Uzanto:Merkredarondo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kio estas merkreda rondo – informo

Merkreda Rondo naskiĝis en la jaro 2005 ĉe la Varsovia filio de Pola Esperanto-Asocio. La membroj kreis ĝin por havigi al si okazon, krom ĝeneralaj klubaj renkontoj, pli ofte praktiki Esperanton kaj pli perfektigi la lingvoposedon. Tiucele ili renkontiĝas ĉiu merkrede en la klubejo de la Varsoviaj esperantistoj ĉe la strato Andersa 37 lokalo 59a dum tiuj unu-duhoraj posttagmezaj okupoj okazas: legado aŭ tradukado de elektitaj tekstoj (foje por Vikipedio), prilingva diskutago ekzercoj, lingvoludoj, interparoloj, rakontoj pri interesaj eventoj kaj simplaj babiloj en bona etoso, kutime ĉe kafo, teo kaj dolĉaĵoj. La grupon nun konsistigas jenaj personoj:

  • Irena, lingva gvidantino
  • Alina, gvidantino
  • Marko, komputila sekretario
  • Eva, sekretariino
  • Ala, vortara konsultantino
  • Zenona, teknika organizantino
  • Halina, helpantino

Samideanojn, kiuj dezirus aliĝi al la grupo la merkredanoj kore invitas, dirante al ili: „bonvenon en nia rondo”.