Uzanto:Piko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Piko estas retnomo de Daniel CAMPBELL. Kutime mi loĝas en Edmontono, Alberto, Kanado, sed ĉi-jare (2002/2003) mi studas la araban en Kairo, Egiptio.

Mia esperantistiĝo: En la somero de 1996 mi elŝutis la kurson Esperanto Hypercourse kaj ekkonis la lingvon. Tamen laŭ mi, mi vere esperantistiĝis en 2000, kiam mi ekinstruis Esperanton al amiko kaj do nepre devis studi ĝin! Ankoraŭ mi neniam renkontis alian Esperantiston vizaĝalvizaĝe, sed espereble baldaŭ...


Bonvenon, Piko! Kaj dankon pro viaj kontribuoj! Unuafoje paroli kun esperantistoj vizaĝalvizaĝe vere estas granda evento, sed ankaŭ la skriba uzado de la lingvo estas bela sperto. Agrablan vikipediumadon deziras al vi --Unukorno