Uzanto:KuboF Hromoslav/Vikimanio 2014

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tiuj ĉi notoj respegulas mian notitan parton en Vikimanio 2014 en Londono. Por partopreni la Vikimanion mi ricevis stipendion de la Fondaĵo Vikimedio, al kiu mi dankas. Al tiuj, kiu ŝatus partopreni sekvajarajn Vikimanion mi povas rekomendi peton de stipendio.

Vikimanion 2014 partoprenis almenaŭ 7 esperantistoj (KuboF, Ziko, Brion VIBBER, Julian Mendez, Kvardek du, Amire80 kaj Bonvol) kaj almenaŭ unu “lerninto”, kiu ne plu parolas (mi ne scias kiu, ŝi tro rapide foriris kaj mi estis mortlaca).

Konkretaj rezultoj[redakti | redakti fonton]

Dank' al mia partopreno mi eksciis aŭ pliprofundigis mian scion en kelkaj kampo kaj ekkonis novajn homojn. Rezulte mi volas en frua tempo fari jenajn aferojn:

  • kiam estos pli multe da tempo
    • reeklaborigi mian roboton kaj precipe reprilabori ĝermetajn robotajn artikolojn pri Italiaj kaj Germaniaj komunumoj
    • enkonduki sistemon de personaj konatoj - se vi emas, volonte min antaŭkuru

Temoj ŝajne interesaj por loka komunumo[redakti | redakti fonton]

Esperanto kaj Libera Scio[redakti | redakti fonton]

okazis renkontiĝo de esperantistoj, kelkaj estas aktivuloj de Vikimedia uzanto-grupo Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo)

  • la renkontiĝo estis vokita lastmomente (ĝis tiam mi pensis, ke estos nur 3 esperantistoj, do ne indis specifa renkontiĝo) kaj fine venis nur 3 esperantistoj, aliaj jam foriris de Vikimanio, malfrue ricevis mesaĝon aŭ estas komencantoj
  • ELiSo tre baldaŭ monpetos ĉe WMF
    • repagado de vojaĝkostoj - por prelegantoj, trejnistoj
    • inform- kaj instru-materialoj - flugfolioj, afiŝoj, broŝuroj (?)
    • eblus peti reklamvarojn de WMF - T-ĉemizojn, tasojn, pikbutonoj ktp
    • Vikio amas ZEOjn - projekto en tre frua preparfazo, se vi interesiĝas, kontaktu nin!
  • senpagaj projektoj
    • tradukado de artikoloj
      • testita per artikolo “Esperanto”
      • poste ĝeneraligita al ĉiuspecaj artikoloj
      • indus havigi liston de legindaj kaj elstaraj artikoloj kaj ĝin uzi (kiel en plwiki - pl:Wikiprojekt:Polski kanon Wikipedii)

VIAJ KOMENTOJ KAJ PROPONOJ ESTAS TRE BONVENAJ! - kontaktu nin retpoŝte

Esperantista renkontiĝo[redakti | redakti fonton]

Maŝinhelpata tradukado de artikoloj[redakti | redakti fonton]

Prezentaĵo
  • WMF laboras pri nova ilo, kiu helpos al kontribuantoj uzadi maŝinan tradukon
  • antaŭe estis kelkaj provoj kun diversa sukceso - ekz. WikiTrans, Ĉeĥo-Slovaka Vikipedio
  • por evoluigistoj estas sufiĉe facile ebligi novan lingvoparon se jam estas disponebla bonkvalita interreta maŝina tradukilo

Simila al WikiTrans kaj Ĉeĥ-slovaka Vikipedio, sed provizata rekte de WMF. Nuntempe estas testata lingvoparo es-cat (per Apertium). Eblas rapide ebligi lingvoparon en-eo per Apertium, sed pro tradukokvalito pli sencas uzi neliberan WikiTrans-tradukilon. Pri uzo de Google Tradukilo estus problemoj pri permesiloj (ĉar ĝi estas nelibera), pri tradukilo Bing (de Microsoft) ne estus grandaj problemoj, ĉar eblus permeso de Microsoft.

Dum tradukado estas plejparto de ŝablonoj ignorata, nur malgranda parto de ŝablonoj estas provizata - bezonatas ebligo de ŝablonoj (“blanka listo”, mapado (?) de parametroj). Tiu blanka listo estas prvizata per JSON-difinoj kaj teorie la difinojn eblus uzi en la nuna WikiTrans-interfaco. Plejbone estas ebligi uzadon de Vikdiatumoj en ŝablonoj - tiel forestos bezono de parametroj en ŝablonoj, kaj tio EGE plifaciligos maŝinan tradukadon.

  • Kiel allogi homojn al tradukado per tiu ĉi ilo?
    • “ruĝaj ligiloj” en intervikioj? (se uzanto parolas plurajn lingvojn, legas artikolojn en unu lingvo kaj tiu artikolo ne ekzistas en alilingva Vikipedio)
    • post klako al kutima ruĝa ligilo?
    • rekta uzo (ien en interfaco)?
    • aliaj ebloj?

Eblus uzadi samtempe nuntempan WikiTrans-an aldonaĵon kaj tiun ĉi tradukilon.

Administrantoj - ĉu uloj kun aldonaj butonoj aŭ gvidantoj de komunumo[redakti | redakti fonton]

moderita diskuto pri rolo de administrantoj en komunumoj

  • ĝi servis por ekkoni diversajn opiniojn kaj ĝeneralan imagon, ne por doni direktivan diron “tio estas administranto”
  • ĉu servi al komunumo aŭ al projekto?
  • administranto devus esti ekzemplo por komunumanoj (en ideala kazo)
  • rolo de administranto estas malsama en naciaj kaj internaciaj vikioj
  • ĉu helpus ŝanĝi la nomon al io alia?
    • ekzemple “manaĝero”?
    • rolo kaj povo de administrantoj en vikioj kaj en kutimaj retejoj estas tre malsamaj
  • ĉu funkcio poreterne aŭ por difinita tempo (1-2 jaroj)?
    • se estas ofte voĉdonoj, homoj ne havas tempon ĉion pripensi kaj voĉdonas nur laŭ kelkaj lastas redaktoj
    • regulaj readministrantigado povas sufiĉe rapide forigi maltaŭgan administranton
      • ekzistas pli taŭgaj manieroj por forigi administranton
    • se estas regulaj readministrantigaj voĉdonoj, administranto povas timi fari kontroversan laboron, kiu estas inda por projekto
      • ĉu li rajtas decidi, ke tiu laboro estas inda eĉ se komunumo kontraŭas?

Amasa kreado de artikoloj (per robotoj)[redakti | redakti fonton]

moderita diskuto pri amasa, ŝablona kreado de artikoloj

  • ĝi servis por ekkoni diversajn opiniojn kaj ĝeneralan imagon, ne por doni direktivan diron “emas artikolkreado estas ...”
  • temas pri kreado de artikoloj laŭ aŭtomata maniero, precipe, sed ne nepre per robotoj
  • eblas uzadi por “datumbazecaj” artikoloj, kreitaj laŭ ŝablono kun kelkaj aldonaj informoj
    • temoj: geografiaĵoj, biologiaĵoj, astronomiaĵoj, aliaj tabelaĵo…
  • artikolojn ne kreas roboto, sed robotisto (per roboto)!
  • robota kreado en Vikipedio kaj en Vikicitaro estas tre malsama
  • avantaĝo por novuloj - kopii ŝablonecan artikolon kaj laŭ ĝi faciel krei bonan novan artikolon (tio okazis en la pola Vikipedio, kie novuloj (IPuloj) uzis artikolon pri Pollanda komunumo por krei artikolon pri alilanda komunumo)
  • “se la temo estas menciinda, ĝi iam estos kreita ĉiuokaze kaj ni devas ŝpari tempon de niaj volontuloj”
  • homoj poste ne tuŝas tiujn robotajn artikolojn
    • ĉu tio estas problemo se la artikoloj jam estas sufiĉe bonaj?
  • ĉu estas problemo havi en Vikipedio multajn bonetajn ĝermajn artikolojn (kiuj ne estas malbonaj)?
    • kiam oni aliras “Hazardan artikolon” oi ofte trafas unu specifan (robotan) temon
    • kaj se estas robotaj artikoloj de pluraj temoj?
    • en iuj Vikipedioj estas starigita sojlo de robotaj artikoloj
  • por kontroli ŝanĝojn en amasego de robotaj artikoloj estas bezonata speciala ilo (jam ekzistas)
    • kontroli 1.000 kaj 30.000 artikoloj estas per ilo pli-malpli sama laboro

Vikidatumoj[redakti | redakti fonton]

  • jam eblas serĉado en natura lingvo (por la angla)
  • sed multaj eroj estas sen etikedo, priskribo, deklaroj kaj referencoj
  • dume estas problemoj pri mankanta dokumentado kaj nekomprenebla fasono
    • ambaŭ aferoj estas untense prilaborataj

Poŝaparatoj[redakti | redakti fonton]

gvidita de Brion Vibber

resumo: estis prezentita evoluo kaj evoluado de vikimediaj poŝaparataj aplikaĵoj - interesa precipe por teĥnikistoj kaj interesiĝantoj pri poŝaparataj aplikaĵoj

estas ĉiam pli kaj pli da uzantoj de poŝaparatoj (poŝtelefonoj, platkomputiloj), kiuj retumas; precipe granda kresko estas en “tria mondo”

  • iOS
    • estas uzata konto ĉe Apple, kaj ties AppStore
    • Apple malŝatas liberan programaron kaj faras barilojn al evoluigistoj
      • problemoj pri distribuado de fontokodo
      • malpermesatas distribui beta-versiojn
  • Android
    • distribuado per Google Merkato
    • (preskaŭ) libera platformo kaj permesas liberan programaron
      • eblas distribui fontokodojn, distribui beta-versiojn en Google Merkato (estas tie memstara aplikaĵo)

Funkciaro de la du aplikaĵoj estas (pli-malpli?) sama - unue oni evoluigas funkcion en je unu platformo kaj poste ĝin transprenas al la dua

planoj - funkciu elŝuto de paĝo kaj sekva senreta funkcio pri lokigo (ekz. atentigo pri proksima objekto laŭ loko)

Tutmonda vikimedia cirklo[redakti | redakti fonton]

resumo: propono pri kunlaborado

  • nun mankas komunikado inter entoj de vikimedia movado
  • propono - de ĉiu organizo estu unu homo, kiu komunikados kun aliaj organizoj
  • sciigado pri problemoj (ekzemple kiam estis malakceptita monpeto de Esperanto kaj Libera Scio)
  • por plejparto de homoj mankas aldona tempo por legi raportojn kaj monpetojn de aliaj organizoj
  • estas bezonata pli efika komunikado (ne ĉiu-kun-ĉiu) - dependas de konkreta komunumo (retpoŝta dissendolisto, facebook, Skype…)
  • lingvaj problemoj - multeco de lokaj lingvoj kreis baroj, la angla estas hepliaĉo (jes, tion asertis ĝeneralaj vikimedianoj!)

Amasa alŝutado por GBAM[redakti | redakti fonton]

resumo: prezento de sistemo por amasa alŝutado de GBAM dosieroj, povus esti interesa por Esperantaj muzeoj

  • GBAM = Galerioj, Bibliotekoj, Arĥivoj, Muzeoj (ankaŭ angle GLAM)
  • Europeana helpis evoluigi ilon GWToolset

commons:Commons:GLAMwiki Toolset Project

estis klarigitaj diversaj detaloj de alŝutado, ne tre utila por ĝenerala viki-komunumo, sed mi volonte helpos se iu estos en kunlaboro kun GBAM-intitucio

Video-produktado[redakti | redakti fonton]

resumo: estis enkondukita video prezentitaj

  • signifo de video en Vikipedio - donas ne nur statikan imagon, inda por aferoj kies naturstato estas moviĝado
  • bezono de libera dosieraranĝo (postulo de Komuneja komunumo) / WebM, Ogg Theora
    • ne tre facila, faras problemojn al novuloj
  • nuntempe eblas fari sufiĉe bonkvalitan videon per poŝaparato
    • iPhone kapablas videon registri kaj tondi, sed ne kapablas ĝin ludi post alŝuto al Komunejo :-)

(mi foriris al alia programero)

Aliaj programeroj pri videoj[redakti | redakti fonton]

  • ĉar Vikimedia Komunejo akceptas videaĵojn nur en libera dosieraranĝo, ni devas uzadi tian
  • jam eblas konverti videaĵon per Internet Archive
  • daŭre estas problemoj en iuj foliumiloj kaj operaciumoj - en produktoj de Apple preskaŭ ĉio rilate al libera video estas fuŝa
  • Brion evoluigis ĜavoSkriptan skripton, kiu ebligas ludigi videaĵon en kutime nesubtenata navigilo

Ciferecigado por Vikifontaro[redakti | redakti fonton]

noto: pri komuna ciferecigado de Esperantaj libroj interesiĝas Esperanto kaj Libera Scio, Vikimedio Slovakio kaj E@I - dum KAEST en Novembro 2014 estas planata seminario pri tiu ĉi temo

  • diversaj specoj de skaniloj aŭ fotiloj
  • problemoj pri OSR-igado de multkolumnaj tekstoj
  • nomspaco “Page” - enreta provlegdo
  • skanaĵon eksporti al DjVu kaj alŝuti al Vikifontaro (eble Komunejo?)
    • ne necesa, sed tio bonas por arĥivado
    • iuj Vikifontaroj ne permesas enmeti tekston sen alŝutita DjVu (la Esperanta permesas)

Strukturitaj datumoj en Komunejo[redakti | redakti fonton]

En Komunejo povas provizadi metadatumojn pri dosieroj - temo, aŭtoro ktp. Tion provizadus la etendilo Wikibase instalita en Komunejo. Poste ni migrus datumojn de ŝablonoj al Wikibase.

Transirado estos iom-post-ioma, per malgrandaj paŝoj. Por tio bezonos komunikado kun komunumo, estos bezonata diversaj uzo-okazoj.

  • Ŝablonoj en Komunejo: Creator, Institution (eble uzeblaj por nia GBAM).
  • Aliĝu al dissendolistoj Wikidata kaj Multrimeda teamo.

Estis bezonata (kaj aprezata) multlingvigo.

Temoj ŝajne ne interesaj por loka komunumo[redakti | redakti fonton]

Malfermo[redakti | redakti fonton]

Jimbo Wales[redakti | redakti fonton]

  • ĉu “rajto esti forgesita” estas cenzuro? laŭ Jimbo jes
  • estis ĝisdatigita dokumento pri privateco de uzantoj - ĝi estis kreata dum kelkaj monatoj kun granda komentado de ĝenerala komunumo, ĝi estas tre modela en la senco de malfermiteco al finaj uzantoj
  • sed kiam tiu ĉi informo estis sendita al amaskomunikiloj, ili informis pri “simia memfoto” kaj aŭtoraj rajtoj de bestoj

Lila Tretikova[redakti | redakti fonton]

  • ankaŭ pri “rajto esti forgesita”
  • “mondo lernu de vi [vikimedianoj]!”

Salil Shetty (Amensty International)[redakti | redakti fonton]

  • laŭdo pri grandega volontula movado - laŭ li estas vikimedia movado kaj Amnesty International du plej grandaj volontulaj movadoj
  • plendo pri Gaza, Guantanamo
  • minaco de atommilito
  • solvo estas “lumigi kandelon”, ne “sakri mallumon”
  • laŭdo pri laboro de s-ino Kamara
  • iom-post-ioma lasado de mortopuno
  • “tajpmaŝino estas plej forta armilo por homaj rajtoj”

OpenStreetMap[redakti | redakti fonton]

Datumbazo de geografiaj informoj - ne intencita kiel mapo, mapo estas nur bildigo de la datumoj. Eblas diversaj manieroj de bildigo, reuzantoj estas liberaj. Ekzistas redaktiloj eĉ por poŝtelefonoj kaj platkomputiloj - plej bona estas Vespucci OSM editor. Propra bildoge estas farata per CSS.

  • Eblas aldoni specifajn etikedojn, ekz. pri kulturaj monumentoj - bonus por VAM (Vikio amas monumentojn). Ankaŭ Vikidatumoj. Interkonektita kun Vikipedioj kaj samtempe kun Vikidatumoj per du diversaj etikedoj…

Se oni forigas punkton kaj anstatŭigas ĝin per poligono, perdiĝas informo de OSM kaj ne eblas ĝin ligi de Vikidatumoj. Eblas serĉi laŭ koordinatoj kaj Vikidatuma identigilo, sed tio bezonas specialan procezon.

Liberprogramara odvokacio de WMF[redakti | redakti fonton]

FASG - Free Software Advcocacy Group

Surbazite de bazaj principoj de WMF ( https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_Foundation_Guiding_Principles )

Ĝi (volontul)laboras ene de WMF por helpi al uzado de tute libera programaro.

Estas esceptoj por aparatprogramaro, periloj, GeoIP-aplikaĵoj, kontraŭrobotaj-reguloj ktp.

“Eĉ se vi elspezas pli da mono por akiri funkcion en libera programo (movado kun samaj / similaj valoroj kiel ni), longtempe tio helpos ankaŭ nian mision” - povas ni agrumentadi por diversaj movadoj.

Estis klarigitaj principoj, kio ja ĝenerale bonas, sed ne estis multe sa praktikaĵoj.

Malfermkoda higieno[redakti | redakti fonton]

Sanaj permesiloj por sanaj projektoj.

Programero specife por nuntempaj kaj estontaj programistoj. Tiu ĉi programero ne donis multan praktikan utilon al nuntempaj lokaj komunumoj.

Ĉu nia programaro ĉiam sekvas liberajn permesilojn? Eĉ kiam ni prenas malgrandetajn partetojn, ekz. de StackOverflow?

Ne menciado de permesilo, problemoj pri interkongrueco, forgesata atribuado…

Pro historiaj kialoj pasinteco ne tiom gravas, sed gravos en estonteco.

  • Kion fari?
    • stato - ĉ. ¾ de kodo havas neniun aŭ nekonatan (?) informon pri permesilo
    • bezonatas kapoteksto pri permesilo kaj ĝia vera uzado
    • kontrolado de kodo dum sendado - simile al la komunumo de Linŭ, kiu uzas iun interkonsenton (aŭ simile), kie programisto certigas, ke lia kodo estas taŭge licencita

konkludo: bezonatas pli bona kompreno de kodostato

VidRedaktilo[redakti | redakti fonton]

Resumo: Plejparte estis prezentitaj teĥnikaj aferoj rilataj al interagado inter vikikodo kaj HTML.

Vikikodo limigas uzadon - eblus fari pli multajn aferojn (kiu estas subtenataj per HTML), sed ne estas uzataj en vikikodo. Tiuj funkcioj ne estas permesataj, do por finaj uzantoj, kiuj ne konas vikikodon (konas nur HTML), tio ŝajnas arbitra. Estas ankaŭ funkcioj, kiuj funkcias per vikikodo, sed estas tiom malbelaj, ke ne estas reale uzataj (aŭ estas forte malrekomendataj) - tiuj estas evitataj ankaŭ en VidRedaktilo.

Foje uzantoj povas enigi vikikodon en VidRedaktilon - montros averton, sed montros precize la signojn enmetitajn.

Vikimedia landasocia asocio[redakti | redakti fonton]

Wikimedia Chapters Association

  • iama vikimedia asocio, kiu “protektis interesojn de landaj asocioj kontraŭ interesoj de Fondaĵo Vikimedio”
  • ĝi havis hierarĥian strukturon kun “deputitoj” de unuopaj landaj organizoj
  • tiu iama ne funkciis pro diversaj kialoj, precipe pro nesufiĉa emo labori tiumaniere de pluraj deputitoj
  • estonteco
    • certe ne refari tiuĉimaniere
    • eble regionaj asocioj sencus - Eŭropa? Centra kaj Orienta Eŭropo (malaktiva kunlaborado)? Azia (malaktivega kunlaborado)?
    • eble specialiĝo de landaj asocioj kaj interŝanĝado de finaj produktoj

Eŭropa advokado[redakti | redakti fonton]

  • problemoj pri aŭtoraj rajtoj tra tuta Eŭropo, leĝaro de unuopaj landoj ne estas harmonia
  • starigo de realaj celoj: libereco de panoramo; registaraj verkoj kiel publika havaĵo; orfaj verkoj
  • nun temu pri etaj ŝanĝoj, sed estonteco tio donas potencoj por grandaj
  • “likva lobiado” - gvidantoj kaj partoprenantoj kune, ne estas starigitaj precizaj limoj (sistemo invitaj partoprenantojn transpreni parton de gvidado)