Uzanto:Sahaquiel9102/Provpaĝo3

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Juan Sebastian Quintero Santacruz

Maldekstre dekstren: Luis Jorge Santos Morales (tiama Prezidanto de KEL), Estela (tiama Sekretariino) kaj Johano (tiama ajna Esperantisto).
Persona informo
Aliaj nomoj Johano Sebastian' Kintero Sankta-Kruco, Sahaquiel, Siriox
Naskiĝo la  2-an de februaro 1991(nun 1991-02-02) (33‑jara)
en Santiago de Cali, Kolombio
Morto Neniam
Nacieco Kolombiano
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj KEL-vicprezidanto (2011-2013)
Akademiano Iam
Esperantistiĝis en 7-a de marto 2011
vdr
Trovu « Sahaquiel9102/Provpaĝo3 » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

[[Kategorio:Projekto vizaĝoj/homoj|Ŝablono:Vizaĝoj/Sahaquiel9102/Provpaĝo3, Ŝablono:Vizaĝoj/Sahaquiel9102/Provpaĝo3]]

Juan Sebastian QUINTERO SANTACRUZ (Ĥŭan Sebastjan Kintero Santakrus) (naskiĝis la 2-an de februaro 1991 en Kalio), estas kolombia Esperantisto kaj iama vicprezidanto de Kolombia Esperanto-Ligo (KEL).

Historio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝis la 2-an de februaro 1991 en Santiago de Cali, Kolombio, kune kun sia ĝemelo Ivan Camilo QUINTERO SANTACRUZ. Li studis la bazlernejon en la lernejo Santo Tomás de Aquino, kaj kiam li studis la 8-an studgradon li translokiĝis al publika lernejo Santa Librada, la plej antikva lernejo el la urbo, kie li abieturiĝis estante 16-a aĝa en 2007.

Tuje kaj senferie li ekstudis en la universitato. Li estis akceptita por studi bestmedicinon ĉe la Kolombia Nacia Universitato en la ĉefurbo Bogoto, do li devis transloĝiĝi kun sia plej aĝa fratino tien. Estis en Bogoto kiam li sciis unuafoje pri Esperanto, serĉante informon pri lingvoj ĉe Vikipedio, li trovis la artikolon pri la internacia lingvo ĉe la Hispanlingva Vikipedio, kaj kvankam tre interesiĝis al li (studis la unuan lecionon de lernokurso), ne sukcesis ĝin lerni.

Post du jaroj studante bestmedicinon en Bogoto, li decidis reiri Kalien, malgraŭ li tre ŝatis la profesion, pro personaj kialoj li forlasis sian vivon en la ĉefurbo. Ree en Kalio, li estis akceptita por studi biologion ĉe la Universitato de la Valo.

Je la fruaj 2000-aj jaroj, li estis skolto, kaj partoprenis de la skoltisma movado kelkajn jarojn. Li forlasis la skoltojn por dediĉi tempon lerni gitaron. Proksimume je 2005, li kune kun sia ĝemelo fondis Metalrokan muzikgrupon nomita Guardianes del Tártaro (Gardistoj el Tartaro), la muzikgrupo pluvivis ĝis meza 2011 sen eldoni KD-ojn, nur kun kelkaj kanzonoj komponitaj, sed neniam ili ludis publike.

Lingvolernado[redakti | redakti fonton]

Denaske hispanlingvano, li regas la lingvon sufiĉe altnivele. Ekde la bazlernejo li studis la anglan, kiu estas deviga por lerni en Kolombio. En la ŝtata ekzameno pri konoj, por eniri universitanten, en ĉi-fako li estis la plej alta poentita en sia lernejo. Kiam li loĝis en Bogoto, li volis studi la germanan, kaj enskribis sin en kurso ĉe la Nacia Universitato, sed finfine tiu semestro pro ekonomiaj aferoj la universitato ne malfermis la kurson. Jam en Kalio, li studis la germanan dum unu jaro. Post lia esperantiĝo, li ŝatis la minoritatajn lingvojn, aŭskultante muzikon, kaj vidante ĵurnalojn, li lernis la lingvon Asturian.

Ankaŭ li studis aliajn planlingvojn kiel InterlingvaonQuenya-on, nur pro amuziĝo, sed li fiere subtenas Esperanton kiel Internacia Lingvo.

Esperantiĝo[redakti | redakti fonton]

Post lia kono de Esperanto, kaj jam en Kalio, li decidis lerni la lingvon. Li serĉis informon pri Esperanto en Kolombio, precipe en sia urbo. Li trovis la retejon EsperantoColombia.org kaj sendis mesaĝon kiu estis respondita de Ruben' TORRES kiu invitis lin al renkontiĝo ĉe la Universitato de la Valo. Juan petis al Ruben esti lia instruisto de la lingvo, sed pro profesiaj kialoj, Ruben ne povis esti en la lando dum longa tempo, pro tio Ruben tre instigis al li, lerni per la reto.

Li provis kelkajn kursojn, kaj eĉ komencis kelkajn, sed nur finis la kurson de Esperanto ĉe la retejo de la Argentina Esperanto-Ligo. Je la kvara leciono de tiu kurso li decidis koni esperantistojn eksterlandajn. Dum lia lernado, li redaktis la vikipedion en Esperanto (Ĝis tiam li estis vikipediisto en la hispanlingva Vikipedio), kaj laŭ li, tio multe lin helpis por plibonigi sian konon de la lingvo.

Kolombia Esperanto-Ligo[redakti | redakti fonton]

Post lia esperantiĝo, li partoprenis de la ĉiusabataj kunvenoj de la Kalia Esperanto-Grupo, kiu subite renaskiĝis tiame. Dum tiu tempo li pli kaj pli konsciiĝis pri la graveco de la disvastigado de Esperanto. Pro tio, kaj cele helpi la aranĝon de la 17-a Kolombia Kongreso de Esperanto, li vojaĝis Bogoten por renkontiĝi tie novaj esperantistoj. Bedaŭrinde li estis la sola kiu respondis la alvokojn de la tiama prezidanto de la ligo Luis Jorge SANTOS MORALES.

Ree en Kalio, li kaj aliaj junuloj el Kalio planis ĉeesti la kongreson, sed bedaŭrinde malsukcesis. Nur Ruben' Torres sukcesis vojaĝi al kongreso. Post la kongreso, en la ĝenerala asambleo, Ruben sciigis al la kongresintoj la dezirojn de la kaliano translokiĝi la estraro al Kalio, tiam la estraro estis dise tra la lando, sed por labori pli bone, la kalianoj volis ke la estraro estu kune en unu urbo. Post iom da pridiskuto la propono estis akceptita. La nova prezidanto estis elektita Ruben' Torres.

Estis li persone, kiam revenis Kalien, kiu petis al Juan esti la vicprezidanto, granda tasko por junulo kiu antaŭ de mallonge lernis la lingvon. Pro laboraj kialoj Ruben estadis multe da tempo for de la lando, kaj Juan devis preni la laborojn. Inter la taskoj kiu li devis fari kiel vicprezidanto estis okazigi la 18-a Kolombia Kongreso de Esperanto-n, kune kun la helpo de la Kalia Esperanto-Grupo, kiu multe lin helpis por ĝin okazigi dum la neĉeesto de la prezidanto en la lando.

Vikipediista agado[redakti | redakti fonton]

Li registriĝis kiel Sahaquiel9102 (pro antaŭa mistajpo) la 3-an de aŭgusto 2010 (hispane) en la hispanlingva vikipedio, tamen li anonime redaktis iomete antaŭe. Li multe ŝatas redakti vikipedion, traduki kaj krei artikolojn. Ĝis nun en la hispanlingva vikipedio li kreis 77 artikoloj. Li partroprenas de la hispanligva vikipedio, la Esperantlingva kaj la Asturlingva vikipedio; en aliaj lingvaj vikipedio li redaktetis. Li alŝutadas dosieron en la Vikimedia Komunejo, kaj havas propran kategion en ĝi (User:Sahaquiel9102). Liaj vikipediaj ŝatoj estas: Futbalo, Deportivo Cali (Lia plej ŝatata futbala klubo), Metalroko, Esperanto kaj Lingvoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Kategorio:Kolombiaj esperantistoj Kategorio:Kolombiaj ateistoj Kategorio:Kalianoj Kategorio:Naskiĝintoj en 1991 Kategorio:Kolombia Esperanto-Ligo Kategorio:Biologoj Kategorio:Skoltismo