Uzanto-Diskuto:Zetey2

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Zetey2!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi --RG72 (diskuto) 13:30, 5 Jul. 2014 (UTC)

Lastaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. Mi metis bildojn en la artikolo de pentristo ‎Géza Vastagh, ĉu vi povus traduki la titolojn de la pentraĵoj? Vi ĵus faris artikolon pri György Vastagh (filo) pri kiu jam estis artikolo György Vastagh. Mi prenis tekston de la unua kaj poste konvertis ĝin en alidirektilo por la dua, tio estas por la jam ekzistinta kun alilingvaj ligiloj.--kani (diskuto) 23:05, 21 Jul. 2014 (UTC)

Saluton. Dankon ke Vi skribis artikolon László Hosszú. Ĉu Vi povas uzi Ŝablono:Tradukita? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 11:06, 11 Aŭg. 2014 (UTC)

Saluton. Mi metas alilingvajn ligilojn al multaj el viaj artikoloj, sed tio prenas mian tempon kiun mi ne povas uzi por fari novajn artikolojn. Al vi estos sufiĉe facila meti ilin: necesas nur lerni la sistemon. Mi pretas helpi. Vi iru nur al maldekstra marĝeno de la origina hungarlingva paĝo kie skribatas szerkesztés, aperos anglalingva paĝo facile uzebla, vi devas nur atendi iomete, ĉar foje malfruiĝas, aperos listo de ligiloj al tiu artikolo, foje kun nur la hungara, kaj je la fino la anglalingva vorto add, klaku tie kaj aperos nova linio kiun vi plenumos, kaj fine save. Se vi bezonas helpon, mi helpos. --kani (diskuto) 10:53, 24 Aŭg. 2014 (UTC)

Ŝablonecaj artikoletoj[redakti fonton]

Zetey, bonvolu atenti pri artikoloj kiel Béla Szilágyi (pentristo) kie vi forgesis aldoni daton de naskiĝo (sed ja uzis malplenan skemo por tio). --KuboF (diskuto) 20:40, 29 Aŭg. 2014 (UTC)

Bonvolu ne skribi peĉon anstataŭ Pécs.--Crosstor (diskuto) 08:08, 7 Mar. 2015 (UTC)

Kreindaj[redakti fonton]

Jen kelkaj artikoloj en hungara vikipedio, ili ne havas artikolojn en Esp. Vikip.: György Pál, Kulin László, Kozma L. György, Széman Péter, Benedek Imre (orvos), Bárányi Ferenc, Grósz Emil, Bedő Károly, Ritli László, Száva János Zoltán. --Crosstor (diskuto) 11:48, 12 Maj. 2015 (UTC)

Saluton!

Vi kreis artikolon István Kolonics, en kiu estas:

Lia busto en Kézdivásárhely estas skulptita de Mihály Vargha, muldita en bronzon de Csaba Sántha, la piedestalo farita de András Dóczi.

Ĉu tie certe devas esti Csaba Sántha, aŭ eble Csaba Sánta? Maksim (diskuto) 14:59, 31 Jan. 2016 (UTC)