Uzanto:Dale GULLEDGE

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi eklernis Esperanton je 1991. Mi estas membro de la Esperanto-Klubo de Roĉestero, en Roĉestro, Novjorkio, Usono kaj de ELNA.

Mi ankaŭ estas programisto. Mi uzas C, C++, Ĝavo, Perlo, Lispo, inter aliaj. Mi tradukis mesaĝojn por kelkaj Malferma Fontaj projektoj kiel Linuks-Mandrejko.

  • Retpoŝtadreso: dsplat@rochester.rr.com
  • ICQ: dsplat (117803239)

Inter miaj multaj interesoj estas komputiko, politiko (aparte libertarianismo), ekonomiko, filozofio, biciklado, sciencfikcio, legado kaj ludoj.

Por tiuj kiuj parolas la anglan: Li skribis artikolon pri Esperanto kaj Malferma Fonto (kun ligilo al la Vikipedio) ĉe http://www.ikso.net/~chuck/freesoft.htm. Tre interese!


Bonvenon al la vikipedio! Mi esperas ke ĉio bonos por vi... kaj se vi havas demandojn, ne hezite demandu!  :-) --Chuck SMITH

Dankojn. Mi havas kelkajn paĝojn kiujn mi deziras skribi. Nun mi devas trovi la libertempon! 8-) --Dale GULLEDGE


Mi revenas! Mi denove havas liston de artikoloj kiujn mi deziras skribi aŭ traduki el la angla Vikipedio. Kaj mi ankaŭ finfine ne devas uzi mian malnovan komputilon. Mi pensis ke ĝi eble ekbruliĝus kiam ajn mi uzus ĝin. --Dale GULLEDGE 20 marto 2003.



Estimata Dale ! bonvolu iom atenti verkante en esperanto : estas vere multaj lingvaj eraroj en viaj artikoloj. Dankas ArnoLagrange 14:53 5. Aŭg 2003 (UTC)

Mi rigardos viajn ŝanĝojn al miaj artikoloj por vidi la specojn de eraroj. --Vikipediisto:Dale GULLEDGE 16:26 5 aŭg 2003 (EST)

--- Saluton Dale. Bonvolu ne uzi la vorton "je" kun jaro, ekz. "Je 1887..." La plejmultego de la aliaj redaktoroj uzas "en", do "En 1887". Ankaŭ, mi ŝatus atentigi vin pri la Vikipedio:Gvidilo por biografioj. Mi jam konformigis vian artikolon pri Robert J. SAWYER, sed bonvolu mem sekvi tion en estontaj biografiaj artikoloj. Antaŭdankon! Kriĉjo 23:47, 5. Sep 2003 (UTC)