Uzanto-Diskuto:Marcos

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Arĥivo: 2004-2006, 2007-2008, 2009-2011

Egiptujo/Egiptio[redakti fonton]

Saluton, bonvolu ne referenci al Bertilow, ĉar li neniom aldonis al artikoloj, lia agado estis nura ŝanĝo de titoloj.Narvalo 16:38, 6 Jan. 2012 (UTC)

Ŝablono:Snajperoj de la dua mondmilito[redakti fonton]

Saluton, Marcos. Mi ĵus vidis, ke vi ŝanĝis ligilon en {{Snajperoj de la dua mondmilito}}. Ĉar nun la nomo de la ŝablono ne plu harmonias kun la rilata artikolo, eble estus bona ideo eĉ alinomigi la ŝablonon. Kion vi proponas por tio? Amike --Tlustulimu (diskuto) 15:10, 11 Apr. 2012 (UTC)

Mi konsentas kun tio, sed momente estas tro okupita por mem prizorgi tion. Se vi volas, vi povas fari tiun ŝanĝon. Marcos (diskuto) 15:12, 11 Apr. 2012 (UTC)
✔ Farite mi jam alinomigis ĝin kaj alĝustigis la koncernajn artikolojn, ĉar estis nur tri. --Tlustulimu (diskuto) 15:27, 11 Apr. 2012 (UTC)

Ĉu ne estas koresponda artikolo en alilingva versio de Vikipedio? Mi tute malfakulas pri tiu temo, sed ĉu ne estas eraro ke pri funkciaj la gazeto nomiĝas Funkcialaj kaj komence de la dua paragrafo denove Funkciaj?--kani (diskuto) 22:03, 3 Maj. 2012 (UTC)

La nomo de la gazeto entenas la vorton "funkciala", sed la kutima maniero diri tion en Esperanto estas "funkcia". Se oni intencus pli internacian formon, devus esti "funkcionala". Laŭ la kutima Esperanta vortfarado tamen klare preferindas "funkcia". Do mi uzis "funkcia ekvacio" en mem skribita teksto, sed la nomon de la gazeto mi kompreneble devas citi senŝanĝe. Marcos (diskuto) 14:13, 4 Maj. 2012 (UTC)

Ptolemea dinastio[redakti fonton]

Mi volis krei la mankantan artikolon "Ptolemea dinastio", sed ricevis averton, ke iu (vi) jam forigis tiun temon en 2006. Ĉu vi bonvolos klarigi al mi, kial vi faris tion? Ĝi estas ja notinda temo, kun artikoloj jam en la Vikipedioj de pli ol 50 aliaj lingvoj, kaj ĝia manko kaŭzas ruĝajn ligilojn. --Haruo (diskuto) 18:41, 9 Maj. 2012 (UTC)

Mi tiam forigis la artikolon, ĉar ĝi estis esence malplena. Komprenebla mi tute subtenas la rekreon de tiu artikolo, espereble nun kun vera enhavo. Por ke vi komprenu mian tiaman decidon, jen la tiama enhavo:
aŭ "Lagides" (Esperante ? Lagidoj ?)
'33-a dinastio (305-30 a.K.)
Ptolemeo la 1-a - Ptolemeo II - Ptolemeo III - Ptolemeo IV - Ptolemeo V - Ptolemeo VI - Ptolemeo VII - Ptolemeo VIII - Ptolemeo IX - Ptolemeo X - Ptolemeo XI - Ptolemeo XII - Kleopatro
Kiel forigo-kialon mi tiam menciis "Vidu proponon de Robert Weemeyer je 2006-01-31". Tio signifas, ke Robert proponis la forigon sur Vikipedio:Forigendaj artikoloj je la 31-a de Januaro 2006, kaj ke oni rigardu lian proponon por kompreni la veran forigo-kialon. Bedaŭrinde, pro malsaĝa maniero arĥivigi antaŭajn diskutojn sur Vikipedio:Forigendaj artikoloj (nome per movado de tiu vikipedia paĝo al alia titolo kaj rekreo de la paĝo sub la kutima titolo), ĝia versi-historio estas malfacile traserĉebla. Sed jen la versio, kie oni povas vidi la proponon de Robert kaj mian reagon al ĝi: [1]. Robert do menciis la esencan malplenecon de la artikolo kie forigo-kialon, neniu kontraŭis al lia propono dum tri semajnoj, kaj mi poste forigis ĝin. Marcos (diskuto) 11:32, 10 Maj. 2012 (UTC)
En ordo. Mi baldaŭ (eble sabaton) rekreos ĝin kun iom pli da klariga materialo. Kompreneble ĝi denove havos liston de la reĝoj de la dinastio. --Haruo (diskuto) 15:53, 10 Maj. 2012 (UTC)

Bona feino modifis la unuan alineon. (Fakte mi ne!) {{{1}}} --  PEJNO Simono  Diskuto  16:31, 16 Maj. 2012 (UTC)

Hallo, Ich habe gesehen das du Admin hier auf Wiki Esperanto bist. Ich habe ein Problem. Ein Foto was ich aufgenommen habe wurde hier hochgeladen (Dosiero:Wassermühle_von_Melbeck.jpg). Was absolut kein Problem ist, jedoch sind dort in dem Upload Log persönliche Daten (Webseiten Adresse) angegeben. Diese möchte ich nicht auf Wikipedia stehen haben. Wieauchimmer, es ist bereits eine Version (ohne diese Infos) bei Wiki Commons hochgeladen (File:Wassermühle_von_Melbeck.jpg). Daher habe ich vor mehreren Wochen hier einen Antrag zur Löschung der Datei gestellt, der scheinbar nicht beachtet wurde. Könntest du diese Datei hier bitte Löschen, da meine Esperanto keineswegs genügen um mein Anliegen in dieser Sprache darzustellen schreibe ich dir auf Deutsch. --Flor!an (diskuto) 15:26, 20 Maj. 2012 (UTC)

Hallo, Flor!an. Ich habe gerade das Bild gelöscht, denn Marcos ist weniger aktiv als ich. Im Artikel Melbeck ist jetzt die Version von Commons zu sehen. Gruß --Tlustulimu (diskuto) 15:36, 20 Maj. 2012 (UTC)
Saluton, Flor!an. Mi ĵus forigis la bildon, ĉar Marcos estas malpli aktiva ol mi. En la artikolo Melbeck nun videblas la versio el la Komunejo. Amike --Tlustulimu (diskuto) 15:36, 20 Maj. 2012 (UTC)

  PT evidente planas denove forbari min. -- PEJNO Simono Diskuto  16:47, 4 Jul. 2012 (UTC)

  Jen la problemo: Uzanto:Pejno Simono/provejo/PT -- PEJNO Simono Diskuto  18:07, 4 Jul. 2012 (UTC)

Malgranda problemo[redakti fonton]

Hieraŭ vespere mi prenis al mi la tempon, pruvi ke fakte Petr Tomasovski kaj CubeF estas unusama persono. Ili alterne agas tie ĉi, ofte estas nur 2 aŭ 3 minutoj inter la elsaluto de la unua kaj la ensaluto de la dua. Por tio mi esploris la horojn de la po 250 lastaj kontriboj per Excel. Do fakte PT persekutas min jam de tuta monato maskiĝanta malantaŭ la fasado de normala uzulo. Mi jam tre forte suspektis tion, kaj nun havas la statistikajn pruvojn.

Li postulis 50 referencojn de mi en mia membiografia paĝo kaj postulas plu eĉ pliajn. Li, en sia membiograifo, kiun li tuj malaktivigis, kiam mi malkovris ĝin, havas neniun. Eĉ Zamenhofo mem havas nur 7.

Aldone li sekvas mian ĉiun movon tie ĉi. Pro tio nun alia uzula nomo. Kion fari? --Nomis (diskuto) 08:59, 6 Jul. 2012 (UTC)

Petr Tomasovsky kontraŭregule forigis tutan sekcion[redakti fonton]

  Mi atentigas, ke la redaktada historio montras, ke hodiau Petr Tomasovsky forigis tiun tutan sekcion, sendube pro tio, ke ĝi ne plaĉas al li. Aliflanke, li ne eĉ enarkivigis la sekcion, ĝi simple malaperu. Aldone li klopodas cenzuri partojn de la teksto per lia apenaŭ komprenebla ŝablono refaktorigita. Tia forigo estas grava malobeo de la Vikipedia regularo. Mi petas al Petr ne refari tion aŭ mi okazigos denove baloton pri lia eksadministrantigo. -- PEJNO Simono Diskuto  18:15, 8 Jul. 2012 (UTC)


refaktorigita

  refaktorigita.

  Li forigis la kompletan enhavon de dokumentada paĝo de mia ŝablona sistemo. Li evidente ne tuj komprenis ĝian funkcion. Poste, laŭŝajne ekkoninte ĝin, li malfaris sian ŝanĝon. 
  Li forgis la tabulon montrantan la ŝablonaron el la ĉi-tema diskutsekcio tie ĉi en la diskutejo. Mi atentigas, ke estas nek dece, nek normalkondute forigi disuterojn de iu ajn el la diskutejo. Eĉ pli fie estas fari tion sen iel ajn anonci tion aŭ kontakti la aŭtoron. Se iu ajn forigu ion ajn, tiu estu nur la aŭtoro mem. Kaj jam tio estas tikla. 
  Petr faris kelkajn vere plene arbitrajn ŝanĝojn en la intertempe plene senmerite famiĝinta paĝo mi-rilata. Interalie li fuŝetis mian nomon. 

Petr, vi agas denove tro haste, tro senpripense kaj tro incite. Ŝajne via sinteno estas, kiel en la estinto, laŭ bona Holivuda vakera maniero: Fulmrapide tuj mortpafi, nur post tio eble demandadi. Do mi petas vin bridi vin iomete kaj, se io ne plaĉas al vi, unue kontakti min.

Mi certe ne volas, ke la Vikipedio refoje por vi estos forpasinta.

Aldone, ni havas ege pli inteligentajn solvojn, se vi opinias, ke la tabulo da ŝablonoj, kiun mi afiŝis, tro ĝenas en la diskutejo. Fakte estis integra parto de la diskuto kaj responde al Ĉiuĵaŭde. Ĉiuokaze, vi bonvolu estonte demandi min antaŭ ol forigi iujn ajn diskuterojn de mi. Mi memorigu vin pri la spektaklo, kiun vi mem ja okazigis, kiam mi nur intermetis sekcian titolon. Des pli strange estas, ke vi eĉ arogas forigi ion.

Se ŝablonaj diskutoj ne estas volataj tie ĉi, kion mi plene komprenus, mi demandu, kie oni anoncu aŭ diskutu novajn ŝablonojn? Mi eble atentigu, ke kiam iuj plendis pri tro da koloro, mi ene de nur kelkaj horoj reagis, moderigante mian signaturon kaj reduktante la grandon de la Nova!-ŝablono.

Mi aldone tre miras, ke vi forigis plene laŭregulan diskuteron de mi, tamen lasas plene ne tuŝita la idiotan ŝablonon nun kape de la diskutejo. Ĝis mi modifis la ŝablonon, la diskutejo vere estis enkategoriigita Proponitaj artikoloj por ADLS. Do mi demandas pro kio vi entute estas administranto, se vi ne okupiĝas pri tia misago kaj anstataŭe okupiĝas nur pri iuj ŝanĝetoj en Pejno Simono? -- PEJNO Simono Diskuto  20:57, 3 Jul. 2012 (UTC)

NE NE KAJ NE ! Tio ne rekomencu ! Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 22:28, 3 Jul. 2012 (UTC)
Pejno, jam ĉesas amuzi min legi viajn akuzojn pri aliuloj kaj viajn lamentojn. Mi redaktis sekcion en Vikipedio:Diskutejo, kiu estis Ŝablonaro. Tie estis via moŝta ŝablonaro pri pejnaĵoj, kiu neniel rilatis al Diskutejo. Kiam mi estis konservinta la ŝanĝojn, mi eksciis, ke la sekcia titolo estis en via moŝta ŝablono. Kia strangaĵo! Do vi kulpas pri tio! Faru ŝablonojn per vikipedia maniero. Se vi ne ĉesos akuzi min aŭ aliajn vipediistojn, povas okazi, ke mi denove forbaros vin pro personaj atakoj kontraŭ pluraj uzantoj. Petr Tomasovsky (diskuto) 14:10, 4 Jul. 2012 (UTC)

  Kara Petr. La demando tie ĉi estas, kiu atakas kiun? Kiu ĵus denove ŝanĝetis mian nomon en Pejno Simono, jen vi, ĉu ne?

Do mi proponas, ke vi ĉesu fari arbitrajn ŝanĝetojn en la mi-rilataj paĝoj.
 Sed mi proponas ankaŭ, ke vi reaktivigu vian propran membiografian paĝon refaktorigita Se vi ne plu ŝanĝetadas ĉe mi, mi certe ne havos motivon komenci ŝanĝetadi ĉe vi. Mi simple volis demonstracii al vi, kiel estas, kiam aliaj faras nenecesajn ŝanĝojn. (Aparte de la fakto, ke mi riparis du de viaj ne plu funkciantaj ligiloj.) Restas nur la problemo haltigi CubeF. Sen jen certe por vi ne tre granda problemo, ĉu ne? -- PEJNO Simono Diskuto  14:49, 4 Jul. 2012 (UTC)

  Mi konstatas, ke, kiel CubeF klarigis al ni, vi tute ne metis la al la komunumo apartenantan paĝon refaktorigita en Forigendaj Artikoloj. Vi simple forigis ĝin. Tio ne konformas al la regularo. Do fakte vi DEVAS reaktivigi la paĝon kaj unue demandi, ĉu iu kontraŭas ĝian forigadon. -- PEJNO Simono Diskuto  15:14, 4 Jul. 2012 (UTC)

Paĝo pri vi ne estas via proprumaĵo, ĝi estas redaktebla de ĉiuj, do bonvolu ne nomi miajn kontribuojn en la paĝo pri vi misagoj. Mi devos apliki vian forbaron laŭ en:Wikipedia:No personal attacks. Petr Tomasovsky (diskuto) 15:33, 4 Jul. 2012 (UTC)

  Se iu ĉiun tagon fuŝetas mian plumnomon, kiel vi nomus tion? Helpu min, al mi mankas taŭga vorto. Cetere, via eks-paĝo same ne estis via propraĵo. Do vi ne rajtis senkomente forigi ĝin. Bedaŭrinde, mi pravas. Evidente por vi estus la plej simpla solvo trovi kialon denove forbari min. -- PEJNO Simono Diskuto  16:45, 4 Jul. 2012 (UTC)

Forbaro

   PT evidente planas denove forbari min.  -- PEJNO Simono Diskuto  16:47, 4 Jul. 2012 (UTC)

  Kaj eĉ cenzuras la diskuton, forigante ĉiujn menciojn de la al li rilantanta paĝo, kiun li ĵus forigis. Hmm. Jen io tute nova.

Sed al mi estas plene egale, kion li faras kun sia paĝo. -- PEJNO Simono Diskuto  17:20, 4 Jul. 2012 (UTC)
  Mi eble menciu, ke mi jam informis ĉiujn aktivajn administrantojn. -- PEJNO Simono Diskuto  19:18, 4 Jul. 2012 (UTC)

Kopirajta problemo[redakti fonton]

Kopirajta problemo en Brunsvigo (duklando). Imperium Romanum Sacrum (diskuto) 00:20, 10 Jul. 2012 (UTC)

Tute ne. With the experience which I have on Wikipedia and the experience of others, we respect copyright by transfering text from Wikipedia article to other Wikipedia article.
Ĉi tiu uzanto atestas ke transloki tekston el iu artikolo de Vikipedio al alia artikolo de Vikipedio estas ne respekti kopirajton. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 00:24, 10 Jul. 2012 (UTC)
Read the copyright terms, on each article page it says "La teksto disponeblas laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita; eble aldonaj rajtigoj aplikeblas. Vidu la uzkondiĉojn por detaloj." Imperium Romanum Sacrum (diskuto) 00:38, 10 Jul. 2012 (UTC)
It means I'm free to share the text and I can transfer text from wikipedia article to other wikipedia article. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 00:43, 10 Jul. 2012 (UTC)

Al komenco de la artikolo, mi aldonis kaŝitan tekston por diri kiu estas la aŭtoro de la artikolo. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 17:27, 10 Jul. 2012 (UTC)

Mi petas forbari Ip-ulon por ĉiam 88.230.14.226, kiun faris gravan vandalismon en du Vikipedio-paĝoj. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 14:40, 11 Jul. 2012 (UTC)

Plenumite. Marcos (diskuto) 15:32, 11 Jul. 2012 (UTC)

Prononco - elparolo[redakti fonton]

Diskuto:Prononco - prononco aŭ elparolo? Imperium Romanum Sacrum (diskuto) 04:26, 12 Jul. 2012 (UTC)

Prononco de Esperanto[redakti fonton]

Ĉu vi povas helpi kun articolon Prononco de Esperanto? Remux ŝajnas ne komprenas la malsamo inter fonemoj de un lingvo kaj pronunco de fonemoj de un lingvo. Diskuto:Prononco de Esperanto#Prononco de Esperanto vs Fonemoj en Esperanto. Imperium Romanum Sacrum (diskuto) 06:33, 12 Jul. 2012 (UTC)

Lingvaĵo de Haltigu al Imperium Romanum Sacrum ĉe administrejo[redakti fonton]

Dankon pro trovis la 2 pliajn erarojn kiujn mi ne trovis. Mi laste povas paroli altan nivelon de Esperanto, kaj trovi ĉi tiujn erarojn pruvas multe tion.

Cetere, Remux afiŝas Eo-3 en sia babelŝablono. Sed la lingvaĵo de la mesaĝo ne pruvas tion.

Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 12:03, 13 Jul. 2012 (UTC)

Vi devas skribi "pruvas" kie vi skribas "provas".
Mi konsentas ke la indiko Eo-3 en la babela kesto de Remux estas troigo. Sed laŭ mi ankaŭ la indiko Eo-3 via babela kesto estas troigo: Pli ĝusta indiko estus Eo-2. Sed ĉiuokaze tiuj babelaj kestoj estas nur memjuĝoj, kaj ne temas pri objektivaj informoj.
Kaj mi ĉiuokaze konsentas, ke via lingva nivelo estas pliboniĝanta. Simple en la sistemo de la babelaj kestoj, la ŝtupo de unu nivelo al la sekva estas tre granda, do eĉ se la lingva nivelo daŭre pliboniĝas, povas esti ke oni dum longa tempo restas sur unu nivelo de tiu sistemo. Marcos (diskuto) 12:21, 13 Jul. 2012 (UTC)
Ĉiuĵaŭde, vi nun korektis unu el la du eraraj uzoj de "provas", sed lasis la alian nekorektita. Marcos (diskuto) 12:44, 13 Jul. 2012 (UTC)

Laborkunsido pri Vikimedio Esperanto[redakti fonton]

Saluton Marcos! Mi vidas ke vi interesiĝas pri Vikimedio Esperanto. Tial mi sciigas al vi ke baldaŭ okazos fizika kunsido de la interesiĝantoj. Ĝi okazos dum la aranĝo KAEST en Slovakio (ŝajne plurfoje) ekde la 15-a ĝis la 18-a de Novembro, la unua estas planata jam por la 15-a. Vi estas bonvena partopreni la aranĝon kaj tial suprentiri la aferon. Eventuale vi povas tralegi la projektan paĝon (sufiĉe plilongigita), diskuti en ties diskuto en dissendolisto.

Dum la aranĝo okazos ankaŭ Vikipedia trejnado kaj pluraj prelegoj ligitaj al Vikimediaj aferoj. La Fondaĵo Vikimedio finance subtenis la trejnadon do vi povus, kaze de intereso, akiri rabaton. Amike kaj atendante, KuboF (diskuto) 20:21, 8 Nov. 2012 (UTC)

Via maladminstrantigo[redakti fonton]

Estimata Roboto de Marcos! Vi iam ricevis administrajn rajtojn kaj rolis kiel administranto sed montriĝas ke vi ne plu estas aktiva. Vian lastan administran agon vi faris je 2010/12/18 laŭ stewardry. Laŭ nia regularo (Maladministrantigo #3) aŭtomate perdas siajn rajtojn administranto kiu ne uzis siajn rajtojn de unu plena jaro. Vi do estas informita ke krom se vi reaktiviĝus ni petus de Vikimediaj stivardoj ke viaj administraj rajtoj estu forigitaj. Vidu ankaŭ Vikipedio:Administrantoj/Maladministrantigo. Vikipedie salutas --Arno Lagrange @ 17:28, 10 Feb. 2013 (UTC)

Popoliniciato (Svislando)[redakti fonton]

Saluton, Marcos. Sur la paĝo Diskuto:Popoliniciato (Svislando) estas mesaĝo por vi. --Tlustulimu (diskuto) 11:52, 27 Mar. 2013 (UTC)

Robota forigo de paĝoj[redakti fonton]

Sal. Ĉu vi bv. povus per roboto forigi la paĝojn de Kategorio:Tujforigendaj artikoloj? Temas pri alidirektiloj al neekzistanta enhavo, kiujn mi markis per mia roboto sed ĝi ne havas administrajn rajtojn kaj do ne povis ilin forigi. Antaŭdankon! --KuboF (diskuto) 13:52, 24 Apr. 2013 (UTC)

Ĉu la amasa forigo de plusendiloj el diskutoj de paĝoj kiuj havas plusendilojn estis ie diskutata? Se jes, ĉu vi povus indiki al mi, kie okazis tiu diskuto? Marcos (diskuto) 09:07, 26 Apr. 2013 (UTC)
Ili estas alidirektiloj al neekzistanta enhavo do kialo R1 por tuja forigo. Diskutado kaj voĉdonado estis farita ĝenerale en la diskutpaĝo de la koncerna regulo. Mi kelkajn kontrolis, ĉu io ligas al ili kun negativa rezulto, tamen mi ne certigas ke al ĉiu ligas nenio. Se via roboto tion povus kontroli, estus bone. Amike. --KuboF (diskuto) 12:22, 26 Apr. 2013 (UTC)
Hm, en diskutpaĝo pri ekzistanta artikolo ĉiumomente povus aperi enhavo. Do mi iom dubas pri sistema forigo de ĉiuj plusendiloj al tiuj malplenaj diskutpaĝoj. Oni ja ne blinde apliku regulojn, precipe ne kiam temas pri amasa forigado. Mi ŝatus vidi ĝeneralan diskuton pri ĉi tiu apliko de la regulo antaŭ ol efektivigi la amasan forigon. Marcos (diskuto) 13:38, 26 Apr. 2013 (UTC)
Jes, enhavo povas aperi sed ĉu tio vere sencos? Antaŭ jaroj ni ĉi tie interkonsentis pri uskleco de familinomoj kaj sekve majusklofamilinoma titolo estas erara kaj malrekomendata (kaj tuj forigenda laŭ R3), tion ja vi scias pli bone ol mi. Tiuj paĝoj nun estas nur alidirektiloj al neekzistanta paĝo (kiuj do nun sensencas) el malĝusta nomo (kio povus konfuzi) kaj ofte nenio ligas al ĝi. Ĉu sencos havi alidirektilon el malrekomendata nomo post apero de nova diskutpaĝo? Mi tian alidirektilon forigus. Cetere, la regulo estis prilaborita tiel ke ĝi plifaciligu laboron de administrantoj en klare nedisputaj kazoj. --KuboF (diskuto) 16:33, 26 Apr. 2013 (UTC)
Mi nur nun rimarkis, ke la pridiskutataj plusendiloj el diskutpaĝoj ĉiuj plusendas al diskutpaĝoj, kiuj pro diversaj kialoj (ĝenerale pro manko de diskuta enhavo) estis forigitaj. Se estis en ordo forigi la celpaĝojn, do ankaŭ la plusendiloj povas esti forigataj. Mi espereble morgaŭ trovos la tempon efektivigi tiun amasan forigon per mia roboto. Marcos (diskuto) 20:21, 27 Apr. 2013 (UTC)
Mi nun finfine plenumis la petitan amasan forigon per mia roboto. Marcos (diskuto) 21:27, 1 Maj. 2013 (UTC)
Dankon kara! Vere estas tre utila teni almenaŭ unu roboton kun administraj rajtoj. Amike. --KuboF (diskuto) 22:20, 1 Maj. 2013 (UTC)

Esperanto help needed[redakti fonton]

Hello Marcos,

I'm contacting you because we need some Esperanto translators to help with the deployment of the new mw:Wikipedia:VisualEditor on jv.wikipedia. It is important that we get the User Guide and the User Interface translated before VisualEditor is deployed to users. To translate the User Interface, you need to start an account at translatewiki.net if you don't have one already. Translating the User Guide and other documentation happens at Mediawiki.org (your regular username and password work there), and then translated materials need to be copied over to eo.wikipedia.org at the appropriate page names.

More information on the translating work is available at MediaWiki's Translation Central for VisualEditor. If you are able to help in any way, please either reply here or send e-mail to me. Thanks for your time, Whatamidoing (WMF) (diskuto) 04:30, 24 Nov. 2013 (UTC)

Ĉu vi foje povas atenti la diskuton pri pedofilio, kiun mi malfermis[redakti fonton]

Kara, mi malfermis diskuton pri la artikolserio pri pedofilio, kiun ĉefe verkis Pangea lastatempe, kaj en kiu mi pli kaj pli vidas danĝeron por la reputacio de Esperanto-vikipedio, ĉar evidente la ĝenerala tono de tiuj artikoloj estas kvazaŭ, ke ĉe la pedofila movado temas pri grupo da bonvolaj homoj, miskomprenita kaj diskriminaciita de la societo. Fakto tamen estas, ke pedofilio estas nenio alia ol misuzo de potenco fare de plenkreskulo kontraŭ infano, kiu bezonas amon kaj protekton. Defendi la rajtojn de pedofiluloj estas simila al defendo de rajtoj de faŝistoj, sklavotenistoj ktp. Mi petas vin foje studi la problemon. Devas esti certa kontrolo de tiuj artikoloj kaj devas esti certigitaj, ke la Portalo Pedofilio ne fariĝos speco da propogandejo por pedofiluloj, kie la pedofila movado kvazaŭ povas renkontiĝi, ĉar Esperantujo troviĝas ekster la naciaj leĝodonaj instancoj.DidiWeidmann (diskuto) 17:36, 28 Dec. 2013 (UTC)

Aldono: Mi devas diri, ke mi ĝis nun ne petis forbaron de Pangea. En sia lasta kontribuo Pangeoa, kiu sin nun sentas atakita, komencas persone insulti min kiel fakatikulo, tio fakte estus kialo por forbaro, kaj se ne estus mia mem la celo de la atako kaj mi do ne devas agi kiel administranto en tiu afero, do se li tiel insultus alian personon, tiam mi forbarintus lin! Tiel mi tion devas lasi al la aliaj administrantoj.DidiWeidmann (diskuto) 20:46, 28 Dec. 2013 (UTC)

Ĉu vi povas rapide legi tiun kontribuon?[redakti fonton]

Mi postulas, ke Pangea ĉesu siajn insultojn kaj kalumniadon. Dankon por via eventuala interveno DidiWeidmann (diskuto) 16:47, 1 Jan. 2014 (UTC)

Forigo de portalo kun ĉiuj subpaĝoj[redakti fonton]

Saluton Marcos. Ĉu vi bonvolus per roboto forigi ĉiujn subpaĝojn de Portalo:Pedofilio, kiel estis balotite / interkonsentite en Diskutejo? Antaŭdankon! --KuboF (diskuto) 14:19, 15 Jan. 2014 (UTC)

Bone, mi faros tion. Tamen pro antaŭnelonga translokiĝo, mi momente ne havas retaliron ĉe mia hejma komputilo, pro kio mi ne tuj povas okupiĝi pri la afero. Sed mi supozas, ke la afero ne tro urĝas, ĉu? Marcos (diskuto) 15:01, 15 Jan. 2014 (UTC)
Bone, povas esti. (mi malfruas pri kutima robota laboro jam dum monatoj...) Amike --KuboF (diskuto) 15:59, 15 Jan. 2014 (UTC)

Marcos, nun la situacio ŝanĝiĝis kaj la portalo estis teste restarigita. Do bonvolu ne forigi (nun). Dankon! --KuboF (diskuto) 17:37, 21 Jan. 2014 (UTC)

Anstataŭigo de ŝablono[redakti fonton]

Sal Marcos. Ĉu vi bonvolus anstataŭigi tiujn ĉi ŝablonoj? Necesas, ke estu uzita subst:, se vi uzas Pywikibot, tio estas en la roboto template.py la argumento -assubst. Tio estas ege grava, bonvolu konsulti la paĝon anticipe ĉar korekto povus esti sufiĉe malfacila. (Mi ne povas fari tiun ĉi anstataŭigon, ĉar mia roboto ne rajtas redakti protektitajn paĝojn)

Amike. --KuboF (diskuto) 15:46, 18 Jan. 2014 (UTC)

Bone, mi okupiĝos pri la afero. Povas esti ke mi rekontaktos vin antaŭ la okazigo de la ŝanĝo, okaze ke mi havas dubojn pri la robota kodo. Marcos (diskuto) 16:29, 23 Jan. 2014 (UTC)
Bone, antaŭdankon! --KuboF (diskuto) 16:41, 23 Jan. 2014 (UTC)

Sal Marcos, kiel vi statas? Ĉu vi povus helpi pri la anstataŭigo? Vi estas ununura, kies roboto havas administrajn rajtojn. Amike. --KuboF (diskuto) 19:29, 4 Mar. 2014 (UTC)

Saluton, ĉu novaĵoj? --KuboF (diskuto) 19:15, 16 Apr. 2014 (UTC)

Mi jam faris. Amike. --KuboF (diskuto) 16:12, 6 Maj. 2014 (UTC)

Dankon. Pardonu pri tio, kem idaŭre prokrastis la aferon. Marcos (diskuto) 08:14, 23 Maj. 2014 (UTC)

Artikolo pri vi[redakti fonton]

Sal Marcos. Ĉu vi povus aldoni referencojn al Marcos Cramer? Ja ĝenerale estas malrekomendate redakti propran biografion do almenaŭ oni citu fontojn. --KuboF (diskuto) 21:30, 16 Apr. 2014 (UTC)

Mi nun aldonis font-indikojn. Kelkaj el la dataj detaloj ne estas pruveblaj per la indikitaj fontoj, sed mi esperas ke vi tamen konsentas ke tiel estas sufiĉe da fontindikoj por tiu artikoleto. Marcos (diskuto) 10:33, 2 Sep. 2014 (UTC)
✅ Bone! Por artikoleto sufiĉas. --KuboF (diskuto) 13:20, 2 Sep. 2014 (UTC)

Vi modifis la nomon de la artikolo "popoliniciativo", al kiu fakte mi estis unu el la ĉefaj kontribuintoj. Kiam temas pri tiel grava modifo, ne sufiĉas sekreta diskuto dum kelkaj tagoj, sed estintus la minimumo de ĝentileco sendi al la ĉefa kontribuanto noton (mi skribis pli ol 3000 artikolojn en vikipedio, do mi evidente ne daŭre povas observi ĉiujn miajn artikolojn - kiam temas pri tiel grava modifo, ne estas akceptebla, ke oni ne invitis min al la diskuto, kiam temis pri artikolo de mi!). Vi argumentado rilate la fundamenton fakte ne validas, ĉar memkompreneble tiam ni devus forigi 90% de la vortoj el nia lingvo. Mi simple petas vin, ke vin konsultu PIV-on. Tie oni trovas markita kiel zamenhofa la esprimon "civitana iniciativo". La nocio popoliniciativo estas tre specifa afero kaj ne simpla iniciataĵo (kiel devus esti se entute vi volus modifi), sed aparta speco da iniciataĵo, kiu sekvas certan regularon. Iniciato, kiel vi diras estas la ago iniciati. Memkopreneble oni inicatas popoliniciativon, sed ja ne temas pri la ago de inciato sed pri konstitucipropono. La artikolo ne temas pri la ago de la subkribo koletkado, sed pri la propono mem.DidiWeidmann (diskuto) 18:41, 2 Jul. 2014 (UTC)

Kara, vi subtenis la malŝalton de la x-sistemo. Laŭ mia kompreno tamen tio postulus, ke por estonte tajpi supersignojn, necesus instali novan programon. Mi tial kontraŭas la proponon, ĝis oni povas kontentige respondi miajn demandojn. Ĝis nun neniu el la dek, kiuj subtenis la proponon de KuboF donis al mi kontentigan respondon. Bonvolu legi miajn komentojn, kaj aŭ respondi al miaj demandoj kontentige, aŭ tiam pripensi vian subtenon. Ke vi mem persone kun la nova sistemo dank al la softvaro, kiun vi posedas, ne havas problemon, fakte tute ne estas tolerebla argumento por tiuj, kiuj ne posedas tiun softvaron kaj tiam simple ne plu scias, kiel ili povos tajpi la supersignojn. Do bonvolu reiri al la diskutopaĝo, legi miajn demandojn kaj argumentojn, kaj aŭ respondi, aŭ tiam klarigi, kial vi tamen ne ŝanĝas vian subtenan opinion aŭ ĝuste retiri vian subtenon. Dankon por via kompreno! DidiWeidmann (diskuto) 13:15, 22 Feb. 2015 (UTC)

Via roboto[redakti fonton]

Saluton! Via roboto ne redaktis por pli ol unu jaro kaj per Vikipedio:Administrantoj#Maladministrantigo li estos maladministrigita. --Ochilov (diskuto) 06:03, 6 Jan. 2016 (UTC)

Saluton, estimata Marcos! La artikolo pri Essen estas jam elstara. Mi vidas, ke ĝi ankoraǔ aperas sur via Vikipediista paĝo. Frate salutas Vikiano (diskuto) 18:40, 2 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]

Diskriminacio lingva pro la nova ilo por montri la intervikiajn ligilojn al aliaj lingvoj[redakti fonton]

Vidu la diskuton kaj partoprenu la voĉdonon en teknikejo ĉi tie! DidiWeidmann (diskuto) 16:18, 4 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]

Invito al grava diskuto[redakti fonton]

Estimata kolego!

Bonvolu trarigardi la diskuton ĉe Vikipedio:Diskutejo/Administrejo#Rangaltigo je patrolanto kaj partopreni ĝin.

Ankaŭ ne-administrantoj estas bonvenaj kontribui al tiu diskuto, sed partopreno de administrantoj estas speciale grava. Tial la mesaĝo estas sendita al ĉiuj aktivaj administrantoj (escepte de la roboto-administranto), kiuj ankoraŭ ne partoprenis la diskuton.

Gamliel Fiŝkin per MediaWiki message delivery (diskuto) 00:13, 26 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Voĉdono pri maladministrantigo de לערי ריינהארט[redakti fonton]

Karaj – jes la demando ja ne estas de mondskua intereso, tamen mi opinias, ke decidoj estu prenitaj de iom pli ol nur du personoj. Do mi petas rapide studi la aferon kaj esprimi vian opinion: Voĉdono pri maladministrantigo de לערי ריינהארט DidiWeidmann (diskuto) 12:51, 11 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

Kandidato por administrantiĝo[redakti fonton]

Saluton! Mi proponis min ĉe speciala paĝo por kandidatoj. Mi invitas vin viziti ĝin kaj voĉdoni. Dankon! Frate, Vikiano (diskuto) 03:08, 23 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

Ŝablono ELiSo[redakti fonton]

Jen :-) {{Uzanto ELiSo}}

ELiSo
Mi estas membro de
Esperanto kaj Libera Scio




Vikiano (diskuto) 05:16, 10 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

Rekta pasivo kiel solvo al ITA ATA diskuto[redakti fonton]

laux mi, mankas aludo al rekta pasivo (unte) kiel solvo al ITA ATA diskuto, cxar la artikola de vikipedio mem rekonas ke la origino de la diskompreno estas en nesimetrio inter pasivo kaj aktivo. cxu estas alia artikolo pri REKTA PASIVO? per kiuj dokumentoj apogi gxin?

Kunigenda, alinomenda[redakti fonton]

Saluton!

Mi ne trovis, kio estas la reguloj pri kunigendaj kaj alinomendaj artikoloj. Ĉu konkrete tiuj artikoloj necesas la voĉdonon? Ĉu sufiĉas unu kontraŭanto ĉe la alinomendaj? --Crosstor (diskuto) 07:20, 16 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Celio / Kelio[redakti fonton]

Ĉu vi volas aldoni opinion pri https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Alinomendaj_artikoloj#Kaelio_-%3E_Celio_/_Kelio? Lingvano (diskuto) 09:33, 3 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

How we will see unregistered users[redakti fonton]

Hi!

You get this message because you are an admin on a Wikimedia wiki.

When someone edits a Wikimedia wiki without being logged in today, we show their IP address. As you may already know, we will not be able to do this in the future. This is a decision by the Wikimedia Foundation Legal department, because norms and regulations for privacy online have changed.

Instead of the IP we will show a masked identity. You as an admin will still be able to access the IP. There will also be a new user right for those who need to see the full IPs of unregistered users to fight vandalism, harassment and spam without being admins. Patrollers will also see part of the IP even without this user right. We are also working on better tools to help.

If you have not seen it before, you can read more on Meta. If you want to make sure you don’t miss technical changes on the Wikimedia wikis, you can subscribe to the weekly technical newsletter.

We have two suggested ways this identity could work. We would appreciate your feedback on which way you think would work best for you and your wiki, now and in the future. You can let us know on the talk page. You can write in your language. The suggestions were posted in October and we will decide after 17 January.

Thank you. /Johan (WMF)

18:15, 4 jan. 2022 (UTC)


Mia propono por nova ĉefpaĝo[redakti fonton]

Saluton, mi kreis proponon por nova ĉefpaĝo kiu pli bone funkcias en malgrandaj ekranoj. Se vi volas, bonvole testu ĝin kaj voĉdonu se vi ŝatas ĝin en la Diskutejo de la ĉefpaĝo: Vikipedia_diskuto:Ĉefpaĝo#Propono:_Mi_kreis_novan_ĉefpaĝon_kiu_pli_bone_funkcias_en_malgrandaj_ekranoj

Amike --Stefangrotz (diskuto) 21:32, 21 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]

Maladministriĝo[redakti fonton]

Estimata Marcos! Vi iam ricevis administrajn rajtojn kaj rolis kiel administranto sed montriĝas ke vi ne plu estas aktiva. Vian lastan administran agon vi faris je {{{1}}} laŭ stewardry. Laŭ nia regularo (Maladministrantigo #3) aŭtomate perdas siajn rajtojn administranto kiu ne uzis siajn rajtojn de unu plena jaro. Vi do estas informita ke krom se vi reaktiviĝus ni petus de Vikimediaj stivardoj ke viaj administraj rajtoj estu forigitaj. Vidu ankaŭ Vikipedio:Administrantoj/Maladministrantigo. Vikipedie salutas Fenikals (diskuto) 12:32, 14 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Maladministrantiĝo pro neaktivado[redakti fonton]

Saluton Markos, kaj dankon pro viaj kontribuoj al la enciklopedio. Mi lasas ĉi tiun mesaĝon por avizi, ke surbaze de niaj reguloj en VP:A#Maladministrantigo (punkto 3) vi nuntempe ne plu rajtas esti administranto, ĉar vi neaktivis dum unu plena jaro. Klare, vi ĉiam estas bonvenigota reveni ĉi tien en la enciklopedio kaj kontribui refoje! Ĝis, kaj dankon! Amike, —Supernabla🪰 09:47, 15 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Pardonon pro la duobla mesaĝo! Mi ne vidis, ke @Fenikals: jam faris tion. —Supernabla🪰 09:50, 15 jan. 2024 (UTC)[Respondi]