Uzanto:F3meyer

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi estas esperantisto ek de 1966. Mi estas uzanta la lingvon pli-malpli kontinue dum tiu periodo. Ĝis nun mi iris al la Universalaj kongresoj en Vankuvero, Varsovio, kaj Gotenbergo. Mi ankaŭ partoprenis en 6 naciaj (ELNA) kongresoj. Mi ankaŭ estas fonda ano de la Esperanto-Klubo de Norda Teksaso (EKNT) kiu ekis dum 1991.

Kiel sciencisto, mia plej grava Esperanta celo estas pligrandigi la atingeblecon de scienco (fiziko, kemio, kaj materia scienco pri silicio) en Esperanto. Dum la pasintaj 30 jaroj mi tradukis multajn sciencajn artikolojn, sed maloportune pro kopirajto ili restas plejparte en miaj dosieroj kaj en la dosieroj de miaj sciencaj amikoj. Pro tio, mi opinias ke la Vikipedio estas grava oportuno. Oni povas traduki vikipediajn artikolojn en Esperanton sen hezito. Dum originala verkado en Esperanto estas grava, en la scienco traduko estas grava ankaŭ pro la pligrandigo de la scienca ĵargona vortprovizo.

Do, dum mi komencis verkadon de artikolo por Vikipedio pri Ŝermano, Teksaso, mia vera celo estas skribi kaj traduki artikolojn pri scienco.

De 2003-10-30 ĝis 2005-11-25, mi grave kontribuis al la artikoloj pri Sherman, Semikonduktaĵoj, Diodo, Transistoro, Solid-stata Fiziko, Kristalo, Kristalografio, Bendbreĉo, Phoenix, Tyler_(Teksaso), Beaumont_(Teksaso), Semikonduktaĵaj aparatoj, Jono, Elektra ŝargo, Amplifilo, Sablo, Elektrona truo, Diamanto, Arseno. Listo de Ŝtatestroj de Teksaso, Ann W. Richards, Silicio, Aŭstino, Procedo de CZOCHRALSKI, Universitato de Teksaso ĉe Aŭstino, Francis Lubbock, Respubliko de Teksaso, Sam HOUSTON, Konteo Travis, San Antonio, Inerteco, Ingoto, Krisolo, Konteo Bexar, Fredericksburg (Teksaso), Konduktiveco (elektro), Konduktado (elektro), Metalo, Alojo, Amorfa solido, Gospelo, Tokio, Kampo (elektro), Trinidado kaj Tobago, Kampo (magneto), Tri Leĝoj KEPLER de Planeda Movado, Leĝoj NEWTON de Movado, Movokvanto, Uragano Katrina, Nov-Orleano, NASA, Werner von Braun, John GLENN, Alan B. SHEPARD Jr., PH, Kapacitanco, kaj Induktanco.