Uzanto:NicoRay
| Vikipedio:Babel | ||||
|---|---|---|---|---|
|
||||
| Kategorio:Vikipediistoj laŭ lingvo |
Saluton !
Mi nomiĝas Nicolas Raymond, mi devenas de Francio, kaj nun laboras en Norvegio (Kongsberg).
Enhavo |
[redakti] Vivo
|
Mi naskiĝis en 1981, en Bar-sur-Aube (FR), studis en Troyes (FR), Toulon (FR) kaj iom en Nha Trang (VN), laboris en Toulon, Pau (FR), Parizo (FR), Asker (NO), kaj nun Kongsberg (NO).
Mi ŝatas uzi komputilojn kun Linukso kaj vidi kultajn filmojn, sed kiam mi povas promenadi per biciklo, aŭ ripozi ekstere kun miaj piedoj en akvo, tiam mi estas la plej feliĉa.
[redakti] Libroj
Hejme, aŭ ekstere, oni ĉiam povas legi iomete.
Jen miaj lastaj, preferataj, ktp. Esperanto-libroj :
- Tra la mondo per biciklo kaj Esperanto, mia plej ŝatata libro. Legu ĝin !
- Danjo en Vjetnamio
- Japanaj vintraj fabeloj
- 7000 tagoj en Siberio
- Verkoj de Verda Majo
- Raportoj el Vjetnamio
- Mortopuno : faktoj & dokumentoj
- Ĉu ili diras al ni la veron?
- 18 jaroj en malliberejo
- La danĝera lingvo (sed mi perdis ĝin. Se vi retrovas mian libron...)
- La Pariza Komunumo de 1871 libreto publikigita en 2008 fare de la Eldona fako kooperativa de SAT
- Viktimoj de la atombombo, tradukita de JUI Ĉŭnoŝin
- Verkoj de Miyamoto Masao, 3
- Kompiendo de la Kapitalo, Eldona fako kooperativa de SAT
- Naskitaj sur la ruino: Okinavo (Miyamoto Masao)
- La armeo de Hirohito. Notoj de japanaj militkrimuloj (recenzo)
- La 15-a de marto, 1928, Kobajaŝi Takiĝi, tradukita de Nukina Yositaka
[redakti] Esperanto
|
Mi eklernis Esperanton kiam mi finis miajn studojn. Mi pensis, ke se dum miaj studoj mi povis lerni fakojn, kiuj ne bezonas esti utilaj por mia laboro (Oceanografio, historio, ktp.), dum mia "laboranta vivo" mi nur povos lerni fakojn rekte utilaj por la laboro. Tio ĉagrenis min. Tiam mi trovis libreton Que sais-je ? pri Esperanto, kaj memoris pri mia patrino, kiu parolis iam pri usonano, kiun ŝi renkontis en trajno, kiu vojaĝis al multaj internaciaj kongresoj, kaj kiu parolis la lingvo "Esperanto".
Do mi eklegis tiun libron, kiu enhavas "neŭtrala" vidpunkto pri Esperanto. Tre interesata, mi trovis lernolibro en la reto en pdf, kaj pste trovis la Cours rationnel de SAT-Amikaro. Mia unua libro en Esperanto estis Tra la mondo per biciklo kaj Esperanto. Ĝi estas eble la plej bela libro, kion mi legis. Ĝi estas tiel homaramoplena, tiel bela. Almenaŭ por tio, legi esperanton indas.
Mi ĉiam interesiĝis pri la sociaj aferoj en la mondo, kaj mi malkovris ke esperanto ebligas tion. Do mi SAT-aniĝis, post kiam mi vidis paĝojn de Sennaciulo parolantan pri sociaj problemoj en Japanio.
[redakti] En la reto
Eĉ se la Reto permesas nekredeblan disponebligon de informoj, mi kredas, ke la Esperanto-movado (per asocioj) estas grava por konatigi pri esperanto.
Plue, en la reto, se vi ne iras por trovi informojn, ili ne venos al vi. Tio est iom malpli vera ol antaŭ, dank'al la RSS-oj. Jen kelkaj retejoj, kie mi trovas informojn:
- http://www.eventeo.net/ Ĝeneralaj tutmondaj informoj
- http://katalogo.uea.org/index.php?st=novaj Novaj libroj ĉe UEA
- klaku.net Informlistoj pri esperanto en la reto
- Blogoj
- http://esppaz.tistory.com/ Sociaj informoj el Koreio
- http://www.vastalto.com/blog/ Akvosfero - blogo el japanio
- http://dunudaj.blogspot.com/ Du nudaj amikinoj - blogo kiu senvestigas
- http://kontenta.blogspot.com/ Retnotoj de irana esperantisto pri politiko, socio, kulturo, literaturo kaj Esperanto!
- http://sekretaĝardeno.blogspot.com/ La sekreta ĝardeno
- http://eo.oramezo.org/ Blogo de rusa esperantisto
- http://florplena.org/blog/ Blogo de Viola
- http://bezonata.blogspot.com/ Blogo de bezonata
- http://www.satesperanto.org/ SAT
- http://www.esperanto-sat.info/ SAT-Amikaro
- http://solidareco.cafe24.com/ Paca Solidareco de Esperant, el Koreio.
Aldone, samekiel multaj aliaj esperantistoj, mi havas retpaĝon ĉe Ipernity.
[redakti] En Vikipedio
|
Mi plejofte partoprenis la franclingvan vikipedion. Nun mi laboras plejofte ĉi-tie.
[redakti] Iloj
Por la nombro de vizitoj per paĝo : http://stats.grok.se/
[redakti] En Vikipedio-esperanto
[redakti] Ligiloj
Kelkaj artikoloj, kion mi kreis : Lucien Peraire, Haenyo, Listo de ZEO-j en Eŭropo, Proleto, Kulio.
[redakti] Laboroj por Esperanto
- En Vikipedio
Vikipediisto:Nicoray/ZEO Vikipedia listoFarigi la Vikiprojekton Korektado de ruĝaj ligiloj preskaŭ malplenan.Jes! Dank'al Phe, Punktor, Eb.eric kaj la aliaj, ĝi sufiĉe malpleniĝis... antaŭ la alveno de novaj datumoj.Kompleti la listoj de Zamenhof/Esperanto-objektoj.- Krei novajn artikolojn.
- Ekster Vikipedio
- Redakti esperanto-subtekstoj por la filmo Nokto de la Galaksia Fervojo dank'al http://laponto.esperanto.org.ar/
Krei dosieron uzeblan per Google Earth, kiu listas ZEOjndank'al la Vikipediaj paĝoj : bildoj videblaj ĉe Ipernity : http://www.ipernity.com/doc/nicoray/album/80004- Traduki Linuksajn programojn ( http://www.launchpad.net/ )
[redakti] Aliaj informoj
Oni ankaŭ povas trovi min ĉe Facebook (france) : Nicolas Raymond
kaj ĉe ipernity (esperante) : http://nicoray.ipernity.com/