Uzanto:Wierzbowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Uzanto:Lohengrin)
Vikipedio:Babelejo
pl
Polski jest językiem ojczystym tego użytkownika.
eo
4
Ĉi tiu uzanto parolas Esperanton preskaŭ kiel denaskulo.
en
2
This user is able to communicate with an intermediate level of English.
ru
2
Этот участник может вносить вклад в данный проект на русском языке среднего уровня.
uk
2
Цей користувач володіє українською мовою на середньому рівні.
de
1
Dieser Benutzer hat grundlegende Deutschkenntnisse.
fr
1
Cette personne peut contribuer avec un niveau élémentaire de français.
Socialismo
Mi estas socialisto.
Ateismo
Mi estas ateisto.
Scienca perspektivo
Mi havas sciencan perspektivon
Eŭropa Unio
Mi subtenas la Eŭropan Union.
Kolektanto de E-aĵoj Kolektado de E-aĵoj
Mi ŝatas kolekti E-filatelaĵojn, E-bildkartojn, E-librojn aŭ similajn esperantaĵojn.
Mi loĝas en Pollando en loko nomata Bjalistoko.
Uzantoj laŭ lingvo


Przemysław Wierzbowski (mia nomo en IFA: /pʃɛˈmɨswaf vʲɛʒˈbɔfski/) - mi naskiĝis en 1986 en Włoszczowa kaj loĝas en Bjalistoko, Pollando. Profesie mi laboras kiel tipografiisto (libro-kompostisto).

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Ĝis julio 2008 mi loĝis en Tuluzo kaj laboris en Esperanto-Kultur-Centro kadre de Eŭropa Volontula Servo. En la jaroj 2008-2009 mi laboris en la bjalistoka urbodomo por organizi la 94-an Universalan Kongreson de Esperanto en Bjalistoko kaj en loka televido, kie dum du ĉirkaŭkongresaj jaroj mi redaktis Esperanto-programon. En 2009 mi trapasis la KER-ekzamenon je la nivelo C1. Mi ankaŭ diplomiĝis en instruista trejnado ĉe la Universitato Adam Mickiewicz-ILEI en Poznano. En 2012 mi laboris en Centro por Esperanto kaj Interkulturo en Sicilio. Nun grandan parton de mia vivo okupas Bjalistoka Esperanto-Societo, kies prezidanto mi estas kaj en kiu mi interalie instruas Esperanton. Mi plurfoje gvidis Esperanto-kursojn en Somera Esperanto-Studado, Greziljono kaj aliaj.

Nun mia Esperanto-agado koncentriĝas ĉe eŭropaj projektoj, tradukado kaj libro-eldonado. Mi estas la aŭtoro de la libro Konfuziloj (2017) kaj la tradukinto de kelkaj verkoj, interalie la komiksoj Trezoroj de Mirmilo (2017) kaj Cerba fetiĉo (2018) kaj la romano Solaris (2021). Regule mi kunlaboras kun pluraj polaj institucioj kiel Esperanto-tradukanto aŭ konsultanto.

Krom instrui, en Esperantujo mi interalie projektas librokovrilojn, prilaboras kaj alŝutas malnovajn fotojn kaj dokumentojn, per kiuj mi ilustras vikipediajn artikolojn, voĉlegas tekstojn, kreas ludojn kaj ekzercojn, kiujn vi povas trovi ekz. ĉe Edukado.net. Inter la temoj, kiuj min interesas, troviĝas la historio de Esperanto, kuirarto kaj aŭtorrajtoj.

Plena listo de fotoj kaj ilustraĵoj, kiujn mi alŝutis