Uzanto:Jacob SCHWARTZ

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En lia membiografia vikipedia paĝo estis informoj pri la sekvaj ŝatokupoj, kiuj tie ne adekvatas. Ĉar li mem verkis la frazojn pri si mem, ŝanĝante pronomon "mi" al "li", eblas retraduki la pronomon al formo "mi". Tiam estas:

Citaĵo
 Unu el miaj interesoj estas bicikloj. Mi ŝatas longdistancajn biciklo-veturadojn. Kelkfoje mi biciklis pli ol 100 mejlojn en unu tago. Mi ĉeestis kelkajn kursojn pri biciklo-riparado ĉe loka biciklo-riparejo kiu preferas montri al klientoj kiel ripari siajn biciklojn ol fari la riparadon per si mem. Do mi ŝatas mem fari riparojn kaj ŝanĝojn al sia biciklo. Mi estas membro de Biciklista Esperantista Movado Internacia.

Mi tre ŝatas modernan Esperanto-muzikon.

Mi estas diplomito pri komputiloj. Mi tre interesiĝas pri la studado de komputillingvoj, aparte pri funkciaj lingvoj kiel Haskell.

Mia subfako en la universitato estis la studado de komunikiloj.

Dum la jaroj en la universitato, mi laboris por studenta grupo kiu prezentas filmojn por la studentaro en la grandaj klasĉambroj, sed nokte kiam ne estas klasoj, per la veraj surekranigiloj kiujn oni uzas ĉe komercaj kinejoj. Mi laboris en (kaj eĉ fine estis la estro de) la parto de la grupo kiu respondecis pri la maŝinoj. Do mi estis surekranigisto. Kaj mi scias multe pri la proporcioj de 35-milimetra kaj 16-milimetra filmo kaj la manieroj por enkodigi sonon, analoge kaj ciferece, ktp. Kiam mi fariĝis vikipediisto en 2002, li imagis ke mi kontribuus al la paĝo pri filmformatoj kaj interesiĝis kunlabori por krei fakterminaron de kino.

Li ŝatas la verkojn de Spomenka Štimec.

Li ŝatas (kaj multegfoje spektis) la kultan filmon Rocky Horror Picture Show

Dezirataj artikoloj :


Lasu mesaĝon ĉi tie:

En mia hejma E-biblioteko mi trovis la libron de iu bulgara aŭtoro (ŝajne Donĉev) pri kinoarto, kiu enhavas ankaŭ la terminaron pri kino kaj fotografio. La libro estas eldonita de Hungara Esperanto Asocio. Mi ne scias ĉu ni rajtas uzi ĝin ? - Avtandil

Kompreneble ni rajtas uzi la vortojn, eĉ se ni ne rajtas malkaŝe kopii la tutan verkaĵon kaj enmeti ĝin ĉi tie! Mi provos trovi mian propran ekzempleron de la libro; intertempe, bonvolu enmeti ajnan ŝajne bezonatan vorton en la paĝo Fakterminaro de Kino; kaj certe, bonvolu enmeti tien riferencon al la libro seeble (aŭtoro, titolo, eldonejo) por ke ni aliuloj povas facile trovi ĝin. Dankegon, Avtandil! -- Brion VIBBER

Oni povas kontakti lin per:

tabloid17 - AOL Instant Messenger
29984971 - ICQ (malofte uzata)
tankboy17 - Yahoo Messenger
quark (ĉe) alum (punkto) mit (punkto) edu - e-poŝto