Uzanto:Dekerido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vikipedio:Babel
nl
Deze gebruiker heeft Nederlands als moedertaal.
eo
3
Ĉi tiu uzanto povas komuniki per alta aŭ flua nivelo de Esperanto.
en
3
This user can communicate with a fluent level of English.
fr
2
Cette personne peut contribuer avec un niveau moyen en français.
de
2
Dieser Benutzer hat fortgeschrittene Deutschkenntnisse.
Kategorio:Vikipediistoj laŭ lingvo

Mi naskiĝis, la 4-an de februaro 1963 en Roterdamo, ekde 1965 mia familio translokiĝis al Belgio kaj nun mi ankoraŭ loĝas en la antverpena regiono. Mi estas aktiva membro de la antverpena klubo La Verda Stelo.

Mi nomas min Dekerido, ĉar mi estas granda admiranto de la plejgrava nederlanda verkisto Multatuli, kies vera nomo estas Eduard DOUWES DEKKER; mi do kombinis Deker (esperantigita) kaj ido (mi sentas min lian spiritan posteulon).

Mi por la unua foje eklernis pri Esperanto en 1979, kaj dum jaroj de tempo al tempo okupiĝis pri ĝi. Mia intereso neniam vere forestis, jam tiam la interna ideo kaptis min - sen ĝi mi plejverŝajne neniam iĝus esperantisto - sed mi estas terura aŭtodidakto. Nur en 1991 mi eksciis pri Esperanto-kurso, kaj tuj enskribiĝis. Kelkajn monatojn poste mi efektive aktiviĝis - mi nomas tion mia dua esperantiĝo - en la loka kluba vivo.

Tre rapide mi ekhavis pli grandan interesiĝon por la literatura kampo. Mi komencis verki, unue poezio - laŭ mi Esperanto elvokas tion - sed mi konstatis ke mi en prozo estas pli kapabla. Kvankam mi foje tamen poeziumas, mi dediĉis pli da tempo al produktado de noveletoj. Sub la kaŝnomo Cor WILLEMS mi komencis la serion 'La Forlasita Mondo' (kelkaj aperis en Monato en 1995).

Ankaŭ en 1995 mi malkovris mian veran alvokiĝon: tradukado. Oni petis al mi fari tradukon de kelkaj noveletoj. Mi sufiĉe adekvate plenumis tiun taskon, sed ne estis faĉile, mi foje devis vere barakti por havi sufiĉe taŭgan rezulton. Tamen la libro aperis: La Ludanta Lumo de Leopold Vermeiren.

Kvankam mi en tiu momento estis iom seniluziita pro la postuloj de tia laboro, mi tamen faris novan tradukklopodon. Ĉi foje mi mem elektis la aŭtoron. Jam de la meza lernejo mi havis grandan admiron por Multatuli, do mi rapide decidis submeti ion el lia verkaro al mia (ne)tradukkapablo.

Je mia propra surprizo mi konstatis ke mi ĝuis la laboron, mi vere ĝuegis, havis ankoraŭ pli da admiro por la verkisto kaj konkludis ke ne pro mi estis la malfaĉilaĵoj dum la antaŭa tradukprovo, sed la sufiĉe fuŝa lingvaĵo de la originalo.

Intertempe mi specialiĝis pri Multatuli, faris diversajn prelegojn pri li kaj daŭre tradukas el lia verkaro. La rezulton de ĉi tio vi povas legi sur mia retpaĝo, kiun mi komencis antaŭ kelkaj monatoj.

Nune Multatuli iom ripozas - sed estu certa ke mi plue pritraktos lin - ĉar mi ekde la 17-a de aprilo okupiĝas pri la traduko de The Wind in the Willows (La Vento en la Salikoj) de Kenneth Grahame (1859-1932) - denove propra elekto, ĉar tiu libro tiom plaĉas al mi. La libro unue aperis en 1908, kaj mi intencas prezenti esperantan tradukon en 2008 pro la centjariĝo de la originalo. La progreson de tio oni povas sekvi sur mia retpaĝo, kaj mi ŝatus ke vizitantoj ne nur leĝu ĝin, sed ankaŭ ke oni sendu al mi rimarkojn kaj kritikojn pri tiu traduko, tiel ke oni helpu min prizorgi plejbonan rezulton.

Intertempe mi ankaŭ faris prelegojn pri aliaj temoj: propra verkado, bluso, dinosaŭroj, krokodiloj...; mi komencis blogon por publikigi mian propran verkadon (ĉefe poezion).