Uzanto-Diskuto:Venca24

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Venca24!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Thomas Guibal 21:10, 10 Jan. 2012 (UTC)


Kara antaŭ iom da tempo unuopulo kreis en nia vikipedio portalon pri pedofilio. Tiu portalo fakte ne estas vere necesa kaj evidente estas apologio pri la pedofilia movado, kaj ĝia ununura celo estas bele prezenti amason da diversaj kontribuoj pri pedofiliaj temoj ekzemple kun amaso da citaĵoj de famuloj el antikva tempo, kiuj glorigas la misuzon de infanoj. La ekzisto de tia portalo en Esperanto-vikipedio, kiu en alilingvaj vikiepdioj evidente ne ekzistas aŭ jam estis forigita, povas fakte nur kaŭzi damaĝon al la reputacio de Esperanto-vikipedio, dum ĝia utilo por plibonigo de Esperanto-vikipedio ne estas videbla. Mi tial lanĉis la diksuton kaj postulas en la lanĉita voĉdono la forigon de la portalo. Nature estas komprenebla, se oni hezitas pri kvazaŭa cenzurado de certaj kontribuoj, aliflanke evidente vikipedio ne estas loko por propagando por mondkoncepto ĝenerale kaj eĉ malpli por mondkoncepto, kiun mense sana homo povas nur kondamni. Teorie oni povus konsideri komplete reverki kaj poste rigore kontroli tiun portalon. Unue tamen ja ankaŭ tio estus cenzuro kaj la laborforto bezonata por temo, kiu ja ankaŭ el praktika vidpunkto ne rajtigus la ekziston de portalo, ne estus racia kaj farebla per niaj malmultaj fortoj en Esperanto-vikipedio. Se ni ne forigos tiun portalon, ni verŝajene devus eterne en niaj diskutoj okupiĝi pri ĝi. Tial mi forte pledas, ke vi subtenu mian proponon. Mi invitas vin sekvi en la ĝenerala diksutejo tiun diskuton kaj esprimi vian opionon per partopreno en la baloto. Por subteni la porponon vi simple povas meti en la rubriko por de la Baloto pri forigo de Portalo Pedofilio la indikon {{por}}~~~~~. La kvar tildoj poste transformiĝas al via subkribo kaj dato. Mi dankas al vi por via partopreno en tiu diskuto kaj voĉdono. Por esti klare, la voĉdono temas pri forigo de la portalo, ne pri la forigo de la artikoloj pri la temo. Tiujn artikolojn oni simple devas kontroli kaj revizii laŭ la principoj de objektiveco kaj neŭtraleco. Amike DidiWeidmann (diskuto) 22:02, 30 Dec. 2013 (UTC)

Kion vi pretus fari por portalo pedofilio?[redakti fonton]

La baloto pri eventuala forigo de la Portalo:Pedofilio alvenos morgaŭ al ĝia limdato. Eĉ se oni ne nombras kelkajn malvalidajn voĉojn, grandega plimulto favoras nuntempe forigon, kaj tiu rezulto supozeble ne multe ŝanĝiĝos ĝis morgaŭ. Tamen antaŭ procedi al simpla forigo mi emas serĉi alian vojon, kiu eble permesus interkonsenton inter la poruloj kaj la kontraŭuloj de la portalo. Antaŭ ol malfermi novan diskuton, mi tamen deziras informiĝi pri ĝia utilo. Tial jen mia konkreta demando, kiun mi faras al vi, ĉar vi ja voĉdonis kontraŭ la forigo do por la konservado: Se oni konservus la portalon aŭ ĝin enmetus (kiel estis kompromisa propono mia) en kadron de pli vasta ol pure pedofilia portalo: ĉu vi persone promesus aktive kunlabori por la flegado de tiu-ĉi portalo? (Aktive signifas regule kontribui kaj kunredakti – ne nur unu foje per redakteto en duona jaro, sed almenaŭ unufoje semajne.) Se vi pretas al tio, tiam mi petas respondi al tiu demando per jes. (Cetere: Mankanta aŭ malklara respondo signifas simple „ne“.) DidiWeidmann (diskuto) 19:02, 11 Jan. 2014 (UTC)

La baloto montris nur ke ĉia vikipedistaro ankoraŭ ne estas preparita por havi tiun ĉi portalon, kio estas iomete malgaja laŭ mi. Laŭ mia impreso de la baloto, tio estas bona ekzemplo de morala panikocs - en - es - fr - ru.
Iomete malfrue, sed tamen mi devas respondi je via demando kaj mia respondo estas ne pro jenaj kialoj:
  • Ne en ĉiu semajno mi havas tempon por redakti Vikipedion aŭ eĉ atingon al Interreto. Vikipedio estas volontula projekto, kiun oni redaktas en sia libertempo. Mi ne vivas nur por projektoj de WMF sed mi havas ankaŭ aliajn okupojn en kaj ekster kiberspaco.
  • Se mi promesus kion vi volas, mia promeso tamen ne estus utila, ĉar se ne ekzistas iu regulo ĉe esperanta Vikipedio, kiu kondiĉigas prizorgantojn de portaloj en ajnaj datlimoj, oni ne rajtas penaligi min pro ĝia nerespektado.
  • Penaligi uzantojn aŭ paĝojn oni rajtas nur laŭ reguloj de Vikipedio, do via kondiĉo unue devus esti akceptita per komunumo de vikipediistoj ĉar mia promeso ne estas regulo kaj ankaŭ "vi ne estas regulo".
  • Se iu havas tempon pro kontroli min (kaj aliajn kunkontribuantojn), li aŭ ŝi ankaŭ havas tempon por (almenaŭ iometa) redaktetado de la portalo.
  • En la portalo ne ŝajnas al mi ke estis (ĝis nun) tiom da laboro por ĉiu semajno - ĉefe post kiam estis kelkaj partoj forigitaj. Kio povas por iu esti redaktinda, por mi povas esti normala - tiam estas logika, ke tion redaktu li aŭ ŝi kaj ne mi.
Sed se via demando estus nur "Kion vi pretus fari por portalo pedofilio?", mi respondus ke mi pretas fari pro la portalo la samon kiel por aliaj paĝoj, kiujn mi havas en mia atentaro respektante specifecon de la temo. --Venca24 (diskuto) 11:00, 16 Jan. 2014 (UTC)

Saluton. Mi vidas, ke en sia kampanjo kontraŭ Portalo:Pedofilio, la uzanto-administranto DidiWeidmann nun estas sendanta novan serion da mesaĝoj al uzantoj, ĉi-foje al tiuj, kiuj voĉdonis kontraŭ la forigon de la portalo. En tiuj mesaĝoj li demandas se vi ĉiuj estas pretaj regule kunlabori kaj kunredakti en la portalo ("ne nur unu foje per redakteto en duona jaro, sed almenaŭ unufoje semajne" unufoje semajne! -!!!-), kiel speco de ĉantaĝo aŭ kondiĉo altrudita de li mem por ne forigi la portalon, kiu ĉiuokaze li klopodus manipuli kaj cenzuri laŭ sia fajfilo. Nu, antaŭ tio mi devas averti, ke: UNUE: Ekde la komenco, la portalo estas farita tiamaniere, ke ĝi tute ne bezonas ian flegadon. Ĝi ne entenas, kiel oni povas konstati, sekciojn kiaj "Novaĵoj" aŭ "Aktualaĵoj", sed nuraj artikoloj, biografioj, historiaj eventoj, naskiĝoj, kiuj rotacias ĉiumonate. Tiaj enhavoj, memkompreneble, ne bezonas ian ĝisdatigon... des pli plurfoje po semajno! La propono flegi ĝin konstante, plurfoje po semajno, estas do sensenca kaj absurda. DUE: DidiWeidmann ja scias ke neniu pretos regule flegi la portalon. Sciante tion, li esperas atingi ekskuzon, kiu permesu al li libere cenzuri, forigi aŭ manipuli la portalon. Pardonu la ĝenon, sed mi ne povis resti silenta antaŭ tiu nova manipulado. Amike.--Pangea (diskuto) 09:13, 13 Jan. 2014 (UTC)

Ligilo por "Korektisto" al la germana "Korrektor"[redakti fonton]

Kial vi viŝis la interlingvan ligilon al "Deutsch", kie ekzistas tute samsignifa artikolo "Korrektor"?--Riŝo (diskuto) 16:34, 10 Dec. 2014 (UTC)

Saluton. Interlingvaj ligiloj ne plu apartenas al Vikipedio, la artikoloj estas kunligataj per siaj eroj en Vikidatumoj (vidu Helpo:Interlingva ligilo). Tiutempe mi decidis lasi la originalan eron, se la ero estas mise ligita al la artikolo, eblas la artikolon ligi al la ero apartenanta al artikolo de:Korrektor. --Venca24 (diskuto) 19:37, 10 Dec. 2014 (UTC)

Saluton. Mi ĵus ŝanĝis niktalo al vesperto ĉar tiu vorto ne aperas en PIV, kaj kvankam ne temus pri vere konstatebla biologia vesperto, la koncepto indus. Se vi deziras pluhavi la terminon niktalo, vi povas meti ĝin kiel apudulo al vesperto, tio estas kiel vesperto|niktalo aŭ diru al mi kaj mi faros ĝin. Tiele ne restos ruĝa ligilo farota. Je via dispono.--kani (diskuto) 19:23, 21 Jun. 2015 (UTC)

Vikipedia traduka konkurso[redakti fonton]

Saluton Venca24!

Ni tre dankas vian partoprenon en la Vikipedia traduka konkurso 2015! La konkurso finiĝos tre baldaŭ, do ni vin konsilas kontroli viajn artikolojn kreitajn kadre de la konkurso. Memoru ke la kvalito de la traduko estas tre grava por la tuta kvalito de artikolo. Ne hezitu kontroli kaj poluri se necese viajn artikolojn. Tiel vi havos pli da ŝancoj gajni!

Se vi pensas ke iu el viaj artikoloj plenumas la kondiĉojn por esti ElstaraLeginda, proponu ĝin! Atingi kiel eble plej multe da tiaj artikoloj estas unu el la ĉefaj celoj de la konkurso.

La konkurso finiĝos la 30-an de novembro 2015 je 23:59 UTC. Tiam la ĵurio havos 1 monaton por decidi kiujn estas la gajnantoj de la konkurso. Antaŭen kaj bonŝancon! -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis al la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 22:47, 28 Nov. 2015 (UTC)

Ŝablono:Informkesto aktoro[redakti fonton]

Saluton, Venca24. Dankon pro via aldoneto de P18 (bildo (P18)) al {{Informkesto aktoro}}. Mi ankoraŭfoje ŝanĝis la uzatan kodon por dosiero el Vikidatumoj, ĉar en {{informkesto urbo}} troviĝas pli taŭga kodo. Ĝi eĉ funkcias, se en dosiera nomo estas komo kaj pli ol unu bildo. Sed mi ankoraŭ ne trovis artikolon kun pli ol unu bildo. Tamen nun la koncernaj artikoloj aperas en la zorgiga kategorio Artikoloj kun Vikidatumaj bildoj. --Tlustulimu (diskuto) 17:41, 14 Jan. 2016 (UTC)

Bone vi faris. Dankon.
Fakte, kia estas diferenco inter {{#property:p18}} kaj {{#invoke:Wikidata|claim|P18}}? Aŭ kie tio ĉi priskribatas? --Venca24 (diskuto) 19:26, 14 Jan. 2016 (UTC)
Saluton, Venca24. La esperantlingva priskribo de la modulo {{wikidata}} troviĝas sur Vikipedio:Lua/Moduloj/Wikidata/eo. Mi ĵus preskaŭ komplete fintradukis ĝin, escepte de unu uzekzemplo. Pri ĝi mi cerbumos alifoje, ĉar necesas sufiĉe da alĝustigoj. Mi foje transprenis la skemon de paĝoj kaj subpaĝoj por Lua-moduloj el la germana vikipedio. --Tlustulimu (diskuto) 11:41, 15 Jan. 2016 (UTC)

Ĉeĥa revo[redakti fonton]

Saluton, Venca24. Mi vidis ke vi foje interesiĝis pri la filmo "Ĉeĥa revo", sed ne tiom forte ke vi farintus artikolon pri ĝi. Vidu, ke mi ĵus verkis artikolon pri la temo!

Sincere salutas ThomasPusch (diskuto) 13:49, 8 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

@ThomasPusch: Saluton kaj dankon, ja nun estas multe da laboro en novaj kondiĉoj, ke mi ne tiom aktivas ĉe Vikipedio kaj se jes, tiam mi pli fokusiĝis al Vikidatumoj - kaj ankaŭ multe pri filmoj kaj televidserioj. Tiu ĉi filmon mi ŝatas kaj estas vere escepta afero, kiun mi ne scias ĉu estis similmaniere farita en ajna alia lando. La reĝisora duopo ankoraŭ laboras kaj kreis filmojn malpli sukcesajn kiel Ĉeĥa paco (d:Q11293895) aŭ ege sukcesan Enrete (d:Q64845991), kiu prenis grandan publikan atenton en 2020 simile kiel Ĉeĥa sonĝo. Fakte mi pli ofte pripensis krei artikolon pri la filmo Kuŝejetoj (d:Q1794537), sed pro la okupiteco eĉ tion mi ankoraŭ ne sukcesis fari. Fartu bone kaj dankon pro via laboro. --Venca24 (diskuto) 21:18, 19 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Vikivojaĝa konkurso speciale por Esperantaj renkontiĝoj[redakti fonton]

Kara, Venca24, ĉar vi pasintece partoprenis artikol-redaktan konkurson, vi povus interesiĝi ankaŭ pri la nuna konkurso okaziĝanta en Vikivojaĝo partnere kun organizantoj de Esperantaj renkontiĝoj - Eventejo 2022!

Dum Vikivojaĝo estas ĝenerala vojaĝa gvidilo, unu el plej gravaj uzokazoj por esperantistoj estas ĝuste veturado al Esperantaj renkontiĝoj. Tial ni partneriĝis kun pluraj organizantoj - ni verkas vojaĝan gvidilon pri ilia renkontiĝo kaj ili provizas premiojn. Unuflanke ni volas krei detalajn gvidilojn por pluraj landoj, urboj kaj lingvoj, kiuj estos utilaj por multaj jaroj ankaŭ en estoneco. Duaflanke ni volas instigi ankaŭ aliajn organizantojn de Esperantaj renkontiĝoj al uzado de Vikivojaĝo por helpi al siaj partoprenontoj. Tiel ni povas krei virtan cirklon, kiu helpos krei la plej gravajn partojn de Vikivojaĝo kaj helpos al multaj esperantistoj ;-)

Amike, --KuboF Hromoslav 19:23, 8 jun. 2022 (UTC)[Respondi]