Uzanto-Diskuto:Remux

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Arkivoj
Arkivoj

Saluton,

mi opinias vian helpopaĝon utila kaj aldonis ĝin al la "elstaraj ligiloj", kvankam mi rimarkis, ke en mallarĝaj fenestroj ĝi okupas plian linion, kio estas maldezirinda sur la ĉefpaĝo. Ni vidu, kion diros aliaj uzuloj.

Mi faris kelkajn ŝanĝojn al via paĝo (pri akuzativoj ktp.), sed unu frazon mi ne komprenis: "vi povas skribi en la diskutejo kaj baldaŭ pli sperta". Ŝajne tie mankas io, sed mi ne scias, kio. Ĉu vi bonvolus kompletigi la frazon?

Umbert' (diskuto) 19:23, 23 Jan. 2013 (UTC)

Wikivoyage[redakti fonton]

Dankon por korektoj de tiu eraroj. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 23:57, 12 Feb. 2013 (UTC)

La 14-an de majo vi skribis en Vikipedia diskuto:Artikolo de la semajno, ke vi promesas meti nova(j)n artikolo(j)n de la semajno(j) 23 (ĝis 25). Ne forgesu la promeson - mi vere ĝis la 3-a de junio dumvojaĝe ne havos retkonekton, jen nur unufoje, mallonge kaj kun tre maloportuna klavaro konektiĝas, do estas tempo nun nomumi artikolon de la venonta semajno... ThomasPusch (diskuto) 08:27, 25 Maj. 2013 (UTC)

Elstaraj artikoloj[redakti fonton]

Kara Remux, dankon pro via laborbo pri elstaraj artikoloj. Tamen estontece bonvolu atenti, ke vi ne forigu de Vikipedio:Elstaraj artikoloj ligilon al jam elstara artikolo, eĉ se similtema artikolo estas nove elektita. Dankon. --KuboF (diskuto) 22:45, 3 Okt. 2013 (UTC)

Un saludo de Italia[redakti fonton]

Hola Remŭ, como estàs? Gracias para el tu komento en la diskuto, yo tanbièn pienso que la Wikipedia es de todo el mundo.

Feliz Año Nuevo!

Rei Momo (diskuto) 11:43, 4 Jan. 2014 (UTC)

Por ADLS[redakti fonton]

Saluton. mi preparis antaŭ nelonge artikolojn pri Argentino ĉefe kaj ankaŭ iom pri Bonaero. Eble ili taŭgus por la semajnoj antaŭ la UKo tie. Tio estus la 2a de julio ĝis la lasta de julio kun komenco de aŭgusto tio estus 28a al 31a semajnoj, se mi bone kalkulis. Nune ambaŭ estas proponitaj por Elstaraj artikoloj ĉe https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Proponoj_por_elstaraj_artikoloj#Proponoj inter aliaj proponitaj artikoloj. Mi supozas, ke la partoprenantaro de la UKo povos aprezi Vikipedion tiam. Se vi havas sugestojn, rimarkojn, malakceptojn ktp., bonvolu kontakti min. Vidu la debaton ĉe Uzanto-Diskuto:ThomasPusch#Por ADLS.--Seminario (diskuto) 07:47, 23 Jun. 2014 (UTC)

Kolombio[redakti fonton]

Saluton Remŭ, Mi vidis, ke vi atentis artikolojn pri Kolombio, dankon! Mi vidis ankaŭ artikolon pri Kolombio. Mi vidas supre du afiŝojn. Ĉu ili estas ankaŭ utilaj ? Ĉu vi povus helpi plibonigi la artikolon. Antaŭdankon! --pino (diskuto) 14:25, 14 Nov. 2014 (UTC)

Popayán[redakti fonton]

Saluton Remux, Ĉu vi povas iomete helpi por Popayán kaj aldoni kelkajn informojn ? Antaŭdankon. --pino (diskuto) 16:21, 27 Jan. 2015 (UTC)

Kara, vi subtenis la malŝalton de la x-sistemo. Laŭ mia kompreno tamen tio postulus, ke por estonte tajpi supersignojn, necesus instali novan programon. Mi tial kontraŭas la proponon, ĝis oni povas kontentige respondi miajn demandojn. Ĝis nun neniu el la dek, kiuj subtenis la proponon de KuboF donis al mi kontentigan respondon. Bonvolu legi miajn komentojn, kaj aŭ respondi al miaj demandoj kontentige, aŭ tiam pripensi vian subtenon. Ke vi mem persone kun la nova sistemo dank al la softvaro, kiun vi posedas, ne havas problemon, fakte tute ne estas tolerebla argumento por tiuj, kiuj ne posedas tiun softvaron kaj tiam simple ne plu scias, kiel ili povos tajpi la supersignojn. Do bonvolu reiri al la diskutopaĝo, legi miajn demandojn kaj argumentojn, kaj aŭ respondi, aŭ tiam klarigi, kial vi tamen ne ŝanĝas vian subtenan opinion aŭ ĝuste retiri vian subtenon. Dankon por via kompreno! DidiWeidmann (diskuto) 13:15, 22 Feb. 2015 (UTC)

Saluton. Pri tiu artikolo mi havas kelkajn proponojn. Por la unua, forigi la o de Hispanoamerikaj. Pri ĉiuj kiuj nomiĝas intercivitana, ŝanĝi al enlanda, ĉar civitano signifas nur membro de la regno, iom pli svaga. Tamen tio estas afero de preferoj. Ekzemple vidu Hispana Enlanda Milito. Tio tuŝas ankaŭ al la lasta nomigo interna, multaj estis interna, eble oni aldonu daton (ekde 1964). Pri tiu de 1932, ŝanĝi la o al i. Mi faris neniun korekton por ke vi interkonsentu. Se vi volas, mi povas fari tion.--kani (diskuto) 17:23, 9 Mar. 2015 (UTC)

IMDb titolo[redakti fonton]

Saluton, Remux. Mi ĵus ŝanĝis vian paĝon Uzanto:Remux/Artikolo2, tiel ke tie nun estas uzata la ekzistanta ŝablono {{IMDb titolo}}. --Tlustulimu (diskuto) 15:28, 27 Mar. 2015 (UTC)

can you translate this article in your language?[redakti fonton]

Wish the best for you ... Could you please write a article in your languge, based on "Laki_dialect" or لکی??? """"Please. Article about Laki_dialectis . If you do that, please put interwiki link into English version. ""--Hosseinblue (diskuto) 11:07, 12 Jan. 2016 (UTC)

Artikoloj de la semajno[redakti fonton]

Karaj Remux, KuboF kaj Lingeno: Bonvolu atenti ke mi post multaj vikipedie tre aktivaj jaroj prenis vikipedio-ferion (fakte jam komence de marto) kaj provizore ankaŭ ne plu povos prizorgi metojn de novaj artikoloj de la semajno. Antaŭ monato mi ankoraŭ provizis materialon por 8 semajnoj, el tiuj nun ankoraŭ restas 3 kaj duono. Mi petas vin atenti daŭrigi la servon, ĉar alikaze la ĉefpaĝo tre malbele fuŝiĝos. Amike ThomasPusch (diskuto) 13:11, 31 mar. 2017 (UTC)[Respondi]

Kial crear anstataŭ criar?[redakti fonton]

Saluton, Remux. Kial vi anstataŭigis la vorton criar ('krii') per crear ('krei') kiel ekzemplo de la arĥaik-Esperanta infinitiva finaĵo -ar? Mi pensas, ke pli bonis havi ekzemplon kun -iar kaj alian kun -ear (jam estis obear) ol du kun -ear. Splibubay (diskuto) 20:43, 12 maj. 2020 (UTC)[Respondi]

Ĉar ne estas respondo, mi malfaras tian ŝanĝon. Splibubay (diskuto) 01:20, 7 jul. 2020 (UTC)[Respondi]