, 2 Sep. 2014 (UTC)