Uzanto:Thomas Guibal/Peter Heywood

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peter Heywood
Persona informo
Naskiĝo la  6-an de junio 1772(nun 1772-06-06)
en Douglas, Isle of Man
Morto la 10-an de februaro 1831 (58‑jara)
en Londono, Anglio
Klereco St Bees School, Anglio
vdr
Peter Heywood

Peter HEYWOOD (n. la 6-an de junio 1772 - m. la 10-an de februaro 1831) estis brita maroficiro kaj membro de la ŝipanaro de la HMS Bounty dum ties ribelado de la 28-a de aprilo 1789. Li estis poste kaptita, procesita kaj kondamnita je mortpuno kiel ribelulo, sed li estis finfine kaj neatendite pardonita. Heywood rekomencis militmaristan karieron kaj emeritiĝis kun la rango de kapitano, post 29 jaroj de lojala servo.

Heywood estis la filo de eminenta familio de Manksinsulo kun multaj parencoj soldatiĝintaj en la brita ŝiparo. La 15-jara junulo enŝipiĝis sur la Bounty, komanditan de leŭtenanto William Bligh. Kvankam li tiam estis senranga, li fakte jam ĝuis la privilegiojn de juna oficiro. La Bounty forlasis Anglion en 1787, cele al la kolektado de panarbaj fruktoj en la Pacifika Oceano, kaj ĝi alvenis al Tahitio fine de la jaro 1788. Progrese akriĝis la rilatoj inter Bligh kaj kelkaj aliaj oficiroj, plej notinde Fletcher Christian. Tiu problemo pligraviĝis dum la kvin-monata restado de la ŝipanaro en Tahitio.

Iom post la komenco de la returnvojaĝo, Christian kaj liaj malkontentaj subtenantoj kaptis Bligh kaj perforte akiris la kontrolon de la ŝipo. Bligh kaj 19 lojalaj matrosoj estis forlasitaj sur malgranda boato. Peter Heywood viciĝis inter tiuj, kiuj restis sur la ŝipo. Poste, li kaj 15 aliaj ŝipanoj elŝipiĝis kaj enloĝiĝis en Tahition, dum la Bounty daŭrigis sian vojaĝon ĝis Pitkarno. Post legenda boatvojaĝo, Bligh fine atingis Anglion, kie li denuncis Heywood kiel unu el la ĉefaj instigintoj de la ribelo. En 1791, Heywood kaj liaj kunuloj estis kaptitaj en Tahitio de la serĉŝipo HMS Pandora kaj katenigitaj por sia transportado al Anglio. La sekva vojaĝo estis longa kaj tumultoplena : la Pandora algrundiĝis kontraŭ la granda barilrifo. Pereis kvar kunkaptitoj de Heywood, kies supervivo mem estis precipe bonŝanca.

Peter Heywood estis procesita antaŭ soldattribunalo, kaj kune kun kvin aliaj akuzitoj estis kondamnita je pendumo. La tribunalo tamen rekomendis indulgon en lia aparta kazo, tiel ke li estis sekve pardonita de la brita reĝo Georgo la 3-a. Spertante eksterordinaran ŝanĝon de sia destino, Heywood subite ĝuis la favoron de pliaĝaj oficiroj. Per la sinsekvaj, rapidaj rangaltiĝoj de sia posta kariero, Heywood ricevis sian unuan ŝipkomandon je la aĝo 27, kaj li fariĝis postkapitano je la aĝo 31. Li restis maroficiro ĝis la jaro 1816, akirante honorindan reputacion kiel hidrografo, kaj li sekve ĝuis longan kaj trankvilan emeritiĝon. La preciza responso de Heywood en la ribelo de la Bounty estis signife malklarigita de kontraŭdiraj asertoj kaj eble malveraj atestoj. Dum sia proceso, li videble profitis el la potencaj konatuloj de sia familio. Li ankaŭ profitis el la defendstrategio de la familio de Fletcher Christian, kiu kritikis la personecon de Bligh kaj prezentis la ribelon kiel kompreneblan reagon kontraŭ netolerebla tiraneco. Pli freŝdataj raportoj kaj komentistoj emfazis la diferencon inter la pardono de Heywood kaj la destino de la tri aliaj akuzitoj, senriĉaj kaj seninfluaj maristoj de la malsupra ponto, kiuj estis ĉiuj pendumitaj.

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

Dosiero:HMS Pandora (1779)
"The Nunnery" en Douglas (Manksinsulo), kie naskiĝis Peter Heywood en 1772.

Peter Heywood naskiĝis en 1772 en la tereno The Nunnery de Douglas, en Manksinsulo. Li estis la kvina el la dekunu infanoj (ses knaboj kaj kvin knabinoj) de Peter John Heywood kaj de ties edzino Elizabeth, denasknome Spedding[1][2][3]>. La prapatraro de Heywood estas identigebla ĝis la 12-a jarcento. Eminenta parenco estis Peter "Powderplot" Heywood, kiu arestis Guy Fawkes post la pulva konspiro de 1605 kontraŭ la angla Parlamento[4]. La patrina familio malproksime rilatis al la familio de Fletcher Christian, kiu estis enloĝiĝinta en Manksinsulon de multaj jarcentoj[5]. En 1773, kiam Peter estis nur unujara, Peter John Heywood devis pro financa krizo vendi The Nunnery kaj forlasi la insulon. La familio vivis dum pluraj jaroj en Whitehaven, antaŭ ol reveni al Douglas danke al la nomumado de la patro kiel mandatito por la terenoj de la duko de Atholl en Manksinsulo[4].

Ekzistis en la Heywood-familio longa tradicio de militmara kaj militista servo. En 1786, la 14-jara junulo eliris el la lernejo St Bees School por enŝipiĝi sur la HMS Powerful, trejnŝipon bazitan en la haveno de Plymouth[4]. Aŭguste de 1787 oni proponis al Heywood postenon (BERTH?) sur la HMS Bounty, por ŝipveturado al la Pacifika Oceano sub la komando de leŭtenanto William Bligh. Heywood estis persone rekomendita de Richard Betham, familia amiko kaj bopatro de Bligh. La familio de Heywood tiam spertis gravajn financajn problemojn, ĉar Peter John Heywood estis maldungita de la duko de Atholl pro misadministrado kaj korupto. Betham skribis rekomendleteron al Bligh, skribante : "lia Familio falis en grandan mizeregon pro tio, ke ilia patro perdis la aferojn de la duko de Atholl"[4]. Li urĝis Bligh ne neglekti ilin en tia malfacila periodo. Bligh volonte kontentigis la peton de sia bopatro, kaj li proponis al la juna Heywood kunrestadi en Deptford, ĝis la finpretigo de la ŝipo por la venonta vojaĝo[6].

Sur la HMS Bounty[redakti | redakti fonton]

Direkte al la Pacifika Oceano[redakti | redakti fonton]

Mapo de la ŝipveturado de la Bounty tra la Pacifika Oceano inter 1788 kaj 1790.
  •  Vojaĝo de la Bounty al Tahitio kaj al la loko de la ribelo (28-a de aprilo 1789).
  •  Veturado de la Bounty post la ribelo, sub komando de Christian.
  •  Veturado de la boato de Bligh ĝis Coupang.
  • La komisio de la HMS Bounty konsistis en la kolektado de panarbo-plantoj en Tahitio, cele al ilia transportado al la Antiloj por provizi novan nutraĵfonton al la sklavoj de lokaj plantejoj. William Bligh, sperta marnavigisto, estis jam vojaĝinta al Tahitio en 1776 kiel velmastro de James Cook dum la lasta vojaĝo de la fama esploristo[7]. La Bounty estis malgranda ŝipo, kiu entute longis 28 metrojn<[8] : la 46 ŝipanoj premiĝis por kunvivi en tiu malgranda strukturo. Heywood estis unu el pluraj "junaj ĝentilhomoj", kiuj engaĝiĝis kiel matrosoj sed fakte ricevis la honorajn rangojn kaj privilegiojn de midŝipmanoj, kio estis ofta kutimo tiutempe[7]. Inter la aliaj junaj oficiroj estis lia malproksima parenco Fletcher Christian, kiu havis la rangon de ĉefmaato[9][10][11]. Bligh ordonis atingi la Pacifikon per la ĉirkaŭiro de la Horna Kabo. Post la kolektado de sufiĉe multaj panarbaj fruktoj en la tahitiaj insuloj, li planis ŝipveturadi okcidenten tra la Endeavour Strait ĝis la Hinda Oceano, el kie li gvidus la ŝipon al la Atlantika Oceano kaj al la Antiloj, tiel kompletigante tutmondan rondiron[12][13].

    La Bounty eliris el Londono la 15-an de oktobro 1787. Post prokrasto en Spithead por atendi la lastajn ordonojn, la ŝipo estis denove retenita pro malbona vetero. La Bounty fine forlasis la britan insulon je la 23-a de decembro[14]. Pro tiu longa atendo, la ŝipo atingis la kabon Horn multe pli malfrue en la sezono ol planite, tiel ke malbonega vetero trafis la ŝipon. Ĉar li ne plu povis progresi kontraŭ la okcidentaj ventoj kaj gigantaj ondoj, Bligh decidis turni la ŝipon orienten, elektante multe pli longan vojon tra Kaburbo, suda Aŭstralio kaj Nov-Zelando[15].

    Laŭirante tiun novan vojon, la Bounty atingis Kaburbon je la 24-a de majo 1778. Heywood tie skribis longan leteron al sia familio, vigle priskribante sian vojaĝon kaj sian vivon sur la ŝipo. Heywood raportis, ke la ŝipveturado unue plenumiĝis kun "la plej plezura vetero imagebla". Pri la sinsekvaj provoj por ĉirkaŭiri la kabon Horn li skribis : "Mi supozas, ke neniam ekzistis maroj, ie ajn en la konata mondo, kompareblaj kun tiuj, kiujn ni trafis (...) rilate al la alteco kaj longeco de la ondoj ; la plej maljunaj maristoj sur la ŝipo neniam vidis ion ajn, kiu egalis tion". La decido de Bligh reveni orienten, laŭ Heywood, "ĝojigis ĉiujn sur la ŝipo"[16]. La historiisto Greg Dening retrovis incidenton ne menciitan en la letero de Heywood : kore de la ŝtormoj de la kabo Horn, Bligh onidire punis Heywood pro iu malgrava eraro kaj ordonis al li supreniri la maston kaj "resti tie preter la limo de ĉia eltenemo". Tio, konsentis Dening, eble estis posta inventaĵo cele al la malbonfamigo de Bligh[17]. La Bounty eliris el Kaburbo la 1-an de julio. Ĝi atingis Tasmanion la 19-an de aŭgusto kaj alvenis al la golfeto Matavi en Tahitio la 26-an de oktobro. Dum la lasta parto de la vojaĝo tamen aperis indicoj de malharmonio inter Bligh kaj liaj oficiroj kaj ŝipanoj. Pli kaj pli oftiĝis ROWS kaj malkonsentoj[18].

    En Tahitio[redakti | redakti fonton]

    Tranĉaĵoj de la panarba planto, laŭ la vojaĝraporto de Bligh. Desegnita de artisto simple konata kiel "Mackenzie".

    Kiam la ŝipo alvenis al Tahitio, Peter Heywood kaj Fletcher Christian estis instalitaj en ĉeborda bivako, kiu celis funkcii kiel kultivejo de panarbaj plantoj[19]. Tie ili kunvivus dum la tuta restado en Tahitio. Ili tiel ĝuis "komfortan kaj privilegian situacion", kiu laŭ la historiisto Richard Hough estis enviita de tiuj, kiuj daŭre devis tranokti sur la ŝipo[20][21]. Ĉu sur la ŝipo ĉu sur grundo, la taskoj de ĉiuj ŝipanoj estis tamen sufiĉe malgrandaj dum la kvin-monata restado de la HMS Bounty ĉe la insulo. Kelkaj ŝipanoj trovis daŭrajn sekspartnerojn inter indiĝenaj virinoj, dum aliaj kondutis multe pli diboĉeme. Christian kaj Heywood ambaŭ viciĝis inter la oficiroj, kiujn oni devis kuraci pro venereaj malsanoj[22][23].

    Malgraŭ tiu relative kvieta etoso, daŭre malboniĝis la rilatoj de William Bligh kun pluraj membroj de la ŝipanaro, precipe kun Fletcher Christian. Christian estis plurfoje humiligita de la ŝipestro, ofte publike antaŭ la ŝipanaro kaj lokaj tahitianoj, pro efektiva aŭ supozita mallaboremo[23]. Severajn punojn cetere ricevis pluraj ŝipanoj, kiuj pro malzorgemo kaŭzis la perdon aŭ ŝteladon de variaj ekipaĵoj[24]. Vipado, ĝis tiam malofta dum la vojaĝo, fariĝis pli kaj pli ofta puno. Tri homoj konsekvence dizertis el la ŝipo. Ili estis rapide retrovitaj kaj kaptitaj. Oni serĉfosis iliajn havaĵojn kaj malkovris liston de nomoj, inter kiuj estis tiuj de Christian kaj Heywood. Bligh organizis pridemandon de la duopo kaj akuzis ilin pri kompliceco en la dizerto. Tion ili firme kaj senlace kontestis. Pro manko de pliaj pruvoj, Bligh ne povis formale kulpigi ilin[23].

    Kiam alproksimiĝis la dato de foriro, la koleratakoj de Bligh kontraŭ liaj oficiroj pli kaj pli oftiĝis[25]. Laŭ raporto de atestanto, "sendepende de la farita kulpo, S-ro Christian certe ricevis kulpecon"[26]. Pliakriĝis timoj inter la ŝipanoj, kiuj devis prepari sin al longa kaj danĝera vojaĝo tra la nemapita Endeavour Strait, kion sekvus multaj monatoj de malfacila navigado. Bligh malpacience atendis la foriron, sed laŭ la historiisto Richard Hough li "malsukcesis antaŭsenti, kiel lia kunularo respondus al la severeco kaj sobreco de surmara vivo (...) post kvin diboĉaj, hedonismaj monatoj en Tahitio"[27]. La HMS Bounty fine malankris kaj foriris el Tahitio la 5-an de aprilo, direkte al la oceano[25].

    Ribelo[redakti | redakti fonton]

    Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Bounty.

    Kapto de la Bounty[redakti | redakti fonton]

    Leŭtenanto William Bligh, ŝipestro de la HMS Bounty.

    Dum tri semajnoj, la ŝipo Bounty iris okcidenten, kaj matene de la 28-a de aprilo ĝi atingis la insulon Tofua en la tonga insularo. Fletcher Christian tiam estis officer of the watch. Bligh kondutis pli kaj pli malamike, kaj Christian do sentis sin preta akiri perforte la kontrolon de la ŝipo, helpe de grupo da armitaj ŝipanoj, kiuj akceptis subteni lin. Iom post 5:15 matene, Bligh estis kaptita kaj alportita sur la ferdekon kun ligitaj manoj. Sekvis pluraj konfuzaj horoj, dum kiuj la plejmultaj, neribeligintaj ŝipanoj komprenis la situacion kaj hezitis pri la plej taŭga respondo. Fine, je proksimume la 10-a matene, Bligh kaj 19 lojalaj ŝipanoj estis forlasitaj en la ??23-metra?? boato de la ŝipo, kun minimumaj provizaĵoj kaj navigiloj. Heywood estis inter tiuj, kiuj restis sur la ŝipo[28][29].

    Ne ĉiuj 25 homoj restintaj sur la ŝipo estis ribeluloj. La boato de Bligh estis troŝarĝita, tiel ke kelkaj homoj kontraŭvole restis sur la ŝipo. "Ne timu, kamaradoj, mi garantios justecon al vi se mi iam atingos Anglion", diris onidire William Bligh pri ili[30]. Koncerne Heywood, Bligh estis tamen konvinkita, ke li estis tiel kulpa kiel Christian. La unuaj detalaj komentoj de Bligh pri la ribelo troveblas en letero al lia edzino Betsy, en kiu li citas Peter Heywood kiel "unu el la kernaj konspirestroj", aldonante : "mi nun havas kialon por malbeni la tagon, kiam mi renkontis iun Christian, iun Heywood aŭ fakte iun ajn Manks-insulanon[31]. La posta, oficiala raporto de Bligh al [[Admiralty] listigas Heywood kune kun Fletcher Christian, Ned Young kaj George Stewart kiel la ribelestroj. Li priskribis Heywood kiel junan, kapabloplenan homon, por kiu li sentis apartan konsideron[32]. Al la familio de Heywood skribis Bligh : "lia BASENESS estas nepriskribebla"[33].

    La ribeluloj malproksimigas la boaton de Bligh kaj de la lojalaj oficiroj (29-a de aprilo 1789).

    Membroj de la ŝipanaro sekve donis kontraŭdirajn raportojn pri la rolo de Heywood dum la ribelo. Matroso? william Cole atestis, ke oni trudis Heywood resti sur la ŝipo kontraŭ lia volo[34]. La ŝipa ĉarpentisto, William Purcell, opiniis ke la ambaŭsenca konduto de Heywood dum la plej streĉaj horoj de la ribelo (li estis nedaŭre vidita tenante cutlass) originis pro lia junaĝo kaj pro momenta ekscito, kaj ke li mem neniel gvidis la ribelon[34][35]. La midŝipmano John Hallett raportis tute malsaman version : William Bligh, kun ligitaj manoj kaj bajoneto ĉe lia brusto, liadire faris rimarkon al Heywood, kiu "ridis, turnis sin kaj forpaŝis"[35]. Alia midŝipmano, Thomas Hayward, siadire demandis lian intencon pri la ribelo al Heywood, kiu respondis ke li deziris resti sur la ŝipo. Pro tio supozis Hayward, ke Peter Heywood alianciĝis kun la ribeluloj[36].

    Post la foriro de la boato de Bligh, Fletcher Christian gvidis la Bounty orienten por serĉi izolitan havenon, kie li kaj la ribeluloj povus halti. Li aparte konsideris la insulon Tubuai, 300 mejlojn? sude de Tahitio, parte mapitan de James Cook. Christian cetere intencis enŝipigi virinojn, servistojn kaj bestojn en Tahitio, por helpi al la establo de kolonio[37]. Dum la Bounty estis malrapide iranta suden, la boato de Bligh post multaj danĝeroj kaj malfeliĉoj sukcese atingis Kupang (Timoro) la 14-an de junio 1789. Tie verkis Bligh sian unuan raporton pri la ribelo, atendante ŝipon por reveni al Anglio[38].

    Fuĝinto[redakti | redakti fonton]

    Tahitia virino (ĉ. 1790)

    Post unu-monata navigado, la Bounty alvenis al Tubuai la 28-an de majo 1789. Malgraŭ la malamikeco de la insulaj indiĝenoj, Fletcher Christian esploris la insulon dum pluraj tagoj, kaj elektis lokon por estonta fortikaĵo antaŭ ol reenŝipiĝi direkte al Tahitio[39]. Kiam la ŝipo atingis la golfon Matavai, Christian tute inventis rakonton, laŭ kiu li, William Bligh kaj James Cook estis fondantaj novan kolonion en Aitutaki. La nomo de Cook garantiis malavarajn donacojn de bestoj kaj aliaj bienoj. La Bounty, plena je riĉaĵoj, denove ekriris al Tubuai la 16-an de junio kun 30 tahitianoj. Pluraj el ili estis enŝipigitaj per trompo[40]. La projekto rilate al la fondo de kolonio en Tubuai montriĝis malsukcesa : la violenta kontraŭstaro de la denaskaj insulanoj kaj la kvazaŭribelema malkontento de la trompitaj tahitianoj tute ruinigis la planon de Christian[41]. La Bounty eliris el Tubuai la 18-an de septembro por la lasta fojo, direkte al Tahitio. Heywood kaj 15 aliaj tiam decidis, ke ili restus en Tahitio malgraŭ la risko de posta aresto[42], dum Christian, 8 aliaj ribeluloj kaj pluraj tahitianoj kaj tahitianinoj reenŝipiĝis sur la Bounty direkte al sekreta celo. Antaŭ la foriro, Christian konfidis al Heywood mesaĝojn por sia familio, kiuj raportis la kaŭzon de la ribelo kaj emfazis, ke li estis la nura responsulo. Li ankaŭ konfidis privatajn informojn al Heywood, kiu neniam ripetis ilin[43][n 1]

    En Tahitio, Heywood kaj liaj kunuloj entreprenis organizi siajn vivojn. La plej larĝa grupo, estrita de James Morrison, ekkonstruis schooner nomitan Resolution laŭ la ŝipo de Cook[45]. Matthew Thompson kaj la eksa ĉefarmisto Charles Churchill preferis senĉese ebrian kaj diboĉan vivmanieron, kiu fine kaŭzis la violentan morton de ambaŭ homoj[46]. Heywood preferis kvietan vivon en dometo kun tahitia edzino. Li studis la tahitian lingvon kaj naskigis filinon[46][47]. Dum 18-monata periodo, li progrese kutimiĝis al lokaj vestiĝmanieroj kaj abunde tatuis sian tutan korpon. La tatuojn Heywood sekve klarigis jene : "Mi estis tatuita por kontentigi ne miajn proprajn dezirojn sed iliajn", konsiderante ke viro sen tatuo tiam estis marĝenulo en Tahitio. "Ĉiam estis mia la maksimo, laŭ mi estis en Romo por agi laŭ la kutimo de Romo"[48]. Tio, kion Dening priskribas kiel "arkadian ekzistadon"[49] ĉesis la 23-an de marto 1791, kiam alvenis la serĉŝipo HMS Pandora. Kiam li vidis la ŝipon, la unua reago de Heywood estis liadire "plena ĝojo"[48]. Li alproksimiĝis al la ŝipo kun kanuo por prezenti sin[48]. Li estis tamen tre malamike akceptita, samkiel ĉiuj aliaj eksaj ŝipanoj de la Bounty, kiuj propravole vizitis la ŝipon. La ŝipestro de la Pandora, kapitano Edward Edwards, neniel provis diferencigi la eksajn membrojn de la Bounty : ĉiuj estis arestitaj, manligitaj kaj enkarcerigitaj en la ŝipa holdo[50].

    Kaptito[redakti | redakti fonton]

    Vojaĝo de la Pandora[redakti | redakti fonton]

    Post kelkaj tagoj, ĉiuj 14 fuĝintaj postvivantoj de la Bounty en Tahitio kapitulacis kaj estis kaptitaj[n 2]. Inter la oficiroj de la HMS Pandora estis du eksaj midŝipmanoj de la Bounty, nome Thomas Hayward kaj John Hallett. Heywood esperis, ke liaj eksaj kamaradoj konfirmus lian senkulpecon, sed pri tio li rapide disreviĝis. Hayward, "samkiel ĉiuj maleminentuloj iom favoritaj en ilia vivo, gastigis nin tre malvarme, kaj ??PRETENDIS?? nescii niajn aferojn"[52]. La Pandora restis en Tahitio dum kvin semajnoj, dum la ŝipestro Edwards sensukcese provis determini la situon de la Bounty[53]. Ronda karcerĉambro, kromnomita la "kesto de Pandoro", estis establita sur la quarterdeck de la ŝipo. Tie dum preskaŭ kvin monatoj izolite vivis la kaptitoj, ligitaj je la gamboj kaj manartikoj. Heywood skribis : "Varmo (...) estis tiel forta, ke ??ŜVITO?? ofte fluis al la scuppers kaj rapide formis maggots (...) kaj la du necesaj tubs, kiuj ĉiam restis en sia loko, certe helpis al la malagrableco de nia situacio"[54].

    La HMS Pandora algrundiĝinta kontraŭ la granda barilrifo. Desegnaĵo laŭ skizo de Peter Heywood.

    La Pandora foriris el Tahitio la 8-an de majo 1791 por entrepreni serĉadon de Fletcher Christian kaj de la Bounty tra la miloj da insuloj de la suda Pacifika Oceano. Krom kelkaj spars malkovritaj ĉe la bordoj Palmerston Island, verŝajne devenintaj de Tubuai, neniu spuro de la ŝipo estis retrovita[55]. La ŝipanaro plurfoje devis alfronti indiĝenajn atakojn, kaj komence de aŭgusto Edwards decidis rezigni la serĉadon kaj returniri hejmen, tra la ??Endeavour Strait??. La geografia sciado de tiu regiono estis ankoraŭ tre malbona tiutempe. La 29-an de aŭgusto algrundiĝis la ŝipo kontraŭ la granda barilrifo, kaj akvo ekinvadis ĝin. Pro la sekva paniko kaj konfuzo, la kaptitoj de la "kesto de Pandoro" estis pli malpli forgesitaj, ĉar la ŝipanaro ĉefe klopodis por savi sin mem kaj la ŝipajn bienojn. Nur kiam la Pandora ekdronis, okazis malfrua provo liberigi ilin. Heywood, tute nuda, estis unu el la lastaj savitaj homoj : kvar kaptitoj, inkluzive de lia kara amiko George Stewart, fine dronis, samkiel 31 membroj de la ŝipo. La 99 postvivantoj, inkluzive de 10 kaptitoj, nedaŭre reorganizis sin en proksima insuleto, antaŭ ol entrepreni boatan vojaĝon, kies vojplano estis proksimume la sama kiel tiu de Bligh du jarojn antaŭe. La kaptitoj daŭre restis kun ligitaj manoj kaj piedoj dum la malrapida ŝipveturado al Kupang, kiun ili atingis la 17-an de septembro[56][57].

    Dum la tuta, longa vojaĝo, Heywood iel sukcesis konservi sian preĝlibron, kaj li uzis ĝin por noti datojn, lokojn kaj okazaĵojn laŭlonge de sia kaptiteco[58]. Li ekzemple menciis, ke en Kupang li kaj la aliaj kaptitoj estis lasitaj en la ??stocks?? kaj izoligitaj en la loka fortreso, antaŭ transporto al Batavio (hodiaŭ Ĵakarto), la unua etapo de la returnvojaĝo al Anglio. Dum la sep-semajna restado en Batavio, la kaptitoj estis daŭre izoligitaj en ŝipo de la Nederlanda Orient-Hinda Kompanio. Plejmultaj el ili, inkluzive de Heywood, rajtis iri sur la ferdekon du dekfoje ĉiutage[59]. La 25-an de decembro ili enŝipiĝis en la nederlandan ŝipon Vreedenberg por la parto de la vojaĝo ĝis Kaburbo. La kaptitoj tamen restis sub la responso de Edwards, kaj estis katenigitaj dum la plej granda parto de la ŝipveturado. Post longa atendo en Kaburbo, ili fine enŝipiĝis en la britan militŝipon HMS Gorgon, kiu ekiris direkte al Anglio la 5-an de aprilo 1792[60]. La 19-an de junio alvenis la ŝipo al Portsmouth, kie la kaptitoj estis transigitaj al la gardŝipo HMS Hector[58].

    Portsmouth[redakti | redakti fonton]

    Dosiero:Nessyheywood.jpg
    Hester "Nessy" Heywood, la sindonema pliaĝa fratino de Peter Heywood.

    William Bligh estis reveninta al Anglio la 14-an de junio 1790 kaj estis populare bonvenigita. Li rapide rangaltiĝis kiel kapitano. En la sekvaj monatoj, li verkis sian raporton pri la ribelo. La 22-an de oktobro, li estis senkulpigita kaj rehonorigita de milittribunalo pri la perdo de la HMS Bounty. Komence de 1791, li ricevis la estrecon de nova panarbfrukta ekspedicio, kiu ekiris el Londono la 3-an de aŭgusto, antaŭ sciiĝo en Anglio pri la kapto de Heywood kaj de la aliaj ribeluloj. Bligh forestis dum pli ol du jaroj, kaj do ne ĉeestis la militproceson de la kaptitaj ribeluloj[61][62].

    Post la alveno de Heywood al Portsmouth, lia familio klopodis asisti lin helpe de siaj multaj influaj konatuloj, kaj ĝi dungis eminentan advokaton. La plej helpema familiano de Heywood estis lia pliaĝa fratino Hester ("Nessy"), kiu senlace subtenis lin kaj skribis al li la 3-an de junio : "Se la transakcioj de tiu tago vere estis tiel, kiel S-ro Bligh priskribis ilin, mia konvinko pri via valoro kaj honoro estas tiel ke mi senhezite vetos mian vivon pri via senkulpeco. Se vi male estis koncernata de tia konspiro kontraŭ via ŝipestro, mi estos firme konvinkita, ke tio rezultis el lia propra konduto"[63]. Heywood sendis sian personan raporton de la ribelo al la grafo de Chatham, kiu tiam havis la postenon de First Lord of the Admiralty kaj estis la frato de tiama ĉefministro William Pitt. Tiun klopodon sekve bedaŭris Heywood : li ne antaŭe konsultis siajn advokatojn, kaj lia raporto entenis plurajn nekontroleblajn asertojn, kiujn Heywood poste prezentis kiel "la erarojn de neperfekta rememorado"[64]. La 8-an de junio, Nessy estis atentigita de sia onklo Thomas Pasley, ke laŭ la informoj alportitaj de la HMS Pandora, "via frato ĉiel aperas kiel la plej grava kulpito inter ĉiuj escepte de Christian (...) Mi neniel esperas lian senkulpigon"[65]. Pasley tamen poste montriĝis iom pli trankviliga : la ŝipestro Montagu de la HMS Hector, kie Heywood estis enkarcerigita, estis "aparta amiko" de Pasley. Koincide tiam estis en la haveno de Portsmouth ankaŭ la ŝipo HMS Edgar, estrita de alia bofamiliano de Heywood, Albemarle Bertie. La edzino de Bertie kaj la oficiroj de la Hector estis oftaj vizitantoj de Heywood, al kiu ili alportis nutraĵojn, vestojn kaj aliajn komfortaĵojn[66].

    Pasley sukcese dungis Aaron Graham, spertan kaj lertan advokaton, por ellabori la defendstrategion de Heywood[67]. Inter junio kaj septembro, Heywood kaj lia fratino interŝanĝis multajn leterojn kaj korajn poemojn. La fina letero de Nessy, ĵus antaŭ la proceso, admonis la jenon : "Ĉiopova Providenco, kies tenera zorgo ĝis nun ŝirmis vin, daŭre estu via bonfara Protektanto ! Ĝi enmetu en la korojn de viaj juĝistoj ĉiun senton de justeco, malavareco kaj kompato (...) kaj vi fine estu revenigata al ni"[68].

    Milittribunalo[redakti | redakti fonton]

    Admiralo Lord Hood, kiu prezidis la milittribunalon por la afero Bounty.

    La milittribunala proceso oficiale komenciĝis la 12-an de septembro 1792 sur la ŝipo HMS Duke en la haveno de Portsmouth. Krom Peter Heywood estis ankaŭ akuzitaj Joseph Coleman, Thomas McIntosh kaj Charles Norman, kiuj estis ĉiuj senkulpigitaj de la raporto de William Bligh kaj do povis esperi absolvon, samkiel Michael Byrn, la preskaŭ blinda brikolulo de la ŝipo. La aliaj akuzitoj estis James Morrison, Thomas Burkett, Thomas Ellison, John Millward kaj William Muspratt. La militjuĝistaron prezidis la vicgrafo Hood, kiu estis la militŝipa ĉefkomandanto de Portsmouth. Inter la aliaj juĝistoj estis George Montagu (amiko de Thomas Pasley kaj Albemarle Bertie (bofamiliano de Heywood)[69][70][71].

    La atestaĵoj de Cole, Purcell kaj de la ŝipa navigmastro John Fryer ne estis malfavoraj al Heywood. La kontraŭa opinio de Thomas Hayward, laŭ kiu Heywood partoprenis en la ribelo, estis tamen ?embarasiga?. Same kontraŭdira estis la raporto de John Hallett koncerne la momenton, kiam Heywood senhonte mokis la kaptitan Bligh kaj forturnis el li, kvankam Hallett jam antaŭe en letero al Nessy Heywood konfesis, ke li tute nesciis la precizan rolon de Heywood en la ribelo[34][72].

    Heywood komencis sian defendon la 17-an de septembro per longa, antaŭpreparita parolado legita de unu el siaj advokatoj. Komence de la teksto estis verdirema prezento de lia malfacila situacio : eĉ simpla, antaŭprocesa akuzo pri ribelo "aperis kiel kialo de nepardonebla kulpeco kaj ekzemplodona venĝo"[73]. Lia defendo baziĝis sur ?serio? da argumentoj, kiuj laŭ la historiistino Caroline Alexander ne estis tute konvinkaj[74]. Unue Heywood asertis, ke li ne kuniĝis kun Bligh kaj la lojalaj ŝipanoj en la boato pro sia "ekstremaj junaĝo kaj sensperteco", aldonante : "mi estis influita en mia Konduto de la Ekzemplo de miaj Kamaradoj, S-ro Hallet kaj S-ro Hayward (...)


    1. La antaŭnomo Elizabeth estas proponita en The Manx Notebook, Vol. 2 (1886). Tiu raporto mencias naŭ infanojn (ses knabojn kaj tri knabinojn). La biografio fare de Moore male donas la nomojn kaj naskiĝdatojn de dekunu infanoj, ses knaboj kaj kvin knabinoj.
    2. Moore, A.W. (ed.) (1886). "Old Manx Families: The Heywoods of Heywood in Lancashire and The Nunnery in the Isle of Man". Manx Note Book (Douglas, Isle of Man: G.H. Johnson) 2.
    3. Moore (1913), Ch. 1
    4. 4,0 4,1 4,2 4,3 Alexander, pp. 64–65
    5. Alexander, pp. 62–63
    6. Alexander, p. 66
    7. 7,0 7,1 Alexander, pp. 44–46
    8. Hough, p. 64
    9. Hough. p. 75
    10. En la romano Ribelo sur la Bounty fare de Charles Nordhoff kaj James Norman Hall, Heywood renomiĝas "Roger Byam" kaj estas la rakontanto de la romano. En la filmo de 1935 pri la romano daŭre estas persono nomita "Byam", kvankam li ne plu estas la rakontanto.
    11. Dening, p. 350
    12. Alexander, p. 48
    13. Bligh, Ch. 1
    14. Hough, pp. 78–80
    15. Hough, pp. 92–95
    16. Dening, p. 68
    17. Dening, pp. 67–69
    18. Hough, pp. 96–102
    19. Hough. p. 112
    20. Alexander, p. 108
    21. Hough, p. 115
    22. Alexander, p. 112
    23. 23,0 23,1 23,2 Hough, pp. 122–25
    24. Alexander, pp. 115–120
    25. 25,0 25,1 Alexander, pp. 124–25
    26. Hough, p. 132
    27. Hough, p. 128
    28. Alexander, pp. 134–41
    29. Hough, pp. 160–62
    30. Hough, p. 158
    31. Alexander, p. 152. La denaskuloj de Manks-insulo estas konataj kiel Manxmen en la angla lingvo.
    32. Bligh, Ch. 13
    33. Alexander, p. 168
    34. 34,0 34,1 34,2 Hough, p. 279
    35. 35,0 35,1 Alexander, pp. 244–46
    36. Alexander, pp. 240–41
    37. Dening, pp. 88–90
    38. Alexander, pp. 152–56
    39. Hough, pp. 194–96
    40. Dening, p. 90
    41. Hough, pp. 197–200
    42. Hough, p. 201
    43. Hough. pp. 201–03
    44. Hough, pp. 300–01
    45. Dening, pp. 215–17
    46. 46,0 46,1 Hough, pp. 219–222
    47. Alexander, p. 188
    48. 48,0 48,1 48,2 Tagart, pp. 81–84 (letero de Heywood al lia patrino, 15-a de aŭgusto 1792)
    49. Dening, p. 217
    50. Dening, pp. 238–39
    51. Hough, p. 221
    52. Tagart, p. 30 (letero de Heywood al lia patrino, 20-a de novembro 1791)
    53. Hough, p. 226
    54. Hough, pp. 226–27
    55. Alexander, pp. 15–18
    56. Alexander, pp. 22–26
    57. Hough, pp. 227–230
    58. 58,0 58,1 Alexander, p. 35
    59. Alexander, pp. 27–30
    60. Alexander, pp. 31–33
    61. Hough, pp. 216–18
    62. Alexander, pp; 164–79
    63. Tagart, p. 41 (letero de Nessy Heywood al Peter Heywood, 3-a de junio 1792)
    64. Alexander, p. 252
    65. Tagart, p. 47 (letero el Thomas Pasley al Nessy Heywood, 8-a de junio 1792)
    66. Alexander, pp. 190–91
    67. Alexander, pp. 204–05
    68. Tagart, pp. 94–95 (letero de Nessy Heywood al Peter Heywood, septembro 1792)
    69. Hough, p. 276
    70. Alexander, pp. 214–15
    71. Alexander, p. 220
    72. Tagart, pp. 11–12 (letero de John Hallett al Nessy Hayward, 29-a de marto 1792)
    73. "The Bounty Mutineers Trial: Defense Witnesses for Peter Heywood and Statement by Peter Heywood". University of Missouri – Kansas City.
    74. Alexander, pp. 252–54


    Citaĵa eraro Etikedoj <ref> ekzistas por la grupo nomita "n", sed la responda etikedo <references group="n"/> ne estis trovita; $2