Uzanto:Aidas
Saluton,
mi estas litovlingvano kaj ĝis junio 2012 ankoraŭ estas lernejano. Tre entuziasma mi estas pri la germana lingvo, sed ankaŭ regetas la anglan kaj ŝatas la francan, pri kies rego mi tamen ankoraŭ tre batalas. Kompense mi estas tre malforta pri ĉiuj slavaj lingvoj ... en tio mi estas tipa litoviano de la nova generacio, post la ŝtata sendependiĝo de 1990.
En Vikipedio mi estas jam ekde oktobro 2007 (!), kaj ĝis nun (laŭ lerneja premo en iuj periodoj pli, en aliaj malpli aktive) aparte kontribuis pri iusence politikaj temoj, aparte pri instancoj kaj funkciuloj de la Eŭropa Unio, en kiu Litovio estas nova membroŝtato, sed ankaŭ pri iuj ŝtataj parlamentoj, naciaj politikaj partioj kaj simile.
Tamen mi interesiĝus ankaŭ pri tute aliaj, parte ne tiom seriozaj temoj. Ekzemple mi ĝojus pri ekesto de pli ampleksaj "biografiaj" artikoloj pri la figuroj el la komiksoj de Asterikso (kun bildoj de la herooj) ... en la litovan lingvon la komiksoj de Asterikso ne estas tradukitaj kaj tial estas komplete nekonataj, sed mi ŝatas ilian humuron.
Aidas
Jen mia ĝis nun modesta vikipedia statistiketo,
kaj alternative jen la lastaj kontribuoj en ĉiuj vikimediaj projektoj (la dua listo bedaŭrinde ne en Esperanto)