Uzanto:Elkágyé

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vikipedio:Babel
hu
Ez a felhasználó anyanyelvi szinten beszél magyarul.
en
3
This user can communicate with a fluent level of English.
de
3
Dieser Benutzer hat sehr gute Deutschkenntnisse.
eo
2
Ĉi tiu uzanto povas komuniki per meza nivelo de Esperanto.
Kategorio:Vikipediistoj laŭ lingvo

Mi estas hungara vikipediisto. Se vi volas kontakti min bonvolu viziti mian vikipediistan paĝon ĉi tie: [1].

Saluton, Vizitanto!

Mia nomo estas Károly Lázár. Mi estas maŝininĝeniero, diplomiĝis en la Teknika Universitato de Budapeŝto, mia specialiĝo estas la tekstila industrio. Mia kariero komenciĝis en la Katedro de Teknologio de la Tekstila kaj Malpeza Industrio de ĉi tiu Universitato kie mi instruis la teknologion de la trikaĵo kaj mi partoprenis en la serĉadaj laboroj. Mi laboris naū jarojn en la universitato, poste mi aliĝis al la Habselyem Trikfabriko kiu estis unu el la plej grandaj kaj plej bonaj hungaraj trikfabrikoj tiutempe. Mi pasigis multajn dekadojn ĉi tie; mi estis teknologiisto, ĉefo de la departemento de produktaĵevoluigo, fine ĉefinĝeniero por teknika evoluigo. Dume mi ankaŭ instruis la teknologion de la fabrikado de trikaĵoj en la Hungara Akademio de Artindustrio, la Teknika Akademio de la Malpeza Industrio kaj ankaŭ en perfektigaj kursoj organizitaj por faklaboristoj.

Mi prezentis multajn prelegojn al hejmaj kaj eksterlandaj fakkonferencoj kaj mi publikigis multajn fakartikolojn ne sole en hungaraj sed ankaŭ en bone konataj anglaj, germanaj fakrevuoj. Mi estas kunaūtoro de universitata lernolibro kaj aūtoro aū kunaūtoro de multaj faklibroj kaj mezlernejaj lernolibroj. Mi estas aūtoro ankaŭ de multaj artikoloj de la Hungara Granda Leksikono kaj fakkorektisto de artikoloj pri tekstilaĵoj kaj vestaĵoj en la Hungara Granda Vortaro. Mi estas ĉefredaktoro de la revuo Hungara Tekstilindustrio (kvar numeroj estas publikigataj ĉiujare kiuj estas elŝuteblaj el la interreto), mi publikigas regule fakartikolojn en ĉi tiu revuo, kaj estas redaktisto de la Vikipedio.

Kiel pensiulo mi estas privata entreprenisto, fakkonsultanto registrata en la Inĝeniera Ĉambro de Budapeŝto kaj Peŝta Komitato, mi pretigas ekspertizojn kaj faktradukaĵojn pri temoj de la tekstila kaj vestaĵa industrio. Mi estas membro kaj ano de la gvidantaro de la Teknika kaj Scienca Asocio de la Tekstilindustrio, plie prezidento de la Hungara Sekcio de la Internacia Federacio de la Fakuloj de la Trikindustrio.

Miaj artikoloj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

  1. Jenő Kalmár (Afriko-esploristo)
  2. Menyhért Lengyel
  3. Mercervaroj
  4. Muzeo pri Teksaĵ- kaj Vestaĵindustrio en Budapeŝto
  5. Tekstilfibroj
  6. TekstilindustrioElstara artikolo 15.2.2017
  7. TrikmaŝinoElstara artikolo 13.2.2017, Artikolo de la semajno da 18 ĝis 26.2.2017
  8. Vestaĵindustrio