Uzanto:Phil DORCAS

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi estas profesia komputila programisto por malgranda softvara kompanio, kiu vendas al grandaj aerlinioj programojn por la subtenado kaj riparado de aviadiloj.

La studado ĉe universitatoj estis en la fako de la fiziko. Tiu studado okazis antaŭ multaj jaroj, kiam dinosaŭroj vagis tra la mondo kaj la planedo estis juna.

Mia ŝatokupo (krom Esperanto) estas auskulti la klasikan muzikon, ĉefe tion de la rusaj kaj francaj komponistoj kiel Sergej RAĤMANINOV, Maurice RAVEL, Claude DEBUSSY, Pjotr Iljiĉ ĈAJKOVSKI.


Mi esperantistiĝis en 1998, kaj ĉeestis landajn kongresojn de ELNA ekde 1999. Mi ĉeestis la Universalan kongreson de UEA en Fortalezo, Brazilo en 2002. Mi estas membro de la Esperanto-Klubo de Norda Teksaso. Mi servas kiel prezidanto en ELNA - Esperanto-Ligo por Norda Ameriko. Mi estas membro de AAIE - Amerika Asocio de Instruistoj de Esperanto, kaj ISAB - Internacia Societo de Amikeco kaj Bonvolo. Mi de tempo al tempo instruas Esperanton ĉe loka najbara centro.

Tre plaĉas al mi la literaturo de Esperanto.

Lingvoj kutime kontraŭas min, kaj mi ne bone regas lingvojn. Eĉ la anglan, kiu estas mia nacilingvo, mi ne bone parolis ĝis mi estis ĉe la universitato, pro granda problemo pri balbutado. Pro mia balbuta elparolo, mi bone komprenas la problemojn pri bariloj de nekomunikado.

La lernado de la hispana, la franca, la taja, kaj la itala lingvoj ne plaĉis al mi pro la neregulaj formoj. Iu tago en Decembro de 1997, mi hazarde eltrovis Esperanton interrete. La vivo ŝanĝiĝis.