Uzanto:Tgeller

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Naskinte en 1968 en Novjorko, Tom GELLER esperantiĝis en 1989 per poŝta kurso, kiun instruis Cathy SCHULZE. Poste li iris al la tri-semajna Nord-Amerika Somera Kursaro kun la subteno de s-ino SCHULZE. En [[1991] li finstudis universitaton kiel muzik-komponisto kaj volontulis ĉe UEA inter julio 1991 kaj januaro 1992. Dum tiu tempo li asistis plejparte kun la surpag'igado de Revuo Esperanto kaj aliaj presitaĵoj. Li ankau instigis la centran oficejon ligiĝi al la tiam-fantazieca Interreto. ("Ni ne bezonas tion", diris unu stabano. "Ni havas telekson.")

Post UEA, li laboris en Usono kiel grafikisto kaj prespretigisto dum kvar jaroj. Li ĵurnalistiĝis en 1996, eklaboris en publikaj rilatoj en 1998, kaj fondis la ne-por-profita "SpamCon Foundation" (kontraŭ spamo) en 2001. Li nun (2005) negocas pri bienperistado.

Ekster la E-a mondo, oni konas lin pro la 1990 libro, kiun li redaktis: "Bisexuality: A Reader and Sourcebook".

Li nun plejparte kabeas, krom verki tiun-ĉi memlevigantan artikolon.

External links[redakti | redakti fonton]