Uzanto-Diskuto:Tonyo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tonyo, vi enmetis "La furoro tre malkreskis post kiam estis trovite ke la metodo uzita de la fratinoj Fox estis fraŭda, kaj ke tute ne ekzistis komuniko kun ia ajn spirito" ĉar vi volas doni kritikan vikpunkton pri la religio. Sed kial vi ne metas en artikolo pri Kristanismo ion kiel "Jesuo tute vere ne estas filo de Dio" aŭ pri Islamo "Mahometo mensogis, ĉar li ne vidis anĝelon", aŭ pri Budhismo "la Budho neniam ekzistis kaj estas fabelo kreita de stultuloj"? Estas laŭdinde havi kritikajn vidpunktojn, sed oni bezonas trovi ĝentila maniero por montri ĝin. Roberto 17:06, 4. Dec 2005 (UTC)

Ŝablonoj[redakti fonton]

Saluton: Samidean'; mi volas inviti vin uzi la jenajn ŝablonojn {{dataro}}, {{loko|lando|urbo}} Se vi havas admonojn, aŭ ideojn, aŭ kritikojn pri la ŝablonoj [aŭ ne] Skribu min Bonvolu. Kuartaseo  07:58, 3. Jan 2006 (UTC)

Baloto pri majuskloj por propraj nomoj[redakti fonton]

Saluton. Vi indikis ie vian emon trovi kompromisan solvon. Mi iniciatis liston en la balotpaĝo, kiu ne devigas vin ŝanĝi vian voĉdonadon, por indiki ke prefere, oni serĉu pli komunan solvon. Mi invitas vin inskribiĝi en tiu opcian liston. Amike. --Ssire 11:24, 17. Mar 2006 (UTC)

Teksto de César MOSTEYRÍN Y CASTILLO (vidu la fontokodon)[redakti fonton]

César MOSTEYRÍN Y CASTILLO (1912 - 7-a de julio 2000), dumviva membro, delegito en Segovia (Hispanio).

por kompreni, kial mi metis la tekston ĉi tie, legu Vikipedio:Forigendaj artikoloj. Marcos 20:55, 23. Apr 2006 (UTC))

Dankon por la restarigo de Francisco José Dávila Dorta. Mi vidis majusklan nomon kaj movis lin eĉ ne sciante, ke ekzistas jam movita minuskla versio kaj tial estiĝis dubla senelireja redirektilo. Poste mi envolviĝis en tion klopodante restarigi almenaŭ unu artikolon pri li. Petro 29. Apr. 2006 14:36 (UTC)

Lia vs. sia[redakti fonton]

Saluton Tonyo, Dankon pro viaj helpaĵoj al la artikolo "Fernando Vallejo", ekz., "En Los días azules li rakontas, ke lia onklo estas esperantisto." Mi hezitis unue, sed nun mi bone scias, ke ne eblas uzi si kiel subjekton de subfrazo, nek kiel parton de la subjekto de subfrazo, kun la celo, ke si reprezentu la subjekton de la ĉeffrazo.

Jamaga Taiĵi[redakti fonton]

Saluton. Vi konsilas uzi rekte la francan tekston tie por redakti ĉe fr:vikipedia, sed ĉu ne indus peti permeson ? Ĉu estas kopirajto ? Ĉu vi petis ion por la Eo versio ? Dankon. Plej kore. --Ssire 06:30, 23. Apr 2007 (UTC)

Alcalá de Henares[redakti fonton]

¿Qué te parece trasladar el Artículo Alkalá de Heanres a Alkalo de Henareso?, te lo comento por que eres el autor principal, y pues, soy nuevo aquí y no se si hacerlo o no. Xerq 20:13, 19. Jul 2007 (UTC)

Tiened razón, al ser nombre doble queda un poco mal. Xerq 14:53, 27. Jul 2007 (UTC)
He estado obsevando, y no veo ningñun redirect de Alkalao de Henareso o parecido hacia Alcalá, ¿convendría tener uno?

Kial mi povas helpi?[redakti fonton]

Mi ne parolas tre bone esperanton. Pero me gustaría ayudar en esta Wikipedia. ¿Podría ayudr de añguna manera? Haciendo tablas o algo así. ¿Qué te parece? --Chabi 16:54, 20. Sep 2007 (UTC)

¿A qué te refieres con pedir ayuda? Si quieres, voy poniendo tablas, interwikis, categorías y el texto lo traduzco como pueda pero lo oculto. Te aviso y anes de publicarlo tú lo miras, ¿qué te parece? --Chabi 16:47, 24. Sep 2007 (UTC)
Por cierto, ¿hay aquí un programa de tutoría? --Chabi 13:51, 17. Okt 2007 (UTC)

En {{Urbo_Hispanio}} mi ŝanĝis 'regiono' al Distrikto (comarca) sed tio ankaŭ estas ŝanĝenda en ĉiuj paĝoj kie la ŝablono estas enmetita. Cetere la artikolon Distrikto (comarca) mi kreis kiel ĝermeto : bonvolu plu redakti ĝin. Pri kontribuoj de Chabi estus bone sugesti ke li kreu siajn artikolojn kiaj subpaĝoj de sia persona paĝo kaj ke ili estu enmetitaj en la artikolan spacon nur post lingva kontrolo. Arno Lagrange  18:16, 28. Okt 2007 (UTC)


Vi pravis, dankon por la atentigo! Narvalo 22:03, 22. Nov 2007 (UTC)

Estas en diskutejo propono foigi bildojn nejuste enmetitaj ekzemple pri . Mi jam reagis. Ĉu vi? --kani 18:04, 30. Aŭg 2008 (UTC)

Kunfandi la projekton "Lando de la monato" kun la projekto "kunlaboraĵo de la semajno"[redakti fonton]

Saluton Tonyo. Ĉar vi aparte multe okupiĝas pri la kunlaboraĵo de la semajno kaj la lando de la monato, mi ŝatus scii vian opinion pri mia propono kunfandi la du projektojn en unu projekton. Pri la detaloj kaj kialoj vidu la sekcion Lando de la monato de la diskutejo, kaj ankaŭ respondu tie al la propono. Marcos 11:18, 2. Okt 2008 (UTC)

:) --Dodo 07:22, 8. Okt 2008 (UTC)

Dankon pro la atentigo, iel ie mi fuŝis ion. Mi provos restarigi ĉion ĝuste. --Bea 09:52, 9. Okt 2008 (UTC)

Saluton, somalo ;-) Mi minacas, ke mi kunlaboros. Jam ŝanĝis vian alidirektilon el Brita Somalio al Somalilando, ĉar temas pri du diversaj aferoj. Krome mi faris ankaŭ la artikolon Itala Somalio. Kaj tio ne finis.--kani 20:25, 6. Jan 2009 (UTC)

Vi lastatempe alŝutis Dosiero:Dangeralingvo.jpg al Vikipedio. Necesas nun aldoni ŝablonojn pri kopirajto. Verŝajne vi asertas justan uzon por uzi la bildon, do taŭgus ŝablonon {{Informkesto justa uzo}}. Bonvolu aldoni tiun ŝablonon al la dosiero. Se vi havas iujn problemojn, bonvolu demandi min. -- Yekrats 10:31, 10. Mar 2009 (UTC)

RE:Artikolo de la semajno[redakti fonton]

Saluton Tonyo,

Jes, mi ne ĝisdatigis la artikolon de la semajno dum la lasta semajnfino pro tio, ke ne estis kandidato kun sufiĉaj voĉdonoj. Mi provizore aldonas malnovan ADLS por iom ŝanĝi la ĉefpaĝon.

Kiuj estas la precizaj datoj, inter kiuj vi ne kapablos zorgi pri viaj kutimaj projektoj ? Mi certe pretas helpi vin. Kore, Thomas Guibal 05:58, 30. Jul 2009 (UTC)

Esperantigo de malnovaj nomoj[redakti fonton]

Saluton Tonyo

Dankon pro via mesaĝo pri la esperantigo de malnovaj nomoj. Mi ĉiam hezitas, kaj ŝajnas ke ne estas normo, nek en Vikipedio nek en alilingvaj versioj de la enciklopedio: se vi konsultas la ligojn al alilingvaj versioj de, ekz. la artikolo pri Aethelfrith, la hispana normigas la nomon hispanforme sed la aliaj versioj retenas la originalan formon (kun eteto de vario). Tamen kutime (kiam mi bone memoras!) mi esperantigas reĝajn, homajn kaj geografiajn nomojn kie estas ofta esperanta versio de la nomo (ekz. Rikardo la 3-a (Anglio) ne "Richard la 3-a"), sed alie retenas la originalan formon. Mi kredas, ekzemple, ke kutime oni ne esperantigas la nomon de la poeto John Milton. Sed, kie dum la mezepoko estis ofta latina versio de mezepokulo, mi ĝenerale esperantigas (vidu ekz. Vilhelmo de Malmesbury, kiu verkis latine, kaj Anselmo de Canterbury). Kaj se mi trovas antaŭan vikipedian normon por nomo, mi uzas tion por eviti konfuzon kaj nefunkcion de alilokaj ligoj.

Antaŭ du-tri monatoj oni konsultis vikipediistojn i.a. pri la enkonduko de devigaj normoj pri nomoj en Vikipedion, sed laŭ mia scio ne estis decidate fari tion, eĉ ene de unuopa artikolo.

Kompreneble ofte estas malkonsento pri kiel esperantigi nomon - ekzemple Katerino de Aragono (kiun mi uzis) aŭ Katerina de Aragono? ... Kaj se oni esperantigus "Aethelfrith", ĉu "Etelfrito" aŭ "Etelfrido"? - eblus pravigi ambaŭ formojn.

Laŭ mi, se oni esperantigus nomon de kiu ne estas kutima esperanta versio, necesus havi direktilon por tiuj kiuj serĉas la origanalan formon.

Mi aldonu ke Northumbria havas modernan signifon - ankaŭ East Anglia, Wessex kaj (tamen malofte) Mercia. La nomoj de pluraj aliaj anglosaksoj regnoj estas hodiaŭ tiuj de "counties" (graflandoj aŭ provincoj) por kiuj oni kutime retenas la anglan formon en esperanto. Tio ilustras la problemojn...

Tiaj aferoj malfacilas, ĉu ne?

Amike Cayley 15:07, 14. Nov 2009 (UTC)

Staro ĉe la lerneja pordo[redakti fonton]

Saluton, Tonyo, mi vidis, ke vi alinomis la artikolon Staro en la lerneja pordo, uzante la prepozicion "ĉe". Kiam mi kreis la artikolon mi pripensis uzi tiun ĉi, sed tamen elektis "en", konsiderante kiel "pordo" la pasejon. Tiel oni bone komprenas, ke la staro malhelpis ian transiron. La prepozicio "ĉe" ne indikas tion, ĉar starante ĉe la pordo oni povas tute ne malhelpi transiron. Ĉu vi pripensis tion? Ĉu vi konsentas? Amike, --Bea 10:40, 18. Maj 2010 (UTC)

Dankon pro via respondo, Tonyo. Nur nun venis al mi la ideo kontroli la signifon de la vorto pordo. Mi ne havas PIV-on ĉi tie, sed mi legis en ReVo, ke la unua difino estas "Malfermaĵo en muro de urbo, konstruaĵo, ĉambro, en flanko de veturilo aŭ maŝino por lasi en- kaj el-iron" kaj nur la dua "Plato, kiu fermas pordan spacon, kaj klape aŭ glite formoviĝas por ebligi trairon". Laŭ tio kaj por esti kiel eble plej proksime al la nacia esprimo miaopinie, ni nepre revenu al "staro en la lerneja pordo". Amike, --Bea 07:23, 26. Maj 2010 (UTC)

Arbitra ago kontraŭ mi fare de administranto de angla vikipedio - Helpu min![redakti fonton]

Karaj, vi ĉiuj konas min bone, tial mi petas urĝan helpon de ĉiuj anglalingvaj vikipediistoj: Vikipediisto Tiptoety blokis mian konton sur la angla vikipedio akzuante min arbitre, ke mia konto estas sokpupo de blokita vikipediisto, kio estas kompleta stultaĵo. Mi supozas, ke malantaŭ tio estas nur tragika eraro, tamen nemaleblas ankaŭ malica atako kontraŭ Esperanto (ekzemple de persono, kiu falsigis mian IP-adreson). Mi tial petas ĉiun uzantojn kun konto en la anglalingva vikipedio helpi al mi, ke tiu bloko estu forigita. (Precipe vi povas kontakti Vikipediiston Tiptoety kaj atesti, ke estas tute malevidenta, ke mi estas sokopupito, asertante, ke vi konas min!) DidiWeidmann 21:42, 6. Nov 2010 (UTC) (Mi metis tiun-ĉi mesaĝon al la ĝenerala diskutejo. Respondu bonvolu tie. Dankon)

Kion vi celis aldonante parametron "hn" ĉe {{apartigilo}}? Ĉi tiu ŝablono, laŭ mia scio, ne akceptas parametrojn? Arno Lagrange @ 06:59, 3. Dec 2010 (UTC)

Saluton![redakti fonton]

Saluton amiko! mi estas Remux de la hispana vikipedio, se vi volas, vi povas uzi ĉi tiu Uzantskalono por montri al la personojn ke vi partoprenas de la "Wikiprojekto:Esperanto" en la hispana vikipedio. Ĝis! -- Remux - Mi neniam forgesos ke min enamiĝi d'floro Ĉu mi povas helpi vin en io? 05:05, 4 Aŭg. 2011 (UTC)

Preĝejoj Maria[redakti fonton]

Salut'!

La freŝa artikolo jam estas Preĝejo de Ĉieliro de Maria (Tapolca). Tio estas bona solvo. Mi demandas Vin, kio estas via opinio pri neoficialaj nomoj en titoloj (pri preĝejoj), kiel "Grandpreĝejo", "Kokopreĝejo" ktp?--Crosstor 12:08, 25 Sep. 2011 (UTC)

Hispana Esperanto-Kongreso[redakti fonton]

Saluton, Tonyo! Kio igis vin alidirekti la artikolon "Hispana Kongreso de Esperanto" al la nova "Hispana Esperanto-Kongreso"? Finfine la nomo de ĉiam uzata de HEF por la evento estas la unua, ĉu ne? Amike, Susomoinhos 22:50, 28 Okt. 2011 (UTC)

Dankon pro via helpo![redakti fonton]

Dankon pro via helpo en la artikolo pri Cali. tiu artikolo estas grava kaj kara por mi, dankon! --Sahaquiel9102 Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo ---> Mia Diskutpaĝo 21:49, 14 Nov. 2011 (UTC)

Saluton. Ĉu vi havas opinion pri Birdoj ? Antaŭan dankon --pino 11:34, 18 Dec. 2011 (UTC)--pino 09:22, 18 Dec. 2011 (UTC)

Bonan Novjaron[redakti fonton]

Bonan Novjaron al vi. Adu de kontribui sur Vikipedio. Ĉiuĵŭd(Diskuti) 02:25, 30 Dec. 2011 (UTC)

Satelita televido[redakti fonton]

Kial vi ne komprenas, kial partoj de la artikolo estas grizaj?

Mi proponas, ke vi eble legu la nomon de la ŝablono, aŭ legu ĝian priskribo en la ĝenerala portala ĉefpaĝa diskutejo. En longaj artikoloj estas necese distingi inter ĉefa, kvazaŭ nepre legenda, teksto, kaj flankaj temoj, kiujn oni povas sen perdi tro multe transsalti. Ĉu vi alie opinias? --  PEJNO Simono  08:31, 11 Feb. 2012 (UTC)

Dosiero:Liven Dek 1024.jpg[redakti fonton]

Saluton, Tonyo. Via bildo Dosiero:Liven Dek 1024.jpg ne enhavas licencan ŝablonon el la kategorio Vikipedio:Ŝablonoj por dosieraj kopirajtoj. Sen tia informo la bildo devos esti forigata. --Tlustulimu (diskuto) 08:20, 4 Apr. 2012 (UTC)

Saluton Tony. Kiam vi iam ne agis, mi esploris kaj fine komutis la artikolon de semajno. Post tio mi supozis, ke tio okazu matene ĉiun sabaton, kaj ĉar laŭŝajne nenio okazis, mi ĉiam denove ekagis. Andy diris, ke la komutado fakte okazu dimanĉe.

En vero mi tute ne volas iĝi komutisto. Mi estu nur urĝkaza komutisto, se nenio okazas. Pro tio mi demandas ĝis kiu horo — bonvolu ne forgesi mencii la horsistemon — mi ĝisatendu antaŭ ol zorgi pri la komutado? Mi demandis jam en la ĉefa diskutejo, sed vi ne reagis. --  PEJNO Simono  Diskuto  12:12, 2 Maj. 2012 (UTC)

Mi enkondukis aldonan kategorion, kiu enlistigas ĉiujn jamajn artikolojn de la semajno. La sola kondiĉo por ties aŭtomata funkciado, estas tio, ke oni fine anstataŭ forigi {{Nuna ADLS}} ŝanĝu la nomon al {{Jama ADLS}}. Tio postlasas laŭan mesaĝkeston kaj aŭtomate enkategoriigas la artikolon laŭ la nova kategorio. Vidu: Spiŝa burgo, Toledo, Islamo, ktp.

Tio signifas, ke ligiloj pri ĉiuj eksaj artikoloj de la semajno kolektiĝas en  Kategorio:Artikoloj de la semajno . La ligiloj por la eksaj ADLS-oj de la kuranta jaro jam ĉeestas. Do la artikoloj enlistiĝas en tiu nova indekso sen tio, ke oni devas iel ajn kopii permane iujn ligilojn ien. --  PEJNO Simono  Diskuto  12:23, 2 Maj. 2012 (UTC)

Vidu ankaŭ: Vikipedio:Diskutejo#Denove pri Artikolo de la semajno --  PEJNO Simono  Diskuto  16:58, 2 Maj. 2012 (UTC)

Saluton Tonyo. Kvazaŭ kulmine, la ŝablono {{Jama ADLS}} nun ankaŭ metas la artikolon en Kategorio:Elstaraj artikoloj. Do oni mem ne plu devas okupiĝi pri tio. Nur se oni volas fari ion pli, ekzemple meti ligilon en ligilaron Elstaraj artikoloj laŭ temoj ktp, ankoraŭ necesiĝus plu agi. Sed fakte jam la pretigo de la eltiraĵo estas miaopinie sufiĉe laboriga. Aliflanke, oni tre malbone povus dividi la laboron. Praktike nur unu persono povas ĉiun semajnon fari la necesaĵojn por la komutado de la ADLS, aliokaze oni simple stumbligas sin reciproke.

Kiel dirite, mi nur tute hazarde ekokupiĝis pri la tuta afero, kiam vi iam ne faris ion. Poste mi plu okupiĝis, ĉar mi kredis, ke ĉio devas esti finita jam sabate matene. Mi supozis vin malsana aŭ io. Do mi petas informi min, ekde kiu horo (horsistemo!) ekde kiu tago mi kvazaŭ kiel rezervulo okaze de viaflanka nepovo ekagu. --  PEJNO Simono  Diskuto  07:39, 4 Maj. 2012 (UTC)

Egiptujo[redakti fonton]

Saluton,

vi forigis la sekcion "Kronologio" el la artikolo Egiptujo, sed ne donis komenton. Ĉu vi konsideris tiun kronologion malĝusta, netaŭĝa aŭ eble mislokita? Ĉu vi konsentus remeti la tie menciitajn faktojn eble aliloken en la artikolo?

Se vi volas, bonvolu respondi ĉi-tie, mi de tempo al tempo rigardos.

Umbert' (diskuto) 21:45, 8 Dec. 2012 (UTC)

Saluton, Umberto. Fakte, mi enmetis la ĉefajn faktojn en la artikolon mem, kaj tial forigis la formon de Kronologio, kiu laŭ mi iom malbeligis kaj malkoherigis la tuton. Mi esperas ke mi ne lasis ion gravan. Notu ankaŭ la apartan artikolon Historio de Egiptio. --Tonyo (diskuto) 21:49, 1 Jan. 2013 (UTC)


Kara antaŭ iom da tempo unuopulo kreis en nia vikipedio portalon pri pedofilio. Tiu portalo fakte ne estas vere necesa kaj evidente estas apologio pri la pedofilia movado, kaj ĝia ununura celo estas bele prezenti amason da diversaj kontribuoj pri pedofiliaj temoj ekzemple kun amaso da citaĵoj de famuloj el antikva tempo, kiuj glorigas la misuzon de infanoj. La ekzisto de tia portalo en Esperanto-vikipedio, kiu en alilingvaj vikiepdioj evidente ne ekzistas aŭ jam estis forigita, povas fakte nur kaŭzi damaĝon al la reputacio de Esperanto-vikipedio, dum ĝia utilo por plibonigo de Esperanto-vikipedio ne estas videbla. Mi tial lanĉis la diksuton kaj postulas en la lanĉita voĉdono la forigon de la portalo. Nature estas komprenebla, se oni hezitas pri kvazaŭa cenzurado de certaj kontribuoj, aliflanke evidente vikipedio ne estas loko por propagando por mondkoncepto ĝenerale kaj eĉ malpli por mondkoncepto, kiun mense sana homo povas nur kondamni. Teorie oni povus konsideri komplete reverki kaj poste rigore kontroli tiun portalon. Unue tamen ja ankaŭ tio estus cenzuro kaj la laborforto bezonata por temo, kiu ja ankaŭ el praktika vidpunkto ne rajtigus la ekziston de portalo, ne estus racia kaj farebla per niaj malmultaj fortoj en Esperanto-vikipedio. Se ni ne forigos tiun portalon, ni verŝajene devus eterne en niaj diskutoj okupiĝi pri ĝi. Tial mi forte pledas, ke vi subtenu mian proponon. Mi invitas vin sekvi en la ĝenerala diksutejo tiun diskuton kaj esprimi vian opionon per partopreno en la baloto. Por subteni la porponon vi simple povas meti en la rubriko por de la Baloto pri forigo de Portalo Pedofilio la indikon {{por}}~~~~~. La kvar tildoj poste transformiĝas al via subkribo kaj dato. Mi dankas al vi por via partopreno en tiu diskuto kaj voĉdono. Por esti klare, la voĉdono temas pri forigo de la portalo, ne pri la forigo de la artikoloj pri la temo. Tiujn artikolojn oni simple devas kontroli kaj revizii laŭ la principoj de objektiveco kaj neŭtraleco. Amike DidiWeidmann (diskuto) 22:02, 30 Dec. 2013 (UTC)

Vikipedio:Lando de la monato[redakti fonton]

Saluton, Tonyo. Ĉu ie legeblas, kiuj landoj jam estis proponitaj, por ke oni ne proponu ilin denove, precipe se la propono estis sukcesas? --Tlustulimu (diskuto) 19:28, 4 Jan. 2014 (UTC)

Jes, vidu en Vikipedio:Lando_de_la_monato/Historio . --Tonyo (diskuto) 16:37, 10 Jan. 2014 (UTC)

Pink Floyd[redakti fonton]

Saluton, mi finfine (eble) finis la artikolon pri Pink Floyd. Ne hezitu plibonigi ĝin, kaj komenti kaj ĉefe voĉdoni: Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj/Pink Floyd
Dankon!
--Baba79 (diskuto) 17:39, 5 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Kie en esperantlingva literaturo ekzistas nomo "Kronvirusa pneŭmonito"? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 11:05, 17 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Vi pravas. La artikolo nomiĝis unue "Netipa pneŭmonio" kaj celis ĉefe la SARS. Iu poste aldonis informojn pri la nova Covid, kaj do mi ŝanĝis al iu pli ĝenerala. Mi nun apartigis por fari artikolon pri la SARS mem, kaj renomis la ĝeneralan kiel "Kronvirusa malsano", kaj ligis al similaj artikoloj en aliaj vikipedioj. Tio ne estas perfekta, do sentu vin libera mem ŝanĝi se necese, sed eble sufiĉe bona --Tonyo (diskuto) 11:30, 17 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Mi ne precize komprenas kion vi volas fari. Ekzistas:

Marek Mazurkiewicz (diskuto) 16:52, 17 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Informkesto[redakti fonton]

Mi ŝanĝis muzika artisto al homo. Kaj almenaŭ aperas foto nun.--kani (diskuto) 11:01, 27 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. Estas proponoj tie kiuj postulas balotadon, nome por Mil kaj unu noktoj, Modo, Mohamedo, Monarkio, Eŭropa Parlamento, Monto kaj Naturo. Mi kuraĝas ĝeni vin petante voĉdonon por almenaŭ kelkaj el tiuj proponoj, tiuj kiuj plej altiros vin, ne gravas ĉu pozitive aŭ male. Miaj intencoj estas: unue ke la decido estu pli kolektiva eble, kaj due ke la nombro de legindaj artikoloj estu pli multnombra ol tiu de elstaraj artikoloj, kiel necesa larĝa bazo por piramido. Dankon.--kani (diskuto) 16:41, 14 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

Tute ne ĝena. Tre bona iniciato, @Kani! Tonyo (diskuto) 10:01, 15 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

Baloto pri Eŭropa Unio[redakti fonton]

Saluton Tonyo,
Dankon pro via voĉdono pri Eŭropa Parlamento. Via voĉdono pri Eŭropa Unio same ĝojigus min!
Amike, --Baba79 (diskuto) 10:07, 16 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton Tonyo,
Ne hezitu verki pri Rihanna, la nuntempa kunlaboraĵo de la semajno kiun vi proponis!
Amike --Baba79 (diskuto) 14:59, 6 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

Aktualaĵoj[redakti fonton]

Saluton. Mi vidas, ke vi partoprenas en la redaktadon de tiu fako de la Ĉefpaĝo, dankon pro tio. Antaŭ kelkaj malmultaj jaroj oni voĉdonis ŝanĝon de la tiama aspekto de la paĝo por plinovigi ĝin kaj oni akceptis tiun kiu nun videblas. Tiam oni proponis la tutan enhavon kaj ne la lokon de ĉiu el la ses fakoj. Krom komentoj, la voĉdonado estis decidita grandparte per la voĉdonoj de vikipediistoj kiuj apenaŭ kunlaboris/as en la projekto; eble kelkaj tute neniom partoprenis post voĉdoni tion. Mi iam proponis, ke oni metu la fakon Aktualaĵoj en la supra strio por ke ĉiu kiu venu, ĉefe novuloj, al la Ĉefpaĝo vidu, ke Vikipedio estas freŝa afero kaj ke ĉiutage aperas novaĵoj. Tiel okazas (en unua aŭ dua rango) ĉe ĉefaj vikipediaj versioj, kiel la angla, sveda, germana, franca, rusa, hispana, kaj pola. Tiuj komentoj estis neatentitaj. Pasis la tempo kaj mi vidas, ke nun eble estas nova momento por rekomenci la aferon. Mia persona propono estus interŝanĝi la fakon Aktualaĵoj kun la fako Enkonduko, kiun neniu legas se rigardi la agadon de novuloj al kiuj estas celita la menciita fako. Tamen aliajn proponojn mi bonvenigus, se temas pri suprenigi ion ĉiutagan kaj malsuprenigi la fakon Enkonduko. Mi atendas kaj esperas vian reagon kaj tiam ni povos proponi ŝanĝon ĉefe se ni povos altiri iun administranton.--kani (diskuto) 11:35, 16 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

Mi konsentas kun via propono, do antaŭen laŭ mi Tonyo (diskuto) 11:40, 20 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

Pluaj legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. Mi plibonigis novan grupon de artikoloj kandidatoj al statuso de legindaj artikoloj. Mi petas vin viziti almenaŭ kelkajn el ili, ĉu la plej allogajn al viaj plaĉoj kaj voĉdoni en la koncerna balotado. Temas pri Nazia Germanio, Friedrich Nietzsche, Jawaharlal Nehru, Naciismo, Nederlando, Nigra maro, Federico García Lorca, Jean-Jacques Rousseau; kiel oni vidas, tre varia temogamo.--kani (diskuto) 23:54, 16 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

Pluaj legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. Mi plibonigis novan grupon de artikoloj kandidatoj al statuso de legindaj artikoloj. Mi petas vin viziti almenaŭ kelkajn el ili, ĉu la plej allogajn al viaj plaĉoj kaj voĉdoni en la koncerna balotado. Temas pri Nov-Zelando, Oceanio, Afriko, Azio, Eŭropo, Ĉinio, kaj Otomana Imperio; kiel oni vidas, gravaj artikoloj kaj tre varia temogamo, kie ĉefas geografiaj temoj. Dankon pro via kontribuo kaj pardonu pri miaj insistoj plialtigi la nombron de legindaj artikoloj.--kani (diskuto) 23:37, 6 jan. 2022 (UTC)[Respondi]

Januaraj legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. Mi plibonigis novan grupon de artikoloj kandidatoj al statuso de legindaj artikoloj. Mi petas vin viziti almenaŭ kelkajn el ili, ĉu la plej allogajn al viaj plaĉoj kaj voĉdoni en la koncerna balotado. Temas pri Ovidio, Oceano, Pandemio, Giovanni Pierluigi da Palestrina, Interna milito, Johano Keplero, kaj Partenono; kiel oni vidas, gravaj artikoloj kaj tre varia temogamo. Dankon pro via kontribuo kaj pardonu pri miaj insistoj plialtigi la nombron de legindaj artikoloj.--kani (diskuto) 13:51, 11 jan. 2022 (UTC)[Respondi]

Via demando antaŭ monato[redakti fonton]

Kara Tonyo, antaŭ monato vi demandis demandon en la Vikipedia diskutejo. Vi ricevis helpon, homoj anstataŭ vi faris tion pri kiu vi ne sukcesis, sed ĝis nun neniu donis tute konkretan helpilon kiel vi mem povus aranĝi tion kion vi volis, kaj ne devos estonte ĉiam peti aliajn. Mi nur hieraŭ vidis la diskuton kaj ĵus por Moldur detale klarigis kiel devus funkcii. Supozeble la helpa noto ankaŭ utilos por vi. Tial mi invitas vin rerigardi la diskuton, kiun vi komencis. Salutas ThomasPusch (diskuto) 21:48, 27 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Sankta Cecilia[redakti fonton]

Saluton Tonyo! Koncerne artikolon Sankta Cecilia, kiun vi alinomis "Cecilia el Romo", mi restarigis ĝin al ĝia antaŭa nomo ĉar miascie ne okazis diskuto aŭ voĉdono pri nomŝanĝo de artikolo. "Cecilia el Romo" plu restas alidirekto. Dominik (diskuto) 23:28, 8 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Mi ŝanĝis tie kaj en aliaj pluraj kazoj, ĉar ŝajnas al mi ke la nomo "sankta" ne estas neŭtrala. Ĝi estas titolo donita al iuj homoj fare de Eklezio, kiun ne-anoj ne devas akcepti. Mi lasas tiun adjektivon kiam temas pri la nomo de lokoj, sed preferas ke ĝi ne aperu por personoj; aŭ, ĉiukaze, ĝi povas aperi kiel Cecilia (sanktulino), aŭ simile, sed ne kiel tia titolo en al komenco. Similan kriterion havas la hispanlingva Vikipedio. Tonyo (diskuto) 16:04, 19 mar. 2024 (UTC)[Respondi]