Uzanto:Televido

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
eo
3
Ĉi tiu uzanto povas komuniki per alta aŭ flua nivelo de Esperanto.
en
3
This user can communicate with a fluent level of English.
Flag of the Philippines.svg
Mi venas el Filipinoj el urbo Manila Metropolo.
Flag of Canada.svg
Mi loĝas en Kanado en loko nomata Lulu-insulo sur Fraser-rivero.

Viktor Medrano 20111210.JPG

Enhavo

[redakti] Mi nomiĝas Viktor Medrano

Mia ĉefa hobio temas pri krelingvoj kiel pri Esperanto, Loĵbano, Tokipono, kaj tiel plu. Miaj preferataj muzikoj inkluzivas de la specoj etna, antikva, medita, klasika, elektronika, eksperimenta, aŭ ambienta. Mi preferas filmojn kaj librojn, kiuj povas esti klasifikataj kiel klasikaj sciencfikcioj, sciencfantastoj, aŭ fantastoj en variaj lingvoj. Mi ŝatas astronomion, kartografion, kaj biologion. Mia filozofio temas pri la ekvilibro inter la racia maldekstra cerbo kaj la holistika dekstra cerbo. Mi eksperimentas pri variaj kredsistemoj. Mi vojaĝis tra la tuta mondo.

Mia denaska lingvo estas la tagaloga, sed mi lernadis ankaŭ la anglan, la duan oficialan lingvon tie, ekde la baza lernejo en Filipinoj. En Kanado, mi instruis min mem pri Esperanto ekde miaj dekkelkaj jaroj, sed pli aktive post la universitato, ekde la jaro 1997. Ekde la 5a grado de la elementa lernejo, ekde la jaro 1976, mi malrapide kaj grade lernadis la francan, la duan oficialan Kanadan lingvon, tra la mezlernejon. En la universitato mem dum la jaroj 1984 ĝis 1989, mi lernis la bazan hispanan kaj la bazan japanan, kvankam miaj ĉefaj kursoj estis Kemia Inĝenierarto kaj Komputoscienco. Mi loĝis en Tokio, Japanio, dum la jaroj 1992 ĝis 1994, kaj tie mi pli lernis la japanan. Ekde mia reveno al Kanado, mi lernis pli pri aliaj lingvoj, sed ne tro serioze. Mi kapablas legi pli ol dekopon da latinidaj lingvoj. (Esperanto estas mia plej grava latineca lingvo.) Ankaŭ aliajn Eŭropajn lingvojn, kiel la grekan, rusan, kaj germanan, mi scipovas baze. Ĉar mi estas ekzotikulo, mi lernis iom pri ne-Eŭropecaj lingvoj, inkluzive pri la indiĝenaj aŭstraliaj kaj la indiĝenaj amerikaj. Mia fokuso estas la arkitekturoj de lingvoj, ne la vortaroj. Ekde la jaro 2005, mi aktive lernadas Loĵbanon. Ekde la jaro 2012, mi aktive lernadas Tokiponon. Mi ja preferas serioze lerni krelingvojn ol naturlingvojn.

Mi mem eĉ kreis lingvojn per variaj dezajnadoj. Mia perspektivo pri krelingvoj estas postmoderna. Mia propra kolekto da miaj propraj krelingvoj nombras proksimume 70 kreaĵojn kune kun malmultaj pli seriozaj proponoj.

[redakti] Mi inventas lingvojn


M17 Description.pdf M17 Lexicon.pdf
 
Jasminese.pdf Kwaadakw.pdf

Ekzistas ankaŭ miaj krelingvoj Xoqolat kaj Vlingo...

[redakti] Miaj kontribuoj videblas

Vidu mian kontribuaron[1] en Vikipedio. Vidu mian publikan priskribon pri mi.

Ĉi tiu paĝo havas persistadreson:

purl.oclc.org/net/txokolate

[redakti] Multaj ligiloj haveblas

Mi havas vastan interretan ligilaron[2].

[redakti] Mi havas bizaran familian historion


Historio pri Mia Eŭrazia Familio per Esperanto.pdf Mi lanzu circre.pdf

[redakti] Mi havas vojaĝrakontojn pri ekzotikaj landoj


Bulvardo Mentoĉokolado.pdf Taja Supo.pdf

[redakti] Mi indikas referencojn

  1. Kontribuaro
  2. Ligilaro
Personaj iloj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj