Uzanto-Diskuto:Rei Momo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Rei Momo!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  --Dominik 11:31, 9. Nov 2009 (UTC)

Arĥivo:

Molto bene! Dominik (diskuto) 10:33, 2 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Rossella Erra[redakti fonton]

Ciao, dankon pro via kreo de nova artikolo "Rossella Erra" antaŭ du tagoj. Mi havas nur etan komenton: Vi aldonis en la filmografia listo ekzemple la du liniojn:

Mi ne komprenas, kial unu titolo estas sen ligilo kaj la alia estas kun ruĝa ligilo. Fakte, klaras ke en Esperanto ekzistas neniu el du paĝoj. Tial fakte la linioj

  • 2021 Detto fatto
  • 2022 Il cantante mascherato

pli taŭgus. Ne timu, se iu faras paĝon pri unu el la filmoj, ŝi aŭ li sendube serĉos rapide la titolon en aliaj paĝoj, kaj povas senprobleme tiam aldoni ligilojn, en tiu kazo tuj bluajn, al la filma paĝo ankaŭ en aliaj paĝoj. Sed konsiderante ke estas tiom multegaj aktoroj kaj multegaj filmoj, la ŝanco ke tio okazos estas tre malgranda ... krom se vi mem, estante en la temo, ankaŭ faros filman paĝon. Se vi firme planas tion, tiam Il cantante mascherato kaj similaj ruĝaj ligiloj ankaŭ povas resti ruĝaj dum malmultaj tagoj aŭ semajnoj - sed se ne, tiam linioj kiel * 2021 Detto fatto pli bonas. Ĉu bone? ThomasPusch (diskuto) 23:55, 17 feb. 2024 (UTC)[Respondi]