Uzanto-Diskuto:Teiresia

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

--93.239.86.218 11:27, 11 nov. 2018 (UTC)[Respondi]

  1. ALIDIREKTI Nomo de la paĝo, kiun vi celas

Ekzistas ankaŭ arĥivo de temoj el la ĉi tiu paĝo.

Kara gratulon por via unua artikolo. Mi korektis jam la unuan du paragrafojn. La ceteron mi travidos dum la venontaj tagoj, se ne iu alia faras. Atentu: "as" estas nuntempo kaj "is" pasinta tempo. Akuzativo necesas por esprimi ke frazelemento ne estas la subjekto (kiam tio ne estas indikita per prepozicio). Kiam frazelemento estas subjekto respektive atributo de subjekto (verboj esti aŭ fariĝi, tiam akuzativo ne devas stari). La finaĵo "ig" esprimas "kaŭzativon" (do transitivigas netransivan verbon [ekzemplo: la arbo falas al la planko - Der Baum fällt auf den Boden. - Petro faligas la arbon - Peter fällt den Baum.], la finaĵo "iĝ" havas la inversan funkcion. Amike DidiWeidmann 21:49, 1. Nov 2009 (UTC)

Kara Teiresia, mi faris mian eblon por revizii la ankoraŭ ne reviziitajn sekciojn de Gröbenzell - mi iom miras, ke vi nur de 1 monato studas esperanton, do gratulojn! Eta konsileto: kiam vi redaktas ion en ies diskuto, bv fini per subskribo --~~~~ dankon! --Dominik 08:33, 3. Nov 2009 (UTC)
Kara Teiresia, mi denove reviziis, ĉi-foje la tutan artikolon Gröbenzell - tre interesa rakonto pri urbo evoluinta el torfejo. Mi ankaŭ tralegis vian vikipediistan paĝon: restas kelkaj gramatikaj eraroj, mi povus revizii ĝin, se vi permesus al mi (kutime oni ne revizias aliies vikipediistan paĝon). --Dominik 05:22, 5. Nov 2009 (UTC)
Denove saluton! - pardonu mian eraran korekton - post rigardo al la germana versio, kaj helpe de germana-franca tradukilo (!), mi finfine trovis la supozitan sencon de "deriva" - mi rekorektis al "deturnita" - ĉu bone? --Dominik 11:31, 5. Nov 2009 (UTC)
Saluton Teiresia! Mi ŝanĝis "deriva" al "deduktita", kvankam mi supozas, ke la vera senco estas "devena" (la dogana barilo devenas de historia fakto okazinta en la pasinto) - nu, ne multe gravas, ĉiuokaze, gratulon pro tiu artikolo --Dominik 18:30, 9. Nov 2009 (UTC)

Sed kiam oni diras "li fariĝis instruisto(n)" ĉu sencas malpermesi la akuzativon ? - li feriĝis kion ? - instruiston. akuzativo aspekts tute logika. Ankaŭ se oni konsideras ties sencon celmontran (inkluzive fe figursenca "movo") li iris de la stato antaŭ al stato de instuisto, do akuzativo. malpermeson de akuzativo necesas, ke oni konsideras tian frazon kiel atributo, kies "li estas blua" aŭ "mi rigardas lin saĝa" ĉu pli ĝusta sinteno ? mi ne certas. Eliott

Kara Teiresia - mi denove tralegis la tutan artikolon Gröbenzell - mi faris nur 1 ŝanĝon - ĉio en ordo --Dominik 16:59, 4. Feb 2010 (UTC)
respondo al la demando de Eliott, kiun mi unue ne vidis - en "li fariĝis instruisto", instruisto nepre NE alprenu akuzativon. Li fariĝis KIO? - instruisto. ("Li faris sin instruisto"). --Dominik 18:08, 4. Feb 2010 (UTC)


Kara Teiresia, mi gratulas vin pro viaj aldonoj al artikolo "ARTE" - mi fari nur kelkajn korektojn (c-->k, akuzativo) - kaj krome reviziis ĝin - ke ĝi poste fariĝas revizienda ne dependas de mi, ĝi estas aŭtomate trudata de Vikipedia sistemo - saluton --Dominik 06:01, 3. Nov 2009 (UTC)

Kara Teiresia, mi nun iras al laboro - mi revizios vian artikolon ARTE seeble morgaŭ. Ĝis la! --Dominik 05:56, 5. Nov 2009 (UTC)
Saluton Teiresia! Mi fakte ne bone komprenis la frazon kiu entenis "3SAT", mi nun iom reverkis, kaj esperas ke nun ĉio estas en ordo, ĉu? --Dominik 20:58, 25. Nov 2009 (UTC)
Saluton Teiresia! Mi denove rigardis vian artikolon pri ARTE, kaj iomete korektis, ankaŭ aldonis precizigon pri franca televido, kiu nun havas minimume 18 kanalojn en cifereca televido - la ŝanĝo estas okazanta regionon post regiono. Nur unu frazero restis iom mistera al mi: "La 2-an de oktobro 1990, la ***antaŭrado*** de la germania reunuiĝo" (ĉu: antaŭ-rado?) - Ĉiuokaze tiu artikolo estas entute tre instrua pri ARTE - --Dominik 10:07, 3. Feb 2010 (UTC)

Kara Teiresia - mi legis la tutan artikolon pri FidoReto kaj faris malmultajn ŝanĝojn - se mi bone memoras, vi lernis esperanton antaŭ nelonge, do mi gratulas vin pro viaj progresoj - ne hezitu fari proprajn artikolojn, kaj, kial ne, celu redakti la 125000-an artikolon :-) --Dominik 08:13, 4. Feb 2010 (UTC)

Denove saluton Teiresia - ŝajnas, ke vi ankoraŭ ne tute majstras la uzon de akuzativo, ekz. "Dankon denove pro vian helpon!" devus esti "Dankon denove pro via helpo!" kaj "Dankon pri via kuraĝigaĵon!" devus estis "Dankon pri via kuraĝigaĵo!" aŭ pli simple "kuraĝigo" - nu, akuzativo ne estas tiel terura afero: oni ne uzas ĝin post prepozicio, KROM se temas pri transiro al alia loko. Komparu "(1) la kato saltas sur la tablo" kaj "(2) la kato saltas sur la tablon": ambaŭ frazoj estas ĝustaj: en la 1-a (KIE?), kato jam estas dekomence sur la tablo, do ne transiras al alia loko, en la 2-a (KIEN?), kato dekomence estas ĉu sur la planko, ĉu sur ŝranko, kaj transiras al la tablo. Tie akuzativo esprimas movon. Koncerne tempon, aŭ datojn, oni ekzemple diras: "li venos la 1-an de marto 2010", sed: "li venos post la 1-a de marto 2010". Mi ne scias ĉu ĉio tio estas tre klara? --Dominik 11:10, 4. Feb 2010 (UTC)
Kara Teiresia - mi denove tralegis la artikolon FidoReto - mi faris nur 1-2 korektojn - ĉio en ordo, tamen mi lasis la ŝablonon, forigu aŭ ne forigu laŭ via bontrovo - ĉion plej bonan --Dominik 17:05, 4. Feb 2010 (UTC)