Uzanto:Stefano KALB

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vikipediistoj > Stefano KALB


Mi loĝas en Stroudsburg, Pensilvanio, Usono, en la montaro 120 km okcidente de Novjorko. Mi loĝas ĉe 40.98 No, 75.16 Ok. Mi ankaŭ loĝis en la usonaj ŝtatoj Nov-Ĵerzejo, Nov-Jorkio, Miŝigano, Oklahomo kaj Teksaso, kie mi naskiĝis.

Mi Esperantiĝis en 1992. Mi estas programisto, precipe de Ĝavo kaj Perlo sur Linukso (sed mi ankaŭ ŝatas Lispon).

En januaro 1996 mi kreis kaj estis la redaktoro de la Enciklopedio Kalblanda, la unua reta enciklopedio en Esperanto (laŭ mia kono). En decembro 2001, ĝiaj artikoloj fariĝis la semo de la Esperanta Vikipedio. Mi nun kontribuas rekte al la vikipedio.

Mia familio devenas de Andreo KALBIUS (fl. 1828) el Stetino, Pomerio, apud la Balta Maro. Stetino nun estas Szczecin, Pollando: Germanio cedis la urbon al Pollando post la falo de Hitler. Post la cedo, la Kalbioj de Stetino aŭ formigris aŭ restis kaj poligis la nomon al Kalbarczyk. Andreo mem transloĝiĝis al Bavario kaj sia filo, Johano Nikolao KALB, al Usono en 1853.

La lasta germana praulo en mia familio kiu transiris la maron al Ameriko estis mia praavino Helena KNIPP (1878-1970) el Kolonjo. Ŝi enŝipiĝis ĉe Antverpeno en la ŝipon Nederland de la Red Star Line kun ŝia fratino Maria kaj gepatroj. Post du semajnoj ŝi venis al Novjorko je ŝia kvara naskiĝtago, sabaton la 15-an de aprilo 1882.

Interesoj:
religio - historio - komputiko - filozofio - lingvo - astronomio - kalendaro
Uzanto de:
AIM - bash - Emakso - Linukso - Firefox - PHP - Ĝavo - Perl - RealPlayer
Aŭskultanto de:
XM Radio - Virgin Radio - Billie HOLIDAY - Shakira - Jody WATLEY
Leganto de:
The Economist - Eric RAYMOND - Septuaginto - Ambroso - Aŭgusteno - Rick MOODY
Leginto de:
Mortimer J. ADLER - Akvino - Aristofano - Aristotelo - Arkimedo - Isaac ASIMOV - Aŭgusteno - James BALDWIN - Hilaire BELLOC - Biblio - Emily BRONTE - Lewis CARROLL - Chaucer - Chesterton - Noam CHOMSKY - Winston CHURCHILL - Arthur C. CLARKE - Ann COULTER - Danto - L. Sprague DE CAMP - Encyclopaedia Britannica - Eskilo - Eŭklido - Eŭripido - George GAMOW - Herodoto - Hipokrato - Hobbes - Homero - Ivan ILLICH - Josephus - Kartezio - Jack KEROUAC - Ursula K. LE GUIN - C S LEWIS - Michael MOORCOCK - Larry NIVEN - Orwell - Mario PEI - Platono - Plotino - Plutarko - Prokopio - Ptolemeo - Sofoklo - Ŝekspiro - Tacito - Tolkien - Tukidido - Vergilio - Ellen G. WHITE - ktp
Inspiroj: (tiuj, kiuj inspiris min vikipedie)
Isaac ASIMOV - Everything2 - Wilbur Hanson KALB - Leonardo - James J. O'DONNELL - Cosma SHALIZI - Chuck SMITH - Tolkien

Mia historio de aldonoj
Novaj artikoloj
Dezirataj


Via mesaĝo:

Saluton Stefano. Bv. sekvi la Vikipedio:Gvidilo por biografioj kiam vi kreas aŭ redaktas biografiajn paĝojn. Vi estas unu el la malmultaj aktivaj redaktoroj kiuj ankoraŭ ne sekvas tion, do necesas ke aliaj redaktoroj postkuru viajn redaktojn por fari konformigon. Kriĉjo 21:44, 12. Aŭg 2003 (UTC)

Dankon. Mi ne sciis pri la Gvidilo. --Uzanto:Stefano KALB 21:11, 13. Aŭg 2003 (UTC).